Выбрать главу

—Ho ve! —ekkriis don Quijote—. Kiel aĉe impresas gubernatoro, kiu ne scias legi kaj skribi! Sciu, Sancho, ke kiam homo ne konas legon kaj skribon, aŭ estas livamanulo, oni konkludas, aŭ ke liaj gepatroj vivadis en tre mizera satato, aŭ ke li tiom perversas kaj malicas, ke li ne povis asimili virtajn kutimojn. Vi portas kun vi gravan mankon, kaj tial mi deziras, ke vi lernu almenaŭ signaturi vian nomon.

—Mi povas signaturi —respondis Sancho— ĉar, kiam mi estis pedelo de religia societo en mi vilaĝo, mi lernis skribi kelke de grandaj literoj, kiajn oni uzas por la markado de pakaĵoj. Krome mi simulos, ke mi havas la dekstran manon kripla, kaj ordonos, ke alia signaturu por mi; ekzistas rimedo por ĉio, se escepti la morton, kaj tial, ke mi tenos la ordon-bastonon kaj la aŭtoritaton, mi faros laŭvole, des pli, ke «kiu havas sian patron urbestro…».[351] Kaj, ĉar mi estos gubernatoro, pli grava do ol urbestro… nu, ni vidos, ĉu oni kuraĝos disdegni kaj kalumnii min! «Oni venos por lano kaj mem estos tonditaj», kaj «kiun Dio preferas, tiu prosperas» kaj «la stultaj diroj de la riĉaj rangas en la mondo kiel maksimoj». Kaj tial, ke kaŭze de mia posteno mi riĉos, kaj krome klopodos havi donaceman manon, oni ignoros miajn mankojn. «Ŝanĝiĝu al mielo kaj la muŝoj vin manĝos»; mia avino diris, ke «tiom oni valoras, kiom da oro oni trezoras»; kaj «kontraŭ forta mano la leĝo estas vana».

—Dio vin damnu, Sancho —interrompis lin don Quijote—. Ses-dek mil satanoj prenu vin kun viaj proverboj! Jam unu horon vi ilin ĵetadas senĉese, torturante min per ĉiu proverbo, unu post alia. Mi ĵuras, ke ĉi manio via kondukos vin al la pendingo. Pro la proverboj, viaj subuloj forpelos vin, aŭ ribelos kontraŭ vi. Diru, ŝtipo: kie vi trovas ilin? Kiel vi aplikas ilin, stulta? Mi mem, kiam mi volas laŭcele citi eĉ nur unu, penadas kaj ŝvitas, kvazaŭ fosante truon.

—Je Dio, sinjoro mastro, via moŝto plendas je bagateloj! —respondis Sancho—. Kial, per la diablo, vin ĉagrenas, ke mi uzas mian kapitalon? Mia sola riĉo, kaj mi ne havas alian, konsistas el proverboj super proverboj. Kaj ĝuste nun venas en mian kapon aliaj kvar oportunaj kaj laŭcelaj, kiel oro al avara. Sed mi ne diros ilin al vi, ĉar «prudenta silento nomiĝas Sancho».[352]

—Tia Sancho ne estas vi —diris don Quijote—. Vi ne prudentas silente, sed male, babiladas malice kaj ĝistede. Tamen mi dezirus sciiĝi pri viaj kvar proverboj tiel oportunaj kaj laŭcelaj venintaj nun en vian memoron. Mi fosas en la mia, kaj, kvankam ĝi estas sufiĉe bona, mi ne trovas eĉ unu proverbon adekvatan al nia interparolo.

—Kio pli adekvata —respondis Sancho— ol «inter du saĝo-dentoj ne enpuŝu la polekson»? Al «foriru de ĉe mi; kion vi volas de mia edzino?» nenio respondeblas. Kaj «se la kruĉo frapiĝas kontraŭ ŝtono, aŭ male, ĉiuokaze la kruĉo rompiĝas». Ĉi proverboj aplikeblas tute ĝuste: oni ne spitu sian gubernatoron aŭ mastron, ĉar oni ricevas la damaĝon, kiel okazas al la fingro metita inter la saĝo-dentoj aŭ, cetere, inter ajnaj molaroj. Kaj al la ordonoj de gubernatoro, nenio respondeblas, kiel al la frazo, «foriru de ĉe mi; kion vi volas de mia edzino?». Rilate al la ŝtono kontraŭ la kruĉo, eĉ la plej blinda vidas ĝian sencon. Tiel do, necesas, ke «kiu vidas la ligneron en fremda okulo, vidu trabon en la sia», por ke oni ne diru pri li, ke «la mortinto teruriĝas de la vundito». Kaj via moŝto bone scias, ke «la stulta pli konas ĉe si, ol la saĝa en fremda domo».

—Pri tio lasta vi ne pravas, Sancho —respondis don Quijote—, ĉar la stulta konas nenion en propra aŭ en fremda hejmo. Sur fundamento de stulteco oni ne povas starigi domon de saĝo. Kaj jam ni lasu ĉi aferon, Sancho. Se vi regos fuŝe, via estos la kulpo kaj mia la honto. Sed min konsolas, ke mi faris mian devon, konsilante vin tiel sincere kaj saĝe kiel mi kapablas. Per tio mi kvitiĝas de mia devo kaj de mia promeso. Dio vin gvidu kaj regu vin en via regado, Sancho, kaj Li liberigu min de mia suspekto, ke vi faros el via gubernatoreco grandiozan kaĉon, kion mi povus eviti, dirante al la duko, ke ĉi grasa personeto estas nenio alia ol sako plena de proverboj kaj malico.

