Ĉapitro 49
Pri tio okazinta al Sancho Panza en lia rundo de la insulo
Ni lasis la grandan gubernatoron kolera kaj ĉagrenita kontraŭ la fripona kampulo portreto-pentra, kiu, instrukciita de la majordomo (kaj ĉi lasta instrukciita de la duko), kunlaboris kun ili por mokadi Sanchon. Sed la ŝildisto, kvankam senscia, krud-maniera kaj grasa, tamen sciis teni sin sur sia tereno, kaj diris al la ĉeestantoj, kaj ankaŭ al la doktoro Pedro Recio (reveninta en la ĉambron, post ol oni traktis private la leteron de la duko):
—Mi komprenas nun tre bone, ke la gubernatoroj kaj juĝistoj devas, aŭ devus, esti el bronzo por elporti la trudiĝemon de ĉi negocistoj, kiuj volas ĉiusezone kaj ĉiuhore, ke oni aŭskultu kaj traktu iliajn aferojn senkonsidere al ĉio cetera. Kaj se la kompatinda juĝisto nek aŭskultas nek traktas ilin, ĉar li ne povas, aŭ ĉar ne sonis la horo de la aŭdienco, tiam la negocistoj tuj komencas malbeni, kritiki kaj kalumnii lin kaj eĉ ĵetas koton sur la reputacion de lia familio. Stulta kaj idiota negocisto: ne rapidu; atendu la ĝustan momenton kaj la konvenan okazon por aferumi; ne venu ĉe la manĝo- aŭ dormo-horo, ĉar la juĝistoj estas el karno kaj ostoj kaj devas doni al siaj korpoj kion la Naturo postulas. Sed oni esceptu min, se konsideri, ke mi ne nutras mian propran korpon, dank’ al la sinjoro doktoro Pedro Recio Tirteafuera, ĉi tie ĉeestanta, kiu deziras, ke mi mortu de malsato, kaj asertas, ke tia morto estas la vivo. Dio donu ĉi vivon al li kaj al la ceteraj de lia speco, t.e. al la fuŝaj kuracistoj, ĉar la bonaj meritas palmobranĉojn kaj laŭrojn.
Kiuj konis Sanchon, miris aŭdante lin paroli tiel elegante, kaj ne sciis al kio atribui tian fenomenon, kvankam ili supozis, ke la gravaj oficoj kaj postenoj, aŭ stimulas, aŭ sufokas la inteligenton. Fine, doktoro Pedro Recio Agüero de Tirteafuera promesis al Sancho lasi lin manĝi en la nokto, eĉ se agante tiel, oni pekus kontraŭ la kompleta serio de aforismoj de Hipokrato. La gubernatoro, kontenta kun lia promeso, atendis ege senpacience la nokton, kaj, kvankam ŝajnis al li, ke la tempo absolute haltis, tamen alvenis la momento tiel longe dezirata, kaj oni surtabligis al li stufitan bovinaĵon kun cepoj kaj kelke da rostitaj piedoj de bovido iomete tro aĝa. Sancho ĵetis sin sur la pladojn kun pli da apetito ol se oni estus prezentinta al li frankolinojn el Milano, fazanojn el Romo, bovidaĵon el Sorrento, perdrikojn el Morón aŭ anserojn el Lavajos.[372] Kaj, manĝante, li diris al Pedro Recio:
—Aŭskultu, sinjoro doktoro: de nun, ne gravas se vi ne donos al mi rafinitajn padojn aŭ delikataĵojn, ĉar tiaj viktualioj elskuas mian stomakon el ties ĉarniroj. Ĝi kutimiĝis al viando kapra kaj bova, al lardo, fumaĵoj, napoj kaj cepoj, kaj se hazarde oni donus al ĝi palacajn pladojn, ĝi ricevus ilin rifuzeme kaj kelkfoje eĉ kun naŭzo. Estus bone se la butlero alportus al mi la tiel nomatan olapodridon[373] (ju pli ĝi putras, des pli ĝi bongustas). Li povas enmeti en la olapodridon ĉion ajn, laŭ sia bontrovo, kondiĉe ke ĉio estu manĝebla; mi dankus lin kaj iam repagus al li la favoron. Kaj nun, neniu moku min, ĉar, aŭ ni ĉiuj estas seriozaj, aŭ ni ĉiuj ŝercas. Ni vivu kaj manĝu do en paco kaj konkordo, ĉar, kiam Dio sendas la lumon de la aŭroro, la tago brilas por ni ĉiuj. Mi regos ĉi insulon sen damaĝi la intereson de aliaj kaj sen forgesi mian propran intereson. Kaj oni havu la okulojn apertaj kaj bone atentu, ĉar la diablo troviĝas en Cantillana,[374] kaj, se oni donos al mi la okazon, oni vidos min fari mirindaĵojn. Vere, la muŝoj manĝas personon tro dolĉan.
—Via moŝto tre pravas, sinjoro gubernatoro —diris la butlero—, kaj, je la nomo de la insulanoj, mi informas vin, ke ili servos vian moŝton senhezite, ame kaj bonvole, ĉar, jam de la komenco de via ofico, via milda maniero regi lasas al ili nenian pretekston fari aŭ pensi ion al vi kontraŭan.
