Выбрать главу

—Kion oni projektas por atingi virtan celon, oni ne povas nek devas nomi trompo, kaj la edziĝo de du geamantoj estas la plej nobla aspiro —diris don Quijote.

Tamen li avertis, ke la plej rigora detruanto de la amo estas la malsato kaj la daŭra mizero, ke la amo brilas per ĝojo, plezuro kaj feliĉo, des pli se la amanto posedas la personon amatan, kaj ke ĝi havas la paŭperecon kaj la mankon, kiel senkaŝan kaj firman antagoniston. Ĉion ĉi li diris kun la intenco persvadi Basilion, ke li rezignu la praktikadon de siaj artoj, prestiĝaj, sed ne mondonaj, kaj ke li dediĉu sin pligrandigi sian havon per efektiva laboro, ĉiam trovebla de homoj aktivaj kaj prudentaj. Senhavulo honorata (se tia povas ekzisti) posedas trezoron en la persono de bela edzino, kaj se oni ŝin forprenas de li, oni samtempe forprenas kaj detruas lian honoron. Virino bela kaj virta, kies edzo malriĉas, meritas porti laŭrkronon kaj palmaĵon de venko kaj triumfo. Belulino altiras per si mem la deziron de la viroj, kiuj rigardas kaj admiras ŝin, kaj reĝaj agloj kaj altaflugaj birdegoj ĵetas sin sur ŝin kvazaŭ sur bongustan logaĵon. Sed se ĉi belulino suferas mankon kaj mizeron, tiam ankaŭ korvoj, nizoj kaj aliaj rabobirdoj pafas sin al ŝi, kaj, se ŝi teniĝas firma kaj necedema, ŝi meritas la nomon de krono de ŝia edzo.

—Aŭskultu, prudenta Basilio —aldonis don Quijote—. Mi ne scias kiu saĝulo diris, ke en la tuta mondo ekzistas nur unu bona edzino, kaj li konsilis, ke ĉiu viro pensu kaj kredu, por ke li vivu kontenta, ke tia edzino estas la lia. Kvankam mi ne edziĝis, nek ĝis nun venis al mi en la kapon tia ideo, tamen mi kuraĝus doni konsilon al viro, kiu petus mian opinion pri tio, kian virinon li devus preni kiel edzinon. Unue mi konsilus, ke li konsideru ŝian reputacion pli ol ŝian havon; ĉar virtan virinon oni honoras, ne nur pro ŝia virto, sed ankaŭ se ŝi vidiĝas virta: pli multe damaĝas la honoron de virino ŝia publike frivola kaj libera konduto, ol ŝia sekreta pekado. Se oni prenas al sia hejmo honestan virinon, facilas konservi ŝin tia, kaj eĉ plifirmigi ŝian virton; sed, se oni prenas mavan, multa klopodo necesas por bonigi ŝin, ĉar ne senpene oni pasas de unu ekstremo al la alia, kaj, laŭ mia opinio, tia transformo estas preskaŭ neebla.

Sancho aŭskultis ĉion kaj diris en si:

—Kiam mi parolas pri aferoj substancaj kaj plenaj de medolo, mia mastro ordinare diras, ke mi povus preni kirkan katedron en la mano kaj iri bele prediki tra la mondo. Kaj mi diras pri li, ke, kiam li komencas elbobeni sentencojn kaj konsilojn, li povus preni, ne unu, sed du katedrojn por ĉiu fingro, kaj iri de placo al placo predikante pri io ajn. Je la diablo, kiom da aferoj scias ĉi vaganta kavaliro! Mi pensis, ke li kompetentas nur rilate al siaj kavaliraĵoj. sed en ĉian kaĉon li volas kaj povas meti sian kuleron.

Sancho murmuris ĉi tion iom laŭte, kaj lia mastro, duonaŭdante lin, demandis:

—Kion vi grumblas, Sancho?

—Mi nek parolas nek grumblas ion —respondis la ŝildisto—. Mi nur diris en mi, ke, antaŭ ol mi edziĝis, mi estus preferinta aŭskulti kion via moŝto ĵus diris. Eble mi dirus nun, ke «bovo libera sin lekas senĝena».

—Ĉu via Teresa tiel multe mavas, Sancho? —demandis don Quijote.

—Ne tre —respondis Sancho—. Sed ŝi ankaŭ ne tre bonas; almenaŭ ne tiom, kiom mi dezirus.

—Vi ne bone kondutas, Sancho, kritikante vian edzinon, la patrinon de viaj filoj.

—Ni ŝuldas nenion unu al la alia —respondis la ŝildisto—. Ankaŭ ŝi kritikas min, kiam ŝi volas, precipe kiam ŝi ĵaluzas: en tiaj momentoj, eĉ Satano mem ne povus ŝin elteni.

