Выбрать главу

Okazis tamen, ke, tuj kiam Sancho vidis la majordomon, li imagis vidi la veran mienon de Trifaldi, do li sin turnis al sia mastro kaj diris:

—Sinjoro, la diablo prenu min tuj, se via moŝto ne opinias, ke la vizaĝo de ĉi majordomo de la duko estas la sama vizaĝo de Dolorida.

Don Quijote atente rigardis la majordomon kaj diris al Sancho:

—Ne ekzistas motivo por ke la diablo vin prenu, Sancho. Evidentas, ke la vizaĝo de Dolorida tute similas la vizaĝon de la majordomo. Tamen ĉi lasta ne estas Dolorida, ĉar alie temus pri granda absurdo, kaj ni ne troviĝas nun en la ĝusta momento fari esplorojn, kiuj kondukus nin en veran labirinton. Kredu min, amiko Sancho: ni tre bezonas elkore preĝi al Nia Sinjoro, ke Li liberigu nin de mavaj sorĉistoj kaj magiistoj.

—Ne temas pri ŝerco, sinjoro —respondis Sancho—. Antaŭe mi aŭdis lin paroli, kaj ŝajnis, kvazaŭ la voĉo de Trifaldi sonus en miaj oreloj. Bone, mi ne plu mencios la aferon, sed de nun mi ne ĉesos teni la okulojn apertaj kun la celo trovi ian novan signon, kiu povus, aŭ konfirmi, aŭ detrui mian suspekton.

—Tion vi devas fari, Sancho —diris don Quijote—. Kaj ne forgesu informi min pri viaj eventualaj eltrovoj ĉi-rilate, kaj pri ĉio okazonta al vi dum via gubernatoreco.

Fine Sancho komencis sian vojaĝon akompanate de multaj homoj, vestita kiel letrulo, kun larĝa mantelo el flava kamloto muara kaj kun ĉapo el la sama ŝtofo; li rajdis sur mulo kun kurtaj piedingo-rimenoj, kaj tuj poste, laŭ instrukcioj de la duko, iris lia azeno garnita per tute nova harniso kaj silkaj ornamoj. Sancho turnis la kapon de tempo al tempo por rigardi sian azenon, en kies akompano li iris tiel kontenta, ke li ne interŝanĝus sin kun la imperiestro de Germanujo. Adiaŭante la gedukojn, li kisis iliajn manojn kaj petis la benon de sia mastro, kion don Quijote donis kun larmoj kaj Sancho ricevis plorsingulte.

Lasu la bonan Sancho iri pace en la akompano de Dio, afabla leganto, kaj atendu du buŝelojn da rido, kiam vi scios, kiel kondutis en sia posteno. Dume, turnu vian atenton al tio okazinta al lia mastro en la sama nokto. Se vi ne ridos, almenaŭ viaj lipoj streĉiĝos en simian grimaceton, ĉar la farojn de don Quijote oni devas honori per rido aŭ per admiro.

Nu, la historio diras, ke apenaŭ Sancho ekiris, don Quijote sentis sian solecon kaj volonte revokus la enoficigon de sia ŝildisto kaj revenigus lin al sia flanko, se tio eblus. La dukino rimarkis lian melankolion, demandis al li, kial li tristas, kaj aldonis, ke, se tion kaŭzas la foresto de Sancho, ŝi tenas en sia domo nombron da ŝildistoj, duenjoj kaj damoj pretaj servi lin tute laŭ lia volo.

—Efektive, sinjorino —respondis don Quijote—, mi sentas la mankon de Sancho, sed tio ne estas la ĉefa kaŭzo de mia deprimiteco. Rilate al la multaj de proponoj de via moŝto, mi povas akcepti nur la bonvolon, kiu diktas ilin, kaj mi suplikas vin, ke vi permesu, ke nur mi prizorgu mian personon.

—Vere, sinjoro don Quijote —diris la dukino—, ne okazos tiel, ĉar kvar el miaj ĉambristinoj, belaj kiel floroj, servos vin.

—Ili ŝajnus al mi, ne floroj, sed dornoj enpuŝitaj en mian koron —respondis la hidalgo—. Al ili estus pli facile flugi en la aero ol eniri en mian ĉambron! Se Via Grandeco volas plu verŝi sur min ne merititajn favorojn, permesu, ke mi zorgu pri mi mem en la interno de mia ĉambro; mi devas starigi muron inter mia deziro kaj mia virto kaj ne volas, ke ĉi kutimo rompiĝu kaŭze de via regalemo al mia persono. Vere, mi preferas dormi vestita, ol permesi, ke oni min nudigu.

—Sufiĉe jam, sinjoro don Quijote, eĉ ne uno vorton plian —diris la dukino—. Mi ordonos, ke eĉ ne unu muŝo eniru en vian ĉambron, des malpli unu servistino. Mi ne kapablus permesi, ke la ĉasto de don Quijote suferu, ĉar, ŝajnas al mi, inter viaj multaj virtoj plej brile staras la pudoro. Vestu kaj nudigu vin sola kaj laŭ via plaĉo, kiel kaj kiam vi volos. Oni tute ne ĝenos vin. En via ĉambro vi trovos la vazon, kiu, se vi dormas malantaŭ ŝlositaj pordoj, necesas por ke la premo de natura bezono ne devigu vin aperti ilin. La granda Dulcinea de El Toboso vivu tra mil epokoj, kaj ŝia nomo famiĝu ĉirkaŭ la tuta tero, tial, ke ŝi havas la meriton esti amata de tiel kuraĝa kaj virta kavaliro; kaj la bonvola ĉielo inspiru la Sancho Panza, nia gubernatoro, la deziron, ke li finu baldaŭ sian sinvipadon, por ke la mondo ĝuu denove la belecon de tiel granda sinjorino!

