Sed nun, ni revenu al don Quijote de La Mancha. Sciu, ke, elirinte el la gastejo, li decidis unue vagi sur la bordoj de la rivero Ebro kaj ties apudaj lokoj, kaj nur poste plu vojaĝi al Zaragoza, konsiderante, ke li disponas sufiĉan tempon ĝis la celebro de la turniroj. Li do sekvis kun ĉi intenco sian vojon kaj dum du tagoj nenion menciinda okazis al li. Tiam, en la tria tago, suprirante monteton, li aŭdis fortan bruon de tamburoj, trumpetoj kaj arkebuzoj, kaj ekpensis, ke regimento de soldatoj pasas proksime. Por vidi ĝin, li spronis Rocinante, atingis la supron de la monteto kaj distingis ĉe ĝia piedo —laŭ sia kalkulo— pli ol du cent virojn provizitajn per diversaj armiloj, nome, lancoj, arbalestoj, halebardoj, pik-stangoj kaj kelkaj arkebuzoj kaj rondaj ŝildoj. Li sobiris la deklivon, kaj tiel proksimiĝis al la eskadrono, ke li povis klare vidi la flagojn kaj rimarki ties kolorojn kaj emblemojn. Precipe unu standardo el blanka sateno tiris lian atenton, ĉar ĝi havis surpentrita la kvazaŭveran figuron de azeneto ŝajne el sarda raso, kun la kapo levita, la buŝo aperta kaj la lango montriĝanta, t.e. en la pozo de azeno blekanta; ĉirkaŭ ĉi figuro vidiĝis, skribitaj per grandaj literoj, ĉi du versoj:
El ĉi devizo don Quijote konkludis, ke la eskadrono sendube apartenas al la vilaĝo de la iaoj. Tion li diris al Sancho, legis al li la skribaĵon de la standardo kaj aldonis, ke la viro rakontita al ili ĉi aferon eraris, ĉar li menciis, ke la iaantoj estis du magistratanoj kaj, laŭ la devizo, temis pri du vilaĝestroj.
—Tio signifas nenion, sinjoro —respondis Sancho—. Eble la magistratanoj de la iaoj leviĝis kun la tempo al la rango de vilaĝestroj, sekve oni povas apliki al ili same unu titolon kiel la alian, des pli, ke la veron de ĉi historio ne tuŝas, ĉu la iaantoj estis magistratanoj aŭ vilaĝestroj, se konsideri, ke ili fakte kaj vere iais; cetere, vilaĝestro povas iai tiel bone kiel magistratano.
Baldaŭ ili sciiĝis, ke la mokata vilaĝo marŝas kontraŭ alia, kie ŝercoj ekscesis pli ol povus toleri la deco aŭ respekto ŝuldata al la najbaroj, don Quijote proksimiĝis al la eskadrono, ĉe la granda ĉagreno de Sancho, kiu neniam inklinis vidi sin miksita en tiaj aferoj. La viroj de la eskadrono ricevis lin en sian mezon, pensante, ke li apartenas al ilia partio. Tiam don Quijote, levante sian vizieron per gracia movo, alrajdis en noble brava teniĝo ĝis la standardo de la azeno, kaj tie la ĉefaj persono de la armeo lin ĉirkaŭis kaj rigardis, frapitaj de la sama miro, kiun li kutime inspiris, kiam oni lin vidis per la unua fojo. Rimarkante, ke ili algapas lin kaj parolas aŭ demandas nenion, don Quijote volis profiti tian silenton, kaj rompis la sian por diri laŭte:
—Karaj sinjoroj, mi suplikas vin plej insiste, ke vi ne interrompu kion mi volas diri al vi, ĝis vi juĝos, ĉu miaj vortoj vin ĝenas kaj ĉagrenas. En ĉi lasta okazo, ĉe via plej eta signo de protesto mi sigelos mian buŝon kaj bridos mian langon.
Ili respondis, ke li parolu laŭplaĉe, kaj ke ili volonte aŭskultos. Tiam, kun ĉi permeso, don Quijote daŭrigis:
—Mi estas, sinjoroj, vaganta kavaliro, okupiĝas per la armoj kaj laŭprofesie favoras al la misfortunaj kaj helpas al la senhavaj. Antaŭ kelkaj tagoj mi eksciis pri via bedaŭrinda situacio kaj pri viaj motivoj ofte preni la armeojn por venĝi vin kontraŭ viaj malamikoj; kaj profunde meditante pri viaj aferoj, ne unu fojon, sed multajn, mi trovis, ke, laŭ la reguloj de la duelo, vi eraras, se vi konsideras vin insultataj, ĉar unu sola individuo ne povas ofendi tutan vilaĝon, escepte se li akuzas ĝin pri perfido, kiam li ne konas la personon kulpan pri la dirita perfido, Ĉi-rilate ni havas la ekzemplon de don Diego Ordóñez de Lara, kiu akuzis kaj defiis la tutan urbon de Zamora, ĉar li ne sciis, ke nur Vellido Dolfos plenumis la perfidon murdi la reĝon. Tial li akuzis kaj defiis la zamoranojn senescepte, kaj ĉiu el ili rajtis respondi la akuzon kaj akcepti la defion; tamen, estas vere, ke don Diego iom tro eksterlimiĝis kaj eĉ preteratentis la regularon pri la defioj, ĉar li nenial bezonis defii al la mortintoj, al la akvo, al la pano, al la beboj ne naskitaj ankoraŭ kaj al aliaj bagateloj menciitaj en lia proklamo. Sed