Выбрать главу

Ĉe tio ŝi komencis kortuŝe plori, kaj daŭrigis:

—Pardonu min, sinjoro don Quijote, sed mi ne povas regi min. Ĉiufoje kiam mi memoras mian povran edzon, la larmoj inundas miajn okulojn. Je Dio! Kiel solene li portis mian sinjorinon post si, sur la gropo de forta mulo, nigra kiel la gagato mem! Tiam oni ne utiligis kaleŝojn nek portoseĝojn (male ol, laŭdire, oni faras nuntempe), kaj la sinjorinoj rajdis post siaj ŝildistoj sur la sama ĉevalo. Sed la jenan epizodon mi rakontu al vi, por ke vi havu ideon pri la bona edukiteco kaj ĝentilaj manieroj de mia kara edzo: foje, kortega juĝisto, kun eskorto de du ĝendarmoj antaŭe, estis elrajdanta el la strato Santiago, en Madrid, (strato iom mallarĝa), en la ĝusta momento kiam mia edzo pretis eniri en ĝin. Sed, vidante la juĝiston, mia bona ŝildisto tuj bridis la mulon kaj igis, ke ĝi duonturniĝu kvazaŭ li volus akompani la juĝiston.[369] Mia sinjorino, sidanta sur la gropo, diris al li flustre: «Kion vi faras, stulta? Ĉu vi forgesis, ke mi estas ĉi tie?». La juĝisto detenis sian ĉevalon, pro ĝentilo, kaj diris: «Daŭrigu vian vojon, sinjoro. Al mi apartenas akompani sinjorinon doña Casilda». (Mia mastrino nomiĝis tiel). Tamen mia edzo, kun la ĉapo en la mano, insistis en sia ideo akompani la juĝiston, kaj, vidante tion, mia sinjorino, plena de kolero kaj ĉagreno, prenis dikan pinglon (aŭ specon de aleno, mi kredas) kaj enpuŝis ĝin en lian lumbon. Mia edzo ĵetis fortan krion de doloro, kaj tiel abrupte turnis sin, ke li kaj lia mastrino falis surteren, Du lakeoj ŝiaj, same kiel la juĝisto kaj la ĝendarmoj, alkuris helpi ŝin leviĝi. La placo Guadalajara agitiĝis, t.e. la neniofaraj uloj tie pasumantaj. Mia sinjorino revenis piede al sia hejmo kaj mia edzo iris en barbirejon,[370] dirante, ke oni trapikis al li la korpon. Sekve de ĉio ĉi, li akiris tian reputacion de ĝentila homo, ke la buboj ofte persekutis lin sur la stratoj, kriante al li mokajn nomojn. Pro la incidento, kaj pro tio, ke li estis iom kurta-vida, mia sinjorino maldungis lin, kaj ĉi afero tiel multe lin deprimis, ke mi pensas, ke sendube la aflikto kaŭzis la li morton. Mi restis do vidvino, forlasita kaj ŝarĝita per unu filino, kies belo kreskis kiel la ŝaŭmo de la maro. Fine, dank’ al mia reputacio de lerta kudristino, mia nuna sinjorino la dukino, tiam ĵus edziniĝinta kun mia mastro la duko, volis preni min kun si, kaj cetere ankaŭ mian filinon, al ĉi regno Aragón, kie, tagon post tago, plu kreskis mia filino kaj, kun ŝi, la tuta ĉarmo de la mondo: ĉar ŝi kantas kiel kalandro, dancas kiel la pensoj, saltas kiel kapreolo, legas kaj skribas kiel lerneja instruisto kaj kalkulas kiel avarulo. Pri ŝia amo al la pureco mi diras nenion ĉar eĉ ne la flua akvo pli puras ol ŝi. Nun ŝi havas, se mi bone memoras, dek ses jarojn, kvin monatojn kaj tri tagojn, pli malpli. Nu okazis, ke la filo de tre riĉa kampulo vivanta ne for de ĉi tie, en unu el la vilaĝoj de mia sinjoro la duko, enamiĝis al mia filino kaj, mi ne scias kiel, la paro kuniĝis. Sub promeso de edziĝo li trompis ŝin kaj nun li rifuzas plenumi sian parolon. Kaj, kvankam mia sinjoro la duko scias pri la tuta afero, ĉar mi mem plendis ĉe li ne unu fojon, sed multajn, kaj petis lin devigi la kampulon edziĝi al mia filino, tamen miaj vortoj eniras al li tra unu orelo kaj eliras tra la dua, kaj li apenaŭ volas aŭskulti min. La kaŭzo de tio estas, ke la patro de la deloginto tre riĉas, pruntas monon al la duko, kaj ofte metas kaŭcion kiel garantion de liaj ŝuldoj, sekve la duko neniel volas ĉagreni aŭ kontraŭi lin. Mi dezirus do, sinjoro don Quijote, ke via moŝto entreprenu la riparon de ĉi arbitro, ĉu per petoj, ĉu per armoj, ĉar, laŭ ĝenerala onidiro, vi venis en la mondon por tiaj riparoj, kaj ankaŭ por korekti misfarojn kaj protekti la senfortunajn. Via moŝto pensu precipe pri la orfaneco de mia filino, pri sia ĝentilo, pri ŝia juna aĝo, kaj pri ŝiaj ceteraj bonaj kvalitoj jam antaŭe menciitaj; kaj mi ĵuras je Dio kaj mia konscienco, sinjoro, ke inter la ĉambristinoj de mia dukino, eĉ ne unu valoras pli ol la tondaĵoj de ŝiaj ungoj. Kaj rilate al la nomata Altisidora, laŭdire la plej ĉarma kaj sprita, ŝi staras almenaŭ ses mejlojn post mia filino. Ne forgesu, sinjoro, ke ne ĉio estas oro, kio brilas: ĉi Altisidoraĉa havas pli da vanto ol la belo, kaj pli da senhonto ol da modesto. Krome, ŝi ne tre sanas, ĉar ŝia elspiro odoraĉas, tiel, ke oni ne povas resti momenton apud ŝi. Kaj eĉ mia sinjorino la dukino… sed mi silentu: oni diras, ke la muroj havas orelojn.

