Mi diru do, ke Sancho, kun sia tuta eskorto, alvenis al vilaĝo loĝata proksimume de mil personoj, unu el la plej gravaj de la duklando. Oni diris al li, ke la loko nomiĝas insulo Barataria, eble ĉar la nomo de la vilaĝo estis Baratario, aŭ eble ĉar li atingis barato, t.e. tute senpene, la gubernatorecon. Kiam li alvenis al la pordego de la remparzonita vilaĝo, la magistrato bonvenigis lin, aŭdiĝis la sonoriloj, kaj la vilaĝanoj kondukis lin, inter ĝeneralaj elmontroj de jubilo kaj kun granda pompo, ĝis la ĉefa kirko por doni dankon al Dio. Poste, per burleskaj ceremonioj, oni transdonis al li la ŝlosilon de la vilaĝo kaj akceptis lin kiel konstantan gubernatoron de la insulo Barataria.
La kostumo, la barbo, la eta kaj grasa korpo de la nova gubernatoro vekis la admiron, ne nur de la homoj nesciaj pri la esenco de la afero, sed eĉ de la multaj personoj konantaj la sekreton. Fine oni kondukis lin de la kirko al la tribunalo, sidigis lin sur la honoran seĝon, kaj la majordomo de la duko diris:
—Laŭ olda kutimo ĉi-tiea, sinjoro gubernatoro, la persono veninta okupi la gubernatorecon, devas respondi demandon iom komplikan kaj implikan, por ke la popolo povu juĝi kaj taksi, per la respondo, la saĝon de sia nova gubernatoro, kaj, sekve, ĝoji aŭ tristi pro lia alveno.
Dum la majordomo parolis, Sancho rigardis nombron da grandaj literoj skribitaj sur la muro kontraŭa al lia seĝo. Kaj, ĉar li ne sciis legi, li demandis kion signifas tiaj pentraĵoj sur la muro.
—Sinjoro, tie oni skribis kaj registris la tagon de la enoficiĝo de via moŝto en ĉi insulo, kaj la teksto diras: «Hodiaŭ, en ĉi monato de ĉi jaro, sinjoro don Sancho Panza enoficiĝis kiel gubernatoro de la insulo. Dum longaj jaroj li ĝin ĝuu!».
—Kiu estas nomata don Sancho Panza? —demandis la ŝildisto.
—Via moŝto —respondis la majordomo—, ĉar la ununura Panza veninta al ĉi insulo sidas nun sur tiu seĝo.
—Sciu, amiko —diris Sancho—, ke mi ne estas «don», kaj ke neniam ekzistis «dones»[357] en mia familio. Mi nomiĝas nur Sancho Panza; Sancho nomiĝis mia patro, Sancho mia avo, kaj ili ĉiuj estis Panzas, sen aldono de «don» aŭ «doña». Kaj mi pensas, ke en ĉi insulo certe troviĝas pli da dones ol da ŝtonoj. Sed jam sufiĉas, Dio min komprenas, kaj se mia regado daŭros almenaŭ kvar tagojn, eble mi povos elsarki la dones, ĉar, se juĝi ilian egan nombron, ili certe tedas kiel moskitoj. Nu, la sinjoro majordomo faru sian demandon. Mi respondos laŭpove, senrigarde al tio, ĉu la popolo ĝojos aŭ tristos.
Ĉi-momente du viroj eniris en la tribunalon: unu en vesto de kampulo, kaj la alia en vesto de tajloro kaj kun tondilo en la mano. La tajloro diris:
—Sinjoro gubernatoro, mi kaj ĉi kamparano venas al via moŝto, ĉar hieraŭ ĉi bonulo prezentiĝis en mia butiko (kun la ŝuldata respekto mi devas informi, ke mi estas licencita tajloro, Dio benatu!), metis al mi en la manojn pecon da drapo kaj demandis: «Sinjoro, ĉu sufiĉas ĉi drapo por fari al mi unu ĉapon?». Mi mezuris la pecon kaj respondis jese. Puŝite de sia malico kaj de la mava reputacio de la tajloroj, li certe imagis (kaj mi trafe suspektis kion li imagis), ke mi volas proprigi al mi parton de lia drapo, ĉar li petis, ke mi bone vidu, ĉu el la peco mi povus fari du ĉapojn. Mi divenis lian penson kaj respondis jese; kaj li, persistante en sia damnita ideo, aldonis ĉapon post ĉapo, kaj mi jeson post jeso, ĝis la nombro kvin. Kaj antaŭ nur unu momento, li revenis al mia butiko por preni ilin. Nu, mi volas doni al li la ĉapojn, sed li rifuzas pagi al mi la laboron, kaj eĉ postulas, ke mi redonu al li la drapon aŭ ties valoron.
—Ĉu tio estas vera, frato? —demandis Sancho.
—Jes, sinjoro —respondis la kampulo—. Sed via moŝto igu lin montri la kvin ĉapojn.
—Volonte —diris la tajloro. Kaj el sub sia mantelo li eltiris la manon kun kvin ĉapetoj sur la pintoj de la fingroj.
—Jen la ĉapoj menditaj de ĉi bonulo —daŭrigis la tajloro—, kaj mi ĵuras je Dio kaj je mia animo, ke mi proprigis al mi neniom el la drapo: ekspertoj ekzamenu mian laboron kaj ili juĝu.
