—Ĉi tie —li konkludis— necesas nur, ke oni prononcu unu jes. Kaj tio havos nenian sekvon, ĉar la nupta lito de ĉi edziĝo estos la tombo.
Camacho ĉion aŭdis, kaj ĉio tenis lin en perplekso kaj embaraso, sen ke li scius kion fari aŭ kion diri; sed tiom multe insistis la amikoj de Basilio, petante lin konsenti tion, ke Quiteria donu edziniĝe sian manon, por ke la animo de Basilio ne damniĝu, forlasante senespere ĉi mondon, ke Camacho cedis al tiom da instigoj kaj premoj kaj diris, ke se Quiteria volus doni sian manon al Basilio, li ne oponus, ĉar la plenumo de liaj deziroj prokrastiĝus nur unu momenton.
Tiam, ĉiuj alkuris al Quiteria, kaj unuj per petoj, aliaj per larmoj kaj aliaj per persvadaj argumentoj, konsilis ŝin doni sian manon al la povra Basilio; sed, pli dura ol marmoro kaj pli senmova ol statuo, ŝi aspektis, kvazaŭ ŝi nek scius, nek povus, nek volus respondi eĉ unu solan vorton; kaj nenion ŝi respondus, se la pastro ne dirus al ŝi, ke ŝi rapide prenu decidon, ĉar Basilio havas jam la animon ĉe la dentoj, kaj oni ne povas perdi pli da tempo en hezitadoj. Tiam, ankoraŭ muta, la bela Quiteria, afliktita kaj trista, ŝajne plena de konfuzo, proksimiĝis al la loko, kie Basilio, kuŝanta kun senesprimaj okuloj kaj kun spiro anhela kaj rapida, murmuris la nomon de Quiteria kaj ŝajnis preta morti ne kiel kristano, sed kiel pagano. Fine la junulino genuiĝis antaŭ li kaj petis lian manon per signoj. Basilio rigardis ŝin kun elorbiĝantaj okuloj kaj diris:
—Ho Quiteria, vi kompatas min, kiam via kompato povas taŭgi nur kiel tranĉilo definitive elŝiranta el mi la vivon, ĉar mi ne plu havas forton sufiĉan por elteni la honoron, ke vi elektas min kiel vian, nek por ĉesigi la doloron, kiu tiel rapide kovras al mi la okulojn per la terura ombro de la morto. Sed mi petas de vi, ho fatala stelo mia, ne ke vi donu al mi vian manon pro kompato, aŭ kun la intenco trompi min denove, sed ke vi konfesu kaj deklaru, ke vi propravole ĝin donas al mi, kiel al laŭleĝa edzo; ĉar ne decas, ke, en mia nuna stato, vi uzu trompon aŭ artifikon kontraŭ la persono, kiu ĉiam traktis vin en vero kaj sincero.
Parolante, li svenis de tempo al tempo, tiel, ke la ĉeestantoj pensis, ke ĉiu sveno prenus kun si lian animon. Quiteria, plena de honto kaj embaraso, prenis per sia dekstra mano la manon de Basilio kaj diris:
—Nenia forto kapablus rompi mian volon. Plej libere mi donas al vi mian manon kiel laŭleĝa edzino, kaj ricevas la vian, se vi ĝin donas al mi propravole, kaj se la misfortuno, kiun vi suferas pro via hasta impulso, ne konfuzis aŭ ŝanĝis vian spiriton.
—Jes, mi donas —respondis Basilio— ne en perplekso kaj konfuzo, sed kun la klara menso al mi donita de la ĉielo. Tiel do, mi min donas kaj ligas al vi kiel vian edzon.
—Kaj mi, kiel vian edzinon —diris Quiteria—, same se vi vivos multe da jaroj, kiel se oni portos vin nun de miaj brakoj al la tombo.
—Se konsideri lian gravan vundon, ĉi junulo parolas tro multe —rimarkis Sancho—. Li metu finon al sia ama babilado, kaj pli zorgu sian animon: ŝajnas al mi, ke li havas ĝin pli proksima al la lango ol al la dentoj.
Dum Quiteria kaj Basilio havis la manojn interkroĉitaj, la pastro, kortuŝita kaj plorema donis sian benon al la paro kaj petis la ĉielon havigi bonan ripozon al la animo de la novedzo. Sed, tuj kiam li ricevis la benon, Basilio rapide stariĝis kaj kun nekredebla facilo elŝiris la spadon ingitan en lia korpo.
Ĉiuj ĉeestantoj rigidiĝis de miro, kaj kelkaj el ili, pli naivaj ol scivolaj, komencis krii:
—Miraklo, miraklo!
—Miraklo, ne. Nur artifiko! —respondis Basilio.
