—Tre plaĉas al mi, ke ĉi brava Sancho ŝatas ŝerci —respondis la dukino—, ĉar tio montras, ke li havas saĝan naturon. Kiel vi bone scias, sinjoro don Quijote, la sprito kaj la humuro ne sidas en obtuzaj cerboj; kaj tial, ke la bona Sancho estas amuza kaj inĝenia, de nun mi konsideras lin homo saĝa.
—Kaj parolema —aldonis don Quijote.
—Des pli bone —diris la duko—, ĉar oni ne povas diri multe da spritaĵoj per nur kelkaj vortoj. Sed, de nia flanko, ni ne perdu la tempon parolante. Venu la granda Kavaliro de la Trista Mieno al…
—Via Alteco devus diri Kavaliro de la Leonoj —interrompis Sancho—. Jam ne plu ekzistas trista mieno.
—Nu, la sinjoro Kavaliro de la Leonoj venu al mia kastelo staranta proksime; tie oni vin regalos, kiel eminenta persono meritas, kaj kiel mi kaj la dukino ordinare regalas la vagantajn kavalirojn, kiuj vizitas nin.
Ĉe tio, Sancho jam metis kaj firme alligis la selon al Rocinante; don Quijote grimpis sur ĝin, la duko sur sian belan ĉevalon, la dukino ekrajdis inter la du viroj, kaj la grupo iris ale al la kastelo. La dukino petis Sanchon teniĝi apud ŝi, ĉar ŝi ege ŝatis aŭdi liajn saĝajn dirojn. La ŝildisto ne bezonis, ke oni ripetu duafoje la inviton, do li sin miksis kun la tri homoj kaj, kiel kvara en la grupo, intervenis en la babilado, ĉe la granda plezuro de la gedukoj, feliĉaj akcepti en sian kastelon ĉi vagantan kavaliron kaj ĉi misagantan ŝildiston.
Ĉapitro 31
Pri multaj kaj gravaj aferoj
Sancho sentis profundan ĝojon, ĉar en siaj pensoj li vidis sin ĝuante la favoron de la dukino, kaj imagis, ke li trovus en ŝia kastelo kiom li trovis ĉe don Diego kaj ĉe Basilio. Al li tre plaĉis la bona vivado, sekve, li kaptis la ŝancon je la haroj, ĉiufoje kiam ĝi prezentis al li la okazon regali sin.
Rakontas do la historio, ke, antaŭ ol ili atingis la palacon aŭ kampo-domon, la duko antaŭiĝis kaj instrukciis al siaj servistoj, kiel ili traktu la hidalgon. Kiam ĉi lasta alvenis kun la dukino al la pordoj de la kastelo, tuj eliris du lakeoj aŭ palefrenistoj, vestitaj ĝis la piedoj per speco de ĉambro-robo el ege fajna sateno skarlata, subite prenis la hidalgon inter siaj brakoj, deĉevaligis lin kaj diris:
—Via Grandeco iru helpi nian sinjorinon descendi de la palefreno.
Don Quijote tion pretis fari, kaj li kaj la damo interŝanĝis grandan nombron da ĝentilaj komplimentoj, ĝis fine la dukino venkis en sia insisto descendi de la ĉevalo nun en la brakoj de sia edzo, dirante, ke ŝi ne konsideras sin inda meti tiel neutilan ŝarĝon sur tiel faman kavaliron. Tiam, la duko helpis ŝin deĉevaliĝi kaj, kiam ili eniris en grandan korton, proksimiĝis du belaj puceloj kaj ĉirkaŭmetis sur la ŝultrojn de don Quijote grandan mantelon skarlatan. Subite la galerioj de la korto pleniĝis per servistoj kaj servistinoj de la gedukoj, kiuj laŭte kriis:
—Bonvenon al la floro kaj kremo de la vaganta kavalirismo!
Kaj dume, ili ĉiuj, aŭ la pliparto, verŝis parfumitan akvon sur don Quijote kaj la gedukojn, ĉe la granda miro de la hidalgo. Kaj tiam, per la unua fojo, li firme kaj sendube kredis, ke li estas, ne imaga, sed vera vaganta kavaliro, tial, ke li vidas sin traktata, same kiel oni traktis la kavaliron de pasintaj epokoj, laŭ la rakontoj de liaj libroj.
Sancho forlasis sian azenon kaj, sin kroĉante al la dukino, eniris en la kastelon. Sed li sentis rimorson, tial, ke li lasis la azenon sola, do li proksimiĝis al respektinda duenjo, tie staranta kun aliaj por akcepti la dukinon, kaj sufloris al ŝi:
—Sinjorino González, aŭ kiel ajn vi nomiĝas…
—Sinjorino Rodríguez de Grijalba estas mia nomo —respondis la duenjo—. Kion vi deziras, frato?
—Ĉu via moŝto bonvolus iri al la pordo de la kastelo? Tie vi trovos mian grizan azenon. Estu tiel kompleza konduki, aŭ kondukigi ĝin, al la stalo, ĉar la povra besto iom timemas kaj ne havas la kutimon resti sola eĉ unu solan momenton.
—Se la mastro posedas la saman edukitecon kiel la servisto —respondis la duenjo—, bela plago falis sur nin! Velu for, frato, iru al la diablo kun la persono, kiu prenis vin ĉi tien. Kaj vi mem zorgu vian azenon. La duenjoj de ĉi domo ne kutimas dediĉi sin al tiaj taskoj.
—Tamen —diris Sancho— mi aŭdis mian mastron rakonti (kaj li estas ĝisfunda konanto de historioj) tion pri Lanceloto:
»Kaj, verdire, mi ne ŝanĝus mian azenon por ĉevalo de sinjoro Lanceloto.
