—La sinjoro gubernatoro ne manĝos ilin dum mi estos viva.
—Kial ne? —demandis Sancho.
—Ĉar nia majstro Hipokrato, poluso kaj lumo de la medicino, diras en unu el siaj aforismoj: Omnis saturatio mala perdicis autem pessima,[361] kio signifas, ke ĉia supersatiĝo danĝeras, sed pleje la supersatiĝo per perdrikoj.
—Tiam, sinjoro doktoro —diris Sancho—, montru, inter la pladoj de ĉi tablo, la plej konvenan kaj malplej nocan al mi, kaj permesu, ke mi ĝin manĝu, sen ke vi tuŝu ĝin per la vergo, ĉar, je la vivo de la gubernatoro (kaj Dio longe gardu min!) mi mortas de malsato, kaj rifuzi al mi la manĝon kaŭzos, malgraŭ la opinioj de la sinjoro doktoro, ne la plilongigon, sed la finon de mia vivo!
—Mi faros laŭ via plaĉo —respondis la kuracisto—. Mi konsilas do al via moŝto, ke vi ne donu atenton al la stufitaj kunikloj tieaj, ĉar ilia viando apenaŭ digesteblas. La bovidaĵon ĉi-flankan vi povus iomete gustumi, se ĝi ne estus rostita kaj kondimentita. Sed en ĝia nuna stato ne tuŝu ĝin.
—Tamen ĉi alia pladego fumanta —diris Sancho— ŝajnas al mi miksita stufaĵo[362], kaj en ĝi, pro la diverso de ĝiaj ingrediencoj, certe mi trovos ion konvenan kaj bongustan.
—Absit![363] —ordonis la kuracisto—. Forĵetu de vi tiel eraran ideon! Ne ekzistas en la mondo pli mava manĝo ol miksita stufaĵo. Ĝin konsumu la kanonikoj, la direktoroj de kolegioj kaj ĉeestantoj al la nuptoj de kampuloj, sed ĝi ne aperu sur la gubernatoraj tabloj, kie devas montriĝi nur rafinitaj delikataĵoj, pro la simpla motivo, ke ĉiam kaj ĉie la rimedoj simplaj estas preferataj al la kunmetitaj, tial, ke per la simplaj oni ne povas erari, dum per la aliaj ekzistas la eblo fari mison, se oni ŝanĝas la proporcion de la diversaj ingrediencoj. Mi sincere opinias, ke po konservi kaj plibonigi sian sanon, la sinjoro gubernatoro devas manĝi nur centon da vafletoj kaj kelke da mincaj tranĉaĵoj el cidonia ĵeleo, ĉar ili tre bonas al la stomako kaj al la digesto.
Tiom aŭdinte, Sancho retrokliniĝis sur la dorson de la seĝo, fikse rigardis la kuraciston, kaj kun serioz-tona voĉo demandis al li, kiel li nomiĝas, kaj kie li studis. Al tio respondis la kuracisto:
—Mi, sinjoro gubernatoro, nomiĝas doktoro Pedro Recio de Agüero, naskiĝis en la vilaĝo Tirteafuera, kiu situas je la dekstra mano sur la vojo de Caracuel al Almodóvar del Campo. Kaj la diplomon de doktoro mi ricevis ĉe la universitato de Osuna.
Al tio respondis Sancho, ruĝa de kolero:
—Nu, sinjoro doktoro Pedro Recio de mava Agüero,[364] diplomito ĉe Osuna, naskiĝinta en la vilaĝo Tirteafuera, kiu situas je la dekstra mano, laŭ la vojo de Caracuel al Almodóvar del Campo: for de ĉi tie, tuj! Se ne, mi ĵuras, ke mi prenos dikan bastonon kaj ĝiseksterme pistos vin kaj la ceterajn doktoroj de la insulo, almenaŭ la sensciajn; ĉar, rilate al la kuracistoj kompetentaj, prudentaj kaj saĝaj, mi ilin respektos kaj honoros kiel diajn personojn. Kaj mi ripetas, ke Pedro Recio jam foriru de ĉi tie; se ne, mi prenos ĉi seĝon, kie mi sidas, kaj ĝin frakasos sur lian kapon. Kaj se oni min akuzus pri perforto, mi dirus kiel sinpravigon, ke mi faris bonan servon al Dio, eliminante unu el la mavaj kuracistoj, kiuj estas kvazaŭ buĉistoj de la civitanoj. Tiel do, aŭ donu al mi iom da manĝo, aŭ oni reprenu de mi la guberantorecon, ĉar ofico nekapabla provizi manĝon al sia plenumanto, valoras eĉ ne unu figon.
La doktoro alarmiĝis ĉe la furiozo de la gubernatoro kaj volis forgliti el la ĉambro, sed tiam aŭdiĝis la sono de kuriera korno en la strato. La butlero elrigardis tra la fenestro kaj returnis sin, dirante:
—Venas mesaĝisto de la sinjoro duko. Certe li alportas gravan depeŝon.
La kuriero enpaŝis, ŝvitoplena kaj agitata, eltiris el sub sia ĉemizo sigelitan mesaĝon, metis ĝin en la manojn de la gubernatoro, kaj Sancho ĝin transdonis al la majordomo, ordonante, ke li legu la adreson. Ĝi tekstis jene: «Al don Sancho Panza, gubernatoro de la insulo Barataria, en liajn proprajn manojn, aŭ en la manojn de lia sekretario».