La pastro, en plena konsterno kaj stuporo, komencis palpi ambaŭmane la vundon kaj trovis, ke la klingo penetris, ne tra la karno kaj ripoj de Basilio, sed tra fera tubo, kiu antaŭe li almetis al si kaj plenigis per sango, tiel preparita, ke ĝi ne povus koaguliĝi, kiel poste oni vidis. Fine la pastro kaj Camacho, same kiel la ceteraj ĉirkaŭstarantoj, sentis sin mokitaj kaj insultitaj. Sed la novedzino montris nenian signon de ĉagreno antaŭ la trompo: kontraŭe, kiam ŝi aŭdis, ke la geedziĝo ne validas pro sia artifika karaktero, ŝi diris, ke ŝi konfirmas ĝin denove. Ĉiuj konkludis el tio, ke Quiteria kaj Basilio interkonsente kaj sekrete antaŭpreparis la aferon, kaj, konsekvence, Camacho kaj liaj partianoj tiel ofendiĝis, ke ili decidis venĝi sin per siaj propraj manoj, kaj multaj el ili eligis la glavojn kaj sin ĵetis kontaŭ Basilio, por kies defendo subite oni elingis preskaŭ la saman nombron da glavoj. Don Quijote, bone kovrita de la ŝildo kaj kun la lanco preta, antaŭigis rajde sur la ĉevalo, igante ĉiujn retropaŝi. Sed Sancho, kiu neniam sentis plaĉon nek plezuron ĉe tiaj konfliktoj, rifuĝis inter la ĵaroj, kie li antaŭe elprenis tiel bongustan ŝaŭmon, ĉar lia dirita loko ŝajnis al li kvazaŭ sanktejo respektenda de ajna luktanto.
—Haltu, sinjoroj, haltu —kriis laŭte don Quijote—. Ne decas, ke vi venĝu vin kontraŭ la ofendoj de la amo. Ne forgesu, ke la amo kaj la milito estas unu sama afero, kaj same kiel en la milito licas ordinare uzi artifikojn kaj ruzojn por venki la antagoniston, tiel en la rivalecoj kaj konkuradoj amaj pravigeblas la trompoj kaj intrigoj uzatajn por atingi la celon, kondiĉe ke ili ne makulu aŭ damaĝu la honoron de la persono amata. Quiteria apartenas al Basilio, kaj Basilio al Quiteria, dank’ al justa kaj favora decido de la ĉielo. Camacho riĉas kaj povas aĉeti sian plezuron kiam, kie kaj kiel li volos. Basilio havas nur ĉi ŝafinon, kaj neniu, kiom ajn potenca li estas, forprenos ŝin de li, ĉar la homo ne povas disigi kion Dio ligis: kaj se iu, tamen, havus la intencon trudi la malon, unue li devus alfronti la pinton de ĉi lanco.
Tion dirinte, don Quijote svingis la lancon tiel lerte kaj energie, ke la homoj ne konantaj lin tute teruriĝis. Kaj tiel intense fiksiĝis la disdegno de Quiteria en la menso de Camacho, ke en unu momento li forviŝis ŝin el sia memoro; do la admonoj de la pastro, viro saĝa kaj bonintenca, des pli facile konvinkis lin, kaj metis lin kaj liajn partianojn en pacan kaj trankvilan staton; por signo de tio, ili denove ingis la glavojn, kritikante Quiterian pro ties ŝanĝiĝemo pli ol Basilion pro ties artifiko. Dume Camacho pensis, ke, se Quiteria profunde amis Basilion en sia fraŭlineco, ŝi, eĉ kiel edzino de alia, plu amus lin; do Camacho konkludis, ke li devus varme danki la ĉielon, ĉar anstataŭ posedi ŝin, li perdis ŝin.
Camacho fine konsoliĝis kaj trankviliĝis, same kiel liaj amikoj. Ankaŭ Basilio kaj ties grupo paciĝis, kaj la riĉa Camacho, dezirante pruvi, ke li sentas neniam rankoron aŭ ĉagrenon pro la moka artifiko, volis, ke oni daŭrigu la feston, kvazaŭ li estus edziĝinta. Sed nek Basilio, nek lia edzino, nek iliaj partianoj volis ĝin ĉeesti kaj revenis al la vilaĝo de Basilio; ĉar ankaŭ la paŭperaj, se virtaj kaj saĝaj, havas ĉiam amikojn, kiuj sekvas, honoras kaj protektas ilin, same kiel al la riĉaj ne mankas akompanantoj kaj flatuloj.
Ili prenis kun si la hidalgon, konsiderante lin homo kuraĝa, kun medolo en la ostoj. Nur Sancho sentis sin plena de nigra aflikto, vidante, ke li tute ne povus partopreni en la superbaj festeno kaj festo de Camacho, daŭrontaj ĝis la nokto; tiel do li sekvis trenpaŝe kaj triste sian sinjoron, distanciĝante de la marmitoj de Egiptujo,[281] kvankam li portis ilin en sia koro. La ŝaŭmo de la poto, jam preskaŭ tute konsumita, prezentis por li la gloron kaj abundon de la perdita bono; kaj tiel, enpensa kaj morna, sed ne malsata, li sekvis, rajde sur la azeno, la paŝojn de Rocinante.
Ĉapitro 22
Kie oni rakontas la grandan aventuron de la kaverno de Montesinos, en la koro de La Mancha, sukcese plenumitan de la kuraĝa don Quijote
La nov-geedzoj bonvole kaj regale tenis ĉe si la hidalgon, montrante tiamaniere sian dankemon pro lia preteco defendi ilin en ties am-afero, kaj konsiderante lin tiel saĝa kiel sentima, ia Cid pro lia kuraĝo, kaj ia Cicerono pro lia elokvento. La bona Sancho vivis tri tagojn kiel kuko en butero je la kosto de la geedzoj, kiuj sciigis, ke la la ideo de Basilio false vundi sin ne estis intrigo antaŭakordita kun Quiteria, kaj ke ĉion li mem kovis sola kun la espero sukcesi, kio efektive okazis, kiel vidite. Tamen li konfesis, ke li sekretis pri sia projekto al kelkaj amikoj, por ke, en la ĝusta momento, ili helpu kaj favoru lian intencon kaj trompon.