Выбрать главу

En la sama momento, kiam li finis ĉi vortojn, la pordon oni apertis. La hidalgo starigis sin sur la lito, envolvite de la kapo ĝis la piedoj en peplomo el flava sateno, kun dormoĉapo sur la kapo, kaj kun la vizaĝo kaj la mustaĉo bandaĝitaj: la unua pro la grato-vundoj, kaj la dua por ke la lipharoj ne tro subenkurbiĝu. Kaj, en tia kostumo, li ŝajnis la plej eksterordinara fantomo imagebla. Li fiksis la rigardon sur la pordon, kun ideo, ke li vidos eniri la afliktitan kaj amofrapitan Altisidora, sed tiam aperis ĉe la pordo ege respektinda duenjo kun blanka vualo plisita, tiel longa, ke ĝi kovris kaj volvis ŝin de la kapo ĝis la piedoj. Per la fingroj de la liva mano ŝi tenis luman kandelon, kaj per la dekstra ŝirmis sian vizaĝon, por ke la brilo de la flamo ne trafu al ŝi en la okulojn, garnitajn per tre grandaj okulvitroj. Ŝi paŝetis silente, per molaj piedoj.

Don Quijote rigardis ŝin de sia altano, kaj pensante, ĉe ŝia kostumo kaj ŝia silento, ke ŝi estas magiistino aŭ sorĉistino, kiu venas en tia vesto por fari al li damaĝon, li komencis krucosigni al si kun granda rapido. La vizito alproksimiĝis kaj, atinginte la mezon de la ĉambro, levis la rigardon kaj rimarkis, kiel haste sin krucosignas don Quijote; kaj se li timiĝis ĉe ŝia aspekto, ĝi same teruriĝis ĉe la lia, ĉar tuj kiam ŝi vidis lin tiel alta kaj flava, kun la peplomo kaj la bandaĝoj lin deformintaj, ŝi kriis, dirante:

—Jesuo! Kion mi vidas?

Ŝi skuiĝis de timo, la kandelo falis de sia mano, kaj, vidante sin subite en tenebro, ŝi sin turnis por foriri; sed, en sia alarmo, ŝi stumblis ĉe sia jupo kaj peze falis sur la plankon. Don Quijote, terurite, komencis krii:

—Mi ĵurpetas vin, fantomo, aŭ kio ajn vi estas, ke vi diru vian nomon kaj, ankaŭ, kion vi volas de mi. Se vi estas punata animo, tion konfesu al mi, kaj mi faros por vi ĉion eblan, ĉar mi estas kristana katoliko kaj klopodas fari bonon al ĉiuj: ĉi tial mi aliĝis al la ordeno de la vagantaj kavaliroj, kies devoj ampleksas eĉ tion, helpi la animon de la purgarorio.

La konsternita duenjo, aŭdante, ke oni ĵurpetas ŝin, taksis laŭ sia propra timo la timon de don Quijote, kaj kun voĉo flustra kaj aflikta, diris:

—Sinjoro don Quijote (se efektive via moŝto estas don Quijote), mi estas nek vizio nek fantomo, kiel certe vi pensis, sed doña Rodríguez, honora duenjo de mia sinjorino la dukino. Kaj mi venas al vi kun unu el la necesoj, kiujn via moŝto scias kontentigi.

—Diru, sinjorino doña Rodríguez —respondis don Quijote—. Ĉu eble vi venas kiel perantino de am-afero?. Se jes, mi devas informi vin, ke viaj klopodoj vanus, ĉar mi apartenas al la senegala belo de mia sinjorino Dulcinea de El Toboso. Unuvorte, sinjorino Rodríguez, se vi flanklasas kaj forgesas ĉian aman mesaĝon, vi povas denove ekbruligi vian kandelon kaj paroli kun mi ion ajn, laŭ via plaĉo kaj deziro, esceptante, kiel dirite, frivolaĵojn de lasciva karaktero.

