Majstro Pedro riverence sin klinis kaj diris:
—Ne malpli mi esperis de la senegala spirito kristana de la kuraĝa don Quijote de La Mancha, vera helpanto kaj protektanto de ĉiuj mizeraj kaj afliktitaj vagabondoj. La sinjoro gastejestro kaj la granda Sancho funkciu inter via moŝto kaj mi kiel arbitraciantoj kaj taksantoj koncerne la valoron de la figuroj ne plu uzeblaj.
La gastejestro kaj Sancho akceptis la rolon proponitan de majstro Pedro. Poste la marionetisto levis de la planko la senkapan figuron de la reĝo Marsilio de Zaragoza kaj diris:
—Klare videblas, ke ĉi reĝo ne povas esti riparita en sian antaŭan formon. Tiel, do, mi kredas, se oni ne opinias alie, ke mi devas ricevi kvar realojn kaj duonon pro ĝia morto kaj detruo.
—Taksu la sekvantan —petis don Quijote.
—Nu, kaŭze de ĉi hako desupre malsupren —daŭrigis majstro Pedro, prenante la fenditan imperiestron Karolo la Granda— peti kvin realojn kaj kvaronon, ne estus peti multe.
—Ĝi ŝajnas ne eta kvanto —intervenis Sancho.
—Ankaŭ ne granda —replikis la gastejestro—. Ni povus rondigi la sumon je kvin realoj.
—Li ricevu tute kvin kaj kvaronon —decidis don Quijote—. Kvarono plia aŭ malplia neniel gravas en la totala sumo de ĉi bedaŭrinda misfortuno. Kaj vi, majstro Pedro, rapide finu vian taksadon, ĉar proksimas la horo vespermanĝi, kaj mi jam komencas senti apetiton.
—Por ĉi figuro de la bela Melisendra perdinta la nazon kaj unu okulon, mi volas ĝian ĝustan prezon: du realojn kaj dek du maravedojn.
—Nu, oni devus pensi, ke la diablo intervenis, se Melisendra kaj ŝia edzo ne troviĝas jam, almenaŭ, ĉe la franca landlimo —diris don Quijote—. Ĉar ŝajnis al mi, ke ilia ĉevalo ne galopis, sed flugis. Do, ne provu vendi katon deklarante ĝin leporo,[302] t.e. ne montru al mi unu Melisendra sen nazo, dum la alia, se ĉio iras bone, senzorge plezurigas sin kun sia edzo en Francujo. Tiel do, majstro Pedro, lasu, ke Dio disdonu al ĉiu ties parton, kaj ni kondutu rekte kaj bon-intence. Nu, daŭrigu.
Majstro Pedro, vidante, ke la menso de don Quijote komencis denove lami kaj repreni sian oldan temon, ne volis, ke li plene senbridiĝu, kaj diris:
—Certe ĉi figuro estas, ne Melisendra, sed unu el ŝiaj ĉambristinoj; sekve, donu al mi sesdek maravedojn por ĝi, kaj mi kontentos kaj konsideros min bone pagita.
Ĉi-maniere majstro Pedro taksis la prezon de multaj aliaj kriplaj figuroj, poste la arbitraciantoj faris al ĝi dekalkulon, kiun akceptis ambaŭ partioj. La totala sumo fiksiĝis je kvardek realoj kaj tri kvaronoj, kaj Sancho tuj transdonis ĝin. Sed majstro Pedro petis du pliajn realojn por la laboro rekapti la simion.
—Donu ankaŭ ilin, Sancho —diris don Quijote—, ne por ke li reprenu la simion, sed kiel trinkmonon. Du cent kromajn mi donus ĉi-momente, kiel rekompencon, al la persono kiu povus certigi al mi, ke la sinjorino doña Melisendra kaj la sinjoro don Gaiferos troviĝas jam en Francujo kaj inter siaj parencoj.
—Mia simio tion klarigus pli bone ol ajna persono —respondis majstro Pedro—. Sed eĉ ne la diablo kapablus kapti ĝin nun. Malgraŭ ĉio, mi imagas, ke ĝia kor-inklino al mi kaj la malsato puŝos ĝin serĉi min ĉi-nokte. Ni vidos. Morgaŭ frue venos plue.
Tiel do, finiĝis la tempesto kaŭzita de la pupoteatro, kaj oni vespermanĝis pace kaj konkorde je la kosto de don Quijote, kiu estis ekstreme malavara. La viro de la lancoj kaj la halebardoj foriris antaŭ ol komenciĝis la aŭroro, kaj, jam post la tagiĝo, la kuzo kaj la paĝio diris adiaŭ al don Quijote: la unua por sin direkti al sia hejmo; la alia por daŭrigi sian vojaĝon, kaj la hidalgo donis al li dek du realojn, ke li helpu al si per ili survoje.
Majstro Pedro tre bone konis don Quijote kaj ne volis plu implikiĝi en novajn problemojn kun li; tiel do, li levis sin antaŭ ol la suno, prenis la restaĵon de la pupoteatro kaj, kune kun la simio, ankaŭ foriris serĉi siajn aventurojn. La gastejestro, kiu ne konis la hidalgon, miris tiom je lia frenezo kiom je lia malavaro. Fine Sancho, ordonita de sia mastro, tre bone pagis lin, kaj proksimume je la oka matene, ili adiaŭis lin, elrajdis el la gastejo kaj ekiris sur la vojo, kie ni lasas ilin, ĉar nun estas oportuna momento por rakonti kelke da aferoj apartenantaj al ĉi fama historio.
