La dukino ridadis ĝiskreve ĉe la kolero kaj la vortoj de Sancho, sed ne tre plaĉis al don Quijote vidi lin misornamita per la makul-jaspita ĉifono kaj ĉirkaŭata de kuirejaj bubaĉoj. Tiel do, profunde riverencinte al la gedukoj, kvazaŭ li petus ilian permeson por paroli, li diris kun multa aplombo al la kuireja plebo:
—Hola, sinjoroj kavaliroj! Viaj moŝtoj lasu trankvila ĉi junulon, reiru al la loko, de kie vi venis, aŭ pelu vin ien ajn, laŭ via plaĉo. Mia ŝildisto puras kiel la plej pura, kaj ĉi etaj vazoj ne pli konvenas al li ol glaso de akvo. Sekvu do mian konsilon kaj lasu lin, ĉar nek li, nek mi, scias toleri mokon.
Sancho kvazaŭ prenis liajn vortojn el lia buŝo, ĉar li interrompis la hidalgon, dirante:
—Ne! Lasu ilin preni min kiel rid-objekton! Ili vidos, ke mi ne toleros tion, tiel sendube, kiel certe nun tagas. Sed ili venu ĉi tien kun kombilo aŭ io ajn alia, striglu al mi la barbon, kaj se ili elŝiros el ĝi ion ofendan al la pureco, ili faru al mia hararo krucoformajn fortondojn![316]
Tiam, ankoraŭ ridante, diris la dukino:
—Sancho Panza absolute pravas, kaj pravos senescepte. Li puras, kaj, kiel li mem diras, ne bezonas lavi sin. Kaj se nia kutimo ne plaĉas al li, nu, tio estas lia afero. Krome, vi, zorgantoj de la pureco, montris vin tro senatentaj, kaj mi ne scias, ĉu mi devus diri impertinentaj, pro tio, ke al tiela gravulo kaj al tiela barbo, vi alportis lavo-ĉifonon kaj lignan vazon anstataŭ holandaj mantukoj kaj kruĉoj kaj pelvoj el pura oro. Sed vere, vi estas malicaj kaj de basa nasko, kaj kaŭze de via fripona naturo, vi ne povas ne montri vian envion kaj misvolon kontraŭ la ŝildistoj de la vagantaj kavaliroj.
La petolaj buboj, kaj eĉ la butlero ilin akompananta, pensis, ke la dukino parolas serioze. Tiel do, ili demetis de la brusto de Sancho la ĉifonon kaj embarasite, preskaŭ hontigite, retiris sin el la ĉambro. La ŝildisto, vidante sin libera de, laŭ sia penso, ekstrema danĝero, genuiĝis antaŭ la dukino kaj diris:
—De grandaj sinjoroj oni devas atendi grandajn favorojn, kaj nun via moŝto faris al mi unu tian, ke mi ne scias, kiel mi povus pagi ĝin, se ne per la deziro kavalirigi min kaj dediĉi mian tutan vivon servi tiel moŝtan sinjorinon. Mi nomiĝas Sancho Panza, estas kampulo, havas edzinon kaj filojn kaj servas ŝildiste. Se per io mi povas servi vin, mi pli rapidos obeante, ol vi ordonante.
—Evidentas, Sancho —respondis la dukino—, ke vi lernis ĝentilon en la lernejo de la ĝentilo mem. Mi volas diri, ke vi nutris vin ĉe la sino de sinjoro don Quijote, kremo de la ĝentilo kaj floro de la ceremonioj, aŭ cirimonioj, kiel vi diras. Benon al tia mastro kaj tia servisto! Unu, la poluso de la vaganta kavalirismo; la alia, la stelo de la ŝildista fidelo. Levu vin, amiko Sancho. Mi rekompencos vian ĝentilon, petante la dukon, mian edzon, ke li plenumu plej rapide sian promeson fari vin gubernatoro.
