Выбрать главу

La pastro demetis de ŝia brusto la koralojn, zorge ekzamenis ilin, konvinkiĝis pri ilia aŭtentikeco, miris denove kaj diris:

—Mi ĵuras je mia sutano, ke mi ne scias kion pensi aŭ diri pri ĉi leteroj kaj donacoj. Unuflanke mi vidas kaj tuŝas ĉi vere fajnajn koralojn; aliflanke mi legas, ke dukino deziras, ke oni sendu al ŝi dekduojn da glanoj.

—Vere stranga afero —diris Carrasco—. Sed ni iru vidi la mesaĝiston. Eble li povos klarigi al ni ĉi misteron.

Ili tion faris, akompanate de Teresa, kaj trovis la paĝion, kiam li kribis iom de hordeo por sia ĉevalo, dum Sanchica pretigis grivojn kaj ovojn por la manĝo de la junulo, kies belaj mieno kaj kostumo kaŭzis tre favoran impreson al la du viroj. Post interŝanĝo de ĝentilaj salutoj, Sansón demandis lin pri don Quijote kaj Sancho, kaj aldonis, ke, kvankam ili legis la leterojn de Sancho kaj de la dukino, ili ankoraŭ sentas sin perpleksaj kaj ne povas kompreni, ke Sancho estas gubernatoro, des malpli de insulo, se konsideri, ke la insuloj en la Mediteraneo apartenas senescepte al lia reĝa moŝto.

—Oni ne dubu, ke sinjoro Sancho Panza estas gubernatoro —respondis la paĝio—. En la afero, ĉu li regas insulon aŭ ne, mi ne opinias; sed sufiĉas diri, ke temas pri loko kun pli ol mil loĝantoj. Rilate al la glanoj, sciu, ke mia sinjorino la dukino estas tiel senafekta kaj simpla, ke ne nur glanojn ŝi petas de kampulino: kelkokaze ŝi sendas iun peti prunte por ŝi kombilon de najbarino ŝia. Sciu, ke la aragonaj damoj, eĉ la plej nobelaj, ne estas tiel fieraj kaj ceremoniaj kiel la kastiliaj, kaj traktas kun pli da afablo la popolon.

Tiam Sanchica aperis kun nombro da ovoj en la supretenata jupo kaj demandis al la paĝio:

—Diru, sinjoro, ĉu mia patro portas kompletan kuloton,[377] de kiam li gubernatoras?

—Mi ne atentis tion. Sed certe li ĝin portas.

—Ha, Dio! Kiel mi ŝatus vidi lin en remburita kuloto![378] Vere, de kiam mi naskiĝis, mi deziras vidi mian patron tiel vestita.

—Via moŝto sendube vidos lin en tia kuloto, se vi vivos —respondis la paĝio—. Se li okupos sian postenon nur du monatojn, li portos eĉ vojaĝo-maskon.[379]

La pastro kaj la bakalaŭro baldaŭ komprenis, ke la paĝio ŝercas. Sed la kvalito de la koraloj kaj de la ĉaso-kostumo sendita de Sancho (ĉar Teresa jam montris ĝin al ili) ŝajnis kontraŭi lian ŝercadon. Kaj ili ne povis ne ridi je la deziro de Sanchica, kaj eĉ pli, kiam Teresa diris:

—Sinjoro pastro, bonvolu informiĝi en la vilaĝo, ĉu iu vojaĝos al Madrid aŭ Toledo, ĉar mi deziras komisii al li la aĉeton de krinolino ronda, bele tajlita kaj plej bonkvalita. Mi devas laŭpove honori la postenon de mia edzo, kaj eĉ ne estus strange, se mi mem irus al ĉefurbo akiri kaleŝon, kian la ceteraj damoj posedas. Edzino de gubernatoro facile povas aĉeti kaj teni tian veturilon.

