Выбрать главу

Sancho plej serioze promesis kudri al si la buŝon aŭ mordi sian langon, kiel ordonite, prefere ol diri ajnan vorton misan aŭ nekonvenan. Li aldonis, ke lia mastro ne devus timi ĉi-rilate, ĉar oni neniam divenos, kiaj ili estas pro la faroj aŭ diroj de la ŝildisto.

Don Quijote vestis sin, surmetis la balteon kun la glavo, ĵetis sur la ŝultrojn la skarlatan mantelon, surkapigis al si ĉapon el verda sateno, kiun la puceloj donis al li, kaj, tiel garnita, li eliris al la salono, kie la puceloj staris en du egalaj vicoj kaj pretis, laŭcele provizitaj, plenumi la formalaĵon lavi al li la manojn, kion ili faris meze de multaj ceremonioj kaj riverencoj. Poste, dek du paĝioj kun la butlero[310] alvenis por konduki lin al la manĝotablo, kie la gedukoj jam atendis. La paĝioj ĉirkaŭis lin, kaj pompe kaj majeste lin kondukis al alia salono, kie staris riĉe provizita tablo kun nur kvar servicoj. La duko kaj la dukino aliris al la pordo de la salono por akcepti la hidalgon. Kun la paro iris unu el tiuj solenaj klerikoj, kiuj mastrumas la domojn de la nobeloj; kiuj, ĉar ili ne naskiĝis princoj, ne scias instrui al la veraj princoj, kiel konduti prince; kiuj volas, ke la grandecon de la grandaj oni mezuru per ilia propra etanimeco; kiuj, dezirante instrui al ili moderon, turnas ilin en avarajn. Kiel dirite, tia certe estis la serioza kleriko alirinta kun la gedukoj akcepti la hidalgon. Post interŝanĝado de mil ĝentilaj komplimentoj, ili fine metis don Quijote en la mezon kaj reiris sidiĝi ĉe la tablo.

La duko invitis la kavaliron okupi la honoran lokon de la tablo kaj, kvankam don Quijote unue rifuzis, la duko tiel multe insistis, ke li fine cedis. La kleriko sidiĝis fronte al li, kaj la dukino kaj la duko ĉe liaj flankoj. Plena de miro kaj stuporo, Sancho gape observis ĉion kaj kiel ĉi nobeloj faras honoron al lia mastro. Kaj vidante kiom da komplimentoj kaj ceremonioj interŝanĝis la duko kaj don Quijote, por ke ĉi lasta sidiĝu ĉe la kapo de la tablo, li diris:

—Se viaj moŝtoj donus al mi permeson, mi rakontus ion okazintan en mia vilaĝo, aludan al ĉi afero de la sidlokoj.

Apenaŭ Sancho diris tion, don Quijote komencis tremi, kredante, ke la ŝildisto sendube rakontus alian novan idiotaĵon. Sancho lin rigardis, divenis lian anim-staton kaj diris:

—Ne timu, sinjoro, ke mi devios aŭ diros ion ne tre konvenan, ĉar mi ne forgesis vian ĵusan konsilon pri la afero paroli multe aŭ ete, bone aŭ mave.

—Nenion tian mi memoras, Sancho —respondis don Quijote—. Diru kion vi volas, kondiĉe, ke vi finos baldaŭ.

—Nu mi volas diri ion tiel veran, ke mia mastro, sidanta ĉi tie, ne povos nomi min mensoga.

—Kion min koncernas, vi povas mensogi laŭplaĉe —respondis don Quijote—. Mi ne detenos vin. Sed zorgu kion vi diros.

—Mi tiel multe konsideris kaj rekonsideris la aferon, ke mi sentas min tiel sekura, kiel la ulo, kiu sidas en la turo kaj donas la alarmon.[311] Vi mem vidos, ke mi pravas, kiam vi aŭskultos la rakonton.

—Estu pli bone —diris don Quijote—, se Viaj Grandecoj ordonus ĉi idioton foriri de ĉi tie; alie, li diros mil stultaĵojn.

—Jen la vivo de mia edzo! —ekkriis la dukino—. Sancho ne apartiĝu de mi eĉ unu colon. Mi amas lin, ĉar mi scias, ke li estas tre prudenta.

—Via sankta moŝto vivu prudentan vivon pro via bona opinio pri mi, kvankam mi ne meritas ĝin —respondis Sancho—. Nu, jen la rakonto: Unu hidalgo de mia vilaĝo, hidalgo tre riĉa kaj grava, ĉar li devenis de la familio Álamos, de Medina del Campo, kaj edziĝis al doña Mencía de Quiñones, filino de don Alonso de Martañón, kavaliro de la ordeno de Santiago, droninta en la Herradura,[312] kaj antaŭ kelkaj jaroj, kaŭzo de la disputo okazinta en nia vilaĝo, kun interveno, laŭ mia scio, de mia sinjoro don Quijote, kaj kie ricevis vundon Tomás la petola, filo de la forĝisto Balbastro… Ĉu ĉio ĉi ne veras, sinjoro? Diru, ke jes, je via vivo, por ke ĉi sinjoroj ne kredu, ke mi estas parolema kaj mensoga.

