Выбрать главу

—Kaj kiam ni alvenos al tia noca linio,[307] kiom da distanco ni estos irintaj? —demandis Sancho.

—Tre granda —respondis don Quijote—, ĉar ni alvenos al la menciita linio, veturinte la duonon el la 360 gradoj, kiuj konsistigas la cirkonferencon de la globo kun ties akvo kaj tero, laŭ la komputo de Ptolemeo, la plej granda kosmografo iam ekzistanta.

—Je Dio, sinjoro —diris Sancho—. Belan ulon vi citis por apogi viajn asertojn! Puto kaj gafo, kaj krome, meón![308]

Don Quijote ridis je la interpreto de Sancho pri la nomoj «komputo», «kosmografo» kaj «Ptolemeo», kaj respondis:

—Sciu, Sancho, ke, laŭ la hispanoj kaj ceteraj personoj enŝipiĝantaj en Cádiz por veturi al la orientaj Indioj, ili scias, ke ili transpasas la ekvinokson, kiam en la ŝipo ĉies pedikoj mortas; eĉ ne unu restas viva, kaj vi ne trovus unu, eĉ se oni pagus ĝin al vi per oraj moneroj. Sekve do, Sancho, traŝovu unu manon sur via femuro, kaj se vi trafos ion vivan, la eksperimento dispelos niajn dubojn; se ne, ni transpasis la linion.

—Mi kredas eĉ ne unu vorton el viaj diroj —respondis Sancho—. Tamen, mi faros laŭ viaj ordonoj, kvankam mi ne scias, kiel utilus la eksperimiento, se konsideri, ke mi vidas propraokule, ke ni apartiĝis de la bordo eĉ ne dek kvin futojn, kaj ke la fluo ne puŝis nin pli ol ses futojn antaŭen, ĉar Rocinante kaj la azeno staras en la sama loko, kie ni lasis ilin. Kaj, laŭ miaj observoj, la diablo nin prenu, se ni moviĝas pli rapide ol formiko.

—Faru la eksperimenton, kiel mi diris al vi, Sancho… kaj punkto. Vi scias nenion pri koluroj, linioj, paraleloj, zodiakoj, ekliptikoj, polusoj, solsticoj, ekvinoksoj, planedoj, signoj, punktoj kaj mezuroj de la sferoj ĉiela kaj tera. Se vi konus ĉion ĉi, aŭ almenaŭ parton, vi klare vidus, kiom da paraleloj ni transpasis, kiom da signoj kaj konstelacioj ni lasis malantaŭe, kaj kiom da ili ni preterpasas nun. Kaj mi ripetas: palpu vin kaj serĉu bone: kvankam mi kredas, ke vi estas nun tiel pura kiel blanka kaj glata paper-folio.

Sancho palpis sin, kaj, kiam lia mano glitis zorge kaj atente ĝis la posta parto de la liva genuo, li levis la kapon, rigardis sian mastron kaj diris:

—Aŭ la eksperimento pruvas nenion, aŭ por alveni, kien via moŝto diras, mankas ankoraŭ multe de mejloj.

—Kial, Sancho? —demandis don Quijote—. Ĉu okaze vi trovis ion?

—Pli ol ion —respondis la ŝildisto.

Kaj, skuante la fingrojn, li lavis sian manon en la rivero, kie la boato lante glitis meze de la akvo, puŝite, ne de magia povo, aŭ de kaŝita sorĉisto, sed de la fluo, tiam milda kaj trankvila.

Ĉe tio vidiĝis du grandaj muelejoj meze de la rivero, kaj don Quijote, apenaŭ ilin rimarkis, laŭtis al Sancho:

—Ĉu vi vidas, frato? Tie staras la urbo, kastelo aŭ fortreso, kie sendube sidas la kavaliro subpremata, aŭ la reĝino, infantino aŭ princino en danĝero, por kies liberigo oni min prenis ĉi tien.

—Pri kiaj urboj, fortresoj aŭ kasteloj de la diablo parolas via moŝto? —diris Sancho—. Ĉu vi ne vidas, ke la domoj tie estas akvo-muelejoj, kie la tritiko faruniĝas?

—Silentu, Sancho —ordonis don Quijote—. Ili ŝajnas muelejoj, sed fakte, tio ili ne estas; mi jam diris al vi, ke la ensorĉoj transformas kaj modifas la naturan figuron de objektoj kaj personoj. Mi volas diri, ne ke la transformiĝoj vere kaj efektive okazas, sed ke ni vidas la ŝajnojn, kiel ni proprasperte scias, kaŭze de la metamorfozo de Dulcinea, unika azilo de mia espero.

Ĉe tio la boato, jam en la mezo de la rivero, komencis gliti ne tiel lante kiel antaŭe. Kaj, vidante la boaton flosi en la direkto al la impeta kaj kirliĝanta fluo proksima al la akvo-radoj, kelkaj muelistoj alkuris kun longaj stangoj por haltigi la boaton. Kaj tial, ke ili aperis kun la vizaĝo kaj la vesto kovritaj de faruna pulvoro, ili aĉe aspektis.

