Выбрать главу

Kun la akraj glavoj levitaj la du kuraĝaj kaj furiozaj duelantoj aspektis tiel brave, ke ili ŝajnis minaci ĉielon, teron kaj inferon.

La kolera vasko ellasis la unua la baton kun tiel forta kaj rabia impulso, ke se la glavo ne estus iom deviinta sin dum sia iro, tiu sola bato sufiĉus por meti finon al tiel senindulga duelo kaj al la aventuroj de nia kavaliro. Sed la fortuno, kiu rezervis lin por pli altaj faroj, tiel deturnis la glavon de lia oponanto, ke, kvankam ĝi trafis la livan ŝultron de don Quijote, ĝi faris la solan difekton frakasi la armaĵon de tiu flanko kaj samtempe detranĉi per la sama hako grandan parton de la kasko kaj duonon de la orelo. Ĉio ĉi renversiĝis teren kiel terura rubo, lasante lin en tre delikata situacio.

Ho, granda Dio! Kiel oni povus ĝuste priskribi la rabion de nia manĉano, kiam li sin vidis en tia stato? Mi diru nur, ke li starigis sin denove sur la piedingoj, pli forte premis la glavon per la du manoj, kaj kun tiela kolero li ĝin impulsis kontraŭ la vaskon, ke li plene trafis lin sur la kapon, kaj malgraŭ la ŝirmo, ne tre efektiva, de la kuseno, la vasko komencis sangi per la nazo, la buŝo kaj la oreloj ŝanceliĝante sur la selo, de kie li ne deglitis suben, ĉar li ĉirkaŭprenis la kolon de la mulo. Tamen li fine perdis la piedingojn, levis la korpon, kaj la mulo, ankoraŭ terurita de la potenco de la hako, komencis galopi tra la kampo kaj post kelkaj saltaĵoj alĵetis sian mastron sur la grundon.

Don Quijote rigardis ĉion ĉi kun granda flegmo, kaj, vidinte la vaskon fali, deseliĝis, tre rapide proksimiĝis al li, metis al li super la okuloj la pinton de la glavo kaj ordonis lin kapitulaci, alie li detranĉus de li la kapon. La vasko kuŝis tiel komociita, ke li ne povis respondi eĉ unu vorton, kaj sendube pli grava mavo trafus lin, pro la blinda kolero de don Quijote, se la virinoj de la kaleŝo, ĝis tiam spektantaj kun timego la duelon, ne estus irintaj peti foje kaj refoje de lia granda bono kaj favoro ŝpari la vivon de la eskortisto. Ĉe tio don Quijote respondis kun solena kaj fiera tono:

—Plej volonte kaj plezure mi plenumos vian peton, belegaj sinjorinoj, sed nur kondiĉe ke ĉi kavaliro promesu iri al El Toboso kaj sin prezenti je mia nomo antaŭ la senkompara doña Dulcinea, ke ŝi disponu pri li laŭ sia volo.

La timoplenaj kaj konsternitaj damoj, sen konsideri, kion don Quijote postulis, kaj sen demandi, kiu estas Dulcinea, promesis, ke la eskortisto obeos ĉiun ordonon lian.

—Mi fidas je via vorto, kaj ne faros al li novan difekton, kvankam li tre meritas ĝin —respondis don Quijote.

Ĉapitro 10

Pri agrabla babilado inter don Quijote kaj lia ŝildisto Sancho Panza

Intertempe Sancho Panza, iom mistraktita de la servistoj de la monaĥoj, stariĝis kaj spektis la duelon de sia sinjoro don Quijote, kore preĝante al Dio, ke Li bonvolu doni la venkon al lia mastro, kaj ke ĉi lasta, per sia triumfo, gajnu ian insulon kaj, kiel promesite, nomu lin ĝia gubernatoro. Vidinte do la finiĝon de la duelo kaj tion, ke lia mastro tuj sursaltos denove sur Rocinante, Sancho rapidis teni lian piedingon, kaj, antaŭ ol don Quijote surseliĝis, genuiĝis antaŭ li, prenis lian manon, kisis ĝin kaj diris:

—Bonvolu via moŝto, sinjoro don Quijote, fari min gubernatoro de la insulo, kiun vi ĵus gajnis per ĉi granda duelo. Kiom ajn vasta estas la insulo, mi sentas min sufiĉe forta regi ĝin tiel bone, kiel la plej kompetenta gubernatoro de insuloj de ĉi mondo.

—Frato Sancho —respondis don Quijote— konsideru, ke ĉi aventuro kaj aliaj de simila speco estas, ne aventuroj de insuloj, sed de vojoj, kaj el ili oni gajnas nur rompon de la kapo aŭ perdon de orelo. Tamen okazas aventuroj tielaj, ke dank’ al ili mi povos fari vin, ne nur gubernatoro, sed io ankoraŭ pli grava. Dume, paciencu.

