—Butlero —demandis Sancho—. Ĉu mi ne povus manĝi nun, kiam forestas doktoro Pedro Recio, ion solidan kaj substancan, eĉ se nur pecon da pano kaj unu cepon?
—En la ĉi-vespera manĝo via moŝto povos ripari la nunan mankon kaj senti vin kontenta kaj pli ol kompensita —respondis la butlero.
—La ĉielo volu tion —diris Sancho.
Tiam eniris la kampulo, viro tre bel-aspekta; kaj de mil mejloj oni povus vidi, ke li estas bona kaj honesta animo. Unue li demandis:
—Kiu estas ĉi tie la sinjoro gubernatoro?
—Kiu povus esti —respondis la sekretario—, se ne la sidanto sur la seĝo?
—Mi humiligas min antaŭ li —diris la kampulo.
Tuj sekve li genuiĝis kaj petis de Sancho lian manon por ĝin kisi. Sed Sancho rifuzis tion fari, kaj ordonis lin stariĝi kaj diri, kion do li volas. La kampulo obeis kaj diris:
—Sinjoro, mi estas kamparano el Miguel Turra, vilaĝo ses mejlojn for de Ciudad Real.
—Ha, jen alia Tirteafuera! —ekkriis Sancho—. Sed daŭrigu, frato, ĉar de mia flanko mi povas diri, ke mi tre bone konas Miguel Turra. Ĝi ne tre distancas de mia propra vilaĝo.
—Nu, bone, la afero estas, sinjoro —daŭrigis la kampulo—, ke, pro mizerikordo de Dio, mi edziĝis kun licenco kaj beno de la Sankta Eklezio Katolika Romana, kaj havas du filojn: la pli juna studas por fariĝi bakalaŭro, kaj la alia por licenciiĝi. Mi estas vidvo, ĉar mia edzino mortis, aŭ pli ĝuste, ĉar ŝin mortigis fuŝa kuracisto, laksigante ŝin, kiam ŝi gravedis. Kaj se Dio volintus, ke ŝia infano normale naskiĝus kaj estus knabo, mi igus lin studi, ke li fariĝu kuracisto: tiel, li ne sentus envion al siaj fratoj, la bakalaŭro kaj la licenciito.
—Kaj se via edzino ne estus mortinta aŭ mortigita —diris Sancho—, nun vi ne estus vidvo, ĉu ne?
—Efektive, sinjoro, vi pravas.
—Nu, jen, ni progresas! —respondis Sancho—. Daŭrigu, frato, ne perdu la tempon. La nuna horo estas por dormi, ne por trakti aferojn.
—Sciu do —diris la kampulo—, ke mia filo, la estonta bakalaŭro, enamiĝis, en la sama vilaĝo, al juna pucelo nomita Clara Perlerina, filino de la riĉega kamparano Andrés Perlerino. Ĉi nomo Perlerino havas nenian genealogian originon kaj venas de tio, ke la membroj de ĉi familio estas paralizuloj kaj, por ke la nomo sonu pli bone, oni nomas ilin Perlerinos anstataŭ paralizuloj. Tamen, se diri la veron, la pucelo similas al orienta perlo, kaj, se oni rigardas ŝin de la dekstra flanko, ŝi ŝajnas kampara floro; sed de la liva, ŝi ne aspektas tiel bone, ĉar mankas al ŝi la tiuflanka okulo, kiu ŝi perdis kaŭze de variolo. Kaj, kvankam vidiĝas plena de grandaj kavetoj, la personoj, kiuj ŝin admiras, asertas, ke temas, ne pri kavoj, sed pri tomboj, kien falas la animoj de ŝiaj amantoj. Ŝi estas tiel pur-ama, ke ŝia nazo suprentiriĝas, se tiel diri, kvazaŭ forkurante de la buŝo; malgraŭe, ŝi bele aspektas, ĉar ŝi havas grandan buŝon kaj, se ne mankus al ĝi dek aŭ dek du dentoj kaj molaroj, ĝi rangus inter la plej perfektaj. Pri ŝiaj lipoj mi ne scias kion diri: ili estas tiel mincaj kaj delikataj, ke, se eblus volvi lipojn, el ili oni povus fari bulon; sed tial, ke ili havas koloron diferencan de la kutima koloro de la lipoj, ili ŝajnas mirindaj, jaspitaj per bluo, verdo kaj purpuro. Kaj pardonu min, sinjoro gubernatoro, se mi detale pentras la trajtojn de la pucelo: finfine ŝi estos mia bofilino, mi ŝin tre amas, kaj ŝi ŝajnas bona al mi.
—Pentru laŭvole —diris Sancho—. Via pentrado tre plaĉas al mi kaj, se mi manĝintus, mi konsiderus vian portreton la plej bona deserto.
—La deserton mi priservos al vi siatempe[366] —respondis la kampulo—. Kaj kredu min, sinjoro, se mi povus pentri ŝian eleganton kaj ŝian staturon, ili kaŭzus admiron. Sed fari tion ne eblas, ĉar ŝi sidas tute kurbiĝinta kaj buliĝinta, kaj ŝiaj genuoj tuŝas ŝian buŝon. Tamen, oni bone vidas ke, se ŝi povus stari, ŝia kapo atingus la plafonon. Kaj ŝi jam estus donita sian manon, en promeso de edziniĝo, al mia filo bakalaŭro, sed okazas, ke ŝi ne kapablas etendi ĝin pro ties kripleco; malgraŭ ĉio, per siaj ungoj longaj kaj kurbaj ĝi montras sian belan kaj proporcian formon.