—Certe, patrino! —diris Sanchica—. Kaj Dio volu, ke tio okazu hodiaŭ, prefere al morgaŭ, eĉ se la homoj, kiuj vidus min veturi en kaleŝo apud mia patrino, dirus: «Jen la knabinaĉo, filino de ajlo-gluta kampulo, kiel rekte kaj solene ŝi sidas en la kaleŝo, kvazaŭ papino». Sed ili paŝadu en la koto, dum mi sidas en mia veturilo, kaj miaj piedoj ne tuŝas la teron. Al la diablo ĉiuj klaĉuloj de la mondo! Tiel longe kiel mi vivos komforte, ili ridu laŭplaĉe! Ĉu mi ne pravas, patrino?

—Absolute jes! —respondis Teresa—. Mia bona Sancho jam profetis al mi ĉi favorojn de la sorto, kaj eĉ pli grandajn. Kaj vi vidos, filino, ke li ne ripozos ĝis li faros min grafino. Plej grava estas, ke nia bona sorto komenciĝis. Mi ofte aŭdis vian bonan patron diri (kaj li estas, ne nur via patro sed ankaŭ patro de la proverboj), ke «se oni volas doni al vi ringon, tuj preparu la fingron»; do, se oni proponas al vi gubernatoran postenon, prenu ĝin; se oni proponas graflandon, kaptu ĝin tuj; se oni volas vin flati per bona donaco, enmetu ĝin en vian sakon. Estus stulte dormadi kaj ne iri aperti la pordon, kiam la favoroj de la fortuno voke frapas sur ĝin.

—Mi tute ne zorgus —diris Sanchica— se oni dirus, vidante min rigardi fiere kaj dealte: «La hundo vidiĝas en silka kalsono…»[380] ktp.

—Mi senhezite kredas —diris tiam la pastro—, ke ĉiuj membroj de la familio Panza naskiĝas kun sako de proverboj en la korpo. Eĉ ne unu el ili ĉesas proverbumi ĉiuhore kaj en ĉiuj siaj konversacioj.

—Vi pravas —respondis la paĝio—. La sinjoro gubernatoro tre ofte ilin eldiras kaj, kvankam multaj ne kongruas kun la temo de la konversacioj, tamen ili plaĉas, kaj miaj gesinjoroj la duko kaj la dukino ilin ŝategas.

—Nu, sinjoro, ĉu vi insistas ankoraŭ, ke Sancho fakte estas gubernatoro, kaj ke en la mondo ekzistas dukino, kiu skribas a lia edzino kaj sendas al ŝi donacojn? —demandis la bakalaŭro—. Ni ne povas kredi ion tian, kvankam ni legis la leterojn kaj tuŝis la donacojn. Ni opinias, same kiel opinias nia samlandano don Quijote pri ĉiaj okazintaĵoj, ke ĉio ĉi estas speco de ensorĉo, tiel, ke mi eĉ pensas, ke mi dezirus tuŝi kaj palpi vian moŝton por vidi, ĉu vi estas fantoma ambasadoro aŭ viro el karno kaj ostoj.

—Sinjoroj —respondis la paĝio—, mi scias nur, ke mi estas reala ambasadoro, ke sinjoro Panza efektive gubernatoras, ke miaj gesinjoroj la duko kaj la dukino donis al li tian postenon, kaj ke mi aŭdis diri, ke li admirinde plenumas sian oficon. Viaj moŝtoj diskutu, ĉu en tio ekzistas ensorĉo aŭ ne, sed mi ĵuras je miaj gepatroj, ankoraŭ vivantaj (kaj mi tre amas ilin), ke mi diris nur kion mi scias.

—Povas esti —respondis la bakalaŭro—, sed dubitat Agustinus.[381]

—Dubu kiu ajn, mi diris nur la veron —daŭrigis la paĝio—, kaj la vero ĉiam leviĝas super la mensogo, kiel oleo sur akvo. Kaj se ne, operibus credite et non verbis:[382] unu el viaj moŝtoj akompanu min kaj vidos per la okuloj kion vi ne kredas per la oreloj.

