Se okaze vi estus mon-ama, virin-ĉasa aŭ manĝ-avida (kion mi ne kredas) ne montru vin tia, ĉar se via popolo kaj viaj proksimuloj konus vian ĉefan inklinon, ili koncentrus sian artilerion sur ĝin, ĝis ili sendus vin al via kompleta pereo. Konsideru fojon post fojo kaj legu re kaj re la nombron da konsiloj kaj instrukcioj, kiujn mi skribe donis al vi, antaŭ ol vi ekiris okupi vian gubernatoran postenon, kaj vi vidos, se vi ilin obeos, ke ili tre helpos vin en la komplikoj kaj problemoj renkontataj de la gubernatoroj.
Skribu al viaj gesinjoroj kaj montru vin danka al ili, ĉar nedankemo naskas orgojlon, t.e. unu el la plej gravaj pekoj konataj. Krome, la persono danka al siaj bonfarantoj pensigas, ke li montros sin danka ankaŭ al Dio pro Liaj multaj favoroj iamaj kaj nunaj.
La sinjorino dukino sendis mesaĝiston transdoni vian kostumon kaj alian donacon al via edzino Teresa Panza; ŝian respondon ni atendas jam baldaŭ. Mi fartis ne tre bone kaŭze de ia katumado trafinta min, ĉefe mian nazon, sed temas pri apenaŭ menciinda afero, ĉar, se ekzistas sorĉistoj, kiuj min mistraktas, aliaj min defendas. Sciigu min, ĉu via majordomo havis ian rilaton kun la afero de Trifaldi, kiel vi siatempe suspektis, kaj informu min pro ĉio al vi okazanta (se konsideri, ke la distanco inter ni tute ne longas) des pli, ke mi intencas baldaŭ forlasi ĉi pigran vegetadon, tute kontraŭan al mia vivo-stilo.
Prezentiĝis unu afero, kiu, mi kredas, igos min perdi la favoron de la gedukoj. Sed kvankam tio donas al mi multe da zorgo, finfine tamen ne gravas, ĉar mi devas pensi pri la devoj de mia profesio antaŭ ol pri la kontentigo de la gedukoj laŭ la diro: «Amicus Plato, sed magis amica veritas».[386] Mi diras tion en la latina lingvo, ĉar sendube vi lernis ĝin, de kiam vi estas gubernatoro. Kaj Dio volu, ke neniu vin kompatu. Via amiko,
Sancho aŭskultis tre atente la leteron, kaj la ceteraj ĉeestantoj ĝin laŭdis pro ties saĝaj esprimoj. Poste li leviĝis de la tablo, vokis la sekretarion, enfermis sin kun li en sia ĉambro, volis tuj respondi al sia mastro kaj petis la sekretarion skribi laŭ lia diktado, sen aldoni aŭ depreni ion. La sekretario faris kiel dirite, kaj la responda letero tekstis jene:
Miaj aferoj tiel premas min, ke mi ne havas tempon por grati mian kapon aŭ eĉ por tondi al mi la ungojn, do ili tiom kreskas, kiom Dio volas. Mi diras tion, kara mastro, por ke via moŝto ne surpriziĝu, ke ĝis nun mi sendis al vi nenian informon pri mia stato, bona aŭ mava, en ĉi gubernatora posteno, kie mi malsatas pli ol kiam ni ambaŭ vagadis tra arbaroj kaj dezertoj.
Antaŭ kelkaj tagoj mia mastro, la duko, skribis al mi por min sciigi, ke certaj spionoj enŝtelis sin en la insulon kun la intenco mortigi min, sed ĝis nun mi eltrovis neniun, krom ia doktoro pagata por ke li mortigu de malsato tiom da gubernatoroj kiom da ili alvenas al la insulo. Li nomiĝas doktoro Pedro Recio kaj naskiĝis en Tirteafuera. Via moŝto vidu do, se tia nomo ne donas motivon por timi, ke mi mortos inter liaj manoj. Ĉi doktoro asertas pri si mem, ke li ne kuracas la malsanojn, kiam ili prezentiĝas, sed ke li preventas ilian ekeston, kaj, kiel medicinon, li preskribas dieton super dieto ĝis la paciento reduktiĝas al nura skeleto, kvazaŭ la senkarneco ne estus pli grava malsano ol la febro. Unuvorte, li pereigas min de malsato, kaj mi mortas de ĉagreno, ĉar mi pensis, ke en ĉi posteno mi povus preni varmajn manĝojn kaj fridajn trinkojn kaj dorloti min sur plumaj matracoj kaj inter lito-tukoj holandaj. Sed jen, mi pentofaras kiel ermito, ne volonte, kompreneble, kaj pensas, ke finfine la diablo prenos min kun si.
Ĝis nun oni ne provis korupti aŭ subaĉeti min per mono, kaj tion mi ne komprenas, ĉar oni diris al mi ĉi tie, ke ordinare la gubernatoroj destinitaj al ĉi insulo ricevas, eĉ antaŭ ol ili okupas la postenon, multe da mono, ĉu kiel donaco, ĉu kiel prunto, de la homoj de la vilaĝo; kaj ke tian kutimon faras al si la novaj gubernatoroj, ne nur ĉi tie, sed ĉie.
