»Mi apertis la okulojn, frotis ilin, konstatis, ke mi ne dormas, kaj ke vere mi statas vekita. Tamen mi palpis mian kapon kaj mian bruston por certigi al mi, ĉu tie troviĝas mi en persono, aŭ fantomo vana kaj misforma. Sed la tuŝo, la sento, kaj ankaŭ tio, ke mi kohere rezonis, pruvis al mi, ke mi troviĝis tie sube, same kiel nun mi troviĝas ĉi tie supre. Baldaŭ aperis antaŭ miaj okuloj impona palaco aŭ alkazaro reĝa, kies remparoj kaj muroj ŝajnis el travideble klara kristalo. Tiam apertiĝis pordego, kaj tra ĝi eliris ale al mi respektinda oldulo en longa robo el viola serĝo trenanta sur la tero; speco de studenta pelerino el verda veluro kovris al li la ŝultrojn kaj la bruston; sur la kapo li havis nigran Milanan ĉapon, kaj lia barbo, tre griza, longis ĝis sub lia talio. Li portis nenian armon, sed en lia mano vidiĝis rozario kun bidoj pli grandaj ol nuksoj, kaj ĉiu deka bido grandis kiel struta ovo. Lia teniĝo, lia paŝado, lia solena kaj impona mieno kaŭzis al mi miron kaj admiron, tiel per ĉiu detalo, kiel per la tuto. Li proksimiĝis al mi, brakumis min kaj poste diris:
»—Jam de tre longe, ho sentima kavaliro don Quijote de La Mancha, ni atendis vin en ĉi solecaj kaj ensorĉitaj lokoj, por ke, poste, vi povu informi al la mondo pri tio, kion enfermas kaj kovras ĉi profunda kaverno, kien vi penetris, nomata kaverno de Montesinos: la plenumo de tia heroaĵo estis rezervita nur al via nevenkebla koro kaj al via senegala kuraĝo. Akompanu min, glora sinjoro; mi deziras montri al vi kiom da kaŝitaj mirindaĵoj troviĝas en ĉi diafana alkazaro, kies ĉefo kaj ĉiama gardanto estis mi, Montesinos mem, kiun nomon prenis ankaŭ ĉi kaverno».
»Apenaŭ li diris, ke li estas Montesinos, mi demandis al li, ĉu veras la rakonto cirkulanta en ĉi supra mondo, nome, ke li elŝiris per eta dago[285] la koron el la brusto de sia granda amiko Durandarte kaj portis ĝin al sinjorino Belerma, kiel petis de li Durandarte mem ĉe la rando de la morto. Montesinos respondis, ke ĉio veras, krom la dago, ĉar ĝi estis nek dago nek eta, sed tre akra ponardo pli pinta ol aleno.
—Sendube ĝin faris Ramón de Hoces, el Sevillano —diris Sancho.
—Mi ne scias —respondis don Quijote—. Sed certe ne estis Ramón de Hoces ĝia farinto ĉar li apartenas al nia epoko, kaj la batalo de Roncesvalles, kie okazis la menciita tragedio, plenumiĝis antaŭ multe da jaroj. Cetere ĉi detalo nek gravas nek modifas aŭ ŝanĝas la veron kaj la signifon de la historio.
—Vi pravas —diris la kuzo—. Daŭrigu, sinjoro don Quijote. Mi aŭskultas vian rakonton kun la plej granda plezuro de la mondo.
—Ne malpli plezure mi ĝin diras —respondis don Quijote—. Nu, la respektinda Montesinos kondukis min en la kristalan palacon, kie en ia basa salono, eksterordinare friska kaj tute alabastra, staris marmora tombo-monumento majstre ĉizita, sur kies supro kuŝis laŭ sia tuta longo kavaliro ne el bronzo, marmoro aŭ jaspo, materialoj ordinare uzataj por tiaj tomboj, sed el vera karno kaj el veraj ostoj. Lia dekstra mano, kiu ŝajnis al mi forta kaj iom tro vila, signoj de granda potenco, teniĝis sur la koro. Kaj Montesinos, vidante min miri je la kuŝanta figuro, diris al mi, antaŭ ol mi demandus ion:
»—Ĉi homo estas mia amiko Durandarte, floro kaj spegulo de la kuraĝaj kaj enamiĝintaj kavaliroj de sia epoko. Merlín, la franca sorĉisto, laŭdire filo de la diablo, tenas lin ensorĉita, kaj same min kaj multe da aliaj kavaliroj kaj damoj. Sed mi kredas, ne ke li estas filo de la diablo, sed ke li scias iom pli ol la diablo mem. Oni tute ne konas, kiel aŭ kial li ensorĉis nin, kvankam la futuro tion klarigos, supozeble post ne longe. Sed plej mirigas min, ke mi estas certa (kiel certa mi estas ke nun ni havas sunan tagon) ke Durandarte finis sian vivon inter miaj brakoj, kaj ke, kiam li mortis, mi elŝiris lian koron per miaj propraj manoj; sendube ĝi pezis du funtojn, ĉar, laŭ la sciuloj, ju pli grandas la koro, des pli da kuraĝo havas ĝia posedanto. Se tiel do, se vere ĉi kavaliro mortis, kial li veas kaj ĝemas nun de tempo al tempo, kvazaŭ li vivus?