—Tre bone —diris Sancho—. Ni imagu, frato, ke vi jam pentris ŝin de la kapo ĝis la piedoj. Kaj nun, kion vi volas? Iru rekte al la afero, sen tiom da zigzagoj, devioj, aldonoj kaj remburaĵoj.
—Mi volus, sinjoro, ke via moŝto faru al mi la favoron doni al mi rekomendan leteron por la patro de la junulino, en kiu letero vi supliku lin, ke li bonvolu konsenti la celebron de ĉi geedziĝo, se konsideri, ke li kaj mi proksimume egalas ne nur rilate al la mono, sed ankaŭ rilate al la donoj de la naturo, ĉar, verdire, sinjoro gubernatoro, mia filo estas posedata de la demono,[367] kaj ne pasas unu sola tago, sen ke la malicaj spiritoj turmentu lin du tri fojojn. Iam li falis en la fajron de la kameno kaj havas la vizaĝon ŝrumpa kiel pergameno, kaj liaj okuloj estas iom tro larmaj kaj mukaj; sed li ĝuas anĝelan karakteron, kaj se li ne bategus sin mem per la pugnoj, li estus vera sanktulo.
—Ĉu vi volas ion plian, frato? —demandis Sancho.
—Ion plian mi deziras, sed ne kuraĝas ĝin mencii —respondis la kampulo—. Nu bone, ĉu konvene, ĉu ne konvene, mi eldiru ĝin, ke ĝi ne putru en mia brusto. Mi dezirus, sinjoro, ke via moŝto donu al mi tri cent aŭ ses cent dukatojn, kiel helpon al la doto de mia filo bakalaŭro; mi volas diri, por helpi lin fondi sian hejmon, ĉar finfine, li kaj lia edzino devos vivi per si mem, sen submetiĝi al la impertinento de la bopatroj.
—Se vi deziras ion kroman, diru ĝin. Ne permesu, ke la honto aŭ la timido senkuraĝigu vin.
—Ne, certe ne —respondis la kampulo.
Sed apenaŭ li aŭdis la respondon, la gubernatoro stariĝis, prenis la seĝon, kie li sidis ĝis tiam, kaj diris:
—Mi ĵuras je Dio, don kampulaĉo kruda kaj senhonta, ke se vi ne malaperos tuj el mia vido, mi frakasos kaj splitos vian kapon per ĉi seĝo! Filo de putino, fripono, pentristo de la diablo, ĉu vi venis ĉi-hore peti de mi ses cent dukatojn? Kie mi havas ilin, fetora? Kaj eĉ se mi ilin havus, kial mi devus doni ilin al vi? Pajaco, idioto, per kio tuŝas min Miguel Turra aŭ la tuta familio Perlerines? Jam forglitu, mi ripetas, ĉar alie, mi ĵuras je mia sinjoro la duko, mi faros kiel dirite. Sendube vi estas, ne de Miguel Turra, sed ia malica fripono sendita ĉi tien de la infero por tenti min. Aŭskultu, kot-anima, ne pasis ankoraŭ unu tago kaj duono de kiam mi okupis la gubernatorecon, kaj vi pensas, ke mi posedas jam ses cent dukatojn!
La butlero signis al la kamparano, ke li forlasu la ĉambron, kion li faris kapklina kaj ŝajne kun la timo, ke la gubernatoro fine plenumus sian minacon: tiel bele la farsulo sciis ludi sian rolon!
Sed ni deturnu nin de Sancho kaj ties kolero, regu la paco, kaj ni revenu al don Quijote, kiun ni lasis kun la vizaĝo bandaĝita kaj kuracata kaŭze de la kataj grat-vundoj. Lia resaniĝo daŭris ok tagojn, kaj en unu el ili okazis al li io, kion Cide Hamete promesas rakonti ĝuste kaj fidele, kiel li kutime faras rilate al la aferoj, eĉ plej sensignifaj, de ĉi historio.
Ĉapitro 48
Pri tio okazinta al don Quijote kun doña Rodríguez, la duenjo de la dukino, kaj pri aliaj eventoj, indaj je mencio kaj eterna memoro
Profundan ĉagrenon kaj triston sentis la grave vundita don Quijote, kun la kapo bandaĝita, kaj la vizaĝo markita, ne de la mano de Dio, sed de la ungoj de kato: misfortunoj propraj al la vagantaj kavaliroj. Dum ses tagoj li ne aperis publike, kaj en la dirita tempo, kiam unu nokton li kuŝis sendorma, pensante pri siaj misfortunoj kaj pri la persekutado de Altisidora, li aŭdis, ke oni provas aperti per ŝlosilo la pordon de lia ĉambro, kaj li imagis tuj, ke la amo-frapita pucelo venas por elmeti al provo lian ĉaston kaj klopodi venki lian ŝuldatan fidelon al lia sinjorino Dulcinea de El Toboso.
—Ne —li diris per aŭdebla voĉo, kredante vera kion li imagis—. La plej granda belulino de la tero ne sufiĉos, por ke ĉesu adori la damon, kies bildon mi tenas stampita en la centro de mia koro kaj en la plej sekreta fundo de mia persono. Ĉu transformite en kampulinon cepomanĝan aŭ en nimfon de la ora rivero Tajo, okupatan teksi tolon per silkaj kaj oraj fadenoj, ĉu retenate de Merlín aŭ Montesinos en ajna loko, vi apartenas al mi, kaj mi estas via, kie ajn mi troviĝas.
[366]
Sendube ironia aludo al tio, ke, ĉe la fino de la konversacio, la kampulo petos de Sancho kvanton da mono.
[367]
Oni ĝenerale kredis, ke en la epilepsiuloj sidas demonoj, kiuj kaŭzas la epilepsiajn konvulsiojn.