—Mi vin kredas —respondis Sancho—, kaj ili estus idiotoj, se ili pensus aŭ agus alie. Kaj mi ripetas, ke oni zorgu nutri min kaj mian azenon, ĉar tio plej gravas kaj atentindas. Kaj, kiam la horo alvenos, ni faros rundon, tial, ke mi intencas elpurigi ĉi insulon je nedecaĵoj, vagabondoj kaj uloj pigraj kaj friponaj. Sciu, amikoj, ke la homoj sentaŭgaj kaj neniofaraj similas, en la regno, al la virabeloj, kiuj manĝas la mielon produktitan de la abelinoj. Mi intencas doni protekton al la kamparanoj, garantii al la hidalgoj ties privilegiojn, asigni premion al la virtuloj kaj, ĉefe, respekti la religion kaj honori la ekleziulojn. Kion vi opinias pri miaj projektoj, amikoj? Ĉu mi diris ion saĝan aŭ ne?
—Tiel saĝan, sinjoro gubernatoro —respondis la majordomo—, ke mi miras, ke homo apenaŭ klera, povas diri tiom da aferoj plenaj de trafaj juĝoj kaj konsiloj, tiel diferencaj de tio, kion atendis de via kapablo la personoj sendintaj vin ĉi tien. Sed ĉiutage oni vidas en la mondo neatenditajn aferojn: la ŝercoj turniĝas en seriozaĵojn, kaj la mokantoj vidas sin mokataj.
Alvenis la nokto, kaj la gubernatoro, manĝinte kun la permeso de la sinjoro doktoro Recio, pretigis sin por la rundo kaj eliris kun la majordomo, la sekretario, la butlero, la kronikisto —kies devo konsistis en la notado de la faroj de Sancho— kaj kun tiom da oficistoj kaj ĝendarmoj, ke la tuto formis ne etan batalionon. Sancho marŝis tiel bele en la mezo de la grupo, kun sia justico-vergo, ke nenia alia spektaklo pli vidindus. Suririnte kelke da stratoj, ili aŭdis bruon de kunfrapiĝo de klingoj, alkuris kaj trovis, ke nur du viroj interbatalas. Sed la paro, vidante veni la reprezentantojn de la justico, ĉesis ataki sin reciproke, kaj unu el ili kriis:
—Helpon, je la nomo de Dio kaj de la reĝo! Ĉu oni toleru, ke sur la stratoj de ĉi vilaĝo, la homoj estu atakataj kaj prirabataj?
—Trankviliĝu, bonulo —diris Sancho—, kaj rakontu al mi la motivon de ĉi kverelo: mi estas la gubernatoro.
Ĉe tio, lia antagonisto diris:
—Sinjoro gubernatoro, mi rakontos al vi ĉion per nur kelke da vortoj. Dio scias kiamaniere, ĉi viro ĵus gajnis en la monludejo, tie proksime, pli ol mil realojn. Mi ĉeestis la ludon kaj, kontraŭ la diktado de mia konscienco, mi donis opinion al li favoran rilate al ne tre klaraj kartometoj liaj. Li forlasis kun sia gajnita mono la tablon, kaj, kiam mi esperis, ke li donus al mi almenaŭ unu eskudon kiel rekompencon (ĉar tiom oni kutimas doni al gravuloj kiel mi, kiuj ĉeestas la partiojn de kartoj por juĝi pri la iro de la ludo, por apogi la trompistojn kaj por evitigi kverelojn), nu, li enbursigis sian monon kaj eliris el la domo. Ĉagrenita, mi sekvis lin kaj per ĝentilaj kaj mildaj vortoj mi petis lin, ke li donu al mi almenaŭ ok realojn, ĉar li scias, ke mi estas honesta homo sen metio kaj havo, tial, ke miaj gepatroj instruis al mi nenian profesion kaj postlasis al mi eĉ ne unu soldon. Sed li, pli ŝtelema ol Kako kaj pli granda trompisto ol Andradilla,[375] volis doni al mi nur kvar realojn. Via moŝto vidu do, sinjoro gubernatoro, kiel senhonta kaj senkonscienca li estas. Sed mi ĵuras, ke se via moŝto ne aperintus, mi igus lin vomi sian gajnitan monon kaj instruus lin, kiel oni dece kondutu.
—Kion vi diras al tio? —demandis Sancho, turnante sin al la alia viro.
La viro respondis, ke lia kontraŭulo parolis la veron, kaj ke li volis doni nur kvar realojn, ĉar li jam ofte donacas al li la menciitan sumon. Li aldonis, ke la atendantoj de monaj rekompencoj devas montri sin afablaj kaj ĝentilaj kaj preni kun rideto kiom ajn oni proponas al ili, kaj ne diskuti kun gajninto, se ili ne certas, ke li estas trompisto kaj gajnas per fiaj procedoj. Li asertis, ke la fakto, ke li ne volis rekompenci la entrudulon, plej bele pruvis, ke li estas honesta homo, ne ŝtelisto, ĉar la trompistoj ĉiam devas pagi tributon al siaj komplicoj.
[372]
Morón kaj Lavajos estas du hispanaj vilaĝoj, iam famaj pro la bona kvalito de siaj respektivaj perdrikoj kaj anseroj.
[373]
Neologismo. Hispane «olla podrida», laŭlitere «putranta poto». Tiel nomiĝas la poto en kiu oni kuiras samtempe multe da diversaj kaj bongustaj nutraĵoj. Ankaŭ tradukita en la ĉapitro 47 de la dua parto per la esprimo «miksita stufaĵo».
[374]
Iama proverba esprimo; signifas, ke ekzistas la danĝero de baldaŭa konflikto. Sancho aludas la anoncitan atakon kontraŭ la insulon, kaj tuj poste paradas sian kuraĝon.