Hieraŭ nokte, rundante, mi renkontis tre belan pucelon en vira vesto kaj ŝian fraton en virina robo. La butlero enamiĝis al la knabino kaj en sia penso elektis ŝin kiel sian edzinon, laŭ sia propra konfeso, kaj mi elektis la knabon kiel bofilon. Hodiaŭ mi kaj la butlero parolos pri nia decido al ilia patro, nomata Diego de la Llana, oldkristano kaj hidalgo kiom oni povus deziri.
Mi vizitas bazaron, laŭ konsilo de via moŝto, kaj hieraŭ mi renkontis virinon, kiu vendadis avelojn, sed mi konstatis, ke ŝi antaŭe miksis buŝelon da freŝaj kun alia da oldaj, senkernaj kaj putraj. Mi ordonis sendi la tuton al la lernejanoj, ĉar ili scias distingi la bonajn de la mavaj, kaj prohibis, ke ŝi aperu en la bazaro dum dek kvin tagoj. Oni diris al mi, ke mi faris tre bone; via moŝto sciu, ke, laŭ famo cirkulanta en ĉi vilaĝo, ne ekzistas pli mavaj personoj ol la bazaristinoj; ili ĉiuj estas senhontaj, malicaj kaj insolentaj; kaj tion mi kredas, se konsideri mian ĉi-rilatan sperton en aliaj vilaĝoj.
Mi tre kontentas, ke mia sinjorino la dukino skribis al mia edzino Teresa Panza kaj sendis la donacon menciitan de via moŝto. Siatempe mi montros al ŝi mian dankemon. Via moŝto kisu al ŝi la manojn, je mia nomo, kaj diru al ŝi, ke mi diras, ke ŝia bonvolo ne estos forgesita, kiel ŝi vidos pro miaj faroj.
Ne plaĉus al mi, se vi havus ian disputon kun miaj sinjoroj la gedukoj, ĉar, se via moŝto kverelus kun ili, nenio bona rezultus por mi. Kaj ne estus juste, se vi, kiu konsilis min montri min dankema, de via flanko kondutus nedanke al la persono farinta al vi tiom da favoroj kaj senrezerve vin regalanta en sia kastelo.
Mi ne komprenas tion pri la «katumado», sed mi imagas, ke vi aludas ajnan el la multaj kanajlaĵoj kutime plenumataj de la malicaj sorĉistoj kontraŭ vin. Kiam ni renkontiĝos, mi scios pri kio temas.
Mi dezirus sendi donacon al via moŝto, sed mi ne scias kion, se ne kelke da kuriozaj klistero-tuboj, kiajn oni faras, kun ties vezikoj, en ĉi insulo. Tamen, se mia ofico daŭros, iel ajn mi trovos kion sendi al vi.
Se mia edzino skribos al mi, bonvolu pagi la porton de la letero kaj sendi ĝin al mi. Mi ege deziras scii, kiel statas mia hejmo, mia edzino kaj miaj filoj. Nu, Dio gardu vian moŝton kontraŭ misvolaj sorĉistoj, kaj Li elkonduku min sekura kaj sana el ĉi gubernatora posteno, kion mi dubas, ĉar, se konsideri, kiel min traktas doktoro Pedro Recio, mi perdos en ĝi la vivon.
Servisto de via moŝto
La sekretario sigelis la leteron kaj tuj forsendis ĝin kun la mesaĝisto. Poste la mistifikantoj de Sancho kunvenis kaj projektis la manieron meti finon al lia gubernatoreco. Dume, Sancho pasis tiun saman vesperon diktante kelke da leĝoj por la pli bona regado de tio, kion li imagis insulo, kaj ordonis, ke oni ne akaparu la provizojn en la regno, kaj ke oni enportu vinon de ĉie ajn, kondiĉe, ke oni deklaru ĝian lokon de origino, kun la celo determini ĝian prezon laŭ ĝia valoro, kvalito kaj famo. Kaj se iu baptus ĝin aŭ ŝanĝus ĝian nomon, li estus kondamnita je morto. Li ordonis ankaŭ redukti la prezon de la pied-vestoj, ĉefe de la ŝuoj, ĉar ŝajnis al li, ke ili tro karas. Li fiksis la salajron de la servistoj, ĉar ĝi leviĝadis senhalte. Li altrudis tre severajn punojn kontraŭ la kantantoj —en la nokto aŭ en la tago— de kanzonoj trivialaj aŭ obscenaj kaj dekretis, ke la blinduloj ne kantu koplojn pri mirakloj, se ili ne portas kun si nerebateblan pruvon rilate al ilia aŭtentikeco, ĉar, laŭ lia opinio, tiaj prikantitaj mirakloj estas pliparte falsaj kaj iel diskreditas la verajn. Li kreis la oficon de inspektisto de la paŭperaj, ne por ilin persekuti, sed kun la celo esplori, ĉu ili fakte estas tiaj, ĉar, sub la kovro de ŝajnaj brako-mutiloj aŭ de falsaj ulceroj, kaŝiĝas ŝtelistoj kaj tute sanaj drinkuloj. Unuvorte li diktis tiom da laŭdindaj leĝoj, ke ĝis nun oni ilin observas tie sub la nomo de «reglamentoj de la granda gubernatoro Sancho Panza».