»Ĉi-momente la povra Durandarte laŭtis:
»Tion aŭdinte, la respektinda Montesinos genuiĝis antaŭ la afliktita figuro kaj diris kun larmoj en la okuloj:
»—Antaŭ longe, sinjoro Durandarte, karega kuzo, antaŭ longe, mi faris kion vi ordonis al mi en la amara tago de nia malvenko: mi elŝiris vian koron, tiel bone kiel mi povis, sen ke restus en via brusto eĉ ne parteto el ĝi; mi viŝis ĝin per punta mantuko, rapidis kun ĝi al Francujo, post ol mi metis vin en la sinon de la tero verŝante tiom da larmoj, ke ili lavis de mi la sangon, per kies koloro antaŭe makuliĝis miaj manoj fosintaj en via internaĵo. Kaj, por ke vi pli konvinkiĝu, kara kuzo, sciu, ke ekirinte de Roncesvalles, en la unua vilaĝo ĉe la vojo mi ŝutis iom da salo sur vian koron, por ke ĝi ne stinku, kaj alvenu, se ne freŝa, almenaŭ peklita antaŭ sinjorino Belerma. La saĝulo Merlín jam de longe tenas ŝin ensorĉita, same kiel min, vin, vian ŝildiston, la duenjon Ruidera kun ties sep filinoj kaj du nevinoj, kaj multe da aliaj amikoj kaj konatoj viaj; kaj, kvankam jam pasis kvincent jaroj, eĉ ne unu el ni mortis; mankas nur Ruidera kaj ties filinoj kaj nevinoj, tial, ke ili ne ĉesis plori, kaj Merlín, eble movata de kompato, transformis ilin en la saman nombron de lagoj nun konataj en la mondo de la vivantoj, kaj en la provinco de La Mancha, sub la nomo «lagoj de Ruidera». La sep lagoj apartenas al la reĝoj de Hispanujo, kaj la du nevinoj al kavaliroj de la tre pia ordeno de Sankta Johano. Ankaŭ Guadiana, via ŝildisto, priploris vian tristan sorton, kaj oni aliigis lin en la riveron nomatan kiel li. Sed, kiam ĉi rivero atingis la surfacon de la tero kaj vidis la sunon de la alia ĉielo, tiel multe ĝi afliktiĝis, vidante, ke ĝi distanciĝis de vi, ke ĝi denove refluis en la profundon de la tero. Tamen ne eblas al ĝi ĉesi flui laŭ sia natura kurso, do ĝi emerĝas de tempo al tempo kaj montriĝas kie la suno kaj la homoj povas ĝin vidi. La supre menciitaj lagoj provizas ĝin per sia akvo, kaj kun ĉi akvo, kaj multaj aliaj, ĝi enfluas, pompa kaj granda, en Portugalujon. Sed, malgraŭ ĉio, laŭlonge de sia iro, ĝi evidentigas sian triston kaj melankolion, kaj penas bredi en sia akvo, ne valorajn kaj delikatajn fiŝojn, sed sengustajn kaj krudaformajn, tre diferencajn de la fiŝoj de la ora Tajo. Kion mi diras nun al vi, ho kara kuzo, mi jam diris al vi multe da fojoj. Sed tial, ke vi ne respondas, mi pensas, aŭ ke vi ne aŭskultas, aŭ ke vi ne kredas min. Kaj tio, Dio scias, ege min afliktas. Tamen mi deziras komuniki al vi ion novan, kiu eble ne mildigos vian doloron, sed ankaŭ ne intensigos ĝin. Apertu la okulojn kaj vidu per vi mem, ke ĉi tie, antaŭ vi, staras la granda kavaliro, pri kiu la saĝa Merlín profetis tiom da aferoj: jen don Quijote de La Mancha, restaŭranto kaj pliboniganto, en la nuna epoko, de la olda kaj jam forgesita kavalirismo. Kaj eble per lia favoro kaj interveno oni elsorĉos nin, ĉar la grandaj faroj rezerviĝas al grandaj viroj.
»—Kaj se oni ne sukcesus? —respondis la afliktita Durandarte kun vea kaj febla voĉo—. Se oni ne sukcesus, ho kuzo, tiam ni devus «pacienci kaj la karto-ludon rekomenci».[287]
[285]
Neologismo. Hispane «daga»; france «dague»; angle «dagger». Speco de kurta glavo aŭ longa ponardo.
[286]
Cervantes miksas ĉi tie versojn de du diversaj romancoj, kaj ĉe la fino aldonas du liniojn, kiujn li elpensis.
[287]
Proverbo uzata por konsolo de la missortaj en la karto-ludoj, kaj, larĝasence, de la personoj suferantaj ajnan kontraŭaĵon.