»Se okaze fleksiĝus al vi la vergo de la justico, ĝi fleksiĝu, ne pro la pezo de la donacoj, sed de la mizerikordo.
»Se vi devus juĝi super afero de malamiko via, ignoru la kaŭzon de via ofenditeco kaj atentu nur iri ĝis la vero de la kazo.
»Ne permesu, ke propra pasio blindigu vin en fremda afero, ĉar, ĝenerale, viaj eraroj estus, aŭ neripareblaj, aŭ ripareblaj nur je la kosto de via reputacio aŭ eĉ de via havo.
»Se bela virino petus de vi justecon, deturnu la okulojn de ŝiaj larmoj kaj la orelojn de ŝiaj ĝemojn, kaj konsideru senurĝe la esencon de ŝia plendo, se vi ne volas, ke via prudento dronu en ŝia ploro kaj via virto en ŝiaj suspiroj.
»Ne mistraktu parole la personon, kiun vi devas submeti al fizika puno; ne necesas aldoni insulton al la torturado de kompatinda homo.
»Konsideru la kulpulon submetitan al via jurisdikcio kiel povran viktimon regatan de la inklinoj de nia perversa naturo kaj, sen ignori la rajton de liaj akuzantoj, laŭpove montru vin al li pardonema kaj mizerikorda, ĉar, kvankam ĉiuj atributoj de Dio estas egalaj, ŝajnas al ni pli bela kaj valora la mizerikordo ol la justeco.
»Se vi sekvos ĉi regulojn kaj preceptojn, Sancho, viaj tagoj estos longaj, via famo eterna, viaj rekompencoj abundaj kaj via feliĉo nesuperebla; vi edzigos viajn filojn laŭdezire, kaj ili kaj viaj nepoj havos moŝtajn titolojn; vi vivos en paco kaj ĝuos la estimon de la homoj, kaj en la lastaj paŝoj de via vivo, en olda aĝo milda kaj matura, la morto atingos vin, kaj la molaj kaj delikataj manoj de viaj pranepoj fermos al vi la okulojn. Ĉi instrukcioj koncernas la edukon de via animo. Nun aŭskultu kion mi devas diri por la bono de via korpo.
Ĉapitro 43
Pri la dua serio da konsiloj de don Quijote al Sancho
Kiu, aŭskultinte ĉi lastan paroladon de don Quijote, ne konsiderus lin tre inteligenta kaj bonintenca? Nu, kiel ofte menciite laŭlonge de ĉi granda historio, la cerbo de la hidalgo iris promeni, nur kiam ĝi okupiĝis pri kavaliraj aferoj; en ĉio cetera li montris posedi klaran kaj subtilan menson, do liaj faroj ofte diskreditis lian saĝon, kaj lia saĝo liajn farojn. Sed en la dua serio de konsiloj al Sancho, li rivelis sin homo de granda sprito kaj levis ĝis la plej alta grado sian frenezon kaj sian saĝon. Sancho aŭskultis lin kun ega atento kaj klopodis reteni en la memoro liajn konsilojn, pensante helpi sin per ili, por solvi la eventualajn komplikojn de sia regado. Don Quijote daŭrigis:
—Rilate al la flegado de via korpo kaj de via domo, mi unue rekomendas al vi, Sancho, ke vi estu purama kaj tondu viajn ungojn, sen lasi ilin kreski, ne kiel faras certas personoj, kies nescio movas ilin pensi, ke la longo de la ungoj beligas la manojn: kvazaŭ tiaj superfluaĵoj kaj apendicoj, ne tondataj pro stranga kaj naŭza kaprico, estus ungoj kaj ne krifoj de falko.
»Via kostumo ne sidu al vi loza kaj ĉifoplena: ĉar senordaj vestoj montras indicon de neglektema karaktero, escepte se tia neglekto kaj senzorgo kaŝas ian difinitan intencon, kiel laŭdire estis la kazo de Julio Cezaro.[350]
»Sobre taksu la valoron de via ofico: kaj se vi juĝus ke la rango de via posteno postulas, ke viaj servistoj portu livreon, ĉi peco estu utila kaj modesta pretere ol pompa kaj parada. Kaj disdonu inter servistoj kaj senhavaj homoj; mi volas diri, ke, se vi povus vesti ses paĝiojn, vestu nur tri, kaj poste tri mizerulojn, kaj tiel vi havos paĝiojn por la ĉielo kaj por la tero. La vantaj kaj fanfaronaj ne komprenus ĉi novan manieron doni livreojn.
»Ne manĝu ajlojn aŭ cepojn, por ke ilia odoro ne montru vian rustikan originon.
»Marŝu lante; kaj ankaŭ parolu lante, sed ne ĝis la ekstremo doni la impreson, ke vi aŭskultas vin mem: ĉar ĉia afektado mavas.
»Manĝu sobre en la tagmezo kaj eĉ pli sobre en la vespero: la sano de la tuta korpo originas en la kaldrono de la stomako.
»Modere trinku, konsiderante, ke tro da vino nek gardas sekreton nek plenumas promeson.
»Zorgu, Sancho, ne maĉi plenbuŝe aŭ rukti antaŭ personoj.
—Tion pri «rukti» mi ne komprenas —diris Sancho.
