—Mi ne scias —diris Sancho—. Sed mi povas aserti, ke se sinjorino Magallanes aŭ Magalona trovis komforta ĉi gropon, certe ŝi ne havis tre delikatan haŭton.
La gedukoj kaj ceteraj personoj en la ĝardeno aŭskultis ĉi konversacion de la du herooj kaj ege amuziĝis je iliaj komentoj. Kaj dezirante meti finon al ĉi stranga kaj bele kombinita aventuro, ili ekbruligis per iom da stupo la voston de Clavileño, kies interno plenis de petardoj, kaj subite la ĉevalo eksplodis en la aeron meze de terura bruo, kaj don Quijote kaj Sancho, duonrostitaj, falis sur la teron.
Iom pli frue la tuta eskadrono da duenjoj, eĉ Trifaldi, forlasis la ĝardenon, kaj la ceteraj personoj kuŝis surtere, kvazaŭ svenintaj. don Quijote kaj Sancho, trabatitaj, stariĝis, rigardis ĉien kaj stuporis, vidante sin en la sama ĝardeno, de kie ili ekflugis, kaj meze de tiom da homoj kuŝantaj. Sed ilia miro eĉ pli intensiĝis, kiam ili vidis longan lancon fiksitan en la tero, flanke de la ĝardeno, kaj de kies ekstremo, pere de du ŝnuretoj el verda silko, pendis pergameno kun la jena teksto en grandaj literoj oraj:
La fama kavaliro don Quijote de La Mancha entreprenis kaj finis la aventuron de grafino Trifaldi, alinome duenjo Dolorida, kaj kompanio, per nur sia intenco ĝin plenumi. Malambruno konsideras sin plene kontenta. La mentonoj de la duenjoj jam vidiĝas glataj kaj nudaj, kaj la gereĝoj Clavijo kaj Antonomasia reprenis sian unuan aspekton. Kaj kiam la ŝildista skurĝado plenumiĝos ĝisfine, la blanka kolombino ĉesos esti viktimo de la fetoraj falkoj ŝin persekutantaj kaj falos en la brakojn de sia kverema turto. Tion ordonas Merlín, la saĝa protosorĉisto.
Leginte la tekston de la pergameno, don Quijote komprenis, ke ĝi aludas la elsorĉon de Dulcinea. Li dankis la ĉielon, ke li senriske finis ĉi grandan aventuron redoni la iaman haŭton nudan al la vizaĝo de la respektindaj duenjoj, ne plu videblaj, iris al la loko, kie la gedukoj kuŝis, ankoraŭ senkonsciaj, prenis la manon de la duko kaj diris:
—Nu, sinjoro, kuraĝon. Kuraĝon, ĉar nenio okazas. La aventuro finiĝis kaj neniu suferis nocon, kiel klare montras la skribaĵo pendanta de la lanco tie.
La duko, kvazaŭ li vekiĝus el peza dormo, rekonsciiĝis iom post iom, kaj same faris la dukino kaj la ceteraj personoj kuŝantaj tra la ĝardeno. Li elmontris tiom da miro kaj stuporo, ke oni povus kredi vera kion ili ŝerce simulis.
La duko legis kun duonfermitaj okuloj la pergamenon kaj tuj poste, kun apertaj brakoj, iris ĉirkaŭpreni la hidalgon, dirante al li, ke li estas la plej brava kavaliro de ĉiuj epokoj. Dume Sancho ĉien rigardis kun la deziro renkonti la duenjon Dolorida, por vidi, kian vizaĝon ŝi havus sen la barbo, kaj ĉu ŝi belus sen ĝi tiom multe, kiom ŝia gracia figuro promesis. Sed oni diris al li, ke tuj kiam Clavileño descendis, brulante, tra la aero kaj atingis la teron, la tuta eskadrono da duenjoj malaperis kun Trifaldi, sed jam razitaj kaj sen siaj hirtaj barboj. La dukino demandis al Sancho, kie li fartis en si longa vojaĝo, kaj la ŝildisto respondis:
—Mi sentis min fluganta en la regiono de la fajro, kiel mia mastro diris, sinjorino. Tiam mi volis iom deŝovi la bendon de miaj okuloj por rigardi, kaj petis de li lian permeson fari tion, sed li ne konsentis. Tamen, pro tio, ke min piketas la scivolo kaj la deziro koni kion al mi oni prohibas aŭ kaŝas, mi senplie kaj nevidante deŝovis iomete la bendon apud la nazo kaj tiel povis rigardi al la tero, ne pli granda ol sinapa semeto, dum la homoj sur ĝi ŝajnis iom pli grandaj ol aveloj: imagu kiom alte ni flugis tiam.
—Amiko Sancho —respondis la dukino—, pensu kion vi diras, ĉar, ŝajne, vi vidis, ne la teron, sed la homojn sur ĝi. Evidentas, ke se la tero montriĝus al vi kiel sinapa semeto, kaj ĉiu viro kiel avelo, unu sola homo kovrus la tutan teron.
—Vi pravas —diris Sancho—. Tamen la teron mi vidis okulangule kaj vidis ĝin tuta.
—Pensu, Sancho —respondis la dukino—, ke okulangule oni ne plene vidas kion oni rigardas.
