Выбрать главу

Ĉe tio ili vidis, ke proksimiĝas surpiede rapid-ira viro, vergante mulon ŝarĝitan per lancoj kaj halebardoj. Fine li atingis ilin, salutis kaj komencis preterpasi.

—Haltu, amiko! —diris don Quijote—. Ŝajnas, ke vi iras pli rapide ol via mulo dezirus.

—Mi ne povas halti, sinjoro —respondis la viro—. Ĉi armiloj ĉi tie videblaj devas esti uzataj morgaŭ, do, nepras, ke mi urĝu. Adiaŭ. Sed, se vi volas scii, kial mi ilin portas, mi intencas tranokti en la gastejo troviĝanta preter la ermitejo. Kaj se vi sekvas la saman vojon, vi trovos min tie, kaj mi rakontos al vi ion vere mirigan. Kaj denove adiaŭ.

Kaj tiel energie li instigis la mulon, ke don Quijote ne havis tempon sufiĉan por demandi al li pri la mirindaĵo rakontota; kaj tial, ke li havis scivoleman naturon kaj ĉiam deziris koni novajn aferojn, li ordonis, ke oni tuj ekiru por tranokti en la gastejo, sen halti ĉe la ermito, kie la kuzo pli volonte restus.

Tiel do, la tri surĉevaliĝis rekte al la gastejo, kien ili alvenis iom antaŭ la noktiĝo. Pli frue, sur la vojo, la kuzo proponis al don Quijote halti momenton ĉe la ermito por trinki unu glason. Sancho Panza, apenaŭ aŭdis lin, irigis la azenon ale al la menciita loko, kaj same faris don Quijote kaj la kuzo; sed ŝajnis, kvazaŭ la mava sorto de Sancho intervenus, ĉar la ermito forestis, kiel informis ilin unu ermitino troviĝanta tie.[290] Ili petis de ŝi vinon, bonan vinon; la alia respondis, ke ŝia mastro ne havas tian, kaj ke, se ili dezirus akvon ordinaran, tre volonte ŝi donus ĝin al ili.

—Se mi dezirus akvon —respondis Sancho— mi estus ĝin trinkinta el ajna puto ĉe la vojo. Ho, edziĝo de Camacho kaj abundo de la domo de don Diego, kiel ofte mi sentas vian mankon!

Ili forlasis do la ermitejon, ekspronis ale al la gastejo kaj, iom poste, distingis antaŭ si knabon piedirantan tiel senurĝe, ke baldaŭ ili lin atingis. Li portis surŝultre glavon kun ligaĵo ĉe la klingo; ŝajne la ligaĵo entenis kelke da vestopecoj, eble kuloton, manteleton kaj ĉemizon, ĉar li portis sur la korpo sajon veluran, kun iuj partoj elfrotitaj, kaj longan ĉemizon libere pendantan. Liaj ŝtrumpoj estis silkaj, kaj la ŝuoj larĝa-pintaj,[291] laŭ la modo de la kortego. Li havis dek ok aŭ dek naŭ jarojn, gajan vizaĝon kaj, ŝajne, viglan korpon. Por distri sin de la irado, li kantadis seguidillas.[292] Kiam ili atingis lin, li ĵus finis kanton, kies du lastajn liniojn retenis la kuzo en sia memoro:

Puŝas min al batal-kampoj la mizero; sed, kun mono, mi ne irus, jen la vero.

Don Quijote alparolis lin la unua, dirante:

—Via moŝto vojaĝas iom tro senvesta, sinjoro elegantulo. Kaj kien vi iras? Diru al ni, se vi bonvolas.

—Mi iras al la milito, kaj vojaĝas tiel senvesta pro la varmo kaj pro la mizero.

—Pro la varmo, eble, Sed, kial pro la mizero? —demandis don Quijote.

—Sinjoro —respondis la knabo—. En la ligaĵo mi portas kuloton veluran, t.e. la komplementon de ĉi sajo; se mi tro uzus ĝin sur la vojo, mi ne povus surmeti ĝin en la urbo, kaj cetere mankas al mi mono por aĉeti novan. Pro tio, kaj ankaŭ tial, ke mi deziras teni min freŝa, mi vojaĝas ĉi-maniere ĝis la loko, kie troviĝas kelkaj infanteriaj kompanioj, proksimume kvardek mejlojn for. Tie mi soldatiĝos, kaj, certe, de tie ne mankos armeaj ĉaroj por veturi per ili ĝis la haveno, kie ni enŝipiĝos, laŭdire en Cartagena. Kaj mi preferas havi reĝon, kiel mastron kaj sinjoron, kaj servi lin en la milito, ol dungi min al senmonulo en la ĉefurbo.

—Ĉu eble via moŝto ĝuas monhelpon?[293] —demandis la kuzo.

—Se mi estus servinta ajnan hispanan grandulon aŭ eminentulon —respondis la knabo— certe mi ĝin ricevus, ĉar, servante ĉe gravaj personoj, oni gajnas rekompencojn; sed mi, kompatinda, ĉiam servis al aventuristoj kaj ofico-ĉasantoj, kies salajroj kaj porcioj tiel mizeris kaj magris,[294] ke, por pagi la ameladon de kolumo, ili konsumis la duonon de sian enspezoj. Kaj estus vera miraklo, se paĝio de aventuristo havus eĉ nur iom da bona sorto.

—Diru, sincere, amiko —demandis don Quijote—. Ĉu eblas, ke en viaj jaroj de servado, vi ne povis akiri eĉ unu livreon?