evidentas, ke, kiam ies koloro superbordiĝas, nek patro, nek kuratoro, nek alia ajn persono kapablas ĝin deteni. Se, efektive, unu sola homo ne povas defendi regnon, provincon, urbon aŭ tutan vilaĝon, tiam ne necesas klopodi venĝi sin kontraŭ tia ofendo, ĉar ĝi vere ne ekzistas. Bele estus, se la homoj de la vilaĝo alnomata «La Reloja»[303] batalus ĝismorte kontraŭ la prononcantojn de la alnomo, aŭ se tiel kondutus cazalanoj, melongenuloj, balenidoj, sapistoj kaj aliaj,[304] kies mok-nomoj ordinare trovas favoron nur inter la buboj de la stratoj kaj inter senprincipaj uloj! Bele estus, se ĉi famaj urboj kolerus kaj venĝus sin senĉese kaj elingus la glavon eĉ en la plej etaj kvereloj! Ne, ne, la ĉielo ne deziru nek permesu tion. La viroj saĝaj kaj prudentaj, kaj la regnoj bone regataj, devas preni la armojn, elingi la glavojn kaj riski siajn personojn, vivojn kaj havon nur por kvar motivoj: unue por defendi la katolikan fidon; due por defendi sian vivon, kion permesas la dia kaj la natura leĝoj; trie, por defendi sian honoron, sian familion kaj sian posedaĵon; kvare por servi la reĝon en justa milito. Kaj oni povus aldoni kvinan motivon (fakte asimileblan en la duan), nome, por defendi la patrion. Aparte de ĉi ĉefaj kvin motivoj, eble ekzistaj aliaj kaŭzoj justaj kaj pravaj, por kies defendo oni devus preni la armojn. Sed uzi ilin pro bagateloj aŭ pro aferoj pli ridindaj kaj amuzaj ol ofendaj, ŝajnas decido rivelanta absolutan mankon de prudento. Krome, venĝi sin nejuste (kaj efektive nenia venĝo povas esti justa) rekte atencas kontraŭ la sankta religio, kies doktrinon ni obeas, kaj kiu ordonas fari bonon al niaj malamikoj kaj reciproki per amo al la personoj nin abomenantaj; ĉi ordono, kvankam ŝajne iom malfacile plenumebla, prezentas tian karakteron nur al homoj pli inklinaj al la mondo kaj la karno ol al Dio kaj la spirito. Jesuo Kristo, Dio kaj homo vera, leĝodonanto nia, kiu neniam mensogis, nek povis aŭ povas mensogi, deklaris sian jugon milda kaj sian ŝarĝon leĝera, kaj sekve Li ne povas al ni fari ion neplenumeblan. Se tiel do, la leĝoj homaj kaj diaj devias vin, sinjoroj, teni vin en paco.
—La diablo min prenu —diris Sancho en si— se mia mastro ne estas teologo, aŭ tiel simila al tio kiel ovo al ovo.
Don Quijote ĉesis paroli por iom spiri, rimarkis, ke ĉies atento fiksiĝas ankoraŭ sur lin, kaj decidis, daŭrigi sian paroladon. Sed tion li ne faris, ĉar Sancho vidante sian mastron paŭzi, antaŭiĝis al li, kaj diris kun sia kutima sagaco:
—Mia mastro, la sinjoro don Quijote de La Mancha, iam nomata Kavaliro de la Trista Mieno, kaj nun Kavaliro de la Leonoj, estas tre klera hidalgo kaj scias la latinan kaj la hispanan, tiel bone kiel bakalaŭro. Kaj en ĉio, kion li diras aŭ konsilas, li parolas kiel bona soldato. Li havas sur la pinto de la fingro ĉian regulon kaj leĝon rilatan al la tiel nomataj dueloj, sekve, konvenas, ke vi faru kion li diras, kaj oni min punu, se vi trompiĝus obeante lin, des pli, ke, kiel dirite, estas idiotaĵo koleri, se aŭdiĝas ies iao. Mi memoras ke, en mia knab-aĝo, mi laŭplaĉe iais, sen ke neniu oponus, kaj tiel nature kaj lerte mi blekis, ke min respondis senescepte la azenoj de la vilaĝo. Sed ne pro tio mi ĉesis esti la filo de miaj ege honorindaj gepatroj, kaj, kvankam ses aŭ sep rigid-nukaj riĉuloj de la vilaĝo enviis ĉi talenton mian, eĉ ne unu joton mi zorgis. Kaj por ke vi vidu, ke mi diras la veron, atentu kaj aŭskultu, ĉar ĉi scienco similas la naĝ-arton: se lernita, ne forgesita.
Tiam, kun la mano ĉe la nazo, li komencis iai tiel forte, ke la ĉirkaŭaj valoj resonis. Sed unu vilaĝano, kiu staris apud li, imagis, ke Sancho mokas ilin, kaj, levinte sian dikan kaj longan stangon, ellasis tian frapon, ke ĝi, neeviteble, faligis Sanchon sur la teron.
[303]
Hispane, laŭlitere: «La Horloĝino». Iam, al kelkaj vilaĝoj oni donis tian alnomon, ĉar oni diris pri iliaj loĝantoj, ke ili deziris akiri por la turo de la kirko, ne horloĝon, sed «horloĝinon», kun la ideo negoci per ŝiaj eventualaj «horloĝidoj».
[304]
En la epoko de Cervantes, mok-nomoj, respektive, de la loĝantoj de Valladolid, Toledo, Madrid kaj Sevilla. «Cazalanoj» devenas de Cazalla, famulo aŭtodafeita en la ĉefa placo de Valladolid en 1559.