—Je mia vivo, sinjorino doña Rodríguez! Kio okazas al la sinjorino dukino? —demandis don Quijote.

—Se vi tiel ĵurpetas, mi ne povas ne respondi per la vero vian demandon —diris la duenjo—. Ĉu vi rimarkis, sinjoro don Quijote, la belon de mia sinjorino la dukino, ŝian haŭton glatan kaj brilan kiel la klingo de glavo, ŝiajn vangojn el lakto kaj karmino, kun la suno en unu kaj la luno en la dua, kaj ŝian gracian irmanieron, kvazaŭ, paŝante, ŝi disdegnus la teron? Ĉu ne ŝajnas, ke ŝi radias sanon, kien ajn ŝi iras? Nu, sciu via moŝto, ke ŝi devas danki pro tio, unue al la ĉielo, kaj due al siaj du fontoj, unu en ĉiu kruro,[371] ĉar ili elfluas la mavaj humoroj, kiuj plenigas ŝin laŭ la aserto de kuracistoj.

—Sankta Maria! —ekkriis don Quijote—. Ĉu eble mia sinjorino la dukino havas tiajn defluejojn? Mi ne kredus ion tian, eĉ se senŝuaj monaĥoj tion ĵurus al mi. Sed se vi, sinjorino Rodríguez, tiel firme asertas la aferon, sendube vi pravas. Tamen, tiaj fontoj, kaj en tiaj lokoj, certe distilas, ne humorojn, sed likvan ambron. Mi vere kredas nun, ke fari al si tiajn fontojn tre konvenas al la sano.

Apenaŭ don Quijote finis paroli, kiam oni abrupte apertis kun granda bruo la pordon de la ĉambro, kaj doña Rodríguez ricevis tian ŝokon, ke la kandelo falis el ŝia mano, lasante la ĉambron tiel obskura kiel buŝo de lupo, kiel oni ordinare diras. Tuj poste la povra duenjo sentis, ke du manoj premas ŝian kolon, kun tiom da forto, ke ŝi apenaŭ povis spiri, dum alia persono, rapide kaj senparole, suprentiris ŝian jupon kaj komencis doni al la kompatinda doña Rodríguez, ŝajne per unu pantoflo, grandan nombron da batoj. Kaj, kvankam don Quijote ja kompatis ŝin, li ne moviĝis de la lito, kaj sen kompreni, kio vere okazas, kuŝis senmova kaj silenta, kaj eĉ timis, ke la pluvo da batoj povus fali ankaŭ sur lin… Li prave timis, ĉar la mutaj ekzekutistoj, lasinte draŝita la duenjon (kiu eĉ ne kuraĝis vei), turnis sin kontraŭ la hidalgon, elŝiris lin el sub la litotuko kaj la peplomo, kaj pinĉadis lin tiel forte kaj ofte, ke li devis defendi sin per la pugnoj: kaj ĉio ĉi okazis en la plej stranga silento.

La batalo daŭris preskaŭ duonon de horo, la fantomoj forglitis, doña Rodríguez aranĝis al si la jupon, kaj ĝemante je sia misfortuno, elpasis tra la pordo, sen diri eĉ unu vorton al don Quijote. La hidalgo, dolorplena, pinĉita, perpleksa kaj pensema, restis sola. Kaj tie ni lasas lin kun lia deziro scii, kiu perversa sorĉisto metis lin en tian staton. Sed ĉion oni rakontos siatempe; nun, Sancho Panza nin vokas, kaj la ordo postulata de ĉi historio trudas, ke ni reiru al li.

вернуться

[369]

Kelkfoje oni akompanis pro ĝentilo, sur parto de la vojo, personon pli altrangan hazarde renkontitan.

вернуться

[370]

La barbiroj havis kelkan scion pri medicino kaj funkciis kiel ĥirurgoj.

вернуться

[371]

«fontoj» nomiĝis certaj ulceroj, el kiuj fluis puso kaj aliaj likvaĵoj; kelkokaze oni ilin faris intence por, laŭ la tiamaj ideoj, elpurigi tiel la korpon el ĝiaj nocaj substancoj.