—La esprimoj de Via Alteco respegulas vian karakteron —respondis don Quijote—, ĉar el la buŝo de virtaj damoj povas eliri nenia mava vorto. Pro viaj laŭdoj, Dulcinea ricevos en ĉi mondo pli da gloro kaj feliĉo, ol se ŝin laŭdus unuvoĉe la plej elokventaj homoj de la tero.

—Bone, sinjoro don Quijote —diris la dukino—. Nun estas la horo manĝi, kaj la duko certe atendas nin. Via moŝto venu, ni manĝu, kaj vi iru frue dormi, ĉar la longo de via hieraŭa vojaĝo al Candaya certe igis vin laca.

—Tute ne, sinjorino —respondis don Quijote—. Mi povus ĵuri al vi moŝto, ke neniam antaŭe mi rajdis ĉevalon pli senskuan kaj glit-kuran ol Clavileño, kaj ne komprenas, kial Malambruno senigis sin je tiel leĝera kaj milda rajdobesto kaj bruligis ĝin sen ia motivo.

—Eble li kondutis tiel —diris la dukino— ĉar, sentante penton pro siaj misfaroj kontraŭ Trifaldi kaj kompanio, kaj kontraŭ aliaj personoj, kaj pro la krimoj, kiujn li certe plenumis kiel sorĉisto kaj magiisto, li decidis detrui la instrumentojn de sia arto, kaj tial, ke Clavileño estis la ĉefa el ili kaj kaŭzis al li pli da zorgoj en liaj vagadoj de lando al lando, li bruligis ĝin… Sed la cindroj de ĉi besto kaj la surlanca pergameno eternigos la kuraĝon de la granda don Quijote de La Mancha.

La kavaliro refoje dankis la dukinon kaj, post la manĝo, retiris sin sola en sian ĉambron, kaj ne konsentis, ke ajna persono eniru kun li por lin servi: ĝis tia ekstremo li timis alfronti tenton kapablan movi aŭ devigi lin forgesi la ĉaston, kiun li gardis al sia sinjorino Dulcinea, kaj ĉi-rilate li ĉiam klopodis imiti la virtan konduton de Amadís, floro kaj spegulo de la vagantaj kavaliroj. Li fermis la pordon post si, nudigis sin ĉe la lumo de du vaksaj kandeloj, kaj dum li demetis siajn ŝuojn (ho misfortuno ne inda je tia kavaliro!) ŝiriĝis, ne suspiroj el lia brusto, kio diskreditus lian perfektan edukitecon, sed dudek du maŝoj de uno ŝtrumpo, kiu prenis la aspekton de ĵaluzio. La bona kavaliro tre afliktiĝis kaj volonte donus eĉ unu-uncan arĝentan moneron por disponi tie iometon da verda silko, ĉar la ŝtrumpoj estis verdaj.

Ĉi tie Benengeli skribas la jenan eksklamacion: «Ho mizero! Mizero! Mi ne komprenas, kia motivo movis la grandan poeton de Córdoba[353] nomi vin “sankta, sed disdegnata donaco”! Kvankam maŭro, mi bone scias, pro miaj rilatoj kun la kristanoj, ke la sankteco baziĝas sur karitato, humilo, fido, obeo kaj malriĉo. Sed mi diras, ke se iu kontentas, vivante malriĉe, li sendube posedas iom de la naturo dia, ĉar lia malriĉo apartenas al la speco aludita de unu el la plej grandaj sanktuloj: “Havu ĉion, kvazaŭ nenion vi posedus”,[354] kaj tio nomiĝas malriĉo de spirito. Sed vi, la dua speco de malriĉo (kaj pri vi mi parolas), kial vi furiozas kontraŭ la hidalgoj kaj la homoj de moŝta nasko, pli ol kontraŭ aliaj personoj? Kial vi puŝas ilin ciri siajn ŝuojn, kaj porti sur la vesto butonojn de diversaj tipoj: kelkajn el silko, kelkajn el krinoj, kelkajn el vitro? Kial iliaj kolumoj devas vidiĝi ĉiam ĉifitaj kiel folio de skarolo, kaj ne apertaj kaj glataj?». (Ĉi vortoj de la maŭro montras, ke jam de tre longe uziĝas la kolumoj amelitaj). Poste li daŭrigis: «Ho vi, kompatinda homo de moŝta nasko, kiu nutras vian honoron per mizerega manĝo malantaŭ fermitaj pordoj, kaj poste eliras sur la straton kun hipokrita dentopikilo inter la lipoj, kvankam vi manĝis nenion, kio povus pravigi ĝian uzon! Ho vi, kompatinda homo, kies honoro teruriĝas, kiam vi pensas, ke de la distanco de unu mejlo rimarkeblas la flikaĵo de via ŝuo, la ŝvitomakuloj de via ĉapelo, la disfadeniĝo de via mantelo kaj la malsato de via stomako!».

вернуться

[353]

Juan de Mena, vivinta en la 15ª jarcento. La citita verso apartenas al lia verko Laberinto de Fortuna.

вернуться

[354]

El la Biblio (1 Korintanoj, 7,31).