—Ĉu vi jam finis vian litanion, Sancho? —demandis don Quijote.
—Mi finas, ĉar mi vidas, ke via moŝto ĉagreniĝas de miaj vortoj —respondis Sancho—. Sed mi havas temon por paroli ankoraŭ dum tri tagoj.
—Dio volu, Sancho, ke mi vidu vin muta, antaŭ ol mi mortos.
—Se konsideri, kiel ni vivas, mi estos jam maĉanta koton,[280] kiam vi mortos; tiam, mi tiel mutos, ke eble mi parolos eĉ ne unu vorton ĝis la fino de la mondo aŭ, almenaŭ, ĝis la tago de la lasta juĝo.
—Eĉ se tiel, Sancho —diris don Quijote—, neniam via silentado egalos al la longo de via parolfluo pasea, nuna kaj futura; des pli, ke, laŭ la leĝoj de la naturo, mi supozas, ke mi mortos antaŭ ol vi, do mi ne havas la esperon vidi vin silenta, eĉ ne, almenaŭ, kiam vi trinkas aŭ dormas.
—Je Dio, sinjoro —respondis Sancho—, oni ne devas fidi la Senkarnan, mi volas diri la Morton, ĉar ĝi tiel devoras la ŝafidon kiel la ŝafon; kaj mi aŭdis nian pastron diri, ke per la samaj paŝoj ĝi iras en la altaj turoj de la reĝoj kaj en la humilaj kabanoj de kampulo. Ĝi montriĝas pli potenca ol delikata, akceptas kaj devoras ĉion sennaŭze kaj ŝtopas sian sakon per homoj de ĉia aĝo kaj rango. Ĝi estas falĉisto ne dormanta, laboras senĉese kaj falĉas la verdan herbon same kiel la sekan; kaj ŝajnas, ke, anstataŭ maĉi, ĝi glutas kion ajn ĝi trovas antaŭ si, ĉar ĝi havas hundan apetiton kaj neniam satiĝas. Kaj, kvankam ĝi ne havas ventron, ĝi ŝajnas suferi hidropson kaj avidas trinki nur la vivon de la vivantoj, kiel oni trinkas kruĉon da frida akvo.
—Sufiĉe jam, Sancho —interrompis don Quijote—. Haltu en viaj bonaj frazoj kaj ne risku fali. Vere, per viaj rustikaj esprimoj vi parolas pri la morto tiel trafe kiel bona predikisto. Mi diras, Sancho, ke se via diskreteco egalus al via natura talento, vi povus iri tra la mondo bele predikante de la kirkaj katedroj.
—Kiu bone vivas, bone predikas —respondis Sancho—, kaj mi ne konas alian teologion.
—Vi ne bezonas ĝin —diris don Quijote—. Sed, konsiderante, ke en la timo al Dio troviĝas la komenco de la saĝo, mi ne tute komprenas, kiel vi tiel multe scias, kvankam vi pli timas ajnan lacerton ol Dion.
—Opiniu pri viaj kavaliraĵoj, sinjoro, kaj ne faru al vi la zorgon juĝi alies timon aŭ kuraĝon, ĉar mi sentas tiel respektan timon al Dio kiel la ceteraj personoj. Via moŝto permesu, ke mi manĝu en unu momento ĉi bagatelojn, ĉar ĉio alia konsistas nur el vanaj vortoj, pri kiuj ni respondos en la transa vivo.
Kaj, tion dirinte, li komencis ataki denove sian poton kun tia entuziasmo, ke ĝi vekis la apetiton de don Quijote; kaj sendube lia mastro helpus lin, se ne detenus lin de tio unu evento tuj sekve rakontenda.
Ĉapitro 21
Daŭrigo de la edziĝo de Camacho kun aliaj interesaj eventoj
Dum don Quijote kaj Sancho parolis, kiel menciite en la antaŭa ĉapitro, aŭdiĝis laŭtaj voĉoj kaj bruo venantaj de la surĉevalinaj viroj, kiuj krie kaj tumulte galopis renkonte al la gefianĉoj. La geedziĝontojn ĉirkaŭis mil specoj de instrumentoj kaj akompanis la pastro, la membroj de la du familioj kaj la gravuloj de la proksimaj vilaĝoj, ĉiuj en festaj kostumoj. Sancho, vidante la fianĉinon, diris:
—Per la ĉielo, ŝi portas veston, ne de kampulino, sed de eleganta damo de la reĝa palaco! Je Dio, anstataŭ la medaloj kutimaj en ĉi ceremonioj ŝi portas riĉan koral-kolieron, kaj ne verdan drapon el Cuenca, sed plej suplan veluron. Kaj kia falbalo el blanka tolo! Ĉu vere tolo? Mi ĵurus, ke ĝi estas sateno! Kaj rimarku ŝiajn manojn, garnitajn per jadaj ringoj! La diablo min prenu, ne estas jadaj, sed oraj, vere oraj ringoj kun perloj blankaj kiel lakto, ĉiu sendube valoranta unu okulon de la vizaĝo! Ho la putineto! Kaj kiaj haroj! Se ili ne estas falsaj, neniam antaŭe mi vidis aliajn tiel longajn kaj blondajn! Sed kion diri pri ŝia figuro kaj gracio? Ĉu ŝi ne kompareblas al fleksebla palmo ŝarĝita de daktil-grapoloj? Ja, al ili similas la juveloj pendantaj de ŝiaj haroj kaj gorĝo! Mi ĵuras je mia animo, ke ŝi estas brava bubino, vere inda kuŝi en nupta lito!