La ĉeestantoj ridis je la granda nombro da ĉapoj kaj je la stranga naturo de la afero. Sancho iom meditis kaj fine diris:
—Ŝajnas al mi, ke ĉi proceso bezonas, ne longan pristudon, sed tujan juĝon de saĝa homo. Mi verdiktas do, ke la tajloro ricevu neniom por sia laboro, kaj ke la kampulo perdu la drapon; la ĉapojn oni donacu al la enkarcerigitoj… kaj punkto.
La decido de Sancho igis la ĉeestantojn ridi, sed fine, oni faris kion la gubernatoro ordonis.
Poste prezentiĝis du olduloj: unu portis kanon anstataŭ bastono, kaj la alia diris al Sancho:
—Sinjoro, antaŭ kelkaj tagoj mi pruntis al ĉi bonulo dek orajn eskudojn por fari al li favoron kaj servon, kun la sola kondiĉo, ke li redonus ilin al mi, kiam mi ilin petus. Pasis multaj tagoj, sen ke mi postulus la redonon de la eskudoj, ĉar mi ne deziris meti lin en embarason pli grandan ol tiu, kiun li suferis, kiam li prunteprenis la monon. Sed, ĉar ŝajnis al mi, ke li tute ne zorgis pri la ŝuldo, mi petis lin, ne unu fojon, sed multajn, ke li pagu. Tamen, li ne nur ne pagas, sed eĉ asertas, ke mi neniam pruntis al li la eskudojn, aŭ ke li redonis ilin al mi. Mi ne havas atestantojn de la prunto, nek de la redono, ĉar ĉi lasta neniam okazis. Mi dezirus, ke via moŝto igu lin ĵuri, kaj se li ĵurus, ke li kvitiĝis kun mi, mi konsiderus lian ŝuldon repagita ĉi tie kaj antaŭ Dio.
—Kion vi respondas al tio, vi, bonulo kun la kano? —demandis Sancho.
—Sinjoro, mi konfesas, ke li pruntis al mi la eskudojn, kaj tial, ke li pretas akcepti mian ĵuron, mi ĵuros, ke mi ilin redonis al li vere kaj efektive. Bonvolu klini al mi vian vergon.[358]
La gubernatoro klinis la vergon, la olda cedis la bastonon, kiu ŝajnis ĝeni lin, al la alia oldulo, metis la manon sur la krucon de la vergo kaj deklaris, ke li vere ricevis prunte dek eskudojn, sed ke li repagis ilin en la propran manon de la plendanto, kaj ke ĉi lasta, sendube forgesinta la redonon, insiste petis fojon post fojo la eskudojn.
Ĉe tio, la granda Sancho demandis al la kreditoro, kion li respondas al la asertoj de sia kontraŭulo. La demandito deklaris, ke sendube lia debitoro diras la veron, ĉar li opinias lin honesta kristano; ke rilate al li mem, certe li forgesis kiel kaj kiam la alia redonis la monon, kaj ke de nun li neniam petos lin repagi.
La debitoro reprenis sian bastonon kaj eliris el la tribunalo kun klinita kapo. Sancho, vidinte la akuziton foriri senplie, kaj rimarkinte la paciencon de la plendanto, klinis la kapon super la brusto, metis la pinton de la montra fingro inter la brovoj kaj la nazo, tenis sin pensema ioman tempon, levis la kapon kaj ordonis, ke oni rekonduku antaŭ li la oldulon kun la kano.
Tion oni faris, kaj Sancho turnis sin al li, dirante:
—Cedu al mi vian bastonon, amiko. Mi bezonas ĝin.
—Tre volonte —respondis la olda—. Jen ĝi, sinjoro.
Tiam Sancho prenis la bastonon, transdonis ĝin al la alia oldulo kaj diris:
—Foriru, kaj Dio vin akompanu. Vi estas jam repagita.
—Ĉu vere, sinjoro? Ĉu ĉi kano valoras dek orajn eskudojn?
—Jes —respondis la gubernatoro—. Se ne, mi estas la plej granda azeno de la mondo. Kaj nun ni vidos, ĉu mi ne havas sufiĉe bonan kapon por regi tutan reĝolandon.
Tiam li ordonis, ke la kanon oni disrompu tie, antaŭ la publiko. Oni tion faris, kaj en la interno de la kano aperis dek oraj eskudoj. La ĉeestantoj profunde miris kaj rigardis sian gubernatoron kiel novan Salomonon.
Oni demandis al li, kiamaniere li deduktis ke la dek eskudoj kuŝis en la bastono, kaj li respondis, ke li vidis la akuziton cedi la kanon al la plendanto, ĵuri, ke la monon li redonis vere kaj efektive en la alies manon, kaj tuj poste repreni la kanon. Kaj ĉio ĉi igis la ŝildiston suspekti, ke la mono troviĝis en la interno de la dirita kano. Li aldonis, ke ĉi ekzemplo pruvis, ke la regantoj, eĉ se stultaj, eble ricevas inspiron de Dio; ke krome, iam li aŭdis la pastron de sia vilaĝo rakonti kazon similan, kaj ke li havas tiel grandan memoron, ke se li ne forgesus kion li ne deziras reteni en sia kapo, ne ekzistus en la insulo memoro komparebla kun la lia.
[358]
Dum la plenumo de siaj funkcioj, la reprezentantoj de la justico portis, kiel simbolon de aŭtoritato, vergon aŭ bastoneton, en kies supra parto ordinare oni strekis krucon.