Ĉe tio la konversacio finiĝis, kaj don Quijote sin retiris siesti. Sed la dukino petis la ŝildiston iri, se li ne havus dormemon, pasigi la vesperon kun ŝi kaj ŝiaj damoj en tre friska salono. Sancho respondis, ke, kvankam li kutimas siesti en la somero kvar aŭ kvin horojn posttagmeze, li farus sian plejeblon, por komplezi al ŝia ekscelenca moŝto, tute ne dormi en la tago kaj obei ŝian ordonon.
La duko donis novajn instrukciojn, pri kiel oni traktu la hidalgon kiel vagantan kavaliron sen devii eĉ unu colon de la reguloj laŭdire iam observataj koncerne al la vagantaj kavaliroj.
Ĉapitro 33
Pri la plaĉa, leginda kaj notinda konversacio inter la dukino, ties damoj kaj Sancho Panza
Rakontas do la historio, ke, manĝinte, Sancho tenis sian parolon kaj, anstataŭ siesti, iris viziti la dukinon. Ŝi, en sia deziro aŭskulti lin, igis lin sidiĝi sur tabureto apud ŝi, kvankam Sancho montriĝis tiel bone edukita, ke en la unua momento li rifuzis okupi la sidilon. Sed la dukino insistis, ke li sidiĝu kiel gubernatoro kaj parolu kiel ŝildisto, ĉar en ĉi duobla funkcio li meritus la fotelon mem de Cid Rui Díaz Campeador.
Sancho levetis la ŝultrojn, obee sidiĝis, kaj la damoj kaj duenjoj de la dukino, pretaj aŭskulti kun granda atento, silente lin ĉirkaŭis. La dukino parolis la unua, dirante:
—Nun, kiam ni estas solaj, kaj oni ne aŭskultas nin, mi dezirus, ke la sinjoro gubernatoro solvus al mi certajn dubojn, kiuj fontas de la historio, jam presita, de la granda don Quijote. Unu el ĉi duboj estas, ke, se konsideri, ke la bona Sancho neniam renkontis Dulcinean, pli ĝuste, sinjorinon Dulcinea de El Toboso, nek li alportis al ŝi la leteron de sinjoro don Quijote, ĉar ĝi restis en la not-kajero, en Sierra Morena, kiel do vi kuraĝis fikcii la respondon kaj krome aserti, moke kaj mensoge, ke vi trovis ŝin kribranta tritikon, kio damaĝas la reputacion de la nekomparebla Dulcinea kaj ne indas je la honesto kaj fidelo de ŝildisto?
Ĉe ĉi vortoj Sancho stariĝis kaj, sen respondi ion, kun la kapo klinita, lantaj paŝoj kaj unu fingro sur la lipoj, rondiris la salonon levante la surmurajn tapiŝojn. Poste li denove sidiĝis kaj diris:
—Nun, sinjorino, kiam mi certas, ke oni ne aŭskultas min kaŝite, kaj ke nur ĉi damoj troviĝas ĉi tie, mi respondos sen timo kaj alarmo kion oni demandis kaj demandos al mi. Unue, mi volas diri, ke mi konsideras mian sinjoron don Quijote absolute freneza, kvankam, laŭ mia opinio, kaj la opinio de liaj ceteraj aŭskultantoj, de tempo al tempo li esprimas sin per rezonoj konformaj al la saĝo, tiel, ke Satano mem ne povus superi lin. Tamen, mi havas la plenan kaj firman konvinkon, ke li frenezas. Tiel do, kun ĉi konvinko fiksita en mia kapo, mi ne hezitas igi lin kredi aferojn sen senco kaj esenco, por ekzemplo, la respondon al lia letero, aŭ tion okazintan antaŭ ses aŭ ok tagoj, nome la ensorĉon de mia sinjorino doña Dulcinea, aferon ankoraŭ ne rakontitan en la historio. Mi igis lin kredi, ke ŝi estas ensorĉita, kio distancas mil mejlojn de la vero.
