Fine sonis la dekunua horo nokte. Don Quijote eniris en sian ĉambron, trovis tie la liuton, agordis ĝin, apertis la fenestron, sentis la ĉeeston de homoj en la ĝardeno, pinĉis la kordojn de la instrumento, reagordis ĝin kiom li povis, kraĉis, gorĝobruis kaj per voĉo raŭketa sed ĝustatona komencis kanti ĉi romancon, kiun li mem komponis en la tagaj horoj:
Don Quijote atingis ĉi parton de sia romanco, aŭskultata de la gedukoj, Altisidora kaj preskaŭ la tuto el la ceteraj kastelanoj, kiam subite, de galerio ĝuste super la fenestro de don Quijote oni descendigis ŝnuron kun pli ol cent tintilegoj al ĝi alligitaj kaj, tuj poste, el granda sako oni elskuis malsupren grandan nombron da katoj kun pli etaj tintiloj ligitaj al ties vostoj.
Tiel grandan bruon faris la tintilegoj kaj la miaŭoj de la katoj, ke la gedukoj, kvankam ili mem elpensis la serĉon, konsterniĝis, dum don Quijote preskaŭ kolapsis de timo. Kaj okazis, ke du tri katoj enfalis tra la fenestro kaj, kvazaŭ legio da senbridaj diabloj, komencis freneze impeti ĉirkaŭ la ĉambro. Klopodante eskapi, la katoj renversis kaj estingis la kandelojn tie brulantajn, kaj dume oni ne ĉesis movi supren suben la ŝnuron kun la tintilegoj, ĉe la stuporo de la pli granda parto de la kastelanoj, nesciaj pri la vera karaktero de la incidento. Fine don Quijote stariĝis, elingis la glavon kaj komencis svingi ĝin tra la fenestro, kriante:
—For de ĉi tie, perversaj sorĉistoj! For, mizeraj kanajloj! Mi estas don Quijote de La Mancha, kaj viaj malignaj maĥinacioj povas nenion kontraŭ mi!
Tiam li frontis al la katoj, kuregantaj ankoraŭ tra la ĉambro, kaj ellasis kontraŭ ilin pluvon da hakoj. La bestoj kun la escepto de unu fine sukcesis eskapi tra la fenestro kaj la krado, sed la restanta, premata en angulon pro la svingoj de la glavo, saltis sur lian vizaĝon kaj kroĉiĝis al lia nazo per ungoj kaj dentoj, tiel, ke la hidalgo muĝis de doloro.
Aŭdante lin, la gedukoj, sen bone kompreni la kaŭzon de liaj krioj, rapidis al lia ĉambro, apertis la pordon per universala ŝlosilo kaj trovis, ke la povra kavaliro luktas kun sia tuta forto por deŝiri katon de sia vizaĝo. Ili eniris kun lumiloj, kaj la duko, antaŭ ĉi batalo inter du malamikoj tiel neegalaj, proksimiĝis por apartigi ilin. Sed don Quijote kriis.
—Oni ne tuŝu ĝin! Lasu min lukti sola kontraŭ ĉi demona sorĉisto! Mi mem instruos al li kion signifas alfronti la kavaliron don Quijote de La Mancha!
Sed la kato, senrigarde al liaj minacoj, siblis kaj teniĝis ankoraŭ forte kroĉita, ĝis fine la duko detiris ĝin kaj ĝin ĵetis tra la fenestro. Don Quijote elpaŝis el la batalo kun la vizaĝo strekita per gratovundoj kaj kun la nazo en ne tre bela stato, sentante profundan ĉagrenon, ĉar oni ne lasis lin fini sola sian ferocan duelon kontraŭ tiel fripona sorĉisto. Oni ordonis alporti iom da oleo de Aparicio,[360] kaj Altisidora mem, per siaj neĝe blankaj manoj, bandaĝis la vizaĝon de la hidalgo. Kaj, bandaĝante lin, ŝi diris softe:
—Ĉi misfortunoj falas sur vin, ŝton-kora kavaliro, kiel puno pro via obstino kaj sensenteco. Dio volu, ke Sancho, via ŝildisto, forgesu vipi sin, por ke via amata Dulcinea neniam liberiĝu de sia ensorĉo, kaj por ke vi neniam havu plezuron kun ŝi, nek prenu ŝin al la nupto-lito, almenaŭ dum mi, via adorantino, vivos.
