Ĉi pensoj revenis en la menson de don Quijote, kiam li observis la ŝiriĝon de la maŝoj. Sed li konsoliĝis, vidante, ke Sancho lasis al li paron da longaj botoj, kaj li decidis, ke li surmetos ilin en la sekvanta tago. Fine la hidalgo kuŝiĝis pensema kaj trista kaŭze de la foresto de Sancho kaj de la neriparebla difektiĝo de sia ŝtrumpo, kies maŝojn li volonte flikus eĉ per fadeno de alia koloro, kvankam tio estas unu el la plej grandaj signoj de manko en la mizera vivo de hidalgo. Li estingis la flamon de la kandeloj, sed ne povis ekdormi, ĉar estis varme. Li ellitiĝis, iom apertis la fenestron de krado rigardanta al bela ĝardeno, kaj aŭdis, ke homoj paŝas kaj parolas tie. Li ekaŭskultis atente, kaj la voĉoj en la ĝardeno tiel leviĝis, ke ili atingis klare lian orelon:
—Nu, Emerenciana —diris unu el la voĉoj—, ne urĝu min kanti, ĉar vi scias, ke, de kiam ĉi kavaliro eniris ĉi kastelon, kaj miaj okuloj lin rigardis, mi scias, ne kanti sed plori. Krome, nia sinjorino havas leĝeran dormon, kaj mi ne volus, eĉ kontraŭ la tuta oro de la mondo, ke ŝi trovu nin ĉi tie. Kaj, eĉ se ŝi ne vekiĝus, miaj kantoj vanus, se ĉi nova Eneo, veninta en ĉi landon por disdegni min, plu dormus sen vekiĝi.
—Ne faru al vi zorgon pri tio, kara Altisidora —respondis alia voĉo—. La dukino dormas, same kiel la ceteraj personoj de ĉi domo, kun la ebla escepto de ĉi mastro de via koro kaj perturbanto de via animo, ĉar mi ĵus aŭdis lin aperti la fenestron de sia ĉambro. Kantu do, povra amikino, softe kaj milde je la sonoj de via harpo, kaj se la dukino aŭdus nin, ni ekskuzus nin, dirante, ke la vetero tro varmas.
—Tio ne estas la afero, Emerenciana —diris Altisidora—. Okazas, ke mi ne volus, ke mia kanto rivelu la staton de mia koro, ĉar la homoj nesciaj pri la nerezistebla forto de la amo konsiderus min frivola kaj kapricema pucelo. Tamen, okazu io ajn: preferindas honto sur la vizaĝo ol vundo en la koro.
Ĉe tio oni aŭdis mildegan ekludon de harpo, kaj don Quijote, ĝin aŭskultante, rigidiĝis de miro. Ĉi-momente venis al li en la memoron nekalkulebla nombro da similaj aventuroj bazitaj sur fenestroj, kradoj, ĝardenoj, muzikoj, galantaĵoj kaj am-svenoj, kiel priskribite en liaj absurdaj libroj kavaliraj. Poste li imagis, ke unu el la damoj de la dukino enamiĝis al li, kaj ke ŝia pudoro devigas ŝin teni sekreta sian pasion. Li tremis ĉe la penso, ke li povas cedi al ŝia amo, sed promesis al si ne lasi sin venki. Rekomendante sin elkore al sia sinjorino Dulcinea de El Toboso, li decidis aŭskulti la muzikon; kaj por montri, ke li troviĝas tie, li intence ternis, ĉe la granda kontento de la puceloj, ĉar ili plej deziris, ke don Quijote ilin aŭskultu. Tiel do, Altisidora prove pinĉis la kordojn, agordis la harpon kaj komencis kanti ĉi romancon:
Ĉi tie finiĝis la romanco de la amofrapita Altisidora, kaj komencis miri la sopirata don Quijote. Suspirante li murmuris al si:
—Kiel senfortuna vaganto mi estas! Kial la puceloj senescepte enamiĝas al mi ĉe la unua rigardo? Ho, trista fato de la senegala Dulcinea! Kial oni ne lasas ŝin trankvila, ke ŝi ĝuu la nekompreneblan firmecon mian? Kion vi volas de ŝi, reĝinoj? Kial vi ŝin persekutas, imperiestrinoj? Kial vi furiozas kontraŭ ŝi, puceloj inter dek kvar kaj dek kvin jaroj? Lasu, lasu, ke ŝi, kompatinda, ĝuu kaj paradu la sorton, kiun la amo donis al ŝi, cedante al ŝi, mian koron kaj submetante al ŝi mian animon! Sciu, bando de enamiĝintaj virinoj, ke mi molas kiel pasto nur por Dulcinea, kaj duras kiel diamanto por la ceteraj. Por ŝi mi estas mielo, por la aliaj galo. Por mi, nur Dulcinea estas bela, diskreta, honesta, gracia kaj moŝta, kaj la ceteraj turpaj, stultaj, frivolaj kaj bas-familiaj. Por ke mi apartenu al ŝi, ne al alia, la naturo metis min en la mondon. Altisidora kantu aŭ ploru; desperu la damo, pro kies kulpo oni muelis min en la kastelo de la ensorĉita maŭro: malgraŭ ĉio, mi devas aparteni al Dulcinea iel aŭ alie, kaj konservi min pura kaj ĉasta, spite al ĉiaj ensorĉaj povoj de la tero.
Tion dirinte, li ĵet-fermis la fenestron kaj, kun ĉagreno kaj aflikto, kvazaŭ sub la pezo de granda misfortuno, kuŝiĝis en sia lito, kaj tie ni lasos lin en la nuna momento, tial, ke nin vokas la eminenta Sancho, kiu volas fari sian debuton kiel gubernatoro.
Ĉapitro 45
Pri kiel la granda Sancho Panza okupis la gubernatorecon de la insulo, kaj pri kiel li komencis regi
Ho konstanta eltrovanto de la antipodoj, torĉo de la mondo, okulo de la ĉielo, dolĉa skuanto de karafoj! Timbrio tie, Febo ĉi tie, arkisto pretere, kuracisto transe, patro de la poezio, inventinto de la muziko…[355] vi, kiu ĉiam leviĝas kaj, malgraŭ la ŝajno, neniam sobiras! Mi turnas min al vi, ho suno (per kies helpo la homo naskas homon)[356] kun la peto, ke vi favoru min kaj lumigu la obskuron de mia menso, por ke mi povu rakonti plej fidele la regadon de Sancho; ĉar, sen vi, mi sentas min hezita, febla kaj konfuza.
[355]
En ĉi alvoko, Cervantes aludas diversmaniere al la suno, aŭ Apolono, ankaŭ nomita Febo kaj Timbrio: arkisto, ĉar li mortigis per sagoj, interalie, la filon de Nioba; kuracisto, ĉar li kreis la medicinon kaj generis Eskulapon; inventinto de la muziko, ĉar li elpensis la citron; ktp. Pri «la dolĉa skuanto de karafoj» oni sĉiu, ke en la 17ª jarcento oni uzis kuprajn karafojn kaj kovris ilin per neĝo por refreŝigi la akvon aŭ vinon en ilia interno. Kaj pro la varmo de la suno, oni ofte devis movi ilin por trinki aŭ por agiti la likvaĵon.