—Pri tiaj rigardoj mi scias nenion —diris la ŝildisto—. Mi scias nur, ke eble konvenas, ke via moŝto ne forgesu, ke ni flugis per sorĉ-arto kaj ke, sekve, per sorĉ-arto mi povis vidi la tutan teron kaj ties tutan loĝantaron, kiel ajn mi rigardis. Kaj se via moŝto ne kredas tion, vi ne kredos ankaŭ, ke, iom deŝovinte la bendon de la brovoj, mi vidis min tiel proksima al la ĉielo, ke mi apenaŭ distancis de ĝi unu spanon kaj duonon, kaj mi povas ĵuri, sinjorino, ke ĝi estas vere granda. Kaj okazis, ke ni tiam flugadis tra la loko, kie sidas la sep kapridinoj[347] kaj, je Dio kaj je mia animo, tiel baldaŭ kiel mi vidis ilin, mi sentis la deziron iom ludi kun ili, se konsideri ke, en mia lando, mi estis paŝtisto de kaproj en mia infanaĝo. Kaj se mi ne kontentigus tian deziron, mi pensas, ke mi krevintus. Tiel do, kion fari? Nu, parolante al neniu, eĉ ne al mia mastro, mi senplie deĉevaliĝis en silento kaj ludis preskaŭ tri kvaronojn de horo kun kapridinoj, belaj kiel levkojoj. Kaj dume Clavileño nek movis sin, nek iris antaŭen.
—Kaj dum la bona Sancho distris sin kun la kapridinoj, per kio sin distris sinjoro don Quijote? —demandis la duko.
—Tial, ke ĉi aferoj kaj eventoj okazas ekster la natura ordo —respondis la hidalgo—, ne estas surprize, ke Sancho diras kion li diras. Rilate al mi, mi povas aserti, ke mi ne deŝovis mian bendon, nek suben, nek supren, nek vidis la ĉielon la maron aŭ la dezertojn. Verdire, mi sentis kiam ni pasis la regionon de la aero, kaj eĉ kiam ni tuŝis la regionon de la fajro, sed mi ne kredas, ke ni pasis pretere, ĉar, tial, ke la regiono de la fajro situas inter la ĉielo de la luno kaj la lasta regiono de la aero, ni ne povus atingi la ĉielon, kie troviĝas la sep kapridinoj menciitaj de Sancho, sen esti konsumitaj de la fajro. Kaj pro tio, ke ni ne brulis, aŭ Sancho mensogas, aŭ Sancho sonĝas.
—Mi nek mensogas nek sonĝas —protestis la ŝildisto—. Demandu al mi pri la aspekto de la kapridinoj, kaj tiam vi vidos, ĉu mi diras la veron aŭ ne.
—Priskribu ilin do, Sancho —petis la dukino.
—Du estas verdaj, du ruĝaj, du bluaj kaj unu bunta.
—Stranga speco de kaprinoj —diris la duko—. En nia regiono de la tero, ne troveblas tiaj koloroj, mi volas diri, kaprinoj de tiaj koloroj.
—Oni facile komprenas tion —respondis Sancho—. Devas ekzisti diferenco inter la kaprinoj ĉielaj kaj teraj, ĉu ne?
—Diru Sancho —demandis la duko—. Ĉu vi vidis ian kapron inter la kaprinoj?[348]
—Ne, sinjoro —respondis Sancho—. Sed mi aŭdis diri, ke neniu portas kornojn pli grandajn ol la kornoj de la luno.
Oni ne plu volis demandi la ŝildiston pri lia vojaĝo, ĉar li ŝajnis preta image vagadi tra ĉiuj ĉieloj kaj fari plenan raporton pri ĉio tie troviĝanta, kvankam li ne moviĝis de la ĝardeno.
Tiel finiĝis la aventuro de la duenjo Dolorida. Ĝi ege amuzis la gedukojn, ne nur en ĉi momento, sed dum ilia tuta vivo, kaj donis al Sancho temon de konversacio, kiu estus eterna, se la ŝildisto vivus eterne.
Tiam don Quijote proksimiĝis al Sancho kaj flustris al li en la orelon:
—Sancho, se vi volas, ke mi kredu kion vi vidis en la ĉielo, mi deziras, ke vi kredu kion mi vidis en la kaverno de Montesinos… kaj punkto.
Ĉapitro 42
Pri la konsiloj de don Quijote al Sancho Panza antaŭ ol ĉi lasta komencas regi la insulon, kaj pri aliaj gravaj aferoj
La gedukoj tiel multe kontentiĝis je la amuza kaj plaĉa aventuro de Dolorida, ke ili decidis daŭrigi la farson, vidante, kiel facile mistifikeblaj estas la objektoj de iliaj ŝercoj. Tiel do, ili instrukciis siaj servistoj kaj regnanoj pri la maniero trakti Sanchon en la afero de la regado de la promesita insulo. Kaj unu tagon post la flugo de Clavileño, la duko diris al Sancho, ke li preparu sin okupi la postenon de gubernatoro, kaj ke liaj insulanoj jam atendas lin, kiel pluvon oni atendas en majo.[349]
[348]
«kapro», en la hispana, signifas ankaŭ viro, kiu konsentas la adulton de sia edzino. Sancho, laŭ sia respondo, bone kaptis la intencon de la duko. «Porti la kornojn» signifas esti kokrata. Per ĉi respondo de Sancho, Cervantes eble aludis difinitan nobelon aŭ aŭtoron, en kies blazono sidus duonluno.
[349]
T.e. kun senpacienco kaj espero, kiel la kampuloj atendas la pluvojn de la printempo kiel garantion de riĉa rikolto.