—Tie, frato Sancho —diris don Quijote ĝin rigardante—, ni povos meti la manojn ĝiskubute en la tiel nomatajn aventurojn. Sed, bone memoru se vi vidos min eĉ en la pleja danĝero de la mondo, vi devos ne turni vin al via glavo por defendi min, escepte se la atakantoj apartenas al gento kanajla kaj senranga. Sed se ili estas kavaliroj, la leĝoj de la kavalirismo nek permesas nek rajtigas vin helpi min, ĝis vi mem kavaliriĝos.
—Estu certa, ke mi plene obeos vin pri tio —respondis Sancho—, des pli, ke mi havas pacan naturon kaj ne emas impliki min en batiĝojn kaj kverelojn. Tamen rilate al mia propra sindefendo, mi ne tre atentos tiajn leĝojn, ĉar la homaj kaj diaj reguloj permesas, ke ĉiu sin defendu, se oni volas lin agresi.
—Mi opinias la samon —diris don Quijote—, sed se mi batalas kontraŭ kavaliroj, vi devos bridi vian naturan impulson.
—Konsentite —respondis Sancho— kaj tian regulon mi observos tiel rigore kiel feston dimanĉan.
Ĉe tio aperis sur la vojo du monaĥoj de la ordeno de Sankta Benedikto rajdantaj sur du muloj grandaj kiel dromedaroj. La monaĥoj portis maskojn kontraŭ la polvo kaj ombrelojn, kaj ilin sekvis kaleŝo kun kvar aŭ kvin akompanantaj rajdistoj kaj du mulistoj piede.
En la kaleŝo sidis —tion oni poste sciis— vaska sinjorino kaj ŝi iris ale al Sevilla por kuniĝi kun sia edzo ŝiponta al Indioj por okupi tie tre gravan oficon. La monaĥoj veturis sur la sama vojo kiel la sinjorino, sed ne apartenis al ŝia grupo. Don Quijote, apenaŭ vidis ilin de fore, diris al sia ŝildisto
—Aŭ mi trompiĝas, aŭ ĉi tio estos la plej fama aventuro de ĉiuj tempoj, ĉar tie, en la figuroj nigraj, sendube sin maskas kelkaj sorĉistoj, kaj ili portas en la kaleŝo forkaptitan princinon. Do necesas, ke mi riparu tian krimon per mia tuta forto.
—Ĉi tio rezultos pli mave ol la afero de la vento-muelejoj —diris Sancho—. Observu, sinjoro, ke tie iras du monaĥoj de Sankta Benedikto, kaj ke en la kaleŝo certe sidas simplaj veturantoj. Pensu bone kion vi faras. Ne lasu, ke la diablo vin trompu.
—Mi jam diris al vi, Sancho —respondis don Quijote—, ke rilate aventurojn vi scias apenaŭ ion. Nun, vidu, ke mi pravas.
Tion dirinte li antaŭiĝis kaj haltis meze de la vojo irata de la monaĥoj. Kiam don Quijote pensis, ke ili jam proksimiĝis sufiĉe kaj povas aŭdi lin, li diris laŭte:
—Monstra kaj demona gento, tuj liberigu la noblajn princinojn, kiujn vi perforte tenas en la kaleŝo, aŭ preparu ricevi tujan morton kiel justan punon al viaj nigraj faroj.
La monaĥoj bridis la mulojn, kaj, mirante je la figuro de don Quijote kaj je ties vortoj, respondis:
—Sinjoro kavaliro, ni estas nek monstraj, nek demonaj, sed du religiuloj de Sankta Benedikto. Ni iras nian propran vojon kaj ne scias, ĉu en la kaleŝo veturas princinoj perforte aŭ ne perforte.
—Min ne tuŝas viaj afablaĉaj vortoj, ĉar mi tre bone konas vin, trompa kanajlaro —respondis don Quijote kaj senplie spronis la ĉevalon, celis per la lanco kaj tiel energie kaj kolere impetis kontraŭ la pli antaŭan monaĥon, ke se tiu ne estus sin faliginta de la mulo, don Quijote elĵetus lin grave vundita aŭ eĉ morta sur la grundon. La alia religiulo, vidante kian trakton ricevas lia kompano, spronegis sian kastel-grandan mulon kaj sin forpafis tra la kampoj pli rapide ol la vento.
