kaj multe da simila koploj kaj kanzonoj, ĉarmaj, se aŭskultataj, kaj emociaj, se legataj. Kaj kion diri pri unu speco de versaĵo, nomata seguidilla, furora tiam en Candaya? Ĝi iĝis la koron danci, la ridon eksplodi kaj la korpon salti; unuvorte, ĝi ŝajnis meti hidrargon en la sentojn. Tial mi diras, sinjoroj, ke oni devus ekzili la menestrelojn al neloĝataj insuloj, kvankam, verdire, ne ili kulpas, sed la stultuloj, kiuj laŭdas ilin, kaj la idiotaj virinoj, kiuj kredas ilin. Kaj se mi kondutus, kiel bona duenjo devus, mi ne estus lasita min kortuŝi de iliaj rebusaj konceptoj, nek kredinta, ke ili parolas la veron, kiam ili diras: vivi mortinte, ardi en la frosto, tremi en la fajro, esperi sen espero, foriri sed resti, kune kun multaj aliaj similaj neeblaĵoj abundaj en iliaj verkoj. Kaj kion pensi, kiam ili promesas la fenikson de Arabujo, la kronon de Ariadna, la ĉevalojn de la suno, la perlojn de la sudo, la oron de la rivero Tibro kaj la balzamon de Pancaya? Ĉi-rilate ilia plumo glitas pli senĝene, ĉar ete kostas al ili promesi kion ili nek intencas nek povas doni. Sed kien miaj digresioj min kondukas? Ve al mi, senfortuna! Kia frenezo, aŭ kia absurdo, puŝas min paroli pri la mankoj de aliaj, kiam oni povus tiel multe kritiki pri la miaj? Ve al mi, mizera! Ne la poezio venkis min, sed mia stulto. Ne la muziko, sed mia propra frivolo min delogis. Mia multa nescio kaj mia eta antaŭvido apertis la vojon, taŭgigis la padon al la paŝoj de don Clavijo (tiun nomon havis la menciita kavaliro). Tiel do, dank’ al mia perado (ĉar mi kulpas pri la tuta afero, ne li) li eniris, ne unu, sed multe da fojoj, nomante sin vera edzo en la ĉambron de Antonomasia; efektive, kvankam pekantino, mi neniam tolerus, ke sen ĵurpromeso de edziĝo, li tuŝus eĉ la plandon de ŝiaj pantofloj. Tute ne: en ajna tia afero de mi traktata, mi postulas, kiel unuan kondiĉon, ke ĝi baziĝu sur sindevigo de edziĝo. En la kazo de Antonomasia ekzistis kompliko, nome diferenco de rangoj; don Clavijo estis simple kavaliro, kaj ŝi, kiel dirite, heredulino de la reĝo. Dum kelka tempo ĉi am-intrigo restis kaŝita kaj nekonata, dank’ al miaj ruzaj antaŭzorgoj, ĝi ŝajnis al mi, ke tia sekreto baldaŭ diskoniĝus kaŭze de mi ne scias kia ŝveliĝo de la ventro de Antonomasia, ĉe kies stato ni tri, timigite, interkonsiliĝis kaj decidis, ke antaŭ ol la skandalo aperus sub la lumo de la tago, don Clavijo petu antaŭ la vikario la manon de Antonomasia, prezentante skribitan edziniĝo-promeson, kiun la princino faris al li, kaj kiun mi tiele diktis, ke eĉ ne la tuta forto de Ŝimŝon povus ĝin detrui. Oni faris kiel planite: la vikario legis la promeson, konfesprenis la damon, ĉi lasta faris plenan konfeson, kaj la vikario ordonis, ke oni ŝin tenu sub gardo ĉe tre honorinda urba ĝendarmo…
—Ankaŭ en Candaya ekzistas urbaj ĝendarmoj, poetoj kaj seguidillas —interrompis Sancho—, do mi imagas, kaj povus ĵuri, ke la mondo ĉie samas. Sed, sinjorino Trifaldi, bonvolu pli rapidi; estas tarde, kaj mi mortas de la deziro scii la finon de ĉi longa historio.
—Tion mi faros —respondis la grafino.
Ĉapitro 39
Kie Trifaldi daŭrigas sian mirigan kaj memorindan historion
Ĉe ĉiu vorto de Sancho, tiom multe amuziĝis la dukino, kiom desperis don Quijote. La hidalgo do ordonis la ŝildiston silenti, kaj Dolorida daŭrigis:
—Nu, post longa enketo, kaj tial, ke la princino persistis en sia decido sen devii eĉ ne unu colon de sia unua deklaro, la vikario verdiktis favore al don Clavijo kaj aljuĝis al li la princinon kiel leĝan edzinon, kio tiel ĉagrenis la reĝinon doña Maguncia, patrinon de Antonomasia, ke, antaŭ ol pasis tri tagoj, ni enterigis ŝin.
—Sendube ŝi mortis —diris Sancho.
—Kompreneble —respondis Trifaldín—. En Candaya oni enterigas, ne la vivajn, sed la mortajn.