—Frato, se vi estas arlekeno —respondis la duenjo—, diru viajn ŝercojn kie oni trovas ilin amuzaj, kaj kie oni pagas al vi por ili. De mi nenion vi ricevos, se ne unu figon.[309]
—Kaj tre maturan! —rebatis Sancho—. Via moŝto ne perdu la pezon de via aĝo, se vi fordonus la figon.
—Filo de putino! —ekriis la duenjo, jam tute ruĝa de kolero—. Se mi oldas aŭ ne, tio koncernas Dion, ne vin, fripono ajlo-gluta!
Ŝi parolis tiel laŭte, ke la dukino aŭdis ŝin, sin turnis kaj, vidante la duenjon ekscitita kaj kun fajraj okuloj, demandis al ŝi, ĉu ŝi disputas kun iu:
—Kun ĉi bonulo —respondis la duenjo—. Li petis min plej insiste, ke mi iru enstaligi lian azenon, kiu nun troviĝas ĉe la pordo de la kastelo, kaj por pravigi sian peton, li diris, ke la samon oni faris ie, ke damoj regalis ian Lanceloton, kaj duenjoj lian ĉevalon, kaj eĉ plie, li nomis min olda.
—Tiom mi konsiderus la pleja insulto ebla —diris la dukino.
Ŝi turnis sin al Sancho kaj diris al li aparte:
—Sciu, amiko Sancho ke doña Rodríguez tre junas, kaj ke ŝi portas kufon, ne pro sia aĝo, sed kaŭze de sia rango kaj de la nuna modo.
—Aĉe mi vivu la ceteron de mia vivo —respondis Sancho— se mi parolis al ŝi kun malica intenco. Mi diris kion mi diris, nur ĉar mi tre amas mian azenon kaj pensis, ke mi ne povus konfidi ĝin al persono pli bonkora ol doña Rodríguez.
Don Quijote, ĉion aŭskultinte, diris:
—Ĉu vi pensas, Sancho, ke vi troviĝas en konvena loko por paroli pri tiaj aferoj?
—Sinjoro —respondis Sancho— ĉiu devas zorgi pri siaj propraj aferoj, kie ajn li troviĝas. Ĉi tie mi memoris la azenon, ĉi tie mi parolis pri ĝi, kaj se mi memorus ĝin en la stalo, tie mi parolus.
—Sancho pravas, kaj oni ne devas riproĉi lin —diris la duko—. Kaj li ne faru al si zorgojn; oni traktos la azenon kiel lian propran personon.
Ĉi konversacio amuzis ĉiun, krom don Quijote, kaj, tiel babilante, ili supriris la ŝtuparon kaj kondukis la hidalgon al salono, sur kies muroj pendis riĉaj tapiŝoj ore brokitaj. Ses puceloj prenis de li armaĵon kaj servis lin kiel paĝioj. Jam antaŭe la ses estis instruitaj de la gedukoj pri kiel li devus plenumi sian rolon, kaj kiel ili devus trakti la hidalgon, por ke li imagu kaj vidu, ke oni lin traktas kiel vagantan kavaliron. Jam sen la armaĵo, don Quijote montriĝis en sia strikta kuloto kaj en sia sajo el ĉama ledo, kaj ĉe lia figuro magra, alta, longa kaj kun kavaj vangoj, la puceloj lin servantaj ne eksplodis per rido, ĉar ili penis ĝin reteni, obeante unu el la specialaj ordonoj de siaj gemastroj. La puceloj petis lian permeson nudigi lin por ŝanĝi al li la ĉemizon, sed li tute ne konsentis, dirante, ke la vagantaj kavaliroj tiel bezonas la pudoron kiel la kuraĝon. Tamen li petis ilin transdoni la ĉemizon al Sancho, kaj, enferminte sin kun li en unu ĉambro, kie staris riĉa lito, la hidalgo nudiĝis kaj surmetis la ĉemizon. Kaj vidante sin sola kun Sancho, li diris:
—Ĉu vi pensas, idioto iama kaj bufono nuna, ke oni rajtas ofendi kaj insulti tiel respektindan kaj dignan duenjon? Ĉu vi devis mencii tiam la azenon? Ĉu la gesinjoroj de la kastelo kapablu neglekti la bestojn dum ili tiel ĝentile traktas iliajn mastrojn? Je Dio, Sancho, regu vin, ne tiom montru la fadenon, ke oni ne vidu, ke vin oni teksis el rustika kaj kruda materialo. Pensu, pekanto, ke ju pli da honorindeco kaj bona eduko havas la servistoj, des pli da estimo ĝuas la mastroj, kaj ke unu el la plej grandaj avantaĝoj de la princoj super la aliaj homoj estas, ke ili utiligas la servojn de personoj tiel bonaj kiel ili mem. Ĉu vi ne komprenas, bruto, ke se oni trovos, ke vi estas kruda kampulo aŭ ŝercema idioto, oni pensos, ve al mi!, ke mi estas ia fripona ĉarlatano? Ne, Sancho amiko, ne: absolute necesas, ke vi kondutu pli takte, ĉar, se vi insistas tro paroli kaj spritaĉi, vi falos ĉe via unua stumblo kaj turniĝos en mizeran bufonon. Retenu la langon, konsideru kaj remaĉu ĉiun vorton, antaŭ ol ili eliros el via buŝo, kaj ne forgesu, ke ni alvenis al loko, kie dank’ al Dio kaj al la forto de mia brako, mi kreskigos multoble nian famon kaj havon.
[309]
La duenjo parolas pri insulta gesto. «Fari figon» konsistis en tio, levi la dikan fingron inter la eta kaj la montra de fermita mano. La respondo de Sancho havas seksan intencon.