Don Quijote ridis je la rustikaj laŭdoj de Sancho Panza, sed pensis, ke li neniam antaŭe vidis tiel belan virinon, ne escepti lian sinjorinon Dulcinea de El Toboso.
La bela Quiteria vidiĝis iom pala, eble kaŭze de la mava nokto, kiu ordinare pasas la fianĉinoj, preparante sin por sia sekvantataga nupto. La grupo sin direktis al alta trabaĵo, staranta ĉe angulo de la herbejo kaj ornamita per tapiŝoj kaj branĉoj, kie okazus la edziĝa ceremonio, kaj de kie oni spektus la dancojn kaj amuzojn. Alvenante tien, ili aŭdis post si fortan voĉon krii:
—Atendu momenton, vi, homoj hastaj kaj senkonsideraj!
Ĉe tiaj voĉo kaj vortoj turniĝis ĉies kapoj, kaj oni vidis, ke la krianto estas viro en nigra sajo kun silkaj pecoj ruĝaj surkruditaj en formo de flamoj. Li havis sur la kapo kronon el folioj de funebra cipreso kaj tenis en la mano grandan bastonon. Kiam li proksimiĝis, ĉiuj rekonis en li bravan Basilio, kaj atendis senspire la sekvojn de liaj voĉoj kaj paroloj, timante, ke lia alveno en ĉi momento alportus nenion bonan.
Li fine alvenis, laca kaj anhela, haltis antaŭ la gefianĉoj, enpikis en la teron la bastonon, kiu havis ŝtalan pinton, kaj poste, kun ŝanĝiĝanta koloro kaj fiksante la rigardon sur Quiteria, diris en trema kaj raŭka tono:
—Vi bone scias, sendanka Quiteria, ke, laŭ la sankta leĝo de ni sekvata, vi ne povas preni al vi alian edzon, dum mi vivas; kaj vi same scias, ke, atendante, ke la tempo kaj miaj klopodoj pligrandigu mian havon, mi ne ĉesis gardi la respekton ŝuldatan al via honoro; sed vi turnis la dorson al via devo reciproki mian ĉastan amon, kaj volas, ke mia apartenaĵon mastru alia persono, kies havo donas al li nur riĉon, sed ankaŭ feliĉon. Kaj, por ke lia fortuno estu plena kaj kompleta (ne ĉar mi pensas, ke li meritas ĝin, sed ĉar plaĉas al la ĉielo lin favori) mi detruos per propra mano la obstaklon, kiu povus oponi al lia feliĉo, formetanta min el via vojo. Vivu, vivu la riĉa Camacho kaj la sendanka Quiteria dum longaj kaj feliĉaj jaroj! Kaj mortu la povra Basilio, kies mizero detranĉis la flugilojn de lia feliĉo kaj metos lin en la tombon!
Kaj, tion dirante, li ekpremis kaj tiris la bastonon fiksitan al la tero, sed ĝi restis senmova, rivelante, ke ĝi servis kiel ingo de spado; poste li metis sur la grundon kion oni povus nomi la tenilo, kaj rapide kaj kun decida gesto, sin ĵetis kontraŭ la spadon, kies sanga pinto kun duono de la klingo tuj reaperis el lia dorso. La kompatinda falis teren kaj, banata en sango, restis senmova, trapikita de sia propra armilo.
Liaj amikoj, konsternitaj de lia mizera kaj bedaŭrinda misfortuno, tuj alkuris helpi lin. De sia flanko, don Quijote desaltis de Rocinante, rapidis al li, prenis lin en siaj brakoj, kaj rimarkis, ke li spiras ankoraŭ. Oni volis eltiri la spadon el lia korpo, sed la pastro, tie troviĝanta, opiniis, ke ni ne devus fari tion, ĝis li konfes-prenus Basilion, ĉar la eltiro de la spado kaj lia morto okazus samtempe. Tiam Basilio iom renkontiĝis kaj diris kun vea kaj febla voĉo:
—Se vi, kruela Quiteria, bonvolus en ĉi fatala kaj lasta momento, doni al mi edziniĝe vian manon, mi pensus, ke mi temerareco havas ian ekskuzon, ĉar, dank’ al ĝi, mi atingus la feliĉon esti via.
Tion aŭdinte la pastro admonis lin zorgi la savon de sia animo prefere ol la plezurojn de la karno, kaj serioze peti de Dio, ke Li pardonu liajn pekojn kaj lian desperan agon. Basilio respondis, ke li tute ne farus sian konfeson, se unue Quiteria ne donus al li sian manon, kaj ke, se ŝi konsentus, lia feliĉo havigus al li la kuraĝon kaj la forton konfesi.
Kiam don Quijote aŭskultis la peton de la vundito, li laŭte kriis, ke lia demando estas justa kaj prudenta, kaj krome, facile plenumebla, kaj sinjoro Camacho, ricevante ŝin kiel vidvinon de la brava Basilio, honoriĝus tiel multe, kvazaŭ li ŝin ricevus el manoj de ŝiaj gepatroj.