—Sinjoro, mi ne farus tian rolon! —ekkriis la duenjo—. Oni bone vidas, ke via moŝto apenaŭ konas min. Mi ne havas ankoraŭ tiel maturan aĝon, ke mi limigu min al tiaj infanecaj peradoj. Dio laŭdatu, mia animo sidas en mia karno, kaj ĉiuj miaj dentoj kaj molaroj en mia buŝo, krom kelke da ili, jam perditaj kaŭze de la kataroj tiel komunaj en ĉi regiono de Aragón. Sed via moŝto atendu momenton: mi eliros ekbruligi la kandelon kaj tuj revenos rakonti miajn misfortunojn al vi, la riparanto de ĉiaj afliktoj de ĉi mondo.

Senplie ŝi eliris el la ĉambro, kie don Quijote, pensema kaj pli trankvila, restis atendante ŝian revenon. Sed baldaŭ, mil ideoj rilate al ĉi nova aventuro komencis boli en lia cerbo. Ŝajnis al li plej riproĉinde, ke li elmetis sin al la danĝero rompi la fidelecon, kiun li promesis al sia sinjorino, kaj diris en si:

—Ĉu eble la diablo, tiel lerta kaj subtila, volas nun trompi min pere de duenjo, kvankam li ne sukcesis per imperiestrinoj, reĝinoj, markizinoj kaj grafinoj? De multaj saĝaj personoj mi aŭdis ofte, ke la diablo, se li ne povas delogi iel, provas alie. Ĉu eble ĉi soleco, ĉi okazo kaj ĉi momento ne povus veki mian dormantan deziron kaj igi min fali tien, kie mi ne stumblis antaŭe dum tiom da jaroj? En tiaj cirkonstancoj, pli konvenas forkuri ol atendi la batalon… Sed certe mia menso mise funkcias, se konsideri, ke mi pensas kaj parolas tiom da stultaĵoj: ĉar ne eblas, ke duenjo dika, longavuala kaj kun okulvitroj povus veki aŭ eksciti eĉ unu lascivan penson en la plej degenerinta koro de la mondo. Ĉu hazarde ekzistas sur la tero ia duenjo kun karesinda karno? Ĉu hazarde troviĝas en la mondo ia duenjo ne impertinenta, afekta kaj prudaĉa? Forvelu do, vi, bando da duenjoj, tute senvaloraj por la homaj plezuroj! Ho, kiel bone faris la damo, kiu laŭdire havis en sia estrado du manekenoj en figuro de duenjoj, kun ties okulvitroj kaj kudro-kuseneto, kvazaŭ ili farus punton! Kaj tiaj statuoj donis al sia ĉambro la saman respektindon, kiel veraj duenjoj.

Tion dirante, li eksaltis el la lito kun intenco fermi la pordon, por ke sinjorino Rodríguez ne eniru denove, sed en la momento, kiam li atingis ĝin, sinjorino Rodríguez jam alpaŝis kun luma kandelo el blanka vakso. Sed, vidante pli deproksime la hidalgon, envolvitan en la peplomo, kun la bandaĝoj kaj la dormo-ĉapo, ŝi denove ektimis, retroiris du paŝojn kaj diris:

—Ĉu mi estas sekura, sinjoro kavaliro? Ĉar tio, ke vi eliris el la lito, ne ŝajnas montri honestan intencon de via flanko.

—Mi volus fari la vi la saman demandon, sinjorino —respondis don Quijote—. Diru: ĉu mi estas sekura kotraŭ atako aŭ perforto?

—De kiu vi petas tian sekurecon, sinjoro kavaliro? —demandis la duenjo.

