Выбрать главу

—Teresa Panza estas mia patrino. La tiel nomata Sancho estas mia sinjoro patro, kaj la kavaliro nia mastro.

—Venu do, knabino, kaj gvidu min al via patrino —diris la paĝio—. Mi alportas por ŝi leteron kaj donacon de via patro.

—Tre volonte, sinjoro —respondis la knabino, kiu havis, laŭ sia aspekto, proksimume dek kvar jarojn.

Ŝi lasis sian tolaĵon al kunulino kaj, sen aranĝi al si la harojn aŭ surmeti la ŝuojn, ŝi salte kuris antaŭ la ĉevalo de la paĝio, dirante:

—Venu via moŝto. Nia domo troviĝas en ĉi ekstremo de la vilaĝo. Kaj mia patrino, tre afliktite, sidas hejme, ĉar jam delonge ŝi scias nenion pri mia sinjoro patro.

—Nu, mi alportas al ŝi tiel bonan novaĵon, ke ŝi devos danki Dion —respondis la paĝio.

Fine, saltante, kurante kaj kapriolante, la knabino alvenis al la vilaĝo kaj, antaŭ ol eniri en sian domon, ŝi laŭte vokis de la pordo:

—Venu, patrino Teresa, venu, venu! Ĉi tie estas sinjoro kun leteroj kaj kun aliaj aferoj senditaj de mia bona patro!

Ĉe la voko, Teresa Panza, ŝpinante stupobulon, eliris el la domo en bruna jupo (tiel kurta, ke ĝi ŝajnis tajlita ĉe la nivelo de ŝia honta parto), korsaĵo same bruna kaj kamizolo. Ŝi ne estis olda, kvankam ŝi aspektis pli ol kvardekjara, kaj vidiĝis forta, nerve energia kaj senkarna. Vidante sian filinon kaj la rajdantan paĝion, ŝi demandis:

—Kio okazas? Kiu estas ĉi sinjoro?

—Servisto de mia sinjorino Teresa Panza —li respondis.

Tion dirante, li saltis de sur la ĉevalo, humile genuiĝis antaŭ sinjorino Teresa kaj aldonis:

—Via moŝto permesu, ke mi kisu al vi la manojn, mia sinjorino doña Teresa, leĝa kaj propra edzino de sinjoro don Sancho Panza, gubernatoro de la insulo Barataria.

—Ho sinjoro, ne faru ion tian kaj stariĝu! —respondis Teresa—. Mi estas, ne palaca damo, sed povra kamparanino, filino de plugisto, kaj edzino, ne de gubernatoro, sed de vaganta ŝildisto.

—Via moŝto —klarigis la paĝio— estas la plej digna edzino de superdignega gubernatoro. Kaj kiel pruvo, ke mi diras la veron, jen ĉi letero kaj ĉi donaco.

Kaj tuj sekve li elpoŝiĝis kolieron el koraloj kun oraj ekstremoj, ĝin metis ĉirkaŭ ŝia kolo kaj diris:

—Ĉi letero estas de la sinjoro gubernatoro. Alia letero, kaj la koliero, estas de mia sinjorino la dukino, kiu sendis min al via moŝto.

Teresa gapis de miro, same kiel ŝia filino, kaj ĉi lasta diris:

—Oni min pendumu, se en ĉio ĉi ne intervenis nia sinjoro mastro don Quijote. Certe li donis al mia patro la gubernatoran postenon, aŭ graflandon, kiun li tiel ofte promesis al li..

—Efektive, vi pravas —respondis la paĝio—. Pro konsidero al sinjoro don Quijote oni nomis sinjoron Sancho gubernatoro de la insulo Barataria, kiel vi vidos per ĉi letero.

—Via moŝto ĝin voĉe legu, sinjoro —diris Teresa—, ĉar, kvankam mi scias ŝpini, eĉ ne unu literon mi konas.

—Ankaŭ mi ne —aldonis Sanchica—. Sed atentu ĉi tie. Mi iros voki iun, ke li ĝin legu: la pastron mem aŭ la bakalaŭron Sansón Carrasco. Tre volonte ili venos por scii la novaĵojn pri mia patro.

—Ne necesas voki iun —respondis la paĝio—. Kvankam ni ne scias ŝpini, mi scias legi, kaj legos ĝin.

Kaj efektive, li legis la leteron de la komenco ĝis la fino, sed ĝia teksto, ĉar jam konata, ne reaperas ĉi tie. Poste la paĝio elpoŝiĝis la leteron de la dukino kaj legis jene:

Kara Teresa:

La pozitivaj kvalitoj de boneco kaj talento de via edzo Sancho movis min peti de mia edzo, la duko, ke li donu al li la gubernatorecon de unu el siaj multaj insuloj. Oni informis min, ke li regas plej lerte, kio tre ĝojigas min kaj, cetere, ankaŭ mian sinjoron, la dukon. Tiel do, mi dankas la ĉielon, ke mi ne trompiĝis, kiam mi elektis lin por la gubernatora posteno: ĉar vi devas scii, sinjorino Teresa, ke en la tuta mondo apenaŭ troveblas bonaj gubernatoroj. Kaj Dio volu, ke mi kondutu tiel bone, kiel Sancho kondutas en la regado de sia insulo.