Kiam Sancho Panza vidis kuŝi la monaĥon, li desaltis de la azeno, sin ĵetis al li kaj komencis detiri de li la frokon. Ĉe tio alvenis du servistoj de la monaĥoj kaj demandis al Sancho, kial li senvestigas la religiulon. Li respondis, ke la froko leĝe apartenas al li, kiel predo el la batalo, kiun lia sinjoro don Quijote ĵus gajnis. La servistoj, kiuj ne toleris ŝercojn, nek volis scii pri predoj aŭ bataloj, vidante ke don Quijote deviis de tie kaj parolas kun la veturantinoj sidantaj en la kaleŝo, alsaltis kontraŭ Sanchon, renversis lin sur la grundon kaj tiel tradraŝis kaj kalcitris lin, ke ili fine lasis lin senkonscia kaj senspira.
Tiam la monaĥo, timigite, tremante, kun krete pala vizaĝo, plej haste saltis sur la mulon kaj, tuj kiam li vidis sin sur ĝi, spronis ale al sia kompano, kiu je sufiĉe longa distanco atendis la finon de tiel konsterna sceno. Sed ili sentis nenian deziron ĉeesti tra la tuta aventuro, do daŭrigis sian vojon farante al si pli da kruco-signoj, ol se ili portus surdorse la diablon mem.
Kiel dirite, don Quijote parolis kun la sinjorino sidanta en la kaleŝo, kaj diris:
—Belega sinjorino, jam vi povas agi libere, ĉar la orgojlo de viaj kaptintoj kuŝas sur la polvo. Kaj, por ke vin ne suferigu tio, ke vi ne konas la nomon de via savinto, sciu, ke mi nomiĝas don Quijote de La Mancha, vaganta kavaliro, aventuristo kaj sklavo de la senkompare bela sinjorino Dulcinea de El Toboso. Kaj kiel pagon de la bonfaro, kiun vi ĵus ricevis de mi, mi volas nur, ke vi iru al El Toboso, kaj ke vi prezentu vin je mia nomo antaŭ Dulcinea, por diri al ŝi, kion mi plenumis por liberigi vin.
Ĉion ĉi aŭskultis unu el la eskortistoj de la kaleŝo. Li, kiu estis vasko, vidante ke don Quijote ne lasas pasi la kaleŝon, kaj ke li volas, ke ĝi turniĝu kaj iru al El Toboso, proksimiĝis al nia hidalgo, prenis lin je la lanco kaj diris en fuŝa kastilia lingvo, kaj eĉ en pli fuŝa vaska:
—Iru, sinjoro, prenu vin diablo. Kiel Dio kreis min, ke vi lasas kaleŝon, se morti ne kiel vaska mi!
Don Quijote tre bone lin komprenis kaj flegme respondis:
—Se vi estus kavaliro, mi jam punus vian stulton kaj insolenton, sklavo.
—Mi ne kavaliro? —respondis la vasko—. Kristane ĵuras Dion, vi mensoga. Lancon ĵeti, glavon tiri, baldaŭ porti en akvon katon;[61] vasko tere, kavaliro mare, je la diablo, kavaliro, jes, kaj mensoga vi, se malon diri.
—Nun ni vidos, don Agrejes[62] —respondis don Quijote kaj, ĵetinte teren la lancon, eltiris la glavon, surbrakigis la ŝildon kaj impetis kontraŭ la vaskon kun la intenco preni de li la vivon. Kiam la vasko vidis lin veni, li eble deziris desalti de la mulo, ĉar ĝi estis aĉa lu-besto kaj sekve nefidinda, sed li havis tempon nur por eltiri sian glavon; bonŝance li troviĝis apud la kaleŝo, de kie li prenis kapkusenon por uzi ĝin kiel ŝildon. Kaj tuj poste ili sin ĵetis unu al la alia, kvazaŭ du ĝismortaj malamikoj.
La aliaj homoj volis ilin pacigi, sed vane, ĉar la vasko diris en sia fuŝa lingvaĵo, ke, se oni ne lasus lin fini la duelon, li mem mortigus sian mastrinon kaj ĉiujn, kiuj provus lin reteni.
Konsternita kaj timoplena ĉe tia spektaklo, la sinjorino sidanta en la kaleŝo ordonis la koĉeron devii iom de tie, kaj observis de fore la senkompatan duelon, en kies irado la vasko donis tiel fortan hakon sur la ŝultron de don Quijote, super ties ŝildo, ke, se la kiraso ne estus lin ŝirminta, la klingo lin tranĉus ĝistalie.
Don Quijote sentis la pezon de tiel terura hako kaj diris laŭtege:
—Ho sinjorino de mia koro, Dulcinea, floro de belo! Helpu ĉi kavaliron vian, kiu, por servi al via granda boneco, troviĝas en ĉi grandega danĝero!