»Sed mi ne ripetos nun ilian konversacion, ĉar kutime troa vortofluo kaŭzas enuon. Sufiĉas vidi, kiel don Gaiferos konigas sin, kaj kiel Melisendra, laŭ siaj ĝojaj gestoj, montras, ke ŝi rekonis lin, des pli nun, kiam ŝi ĵetas sin de la balkono kun la intenco fali sur la gropon de la ĉevalo de ŝia brava edzo. Sed, ve al ŝi! Rigardu, kiel la rando de ŝia jupo kroĉiĝas al feraĵo de la balkono, kaj kiel ŝi pendas en la aero kaj ne povas atingi la teron. Tamen, rimarku, ke la kompatema ĉielo helpas kiam plej necese, ĉar don Gaiferos proksimiĝas, kaj senrigarde, ĉu li deŝiros aŭ ne ŝian belan jupon, prenas ŝin kaj per la forto de la brakoj igas ŝin descendi ĝis la tero. Poste li ŝin impulsas sur la gropon de sia ĉevalo, kie ŝi ekrajdas vir-stile, t.e. kun la kruroj forkmaniere dismetitaj. Don Gaiferos rekomendas al ŝi, ke ŝi forte ĉirkaŭprenu lin deposte kaj kroĉu siajn manojn sur lia brusto, por ke ŝi ne falu, ĉar sinjorino Melisendra ne havas la kutimon rajdi tiamaniere. Ankaŭ aŭskultu, kiel la ĉevalo kontente henas, tial, ke ĝi portas tiel grandan ŝarĝon da kuraĝo kaj belo en la personoj de sia mastro kaj sia mastrino. Vidu, kiel ili faras turnon kaj elrajdas el la urbo kaj, gajaj kaj feliĉaj, prenas la vojon al Parizo. Iru pace, ho senegala paro da veraj amantoj! Sekure atingu la landon de viaj deziroj, sen ke la fortuno obstaklu vian feliĉan vojaĝon! La okuloj de viaj parencoj kaj amikoj vidu vin ĝui la ceteron de via vivo, kaj ĝi estu longa, kiel la vivo de Nestoro![301] Majstro Pedro levis tiam denove la voĉon:
—Parolu simple, knabo, ne bombastu: ĉia afektado mavas.
La komentisto respondis nenion al la averto kaj daŭrigis:
—Ĉie troviĝas personoj scivolaj, ĉion observantaj. Ili vidis la descendon kaj surĉevaligon de Melisendra, informis al la reĝo Marsilio kaj ĉi lasta ordonis doni la alarmon. Kaj rimarku, kiel rapide oni plenumis lian ordonon, ĉar la urbo tondras kaŭze de la sonoriloj sonantaj en la turoj de la moskeoj.
—Tio ne veras —interrompis don Quijote—. Majstro Pedro eraras rilate al ĉi afero de la sonoriloj, ĉar inter la maŭroj oni uzas, ne sonorilojn, sed tamburojn kaj specon de ŝalmo simila al niaj klarnetoj. Kaj aŭdigi sonorilojn en Sansueña certe estas granda absurdo.
Ĉe tio majstro Pedro ĉesigis la sonoradon kaj diris:
—Ne zorgu pri bagateloj, sinjoro, nek pretendu, ke ĉio estu perfekta, ĉar perfekteco ne ekzistas. Ĉu oni ne ludas ĉie, preskaŭ ĉiutage, milon da komedioj plenaj de mil nekongruaĵoj kaj absurdoj, kaj tamen ili furoras, kaj oni auŝkultas ilin, ne nur kun plezuro, sed eĉ kun admiro? Daŭrigu, knabo, kaj ne zorgu. Tiel longe kiel mi plenigos mian burson, ne gravas, ĉu mi prezentas tiom da absurdoj, kiom da atomoj ekzistas en la suno.
—Vi pravas —respondis don Quijote.
Kaj la knabo daŭrigis:
—Rigardu, kiel multenombra kaj pompa rajdantaro elgalopas el la urbo kaj persekutas la du katolikajn geamantojn. Kiom da trumpetoj sonas, kiom da ŝalmoj fajfas, kiom da tamburoj tondras! Mi timas, ke oni fine kaptos kaj returne kondukos la paron alligita al la vosto de ilia ĉevalo, kio estus terura spektaklo.
Vidante tiom da maŭroj kaj aŭskultante tiom da bruo, don Quijote pensis, ke li devas helpi la fuĝantojn, do li stariĝis kaj laŭtis:
—Neniam mi toleros, ke antaŭ mi oni faru tian perforton kontraŭ la fama, kuraĝa kaj amanta kavaliro don Gaiferos. Haltu, finaskita kanajlaro, ne sekvu nek persekutu lin: alie, preparu vin batali kontraŭ mi.
Tion dirante, li elingis la glavon, ĵetis sin per unu salto a la teatro kaj, neimageble furioza kaj rapida, ellasis hajlon da hakoj kontraŭ la maŭroj-marionetoj, renversante unujn, senkapigante aliajn, mutilante kelkajn kaj detruante multajn; kaj inter siaj batoj, li donis tian hakon desupre, ke se majstro Pedro ne kaŭriĝus, kuntiriĝus kaj buliĝus, la hidalgo fortranĉus lian kapon pli facile ol se ĝi konsistus el marcipano.
Majstro Pedro laŭtis, dirante:
—Haltu, sinjoro don Quijote! Rimarku, ke vi renversas, dispecigas kaj murdas, ne verajn maŭrojn, sed figuretojn el kartono! Ve al mi! Vidu, ke vi detruas kaj ruinigas ĉion, kion mi posedas!