—Sed iam kaj tiam okazis, sinjoro ŝildisto —diris Sancho—, ke oni enterigis personon svenintan, pensante, ke li mortis. Kaj ŝajnis al mi, ke reĝino Maguncia devintus, ne morti, sed sveni, ĉar kun la vivo oni aranĝas multe da aferoj, kaj la sinforgeso de la princino ne gravis ĝis la ekstremo, ke oni sentu tian ĉagrenon pro ŝia konduto. Se ŝi edziniĝus al paĝio aŭ al alia servisto de la domo, kiel multaj puceloj jam faris, la damaĝo ne havus rimedon; sed ŝi edziniĝis al kavaliro bel-aspekta kaj multescia (almenaŭ oni lin pentras tiel) kaj tia edziniĝo povas esti vera stultaĵo, tamen ne tiel granda kiel oni pensus, ĉar, laŭ la principoj de mia mastro (li troviĝas ĉi tie kaj ne dementos min), se el la letruloj oni faras episkopojn, des pli oni povas fari el la kavaliroj, precipe el la vagantaj, reĝojn kaj imperiestrojn.
—Vi pravas, Sancho —diris don Quijote—. Se vaganta kavaliro havas nur iomete da bona ŝanco, li posedas ĉion necesan por fariĝi baldaŭ la plej potenca senjoro de la mondo. Sed la duenjo Dolorida daŭrigu, ĉar ŝajnas al mi, ke ŝi ne rakontis ankoraŭ la parton amaran de ĉi historio, ĝis nun tiel dolĉa.
—Jes, mankas la parto vere amara —informis la dukino—. Tiel amara ke, kompare kun ĝi, kolocinto dolĉas kaj oleandro bongustas.
—Nu, la reĝino mortis, ne svenis —daŭrigis Trifaldi—, kaj apenaŭ oni enterigis ŝin kaj diris al ŝi la lastan adiaŭ, kiam (quis talia fando temperet a lacrimis?)[336] ĉe la tombo de la reĝino aperis, sur ligna ĉevalo, la giganto Malambruno, kruela sorĉisto kaj kuzo de Maguncia. Kaj por venĝi la morton de sia kuzino, por puni la aŭdacon de don Clavijo kaj por humiligi la insolenton de Antonomasia, li ensorĉis la paron kaj lasis sur la tombo la princinon transformita en bronzan simiinon kaj la kavaliron metamorfozita en teruran krokodilon el nekonata metalo. Inter la du figuroj staras kolono same metala, kun siria-lingva enskribo, kiu, tradukita unue en la candayan, kaj nun en la hispanan, diras: «Ĉi du temeraraj geamantoj ne reprenos sian unuan formon ĝis la kuraĝa Manĉano duelos kontraŭ mi: ĉar la fato rezervas ĉi senegalan aventuron nur al lia granda kuraĝo». Farinte la ensorĉon, la giganto elingis larĝan kaj enorman cimitaron, prenis min je la haroj, kaj minace svingis la klingon, kvazaŭ li volus haki al mi la glutilon kaj fortranĉi mian kapon. Mi teruriĝis, timaĉis, kaj mia voĉo gluiĝis al la gorĝo. Tamen mi sukcesis regi min kaj diris tiom da aferoj en tono trema kaj vea al la giganto, ke li forlasis la ideon plenumi tiel rigoran punon. Fine li ordonis, ke oni konduku antaŭ li la duenjojn de la palaco (jen, vi vidas ilin ĉi tie) kaj post ol li troigis nian kulpon kaj insultis la duenjojn pro ties karaktero, mavaj kutimoj kaj eĉ pli mavaj artifikoj, li ŝarĝis nin per kulpo nur al mi atribuebla, kaj diris, ke, anstataŭ ekzekuti nin, li aplikos al ni punon pli daŭran, ekvivalentan al speco de mizera morto; kaj apenaŭ li finis diri tion, ni sentis, ke la poroj de nia vizaĝo larĝiĝas, kaj ke ĉie sur ĝi doloras pikoj, kvazaŭ ilin farus la pinto de kudriloj. Tuj ni tuŝis nian vizaĝon per la manoj kaj trovis ĝin, kia vi nun vidos.
Tuj poste Dolorida kaj la aliaj duenjoj demetis la vualojn kaj montriĝis kun la vizaĝoj kovritaj de densaj barboj, kelkaj blondaj, kelkaj nigraj, kelkaj blankaj kaj kelkaj duonruĝaj. Tion vidante, la gedukoj ŝajnigis surprizon, don Quijote kaj Sancho miris, kaj la ceteraj stuporis. Sed Trifaldi daŭrigis:
—Tiel punis nin la malica kaj misintenca Malambruno, kovrante la glaton kaj morbidon de nia haŭto per la aspro de ĉi krinoj. Kaj ni bedaŭras, ke la ĉielo ne permesis lin fortranĉi nian kapon per sia enorma cimitaro: ĉar tion ni preferus ol vidi kaŝita la lumon de nia vizaĝo sub la nigro de ĉi haroj. Kaj, sinjoroj, se oni pensas bone la aferon (kion mi nun diros, mi volus diri kun la okuloj kiel fontanoj, sed ili verŝis tiom da maroj kaŭze de nia misfortuno, ke ili sekas kaj aridas kiel osto, do mi parolos sen plori), kien povus iri duenjo kun barbo? Kiu patro aŭ patrino kompatus ŝin? Kiu helpus ŝin? Se ni apenaŭ trovas ies simpation, eĉ se ni havas la haŭton glata, torturante nin per mil specoj de kremoj kaj ŝminkoj, kio okazos, kiam oni vidos nin kun vepro sur la vangoj? Ho duenjoj, kunulinoj miaj! En mava horo ni naskiĝis, en mizera momento niaj patroj nin generis!