—«Rukti», Sancho —klarigis don Quijote— signifas regoldar, kaj ĉi lasta estas unu el la plej vulgaraĉaj vortoj de nia lingvo. Tial la edukitaj homoj helpas sin per la latina kaj diras rukti anstataŭ regoldar kaj rukto anstataŭ regüeldo. Se certaj personoj ne komprenas ankoraŭ la novajn esprimojn, ne gravas; kun la paso de la tempo la uzado ilin ĝeneraligas, kaj la lingvo riĉiĝas dank’ al la uzo kaj al la influo de la popolo.
—Vere, sinjoro —diris Sancho—, mi penos reteni en la memoro vian konsilon pri regoldar, ĉar mi ofte eligas tiajn regüeldos.
—«Rukti», Sancho, ne «regoldar» —korektis don Quijote.
—«Rukti» mi diros de nun, kaj ĵuras ke mi ne forgesos.
—Memoru ankaŭ, Sancho, ke vi ne devas ŝarĝi vian konversacion per egaj kvantoj da proverboj, kiel vi ordinare faras; ĉar kvankam la proverboj estas koncizaj sentencoj, ofte vi uzas ilin tiel neadekvate, kvazaŭ vi enprenus ilin je la haroj, ke ili pli similas al absurdoj.
—Nur Dio povus tion korekti —respondis Sancho—, ĉar mi tenas en la kapo pli da proverboj ol tuta libro, kaj, kiam mi parolas, ili puŝiĝas en mia buŝo, batalas inter si por eliri, kaj la lango ĵetas eksteren la unue trafitan proverbon, eĉ se ĝi ne kongruas kun la objekto de la konversacio. Sed de nun mi zorgos uzi nur proverbojn laŭajn al la gravo de mia posteno, ĉar «en bone provizita domo, facile kuiriĝas la manĝo», kaj «disdonanto de ludkartoj ne faras la tranĉon», kaj «kiu donas la alarmon sidas sekura» kaj «necesas saĝon disponi por gardadi kaj por doni».
—Nu, antaŭen, Sancho, ne haltu —diris don Quijote—. Torentu, kaskadu viaj proverboj! Ne ĉesu! «Min punas mia patrino, sed mi drinkas plu la vinon»: mi ĵus diris al vi, ke vi uzu ŝpareme la proverbojn, kaj en unu momento vi ŝutis litanion da ili, tiel adekvataj al nia temo kiel al la luno. Nu, Sancho, ne ŝajnas al mi mave uzi proverbon ĝuste aplikatan; sed uzi kaj trouzi ilin ieletrapele igas la konversacion plata kaj vulgara.
»Kiam vi rajdos sur ĉevalo, ne retroklinu la korpon super la postan parton de la selo, nek tenu la krurojn streĉitaj kaj apartigitaj de la ventro de la besto; sed sidu ne tre loze, ĉar alie vi donus la impreson rajdi sur azeno: laŭ la maniero rajdi, distingiĝas kavaliro de stalisto.
»Dormu modere: kiu ne levas sin kun la suno ne ĝuas la tagon. Kaj memoru, Sancho, ke la diligento estas patrino de la bona sorto, kaj ke ĝia malo, la pigro, neniam sukcesas plenumi ajnan honestan aspiron.
»Nun mi donos al vi la lastan konsilon. Ĝi ne rilatas al la flegado de la korpo, sed mi deziras, ke vi ĝin bone memoru, ĉar mi kredas, ke ĝi estos al vi almenaŭ tiel utila kiel la antaŭaj. Temas pri tio, ke vi neniam diskutu koncerne ies genealogion, kaj precipe, ne komparu unu familion kun alia, ĉar nepre unu el la du montriĝos pli bona: kaj tiam la familio, kies suban staton vi evidentigis, abomenos vin, kaj la familio, kies pli altan rangon vi proklamis, eĉ ne dankos vin.
»Via kostumo konsistu el kuloto, longa sajo, kaj mantelo iom pli longa. Sed tute ne rekomendindas la striktaj kulotoj, ĉar ili sidas bone nek al kavaliroj, nek al la gubernatoroj.
»En la nuna momento, mi ne plu memoras novajn konsilojn por vi. Kun la paso de la tempo, kaj laŭ la diversaj cirkonstancoj, mi diros al vi aliajn, se vi zorgos informi min pri la stato de viaj aferoj.
—Sinjoro —respondis Sancho—. Mi komprenas, ke viaj rimarkoj estas bonaj, valoraj kaj pozitivaj. Sed, kiel ili povus utili al mi, se konsideri, ke mi ilin tute ne memoras? Verdire, la aferon pri mia dua edziĝo (se la okazo prezentiĝos) kaj pri la tondado de la ungoj mi ne forgesos; sed pri la ceteraj predikoj, implikoj kaj komplikoj mi tiel memoras kaj memoros, kiel pri la nuboj de la pasinta jaro. Pli bone do, se mi ricevus ilin en skriba formo: ĉar, kvankam mi ne scias legi aŭ skribi, mi ilin transdonus al mia konfesprenanto, kaj li enbatus ilin en mian kapon, kiam necese.
[350]
Rakontas la latina aŭtoro Macrobio, ke Cicerono ŝercis pri kiel fuŝe kaj neglekte portis Julio Cezaro siajn vestojn.