Ĉapitro 27
Kie oni klarigas, kiuj estis majstro Pedro kaj lia simio, kaj kiel don Quijote fiaskis en la aventuro de la iaoj, ĉar ĝi ne finiĝis, kiel li pensis kaj volis
Cide Hamete, kronikisto de ĉi granda historio, komencas la jenan ĉapitron tieclass="underline" «Mi ĵuras kiel katoliko kristano», kaj al tio lia tradukanto aldonas, ke la ĵuro de Cide Hamete kiel kristano, kvankam li estis certe maŭro, signifas nur, ke, same kiel katoliko kristano pro sia ĵuro diras, aŭ devas diri, la veron, tiel same Cide Hamete ĵuras, kvazaŭ katoliko kristano, diri la veron pri don Quijote kaj speciale pri majstro Pedro kaj la magia simio, kiu lasta vekis admiron en la tuta regiono pro sia divena talento.
Tiel do, li diras, ke la legantoj de la unua parto de ĉi historio sendube bone memoras pri Ginés de Pasamonte, liberigita en Sierra Morena, kune kun aliaj galeruloj, de don Quijote: favoro, kiun poste mave dankis, kaj eĉ pli mave pagis tiel perversa kaj senprincipa bandaĉo. Ĉi Ginés de Pasamonte, nomata de don Quijote Ginesillo de Parapilla, ŝtelis poste de Sancho ties azenon. Kaj tial, ke en la unua parto forestis, kaŭze de la neglekto de la presistoj, sciigo pri kiel kaj kiam okazis la ŝtelo, multaj homoj atribuis la mankon al la ne firma memoro de la aŭtoro. Nu, verdire, kiam Sancho sidis dormante sur la azeno, Ginés ŝtelis ĝin per la sama ruzo uzita de Bruneo ĉe Albraca, por elŝovi el inter la kruroj de Scripante ties ĉevalon. Poste, kiel jam rakontite, Sancho retrovis sian azenon. Nu, ĉi Ginés timis la leĝon, kies membroj serĉadis lin por lin puni pro ties nekalkuleblaj friponaĵoj kaj krimoj, tiel multaj, ke, por rakonti ilin, li mem skribis dikan volumon; tiel do, por eviti, ke oni lin rekaptu, li decidis eniri en la regnon de Aragón, kovri al si la livan okulon kaj vagadi kiel marionetisto, ĉar li tre lertis en la manipulado de pupoj kaj en la ĵonglado.
Poste, de kelkaj liberigitaj kristanoj alvenintaj de Berberio, li aĉetis la simion kaj instruis ĝin salti sur lian ŝultron ĉe difinita signalo kaj flustri, aŭ ŝajne flustri ĉe lia orelo. Tiel preparita, antaŭ ol eniri en ajnan vilaĝon kun siaj teatro kaj simio, li kolektis informojn en la plej proksima loko, kaj se eble inter la personoj plej konfidencemaj, pri la vilaĝaj eventoj kaj ties protagonistoj. Li ĉion enkapigis kaj, jam en la vilaĝo, unue prezentis en sia teatro diversajn ludojn pri unu historio aŭ alia, sed ĉiuokaza amuza kaj populara. Poste, kiam la ludo finiĝis, li anoncis la talenton de sia simio, dirante al la vilaĝanoj, ke ĝi devenas la paseon kaj nunon, sed apenaŭ ion pri la futuro. Por ĉiu respondo li petis du realojn, kvankam iam kaj tiam li faris rabaton, se tion konsilis lia sondado de la demandanto. Kelkfoje li prezentiĝis en la hejmo de homoj, kies aferojn li konis, kaj, eĉ se ili nenion demandis, por eviti al si la devon pagi, li faris la signalon al la simio kaj tuj poste rakontis, ke la besto ĵus diris jen tion, jen alion, sed ĉiuokaze liaj riveloj ĝuste respondis al la faktoj. Tiel li akiris egan reputacion, kaj oni konstante petis liajn servojn. Aliajn fojojn, dank’ al lia sagaco, liaj respondoj akordiĝis al la demandoj, kaj tial, ke neniam oni urĝis aŭ instigis lin klarigi, kiel do divenas la simio, li senĝene trompis la vilaĝanojn kaj plenigis sian burson. Nu, enirante en la gastejon, li tuj rekonis la hidalgon kaj ties ŝildiston, do estis al li facile mirigi ilin kaj ankaŭ la ceterajn gastejanojn; sed kostus al li kare, se la mano de don Quijote estus descendita iom pli, kiam li fendis la kapon de la reĝo Marsilio kaj detruis ties tutan kavalerion, kiel dirite en la antaŭa ĉapitro. Kaj en tio konsistas la tuta historio de majstro Pedro kaj la simio.
[302]
Proverba esprimo, uzata ankaŭ en figura senco: vendi senvaloraĵon kredigante, ke ĝi estas io pli multekosta.