Ili gastis tri tagojn ĉe la nov-geedzoj, servate kaj regalate kiel reĝoj. Don Quijote petis de la lerta licenciulo, ke li havigu al li personon, kiu povus gvidi lin al la kaverno de Montesinos, ĉar li tre deziras esplori ĝin kaj vidi per propraj okuloj, ĉu respondas al la vero tiom da mirindaj aferoj rakontataj pri ĝi. La licenciulo respondis, ke li havigos al li unu kuzon sian, faman studenton, tre inklinan al la legado de kavaliraj libroj, kiu volonte kondukus lin ĝis la buŝo de la kaverno kaj montrus al li la lagojn de Ruidera, famajn tra la tuta La Mancha kaj eĉ tra la tuta Hispanujo. La licenciulo aldonis, ke al don Quijote plaĉus la akompano de lia kuzo, ĉar li scias verki librojn kaj dediĉi ilin al la princoj.

Fine la kuzo prezentiĝis kun graveda azenino, kies ŝarĝo-selon kovris plurkolora tapiŝo aŭ sak-tolo. Sancho harnisis la ĉevalon kaj azenon, provizis sian dusakon, metis apud ĝi la dusakon, ankaŭ bone provizitan, de la kuzo, kaj la grupo, adiaŭante kaj rekomendante sin al Dio, ekiris ale al la fama kaverno de Montesinos.

Survoje don Quijote demandis la kuzon pri la naturo aŭ karaktero de liaj okupoj kaj pri liaj studoj kaj profesio. La kuzo respondis, ke li estas humanisto laŭprofesie, kaj ke lia laboro konsistas en la verkado kaj eventuala eldono de libroj utilaj kaj interesaj por la leganta publiko de la regno. Unu titoliĝis Pri kostumoj kaj en ĝi aperis la priskribo de sepcent tri kostumoj kun ties koloroj, insignoj kaj devizoj.[282] El tia libro la kavaliroj korteganoj povus laŭplaĉe elekti kaj kopii la modelojn plej konvenajn por siaj diversaj festoj kaj celebroj, sen ke ili bezonus prunte peti de iu la kostumojn, aŭ torturi al si la kapon, klopodante trovi veston laŭan al iliaj intencoj kaj deziroj.

—Ĉar —li diris— mi prezentas al la ĵaluza, la forgesita, la disdegnata kaj la forestanta la modelon plej taŭgan al lia stato. Mi havas alian libron titolotan MetamorfozojLa hispana Ovidio, kies temo estas kurioza kaj originala, ĉar, parodiante Ovidion, mi rakontas la historion de La Giralda de Sevilla; de El Ángel de La Magdalena; de la kvartalo de Vecinguerra en Córdoba; de la Taŭroj de Guisando; de Sierra Morena; de la fontanoj de Leganitos kaj Lavapiés, En Madrid, sen forgesi la aliajn de El Piojo, El Caño Dorado kaj La Priora. Kaj mi garnas la priskribon per tiom da alegorioj, metaforoj kaj aliaj stilefektoj, ke la libro surprizas, instruas kaj distras en la sama tempo. Alia libro mia titoliĝas Suplemento al Virgilio Polidoro kaj temas pri la diversaj inventoj; la verko, tre dokumentita, plenas de erudicio, ĉar ĝi inkluzivas en agrabla stilo kelke da gravaj aferoj preterlasitaj de Polidoro,[283] kiujn mi poste eltrovis. Virgilio forgesis diri al ni, kiu estis en la mondo la unua homo suferinta kataron, kaj la unua uzinta ungventon kiel medicinon kontraŭ la franca morbo.[284] Nu, mi rivelas iliajn nomojn literon post litero, apogante min sur la atestoj de dudek kvin aŭtoroj. Via moŝto juĝu do, ĉu mi ne bone laboris, kaj ĉu la libro ne utilos al la tuta mondo.

Sancho, atente aŭskultinte la kuzon, demandis al li:

—Diru, sinjoro (kaj cetere mi deziras al vi bonan sorton, por ke oni eldonu viajn librojn), ĉu vi povus diri (kompreneble vi povos, ĉar vi ĉion scias) la nomon de la unua viro gratinta al si la kapon? Laŭ mia opinio, estis Adamo.

—Jes, tre eble —respondis la kuzo—, ĉar Adamo, la unua homo en la mondo, sendube havis kapon kaj harojn, sekve li devis grati al si la kapon kelkfoje.

—Mi kredas same —diris Sancho—. Sed nun, respondu: kiu estas la unua falinto?

—Vere, frato, mi ne scias ĉi-momente la ĝustan respondon. Mi studos la aferon, kiam mi revenos al miaj libroj, kaj informos vin, kiam ni denove vidos unu la alian, ĉar certe nia nuna renkontiĝo ne estos la lasta.

вернуться

[282]

En la turniroj kaj en aliaj konkursoj kaj festoj, la kavaliroj aperis en kostumoj, kies koloroj kaj insignoj ĝenerale rivelis la staton de iliaj amaj sentoj. Por ekzemplo, la verda koloro indikis esperon, la blua ĵaluzon, la flava desperon.

вернуться

[283]

Polidoro Virgilio. Itala aŭtoro de la 15ª jarcento, verkis la traktaton De rerum inventoribus.

вернуться

[284]

Iama nomo de la sifiliso.