—De vi mem —respondis don Quijote—, ĉar mi ne konsistas el marmoro, nek vi el bronzo, kaj nun estas, ne la deka horo matene, sed la noktomezo, aŭ eble iom pli. Krome, ni troviĝas en ĉi ĉambro, pli kaŝita kaj sekreta ol sendube estis la groto, kie la perfida kaj aŭdaca Eneo ĝuis la belan kaj kompateman Didonan. Sed donu al mi la manon, sinjorino, ĉar verdire, ne ekzistas pli granda sekureco ol mia ĉasto kaj virto, kaj la respekto inspirata de viaj vualoj.

Tion dirinte, li kisis sian dekstran manon, kaj prenis per ĝi la ŝian, post ol ŝi faris la saman ceremonion.[368]

Ĉi tie Cide Hamete paŭzas por ĵuri je Mahomedo, ke li volonte donus la pli bonan el siaj du kaftanoj, por vidi ilin paŝi de la pordo al la lito kun la manoj kunkroĉitaj.

Fine don Quijote enlitiĝis, kaj doña Rodríguez, ĉiam kun siaj okulvitroj kaj kun sia kandelo, sidiĝis sur seĝo je ioma distanco de la lito. Don Quijote buliĝis kaj kovris sin tute, montrante nur la vizaĝon, kaj post ol la du homoj trankviliĝis, la hidalgo rompis la silenton, dirante:

—Sinjorino doña Rodríguez, via moŝto povas elverŝi vian aflikton kaj senpezigi vian koron: mi aŭskultos vin per ĉastaj oreloj kaj helpos vin per aktiva kompato.

—Tion mi kredas —diris la duenjo—, ĉar de via agrabla kaj ĝentila persono, oni povas atendi nur respondon tiel kristanan. Okazas, sinjoro don Quijote, ke, kvankam via moŝto vidas min sur ĉi seĝo, meze de la regno Aragón kaj en kostumo de duenjo konsumita kaj mistraktata de la sorto, mi naskiĝis en Asturias, kaj en familio ligita al multaj el la plej bonaj de la dirita provinco; sed mia mava sorto, kaj la senzorgo de miaj gepatroj, kiuj perdis sian havon sen scii kial aŭ kiel, kondukis min al la ĉefurbo, al Madrid, kie, por vivi trankvile kaj eviti al si pli grandaj misfortunojn, miaj gepatroj metis min kiel ĉambristinon je la servo de nobela damo. Kaj sciu, sinjoro, ke en mia tuta vivo mi ne renkontis eĉ unu personon kapablan superi mian lerton en la brodado kaj en la kudro de tolaĵoj. Nu, miaj gepatroj lasis min en ŝia palaco, reiris al sia lando kaj, kelke da jaroj poste, certe vojaĝis al la ĉielo, ĉar ili estis ankaŭ bonaj kaj kristanaj katolikoj. Mi vivis orfa kaj dependanta de la mizera salajro kaj la ridindaj favoroj ordinare ricevataj de la ĉambristinoj ĉe tiaj nobeloj. Tiam okazis, ke certa ŝildisto de la palaco, viro jam olda, barba kaj korpulenta, kaj precipe hidalgo kiel la reĝo, ĉar li naskiĝis en Asturias, enamiĝis al mi, sen ke mi donus al li ajnan okazon por tio. Pasis la tempo, sed ni ne tenis niajn rilatojn tiel sekretaj, ke nia sinjorino ne ekscius pri ili, kaj por eviti, ke la homoj klaĉadu, ŝi igis nin geedziĝi laŭ la ritoj kaj ceremonioj de la Sankta Eklezio Katolika Romana. De nia geiĝo ni havis filinon, kio metis finon al mia bona sorto (se tian mi ĝuis), ĉar, kvankam mi ne mortis en la akuŝo, okazinta ĝustatempe kaj facile, mia edzo forpasis iom poste kaŭze de certa incidento, tia, ke se mi havus tempon por ĝin rakonti, sendube ĝi mirigus vian moŝton.

вернуться

[368]

Kisi al si la propran manon, antaŭ ol premi la manon de alia persono, estis elmontro de rekta kaj honesta intenco.