—Tia vojaĝo koncernas min —diris Sanchica—. Sinjoro, portu min sur la gropo de via ĉevalo. Mi iros tre volonte viziti mian sinjoron patron.

—La filino de la gubernatoroj devas iri, ne solaj sur la vojoj, sed akompanataj de kaleŝoj, portoseĝoj kaj granda nombro da servistoj.

—Je Dio —respondis Sanchica—. Mi povas iri same bone sur azeno kiel en kaleŝo. Ne opiniu min tiel delikataĉa!

—Silentu knabino —ordonis Teresa—. Vi ne scias kion vi diras. Ĉi sinjoro pravas. Laŭ la sezono, kondutu la persono; kiam Sancho, Sancha; kiam gubernatoro, sinjorino. Ĉu mi ne pravas?

—Pli ol vi imagas —diris la paĝio—. Sed bonvolu doni al mi la manĝon nun, ĉar mi deziras ekiri returne en ĉi posttagmezo.

—Prefere venu pentofari kun mi[383] —invitis la pastro—. Sinjorino Teresa havas pli da bona volo ol da rimedoj por regali tiel distingitan gaston.

La paĝio rifuzis unuamomente la inviton de la pastro, sed fine cedis je la profito de sia stomako. La pastro tre volonte prenis lin kun si, tial, ke li havus la okazon detale demandi lin pri don Quijote kaj ties faroj.

De sia flanko la bakalaŭro sin proponis al Teresa por skribi ŝiajn respondajn leterojn; sed ŝi ne volis, ke la bakalaŭro miksiĝu en ŝiajn aferojn, ĉar ŝi opiniis lin iom tro ŝercema. Tiel do ŝi donacis bulkon kaj paron da ovoj al mesknabo scianta skribi, kaj li skribis du leterojn, unu por ŝia edzo, la alian por la dukino. Ŝi ilin diktis el sia propra kapo, kaj, kiel ni poste vidos, ambaŭ leteroj tute ne estas la plej mavaj el la aperantaj en ĉi granda historio.

Ĉapitro 51

Pri la daŭrigo de la regado de Sancho kaj pri aliaj eventoj legindaj

Venis la aŭroro post la nokto de la gubernatora rundo; nokto, kiun la butlero pasigis sen dormi, ĉar lian penson okupis la vizaĝo, la gracio kaj la belo de la alivestita pucelo, dum la majordomo sin dediĉis ĝis la mateniĝo skribi al siaj gesinjoroj pri la faroj kaj diroj de Sancho Panza, mirante tiel je liaj vortoj kiel je liaj agoj, ĉar en ili miksiĝis la stulto kun la saĝo.

вернуться

[377]

La ordinara kuloto atingis ĝis la genuo. La kompleta kuloto, pli strikta, longis preskaŭ kiel moderna pantalono.

вернуться

[378]

La kompletan kuloton oni kelkfoje remburis, ĉefe la elegantuloj, por ke la korpo ne aspektu tro minca. Oni memoru la grasan figuron de Sancho, kaj la komento de Sanchica vidiĝos des pli ridiga.

вернуться

[379]

Nur nobeloj kaj gravuloj portis ĝin por laŭeble eviti polvon kaj venton dumvoje.

вернуться

[380]

La dua parto de la proverbo diras: «kaj tiam ĝi ignoras sian kompanon».

вернуться

[381]

Latine: «Augusteno dubis». Iam en la teologiaj disputoj inter studentoj, kutima frazo por esprimi nekredemon pri io.

вернуться

[382]

«Kredu la farojn, se ne la vortojn». Latina sentenco aperanta ankaŭ en la ĉapitro 25ª de la dua parto.

вернуться

[383]

Humure, «pentofari» anstataŭ «manĝi».