Tion aŭdinte, Sancho demandis:
—Kiu estas ĉi tie mia sekretario?
Unu el la ĉeestantoj respondis:
—Mi, sinjoro, ĉar mi scias legi kaj skribi, kaj krome, mi estas vasko.[365]
—Kun via vaskeco —diris Sancho— vi povus esti sekretario de al imperiestro mem. Apertu la mesaĝon kaj legu ĝin.
La ĵus sin nomita sekretario obeis, legis la skribaĵon al si kaj deklaris, ke temas pri afero private traktenda. Sancho ordonis, ke la aliaj forlasu la ĉambron, kaj ke tie restu nur la majordomo kaj la butlero. La ceteraj foriris kun la kuracisto, kaj tiam la sekretario voĉe legis la leteron, kies teksto diris:
Mi ricevis la informon, sinjoro don Sancho Panza, ke certaj malamikoj miaj kaj de via insulo, lanĉos kontraŭ ĝin furiozan atakon, kvankam oni ne scias en kiu nokto. Konvenas do vigili kaj sin teni tre garde, por ke oni ne surprizu vin. Mi ricevis ankaŭ la informon, per fidindaj spionoj, ke kvar personoj, alivestitaj, ĉar ili timas vian sagacon, englitis en la insulon kun la intenco preni de vi la vivon. Tenu la okulojn apertajn bone observu kiu do proksimiĝas paroli al vi, kaj manĝu nenion al vi proponatan. Mi certe helpos vin, se vi troviĝos en danĝera situacio. Kaj sendube vi kondutos, kiel oni esperas de via inteligento. En ĉi loko, la deksesan de aŭgusto, je la kvara matene. Via amiko, la duko.
Sancho stuporis, kaj la aliaj ŝajnigis same stupori. Fine, turnante sin al la majordomo, li diris:
—Komence, jen kion ni devus fari tuj: enkarcerigi doktoron Recio, ĉar, se ajna persono volas min mortigi, tiu persono estas li; kaj krome, li volas, je mi mortu de malsato, morto plej lanta kaj terura.
—Tamen —intervenis la butlero— mi opinias, ke via moŝto devus manĝi nenion el ĉi tablo, ĉar ĝin preparis kelkaj monaĥinoj kaj, kiel oni diras, la diablo sin kaŝas post la kruco.
—Tion mi ne diskutus —respondis Sancho—. Sed, por la nuna momento, oni donu al mi pecon da pano kaj kvar futojn da uvoj, ĉar ili ne povas enteni venenon. Vere, sen manĝi mi ne povas vivi, kaj se ni devas teni nin pretaj interveni en la bataloj nin minacantaj, necesas, ke ni nutru nin bone, tial, ke «la stomako portas la koron, ne la koro la stomakon». Kaj vi, sekretario, respondu al mia sinjoro la duko, ke oni faros laŭ liaj ordonoj ĝis la lasta detalo; ankaŭ salutu je mia nomo mian sinjorinon la dukinon, kaj diru, ke mi suplikas ŝin ne forgesi sendi per kuriero miajn leteron kaj pakon al mia edzino Teresa Panza, ke mi konsideros tion granda favoro, kaj ke mi klopodos servi ŝin per mia tuta forto. Samtempe vi povas enmeti saluton por mia sinjoro don Quijote, ke li vidu, ke mi havas dankeman koron. Kaj vi, ĉar bona sekretario kaj bona vasko, laŭplaĉe aldonu kion vi opiniu konvena. Nun oni demetu ĉi tablotukon, donu al mi manĝon kaj mi alfrontos al ĉiaj spionoj, murdistoj kaj sorĉistoj intencantaj ataki min kaj mian insulon.
Ĉe tio enpaŝis paĝio kaj diris:
—Unu kampulo negocisto atendas transporde kaj deziras paroli al via moŝto pri tre grava afero, laŭ liaj asertoj.
—Vere stranga kazo —diris Sancho—. Ĉu ĉi negocistoj tiel stultas, ke ili ne vidas, ke la nuna horo ne konvenas por iliaj negocoj? Ĉu eble ni, gubernatoroj kaj juĝistoj, ne estas personoj el karno kaj ostoj? Kial oni ne lasas nin ripozi, almenaŭ la minimuman tempon necesan? Ĉu oni volas, ke ni konsistu el marmora ŝtono? Mi ĵuras je Dio kaj je mia konscienco, ke se ĉi gubernatoreco daŭros al mi (kaj mi suspektas, ke ĝi ne daŭros) mi disciplinos pli ol unu negociston. Nun, diru al tiu bonulo, ke li envenu. Sed unue, oni certiĝu, ke li ne estas ia spiono aŭ unu el miaj murdistoj.
—Ne, sinjoro —respondis la paĝio—. Li ŝajnas vera bonulo. Aŭ mi scias nenion, aŭ li bonas kiel la bona pano.
—Oni devas tute ne timi —aldonis la majordomo—. Ni ĉiuj staras apud vi.
[361]
Latine. La aforismo, anstataŭ
[362]
Manĝaĵo el poto en kiu oni kuiras samtempe multe da diversaj kaj bongustaj nutraĵoj. Ankaŭ tradukita en la ĉapitro 49ª de la dua parto per la neologismo «olapodrido», laŭ la hispana nomo «olla podrida» (laŭlitere: «putranta poto»).
[365]
En la epoko de Cervantes, la vaskoj estis preferataj por la postenoj de reĝaj sekretarioj pro sia kompetento kaj lojalo.