Al tio don Quijote respondis eĉ ne unu vorton kaj nur elpuŝis profundan suspiron. Poste li kuŝiĝis sur la lito kaj dankis la gedukojn pro ties bona intenco helpi lin, kvankam, —li aldonis— li tute ne timis tiun friponan bandon da katoj-sorĉistoj kun tintiloj. La gedukoj lasis lin ripozi kaj eliris el la ĉambro afliktitaj pro la mavaj sekvoj de la serĉo. Ili ne imagis, ke ĉi aventuro kostus tiel kare al don Quijote: li devis kuŝi kvin tagojn en la lito, sen forlasi la ĉambron, kaj tie okazis al li alia aventuro pli agrabla ol ĉi lasta. Sed lia historiisto ne volas ĝin rakonti nun, ĉar li devas reveni al Sancho Panza, tiam reganta la insulon kun diligento kaj sprito.
Ĉapitro 47
Kie oni plu rakontas pri la konduto de Sancho Panza en ties gubernatora posteno
Rakontas la historio, ke oni kondukis Sanchon el la tribunalo al luksa palaco, kie, en granda salono, staris superba tablo riĉe primetita. Ĉe lia eniro en la salonon, aŭdiĝis pluraj klarionoj, kvar paĝioj prezentis al li akvon en vazo por la man-lava ceremonio, kaj Sancho ĝin plenumis kun granda soleno. La muziko ĉesis, kaj li sidiĝis ĉe la tablo-kapo, ĉar nur tie vidiĝis manĝilaro kaj seĝo. Venis al lia flanko, kaj tie restis piede, unu viro (kuracisto, kie poste vidiĝis) kun barta vergeto en la mano. Oni delevis tre blankan kaj riĉan tukon, kiu kovris fruktojn kaj grandan nombron da pladoj kun diversaj manĝoj. Alia viro, ŝajne studento, benis la tablon, kaj unu paĝio nodis al la kolo de Sancho specon de punta bavo-tuko. Alia viro, funkcianta kiel butlero, metis pladon da fruktoj antaŭ la gubernatoro, sed apenaŭ li enbuŝigis peceton, kiam la doktoro verge tuŝis pladon, kaj oni ĝin formetis kun eksterordinara rapido. Tiam la butlero prezentis al li novan pladon kun alia manĝo, sed antaŭ ol Sancho povus atingi kaj gustumi ĝin, la vergo ĝin tuŝis, kaj unu paĝio forlevis ĝin rapide kiel la antaŭa paĝio la fruktojn.
Ĉe tio Sancho stuporis kaj, rigardante la ĉeestantojn, demandis, ĉu la manĝo-horo devus transformiĝi en ian specon de ĵonglado.
—Oni devas manĝi, sinjoro gubernatoro —respondis la vergulo—, konforme al la moroj kaj kutimoj de aliaj insuloj regataj de gubernatoroj. Mi, sinjoro, estas kuracisto, kaj oni pagas min, por ke mi zorgu pri la gubernatoro de ĉi insulo; lian sanon mi atentas eĉ pli ol la mian, studante tage kaj nokte, kaj rimarkante lian korpan konstitucion, por ke mi povu senerare kuraci lin, se lin trafus malsano. Kaj mia ĉefa tasko konsistas en tio, ĉeesti al liaj diversaj manĝoj, lasi lin manĝi kion mi opinias konvena, kaj formeti de li kion mi konsideras mava kaj noca al lia stomako. Tial mi ordonis retiri la pladon da fruktoj, ĉar la fruktoj tro humidas; kaj ankaŭ la alian pladon mi prohibis pro ties troa varmo kaj abundo de spicoj, kiuj ekscitas la soifon. Sciu, ke la persono ofte trinkanta konsumas kaj detruas la humidan radikalon, t.e. la esencon de la vivo.
—Se tiel —diris Sancho—, la plado de rostitaj perdrikoj tie videbla ne farus al mi damaĝon. Ili ŝajnas tre bone kondimentitaj.
[360]
Temas pri oleo por kuraci vundojn, preparita de Aparicio de Zubia, en la 16ª jarcento, per tre multekostaj ingrediencoj.