—Viroj de la diablo! —ili kriegis—. Kien vi iras? Ĉu vi frenezas? Ĉu vi volas droni, kaj ke la radoj pistu vin?

—Jam mi diris, Sancho —avertis don Quijote—, ke ni alvenas al loko, kie mi devos montri la tutan forton de mia brako. Rimarku, kiom da insolentaj friponoj! Rimarku, kiom da demonoj nin alfrontas! Nu, kanajloj, vi vidos!

Kaj, stare sur la boato, li komencis laŭte minaci la muelistojn, dirante:

—Perversa kaj maligna bandaĉo, redonu la liberon al la persono, nobela aŭ ne nobela, kiun vi tenas senkonsidere enfermita en ĉi fortreso aŭ prizono. Mi estas don Quijote de La Mancha, alinome la Kavaliro de la Leonoj, kaj la alta ĉielo min elektis, ke mi entreprenu ĉi aventuron kaj metu al ĝi feliĉan finon.

Tiel parolante, li elingis la glavon kaj komencis ĝin svingi en la aero kontraŭ la muelistoj, kiuj, aŭdante, sed ne komprenante liajn frenezaĵojn, penis deteni per la stangoj la boaton, jam glitantan en la rapidan fluon de la akvo-radoj.

Sancho genuiĝis kaj pie petis la ĉielon savi lin de tiel evidenta danĝero, kion la ĉielo faris dank’ al la rapida kaj lerta interveno de la muelistoj; blokante la boaton per la stangoj, ili ĝin detenis, sed ne sukcesis eviti ĝian renversiĝon kaj la sekvan falon de don Quijote kaj Sancho en la akvon; bonŝance, la kavaliro scipovis naĝi kiel anaso, kvankam la pezo de lia armaĵo puŝis lin dufoje ĝis la fundo de la rivero. Kaj sen la helpo de la muelistoj, kiuj sin ĵetis en la akvon kaj eltrenis la paron kun ties tuta pezo, ĉi loko estus por Sancho kaj don Quijote alia nova Trojo. Poste, kiam oni surterigis ilin, pli trempitaj ol soifaj, Sancho genuiĝis, kunigis la manojn, fiksis la rigardon al la ĉielo kaj petis de Dio, per fervora kaj longa preĝo, ke en la futuro Li liberigu lin de la absurdaj projektoj kaj entreprenoj de lia mastro.

Ĉe tio alvenis la fiŝistoj, mastroj de la boato, kaj vidante ĝin dispecigita de la akvo-radoj, sin ĵetis kontraŭ Sanchon, por forpreni de li ties veston, kaj postulis de don Quijote la pagon de la ŝipo. Kun granda aplombo, kvazaŭ nenio estus okazinta, la kavaliro respondis, ke li tre volonte pagus la boaton, nur se oni redonus la liberon, sen ricevi kaŭcion, al la persono aŭ personoj subpremataj en la kastelo.

—Pri kiaj personoj kaj kastelo vi parolas, sencerba? —demandis unu muelisto—. Ĉu eble vi volas preni kun vi la homojn, kiuj venas mueligi sian tritikon ĉi tie?

—Jam sufiĉe! —diris en si don Quijote—. Provi atingi de ĉi friponoj, per suplikoj, ke ili faru ion decan, estus kvazaŭ prediki en dezerto. En ĉi aventuro certe du kuraĝaj sorĉistoj oponas unu la alian, kaj kion la unua klopodas fari, la dua detruas. La unua provizis min per la boato, la dua ĵetis min en la akvon. Dio nin helpu! En ĉi mondo ĉio konsistas el artifikoj kaj maĥinacioj, unuj kontraŭ la aliaj. Mi povas fari nenion pli.

Kaj levante la voĉon, li diris, dum li rigardis la muelejojn:

—Nekonataj amikoj enfermitaj en ĉi prizono, pardonu min. Malfeliĉe por vi, kaj por mi, mi ne povas liberigi vin de via misfortuno. Ĉi aventuro sendube estas rezervita por alia kavaliro.

Tion dirante, li pagis, interkonsente kun la fiŝistoj, kvindek realojn por la boato; Sancho tre malgraŭvole transdonis ĉi sumon kaj diris:

—Du pliaj navigadoj kiel la nuna sendus nin kaj nian tutan kapitalon al la fundo.

La fiŝistoj kaj la muelistoj mire algapis al la du figuroj, tiel diferencaj de la ordinaraj homoj, kaj ne povis kompreni kion celis don Quijote per siaj demandoj kaj diroj. Fine, opiniante ilin frenezaj, la muelistoj reiris al siaj muelejoj, kaj la fiŝistoj al siaj kabanoj.

Don Quijote kaj Sancho ekiris returne al siaj bestoj kaj al siaj bestumadoj. Kaj ĉi finon havis la aventuro de la ensorĉita boato.

Ĉapitro 30

Pri tio okazinta al don Quijote kun bela ĉasantino

вернуться

[307]

Sancho miskomprenas kaj diras «noca» anstataŭ «ekvinoksa».

вернуться

[308]

En la hispana, respektive, «invertito», «leprulo» kaj «pisulo».