Mi sendas al vi, kara Teresa, kolieron el koraloj kun oraj ekstremoj. Tre plaĉus al mi, se ĝi konsistus el orientaj perloj; sed, kiel oni diras, eĉ eta donaco estas signo de estimo. Iam ni konos unu la alian kaj kreskos inter ni la amikeco, nur Dio scias ĝis kia grado. Salutu de mia flanko vian filinon Sanchica kaj diru al ŝi, ke ŝi estu preta, ĉar mi pensas edzinigi ŝin al bona partio, kaj tio povus okazi plej neatendite.

Oni diris al mi, ke ĉe via vilaĝo kreskas vere dikaj glanoj; sendu al mi du dekduojn da ili, kaj mi tre dankos al vi la favoron, ĉar ĝi venos de viaj manoj. Skribu al mi longe pri via sano kaj aferoj. Kaj se vi ion bezonas, nur parolu… kaj oni vin kontentigos. Dio vin gardu.

En ĉi kastelo. Vin amas, via amikino

La dukino

-Ho! —kriis Teresa, aŭskultinte la legadon de la letero—. Kiel bona, humila kaj senafekta sinjorino! Oni min enterigu kun tiaj damoj, ne kun la hidalginoj ĉi-vilaĝaj, kiuj pensas, ke, pro ilia rango, eĉ ne la vento devas ilin tuŝi, kaj iras al la kirko kun fiere levita kapo, kvazaŭ reĝinoj, eble imagante, ke ili perdus la honoron, se ili rigardus al kampulino. Kaj jen, ĉi bona sinjorino, kvankam dukino, nomas min sia amikino kaj traktas min kiel sam-rangan: mi vidu ŝin tiel alte kiel la plej alta kampanilo de tuta La Mancha! Rilate al la glanoj, kara sinjoro, mi sendos al ŝia dukina moŝto unu buŝelon da ili, tiel dikaj, ke la homoj iros de ĉie por vidi kaj admiri ilin. Por la momento, Sanchica, bone regalu ĉi sinjoron, priatentu lian ĉevalon, prenu kelke da ovoj el la stalo, detranĉu lardon abunde por fari grivojn kaj preparu al li manĝon indan je princo: li ĉion meritas pro sia bela mieno kaj pro siaj novaĵoj. Dume mi iros rakonti al niaj najbarinoj nian bonan sorton, kaj ankaŭ al la pastro kaj al barbiro majstro Nicolás, ĉar ili ĉiam estis kaj estas bonaj amikoj de via patro.

—Mi faros laŭ via deziro, patrino —respondis Sanchica—. Sed pensu, ke vi devas doni al mi la duonon de la koliero, ĉar sendube mia sinjorino la dukino ne estas tiel stulta sendi ĝin nur al vi.

—Ĝi estos tute via, filino —respondis Teresa—. Sed permesu, ke mi portu ĝin kelke da tagoj, ĉar tio vere ĝojigas al mi la koron.

—Same vi ĝojos, kiam vi vidos kion mi havas en ĉi vojaĝo-sako —diris la paĝio—. Temas pri vesto el tre delikata ŝtofo, kiun la sinjoro gubernatoro surmetis nur unu fojon por iri ĉasi. Kaj, laŭ liaj instrukcioj, ĝi estas por sinjorino Sanchica.

—Li vivu mil jarojn, kaj lia mesaĝisto same longe —respondis Sanchica—. Kaj eĉ du mil jarojn, se necese.

Ĉe tio Teresa eliris kun la koliero sur la brusto, frapetante per la fingroj sur la leteroj, kvazaŭ sur tamburino. Hazarde, ŝi renkontis la pastron kaj la bakalaŭron Sansón Carrasco, kaj komencis salti, dirante:

—Jen, baldaŭ finiĝos ĉe ni la parencoj senmonaj, ne dubu pri tio. Posteneton gubernatoran ni havas. Nun kuraĝu disdegni min la plej rigid-nuka hidalgino: mi scios fari al ŝi bonan lavon!

—Kio okazas, Teresa Panza? Pri kiaj frenezaĵoj vi parolas kaj kion vi portas en la mano?

—Jen la frenezaĵoj: leteroj de dukinoj kaj gubernatoroj, kaj ĉi koliero el fajnaj koraloj; la «patro-niaj» kaj la «ave-mariaj» estas el prilaborita oro ,[376] kaj mi estas edzino de gubernatoro.

—Je Dio, Teresa, ni ne komprenas vin. Kion vi volas diri?

—Vidu per vi mem —ŝi respondis.

Ŝi donis al ili la leterojn, la pastro ilin legis al Sansón Carrasco, kaj la du viroj, plenaj de miro ĉe la novaĵo, rigardis unu la alian.

Tiam la bakalaŭro demandis, kiu alportis la leteron, kaj Teresa respondis, ke ili devus akompani ŝin al ŝia hejmo kaj renkonti la mesaĝiston, junulon belan kiel ora broĉo. Ŝi aldonis, ke li alportis ankaŭ alian donacon eĉ pli valoran.

вернуться

[376]

Dum la trapreĝado de la katolika rozario, kiam oni atingis bidojn pli grandajn aŭ iom apartigitajn de la ceteraj, oni devas diri la menciitajn preĝojn. Ŝajnas do, ke la koliero de Teresa havis ankaŭ la funkcion utili kiel rozario.