—Sinjoro —respondis Sancho—. Se via moŝto opinias, ke mi ne taŭgas por la posteno, jam de nun mi rifuzas ĝin. Mi pli amas la nigran randon de ungeto de mia animo ol mian tutan korpon. Kaj la simpla Sancho povas vivteni sin per pano kaj cepo, anstataŭ regali sin per perdrikoj kaj kaponoj en sia gubernatora rango; des pli, ke la homoj grandaj kaj etaj, riĉaj kaj paŭperaj valoras la samon dum ili dormas. Kaj se via moŝto bone pensas la aferon, vi vidos, ke nur vi puŝis en mian kapon la ideon de la gubernatoreco, ĉar pri la regado de insuloj mi konas ne pli ol vulturo. Kaj se vi pensas, ke la diablo prenos min pro mia gubernatora rando, mi preferas iri kiel simpla Sancho en la ĉielon, ol kiel gubernatoro en la inferon.

—Je Dio, Sancho —diris don Quijote—. Eĉ se nur pro ĉi lastaj vortoj viaj, mi opinias vin inda regi gubernatore super mil insuloj. Vi havas bonan naturon kaj sen ĝi nenia saĝo valoras. Rekomendu vin al Dio kaj klopodu ne erari en viaj ĉefaj decidoj. Mi volas diri, ke vi devas teniĝi al la firma intenco agi juste en viaj aferoj, ĉar la ĉielo ĉiam favoras la bonajn aspirojn. Kaj ni iru manĝi, ĉar mi kredas ke la gedukoj nin atendas.

Ĉapitro 44

Pri kiel oni sendis la ŝildiston Sancho Panza al ties gubernatora posteno, kaj pri la stranga aventuro okazinta al don Quijote en la kastelo

Oni legas en la originalo de ĉi historio, ke la tradukinto de la nuna ĉapitro ne faris fidelan transdonon de la vortoj de Cide Hamete, ĉar efektive la maŭro skribis riproĉon kontraŭ si mem, dirante, ke li verkis ĉi rakonton seka kaj monotona, tial, ke li sentis sin kvazaŭ devigita paroli nur pri don Quijote kaj Sancho kaj ne kuraĝis deflankiĝi de la temo per digresioj epizodoj pli interesaj kaj distraj. Li aldonis, ke teni la menson, la manon kaj la plumon ĉiam fiksitaj al la sama objekto egalas al neelportebla laboro tute ne fruktodona por la aŭtoro. Li diris ankaŭ ke, por eviti ĉi malavantaĝon, en la unua parto li helpis sin per la enmeto de kelkaj noveloj, kiel La stulta scivolo kaj La kapitano en kaptiteco, iasence senrilataj al la ĉefa historio, kvankam la ceteraj rakontoj havas konekson kun la aventuroj vere travivitaj de don Quijote, kaj sekve ne eblis ilia elimino. Li pensis ankaŭ, ke multaj legantoj, absorbitaj de la prodaĵoj de don Quijote ture ignorus la novelojn insertitajn en la historio, aŭ legus ilin sen atento kaj pacienco, ne rimarkante, ke ili havas konsiderindan valoron artan kaj stilan, kio evidentiĝus, se oni eldonus ilin aparte, sen ia ligiteco kun la frenezo de don Quijote kaj la stultaĵoj de Sancho. Tial, en ĉi dua parto, li ne volis inkluzivigi ajnan novelon rilatan, aŭ ne rilatan, al la ĉefa historio, kaj limigis sin enmeti kelke da epizodoj iom memstaraj sed fontintaj el la fundo mem de la veraj eventoj priskribitaj en ĉi historio. Kaj eĉ tiaj epizodoj aperas tre sporade kaj ne pli longaj ol la plej sobra rakontado postulas. Li fine diras, ke, kvankam li tenas sin strikte al la nura historio, li posedas lerton, talenton kaj imagon sufiĉajn por verki pri io ajn en la mondo, kaj suplikas, ke oni ne disdegnu lian laboron, kaj ke oni laŭdu lin, ne pro tio, kion li skribas, sed pro tio, kion li ne skribis.

La aŭtoro poste daŭrigas la rakontadon de la historio, dirante, ke don Quijote parole donis siajn konsilojn al Sancho en la mateno, kaj ke, en la sama tago, post la manĝohoro, li enmanigis al li la konsilojn en skriba formo, por ke la ŝildisto disponu laŭokaze, ke alia persono legu ilin al li. Sed apenaŭ Sancho ricevis la paperon, li perdis ĝin, kaj ĝi trafis en la manojn de la gedukoj, kiuj denove miris je la frenezo kaj la saĝo de don Quijote. Nu, daŭrigante sian ŝercon, en la sama vespero ili sendis Sanchon kun granda eskorto al la vilaĝo, kiu, koncerne lin, rolus kiel insulo. Okazis, ke la persono ŝarĝita konduki ĉi aferon estis la inteligenta kaj sprita majordomo de la duko —sen inteligento ne eblas sprito— antaŭe ludinta tre lerte la rolon de la grafino Trifaldi, kiel jam scias la leganto. Dank’ al sia talento kaj al la instrukcioj de la gedukoj pri tio, kiel li traktu Sanchon, li ege sukcesis plenumi sian taskon.

вернуться

[351]

La cetero de la proverbo diras: «povas procesi senriske».

вернуться

[352]

Unue la proverbo tekstis: «Prudenta silento nomiĝas sankta» («santo», en la hispana). Kun la uzo, la vorto «santo» ŝanĝiĝis al «Sancho», do la proverbo tute ne aludas la ŝildiston de don Quijote.