Sancho varme lin dankis kaj, denove kisinte al li la manon kaj la randon de la kuto, helpis lin surseliĝi. Poste la ŝildisto sursaltis la azenon kaj ekiris post sia mastro, kiu, sen paroli plu kun la kaleŝulinoj kaj eĉ sen adiaŭi ilin, per vigla troto rajdis en proksiman boskon. Sancho sekvis lin per la pleja rapido de sia azeno, sed Rocinante marŝis tiel longapaŝe, ke la ŝildisto, vidante sin ĉiufoje pli dista, devis krii al sia mastro, ke li haltu kaj atendu. Don Quijote tion faris, bridante la ĉevalon. Fine la laca Sancho alvenis kaj diris:

—Mi pensas, sinjoro, ke konvenus al ni serĉi la protekton de preĝejo, ĉar vi lasis en tiel mizera stato vian kontraŭulon, ke sendube oni denuncos la aferon al la Santa Hermandad,[67] kaj oni povus aresti nin. Kaj, je Dio, se oni enkarcerigus nin, ni ŝvitus per sango antaŭ ol retrovi la liberon.

—Silentu! —respondis don Quijote—. Ĉu iam vi vidis aŭ legis, ke vaganta kavaliro respondus pri siaj agoj antaŭ la justico, kiom ajn estis la nombro de liaj homicidoj?[68]

—Mi preferas ignori omecillos[69] —diris Sancho—. Kontraŭ neniu mi sentis ilin. Sed mi ne ignoras, ke la duelantoj estas koncerno de la Santa Hermandad. Ĉio alia ne gravas.

—Nu, ne zorgu, amiko —respondis don Quijote—. Mi elprenus vin el la manoj de la ĥaldeoj,[70] des pli el tiuj de la Hermandad. Sed diru, ĉu vi vidis iam sur la tuta tero kavaliron pli bravan ol mi? Ĉu vi legis en la historio pri alia homo pli kuraĝa por ataki, pli hardita por elteni, pli lerta por vundi kaj pli ruza por renversi?

—Verdire, eĉ ne unu historion mi legis, ĉar mi scias nek legi, nek skribi, sed mi certas, ke en mia tuta vivo mi ne servis mastron tiel aŭdacan kiel via moŝto. Kaj Dio volu, ke tian aŭdacon ni ne pagu, kie mi diris. Sed mi petas vian moŝton, bonvolu kuraci vin, el la orelo fluas multa sango. En la dusako mi portas ĉarpion kaj iom da blanka ungvento.

—Tio tute ne necesus —respondis don Quijote— se mi estus farinta fiolon da balzamo de Fierabrás, kies unu sola guto ŝparas tempon kaj kuracilojn.

—Pri kia fiolo kaj pri kia balzamo temas? —demandis Sancho.

—Dank’ al la balzamo, kies recepton mi tenas en la memoro, oni ne devas timi pereigajn vundojn, eĉ ne la morton mem. Mi faros iom da balzamo, transdonos ĝin al vi, kaj se vi vidus, ke en batalo oni trahakas min ĉe la mezo de la korpo —kio ofte okazas al la kavaliroj—, vi devus fari nur tion: preni la parton de la korpo falintan al la grundo kaj tre delikate, sen doni tempon al la sango frostiĝi, alpremi ĝin al la alia duono restinta sur la selo, zorgante, ke la du partoj juntiĝu plej ekzakte. Poste vi donus al mi du glutojn de la balzamo kaj vidus min denove sana kiel pomo.

—Se tiel —diris Sancho—, jam de nun mi rezignas la regadon de la promesita insulo, kaj kiel pagon de miaj multaj kaj bonaj servoj mi volas nur, ke via moŝto donu al mi la recepton de tiel mirinda likvoro, ĉar mi pensas, ke ĉiu unco da ĝi valoras, kie ajn, almenaŭ du realojn, kaj mi bezonas ne pli por honeste kaj ripoze vivi. Sed mi volus scii, ĉu fari ĝin kostas multe.

—Per ne pli ol tri realoj oni povas fari dek du pindojn.

—Je Dio! Kion do atendas via moŝto, ke vi ne faras ĝin, ke mi lernu?

вернуться

[67]

Hispane «Sankta Frataro»: iama institucio por persekuto kaj aresto de krimuloj en kampoj kaj neloĝataj lokoj.

вернуться

[68]

Neologismo: Homo-mortigo.

вернуться

[69]

En la antikva hispana lingvo: «rankoro», «malbonvolo». Sancho ne bone komprenas la vorton «homicido» kaj konfuzas ĝin kun «omecillo».

вернуться

[70]

Ŝajnas aludo al la diroj de la profeto Jeremia, ke Dio ĵetos la judojn en la manojn de la ĥaldeoj.