—Ĝis nun —rimarkis la kleriko— mi kredas vin pli parolema ol mensoga; sed mi ne scias kion mi opinios poste.

—Vi citas tiom da atestantoj, Sancho, kaj donas tiom da informoj, ke mi ne povas diri, ke vi ne diras la veron —komentis don Quijote—. Sed daŭrigu kaj rakontu vian historion per malpli da vortoj, ĉar, laŭ via ĝisnuna stilo, vi ne finus en du tagoj.

—Nenion li resumu —intervenis la dukino— se li volas fari al mi komplezon. Li devas diri la rakonton laŭ sia maniero, eĉ se li finus ĝin en ses tagoj; ĉar, kvankam li bezonus tiom da tempo, mi konsiderus ilin la plej bonaj tagoj de mia vivo.

—Nu, bone —daŭrigis Sancho—. Sciu, ke ĉi sama hidalgo (kaj mi konas lin kiel mian poŝon, ĉar lia domo distancas de la mia unu sagoĵeton) invitis manĝi paŭperan, sed bonstatan kampulon.

—Pli rapide, frato —interrompis la kleriko—. Per tiaj paŝetoj, vi alvenos al la fino de la rakonto jam en la transa mondo.

—Se al Dio plaĉos, mi haltos iom antaŭ la unua duono de la vojo —respondis Sancho—. Nu, bone, ĉi sama kampulo alvenis al la domo de la invitanta hidalgo kies animo ripozu en paco, ĉar li mortis, kaj, laŭdire, li mortis ege pie, kiel anĝelo. Nu, mi ne troviĝis tiam en la vilaĝo, ĉar antaŭe mi iris falĉi al Tembleque…

—Jen via vivo, filo, tuj revenu de Tembleque —diris la kleriko— kaj, sen enterigi la hidalgon (se vi ne volas ĉeesti mian propran enterigon), finu vian rakonton.

—Nu do, okazis —daŭrigis Sancho— ke, kiam ili pretis sidiĝi ĉe la tablo, kaj ŝajnas al mi, ke mi vidas ilin nun pli realaj ol iam…

La dukon kaj la dukinon tre amuzis la evidenta ĉagreno de la bona kleriko ĉe la digresioj de Sancho kaj ĉe ties oftaj paŭzoj en la rakontado de la historio. Kaj don Quijote konsumiĝis de kolero kaj furiozo.

—Nu, bone —daŭrigis la ŝildisto—. Kiel dirite, la du viroj pretis sidiĝi ĉe la tablo, sed la kampulo insistis, ke la hidalgo okupu la honoran lokon, kaj la hidalgo, de sia flanko, same obstinis, ke tion faru la kampulo, ĉar en lia hejmo oni devus cedi al lia volo. Sed la kampulo, kiu esti ĝentila kaj bone edukita, absolute rifuzis, ĝis la hidalgo, furioza, metis la manojn sur la ŝultrojn de la alia, sidigis lin perforte kaj diris: «Sidiĝu, ŝtipo, ĉar, kie ajn mi sidiĝos, mi okupos la honoran lokon». Nu, tia estas la historio, kaj mi vere kredas, ke mi rakontis ĝin en la ĝusta konvena momento.

La vizaĝo de don Quijote ricevis mil kolorojn, kaj sur lia bruna haŭto ili montriĝis kiel jaspecaj makuloj. La gedukoj kaptinte la malican intencon de Sancho, retenis la ridon, ĉar ili timis, ke don Quijote fine eksplodus de furiozo. Por ŝanĝi la konversacion, kaj por ke Sancho ne plu impertinentu, la dukino demandis al don Quijote, ĉu li scias ion novan pri sinjorino Dulcinea, kaj ĉu li sendis al ŝi lastatempe ian giganton aŭ latronon kiel donacon, ĉar certe li venkis multe da ili.

—Sinjorino —respondis don Quijote—, miaj misfortunoj havis komencon sed ne finon. Gigantojn mi venkis, kaj latronojn mi sendis al ŝi. Sed, kie ili povus trovi ŝin, se konsideri, ke oni ŝin ensorĉis kaj transformis en la plej turpan kampulinon imageblan?

—Mi ne scias —intervenis Sancho—. Ŝi ŝajnas al mi la plej bela virino de la mondo kaj, almenaŭ rilate al saltoj kaj kaprioloj, nenia akrobato povus konkuri kun ŝi. Verdire, sinjorino dukino, ŝi saltas de la tero ĝis sur la azeno tiel facile kiel kato.

вернуться

[310]

Hispane «maestresala». Ĉefservisto respondeca pri ĉio rilata al la priservo de la tablo en la nobelaj domoj.

вернуться

[311]

Sancho aludas tion, ke de la gvatoturoj oni povis vidi la malamikojn, kiam ili elŝipiĝis. Tiam la gvatistoj donis tuj la alarmon, sed ili ne estis en danĝero, ĉar ŝirmitaj de la turoj.

вернуться

[312]

Terura ŝiprompo okazis ĉirkaŭ la jaro 1562 ĉe la haveno La Herradura (Málaga) kie, sekve de furioza tempesto, pereis pli ol 4000 personoj, inkluzive la generalo de galeroj don Juan de Mendoza.