La dukino petis lin rakonti pri ĉi ensorĉo aŭ mistifiko, kaj Sancho pentris la epizodon, ĝuste kiel ĝi okazis, ĉe la granda plezuro de la aŭskultantinoj. Poste, la dukino plu rimarkis:
—Io en la rakonto de la bona Sancho movas la perplekson en mia animo; kaj certa flustro atingas mian orelon kaj diras: «Nu, se don Quijote de La Mancha estas freneza kaj ekstravaganca, kaj lia ŝildisto Sancho Panza lin konas kaj tamen lin sekvas kaj fidas al liaj vanaj promesoj, sendube li eĉ pli frenezas kaj stultas ol lia mastro. Kaj se tiel, kaj efektive tiel estas, oni kritikos vin, sinjorino dukino, se vi donos insulon al Sancho Panza, ke li ĝin regu, ĉar la persono ne scianta regi sin, kiel povus regi aliajn?».
—Je Dio, sinjorino —respondis Sancho—, via perplekso estas komprenebla. Kaj la flustro de via moŝto parolu pli laŭte, aŭ laŭ sia plaĉo, ĉar mi konfesas, ke ĝi diras la veron: se mi prudentus, jam de longe mi estus forlasinta mian mastron. Sed jen mia fato kaj mia misfortuno: mi devas sekvi lin; ni apartenas al la sama vilaĝo; mi manĝas lian panon kaj tre amas lin; li montras sin dankema, donis al mi siajn azenidojn; kaj, ĉefe, mi fidelas. Tiel do, nenio povas apartigi nin unu de la alia, se ne la pioĉo kaj la ŝovelilo.[317] Kaj se via moŝto ne volus doni al mi la promesitan gubernatorecon, nu, Dio kreis min nuda kaj, se mi ne ricevos la insulon, tio eble havos favoran rezulton por la bono de mia konscienco, ĉar, kvankam mi stultas, mi komprenas la proverbon «La formiko ricevas flugilojn por sia misfortuno»[318] kaj eble Sancho la ŝildisto irus al la paradizo pli rapide ol Sancho la gubernatoro. Tiel bonan panon oni faras ĉi tie, kiel en Francujo, kaj kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas. Kaj sufiĉan misfortunon havas la homo, kiu, ĉe la dua posttagmeze, ne matenmanĝis ankoraŭ; kaj ne ekzistas stomako unu spanon pli granda ol alia, kaj cetere oni povas ĝin plenigi per fojno kaj pajlo: kaj Dio nutras kaj provizas la birdetojn de la kamparo; kaj kvar ulnoj da drapo de Cuenca varmigas pli ol kvar da sak-tolo de Segovia; kiam ni forlasas ĉi mondon kaj oni nin metas en la teron, la pado de princo tiel stretas kiel la pado de laboristo, kaj la korpo de papo ne okupas pli da loko ol la korpo de sakristiano, eĉ se unu pli altas ol la alia; sobirante en la tombon, ni ĉiuj kunpremiĝas kaj adaptiĝas al ĝi, aŭ, alie, oni nin kunpremas kaj adaptas, vole nevole… kaj bonan nokton! Kaj mi ripetas, ke se via moŝto ne volas doni al mi la insulon, ĉar mi stultas, mi estos sufiĉe saĝa ne tro zorgi pri via decido. Mi jam aŭdis, ke post la kruco sin kaŝas la diablo, ke ne ĉio estas oro, kio brilas, kaj ke el inter bovoj, plugiloj kaj jugoj oni prenis la kampulon Wamba por fari lin reĝo de Hispanujo; [319] kaj el inter brokatoj, regaloj kaj riĉoj oni trenis Rodrigon, por ke la kolubroj lin manĝu, se la versoj de la antikvaj romancoj ne mensogas.