Tamen don Quijote, svingante la glavon jen per unu mano, jen per la du, ne ĉesis ellasi, kvazaŭ hajlon, hakojn desupre, dedekstre kaj delive. Fine en malpli da tempo necesa por diri du credos, li disfaligis la tutan teatron sur la plankon kaj splitis en pecojn ties figurojn kaj kulisojn: la reĝo Marsilio vidiĝis grave vundita, kaj la imperiestro Karolo la Granda havis sian kapon kaj kronon distranĉitaj en du partojn. La senato de spektantoj panikiĝis, la simio fuĝis al la tegmentoj de la domo, la kuzo timis, la paĝio teruriĝis, kaj eĉ Sancho Panza ege alarmiĝis, ĉar poste, kiam la tempesto pasis, li ĵuris, ke neniam antaŭe li vidis sian mastron posedata de tiel senbrida furiozo.
Antaŭ la ĝenerala detruo de la teatro, don Quijote iom trankviliĝis kaj diris:
—Mi ŝatus vidi ĉi-loke kaj ĉi-momente la mienon de la homoj, kiuj ne kredas, nek volas kredi, ke la vagantaj kavaliroj utilas en la mondo, Nu, kio okazintus al la brava don Gaiferos kaj al la bela Melisendra, se mi ne troviĝus ĉi tie? Sendube ili estus jam sub la povo de ĉi hundoj, suferante hontindajn humiligojn. Tiel do, longe vivu la vaganta kavalirismo super ĉio ajn ekzistanta en la mondo!
—Vivu longe kaj feliĉe! —interrompis lin majstro Pedro kun lamenta voĉo—. Kaj mi mortu, ĉar, pro mia aĉa sorto, mi povas diri, kiel la reĝo don Rodrigo:
»Antaŭ, ne duonhoro, sed apenaŭ du minutoj, mi mastris super reĝoj kaj imperiestroj, kaj mia staloj, kofroj kaj sakoj plenis de nekalkulebla nombro da ĉevaloj kaj belaj kostumoj, kaj nun mi vidas min afliktita kaj nekonsoleble paŭpera kaj mizera kaj, plej bedaŭrinde, sen la simio, ĉar eĉ tra la dentoj mi ŝvitos en mia penado rekapti ĝin. Kaj ĉion ĉi mi ŝuldas al la absurda atako de kolero de ĉi sinjoro kavaliro, laŭdire protektanto de orfoj, riparanto de arbitroj kaj faranto de aliaj bonaĵoj. Nur ĉi-okaze mankis lia grand-animeco. Benatu milfoje Dio en la trono de sia gloro! Kaj prave ĉi viro nomiĝas Kavaliro de la Trista Mieno, se konsideri, ke li detruis la mienon de miaj figuroj!
Sancho Panza, kortuŝita de la lamentado de majstro Pedro, diris al li:
—Ne ploru, majstro Pedro, ne tiel veadu, aŭ vi ŝiros al mi la koron. Sciu, ke mia sinjoro don Quijote estas tiel skrupula kristano kaj katoliko, ke, se li komprenos, ke li misagis kontraŭ vi, li tion rekonos kaj volos larĝe kompensi vin.
—Mi kontentiĝus, se don Quijote pagus al mi parton de la damaĝo suferita de miaj pupoj. Tiel li kvietigus sian konsciencon, ĉar oni ne eskapas el la eterna damno, se oni retenas la propraĵon de alia persono kontraŭ ties volo, kaj oni rifuzas ĝin redoni.
—Vi pravas —diris don Quijote—. Sed, laŭ mia scio, mi havas nenion vian, majstro Pedro.
—Ĉu vere nenion? —respondis la marionetisto—. Rigardu al la fragmentoj dise kuŝantaj sur ĉi dura kaj sterila tero. Ĉu ilin ne disĵetis kaj detruis la nevenkebla forto de via potenca brako? Kies estis iliaj korpoj? Ĉu ili ne apartenis al mi? Kaj per kio mi vivtenis min, se ne per ili?
—Mi plene konvinkiĝis nun —diris don Quijote—, ke veras tio, kion mi ofte suspektis, nome, ke la sorĉistoj, kiuj persekutas min, ĉiam metas antaŭ miaj okuloj figurojn en ties realaj formoj kaj poste transformas kaj ŝanĝas ilin en kion ajn ili deziras. Mi firme kaj senhezite asertas al vi, sinjoroj, ke ĉio okazinta ĉi tie ŝajnis al mi absolute aŭtenta, kaj ke Melisendra estis Melisendra; don Gaiferos, don Gaiferos; Marsilio, Marsilio; kaj Karolo la Granda, Karolo la Granda. Sekve mi koleriĝis kaj, por plenumi mian devon de vaganta kavaliro, klopodis helpi kaj favori la fuĝantan paron; do mi faris bon-intence kion vi vidis, kaj se ĝi turniĝis en misagon, kulpas, ne mi, sed la perversaj uloj, kiuj min persekutas. Tamen, kvankam mia faro ne havis sian originon en la malico, mi volas kondamni min pagi la damaĝon; tiel do, majstro Pedro, kalkulu kiom valoras la detruitaj figuroj, kaj mi tuj pagos al vi per bona kaj kontanta mono hispana.
[301]
Unu el la helenaj reĝoj partoprenintaj en la milito de Trojo. Laŭ la legendo li vivis tricent jarojn.