—Mi ricevis du —respondis la paĝio—. Sed, same kiel oni prenas la frokon de monaĥo forlasanta la klostron sen fari siajn votojn, kaj oni redonas al li lian propran veston, tiel same miaj mastroj redonis al mi la mian. Ĉar, fininte la aferojn, por kies pritrakto ili alvenis al la ĉefurbo, ili prenis la livreon, donitan al mi nur pro parademo, kaj reiris al sia loĝoloko.

—Notinda spilorceria,[295] kiel diras la italoj —rimarkis don Quijote. —Sed, malgraŭ ĉio, konsideru vin bonsorta, ke vi forlasis la ĉefurbon kun tiel laŭdinda intenco. Nenio ekzistas sur la tero pli honora aŭ profita ol servi unue al Dio kaj poste al la reĝo, nia natura sinjoro, precipe en la profesio de la armoj, ĉar per ili oni atingas, se ne pli da riĉo, almenaŭ pli da honoro ol per la letroj, kiel mi jam diris multe da fojoj. Kvankam la letroj kreis pli da famuloj ol la armoj, tamen la soldato superas la letrulon per io nedifinebla kaj disradias specialan brilon, kiu elstarigas lin super la ceteraj personoj. Bone memoru kion mi tuj diros, ĉar ĝi donos al vi grandan profiton kaj konsolon en viaj klopodoj: formetu de via kapo ĉian penson pri eventualaj misfortunoj, ĉar, kvankam el ili plej mavas la morto, tamen ĝi plej bonas, kiam oni mortas kun honoro. Iam oni demandis al Julio Cezaro, la kuraĝa imperiestro Romana, kian morton li opinias plej bona. Li respondis, ke la neatendita, neantaŭvidita kaj subita. Kaj, kvankam li respondis kiel pagano senscia pri la vera Dio, tamen li donis trafan respondon, ĉar tia morto kaŭzas al sia viktimo nenian doloron. Ni supozu, ke en la unua eskirmo aŭ batalo oni mortis pro kanona kuglo aŭ pro la eksplodo de mino. Ĉu tio gravas? La morto venis subite kaj ĉio ja finiĝis. Laŭ Terencio, la bona soldato pli bone aspektas mortinta en la batalo ol viva kaj sekura en la forkuro; kaj ju pli li obeemas al sia kapitano kaj ceteraj superuloj, des pli kreskas lia reputacio. Memoru, filo, ke pli decas al soldato odori je pulvo ol je cibeto, kaj ke, se vi oldiĝos en ĉi digna profesio, eĉ se vundoplena, kripla aŭ lama, vi atingos altan aĝon almenaŭ ne sen honoro, tia honoro, ke eĉ ne la paŭpereco povas ĝin ŝanceli. Krome, oni jam komencas fari studojn kaj proponojn por la prizorgo kaj subteno de la soldatoj oldaj kaj kriplaj: ĉar ne decas, ke oni traktu ilin kiel la negrojn, kies mastroj ilin liberigas, kiam ili oldas kaj ne povas plu labori; kaj, ĵetante ilin el la domo kun la titolo de liberaj, oni ilin sklavigas al la malsato, el kies manoj nur la morto ilin liberigos. Nunmomente, mi ne plu parolos. Mi diru nur, ke vi rajdu sur la gropo de mia ĉevalo, ĝis ni atingos la gastejon. Tie vi vespermanĝos kun ni, kaj morgaŭ daŭrigu vian vojaĝon. Kaj mi deziras, ke Dio vin protektu tiel multe, kiel viaj projektoj meritas.

La paĝio rifuzis rajdi sur la gropo, sed akceptis la inviton manĝi en la gastejo kun don Quijote. Laŭdire, Sancho murmuris al si ĉi-momente:

—Kia mastro, je Dio! Ĉu eblas, ke viro kapabla diri, kiel nun, tiom da bonaj kaj saĝaj aferoj, povas aserti, ke li vidis tiel grandan nombron da neeblaj absurdoj en la kaverno de Montesinos? Nu, ĉio klariĝos siatempe.

Ili alvenis al la gastejo ĉe la nokto-falo, kaj Sancho tre ĝojis, vidante, ke lia mastro prenis ĝin por vera gastejo, ne por kastelo kiel ordinare. Apenaŭ ili eniris, don Quijote demandis al la gastejestro pri la viro kun la lancoj kaj halebardoj, kaj la alia respondis, ke li troviĝas en la stalo, prilokante tie sian mulon. Ankaŭ la kuzo kaj Sancho aranĝis tie lokon por siaj rajdbestoj kaj donis al Rocinante la plej bonan angulon kaj la plej bonan kripon de la stalo.

вернуться

[290]

En la epoko de Cervantes abundis la ermitoj, fakte friponoj, kiuj eĉ havis virinojn, «ermitinojn», je sia servo.

вернуться

[291]

La duko de Lerma, favorito de la reĝo Filipo la 3ª, uzis larĝa-pintajn ŝuojn pro siaj kaloj. Baldaŭ tiaj ŝuoj enmodiĝis en la kortego.

вернуться

[292]

Hispane: popolaj danco kaj kanto.

вернуться

[293]

Aludo al pensio aŭ alia tipo de subvencio pagata de la reĝa trezoro al personoj farintaj servon al la krono.

вернуться

[294]

Al kelkaj personoj oni pagis la salajron kaj per mono kaj per porcioj de nutraĵoj.

вернуться

[295]

Itale: «avaremo», «nedonemo».