Выбрать главу

—Mi ĵuras je ĉio ajn —respondis la subtera voĉo— kaj je ajna persono, laŭ la deziro de via moŝto, sinjoro don Quijote de La Mancha, ke mi estas via ŝildisto Sancho Panza, ke neniam mi mortis ankoraŭ, kaj ke, post ol mi forlasis mian gubernatorecon pro kaŭzoj kaj motivoj, por kies klarigo mi bezonus tro longan tempon, mi falis hieraŭ nokte en ĉi abismon kun la azeno. Kaj ĝi pruvos, ke mi ne mensogas, ĉar ĝi staras ĉi tie, ĉe mia flanko.

Nu, ĝuste tiam, kvazaŭ la azeno komprenus kion Sancho diris, ĝi komencis iai tiel forte, ke la tuta kaverno resonis.

—Nerefutebla atestanto, vere! —diris don Quijote—. Mi konas ĝian iaon, kvazaŭ mi mem elpuŝus ĝin. Kaj ankaŭ vian voĉon mi rekonas, kara Sancho. Atendu, mi iros al la kastelo, kiu estas proksime, kaj revenos kun kelkaj personoj, ke oni eltiru vin el ĉi profundaĵo, kien certe viaj pekoj vin puŝis.

—Bonvolu iri kaj reveni rapide, sinjoro, je Dio —respondis Sancho—. Mi ne povas suferi resti ĉi tie enterigita viva. Kaj mi mortas de timo.

Don Quijote lasis lin kaj iris al la kastelo rakonti al la gedukoj la akcidenton de Sancho Panza. Ili tre miris, kvankam ili bone komprenis, ke li falis en ian truon komunikiĝantan kun subtera galerio konstruita en epoko ne plu memorebla; sed ili ne povis imagi, kial oni ne informis ilin pri lia reveno, kiam li rezignis la gubernatorecon. Fine oni alportis ŝnurojn kaj kablojn, kaj dank’ al longa penado de multaj brakoj, oni suprentiris la azenon kaj la ŝildiston de la tenebro en la lumon. Unu studento tie troviĝanta komentis:

—La friponaj devus eliri el siaj postenoj ĉi-maniere, ĝuste kiel ĉi pekanto eliras el la fundo de la abismo: mortanta de malsato, kun senkolora vizaĝo kaj probable sen unu soldo.

Sancho lin aŭdis kaj replikis:

—Antaŭ ok aŭ dek tagoj, frato klaĉema, mi komencis regi la insulon, kiun oni cedis al mi, kaj en la dirita tempo eĉ ne unu horon mi vidis min sata de pano: kuracistoj persekutis min, malamikoj surtretis al mi la ripojn, kaj mi eĉ ne havis la okazon esti subaĉetita aŭ fari fraŭdon. Tiel do, ŝajnas al mi, ke mi ne meritas eliri ĉi-maniere. Sed la homo proponas kaj Dio disponas, kaj Li scias, kio pli taŭgas kaj konvenas al ĉiu. Oni devas akomodiĝi al ĉia cirkonstanco: kaj oni ne diru: «El ĉi akvo mi ne trinkos» ĉar, kie oni esperas trovi ŝinkon, eĉ ties hoko mankas. Kaj Dio min komprenas, kaj punkto. Nenion pli mi diras, kvankam mi povus daŭrigi.

—Ne ĉagreniĝu, Sancho, nek faru al vi tro da zorgoj pro la opinioj de la homoj, se vi volas vivi en paco —diris don Quijote—. Se vi havas la konsciencon pura, lasu, ke la aliaj parolu laŭplaĉe. Voli silentigi la langon de la klaĉuloj egalus al tio, provi senakvigi la maron. Se gubernatoro foriras riĉa el sia posteno, oni nomas lin ŝtelisto; kaj se senmona, oni diras ke li estas nekapabla kaj stulta.

—Sendube oni opinios min pli stulta ol ŝtelema —respondis Sancho.

Tiel parolante, kaj ĉirkaŭate de buboj kaj de multaj aliaj personoj, ili alvenis al la kastelo, kie, en koridoro, jam la gedukoj ilin atendis. Sed antaŭ ol supreniri renkonti la dukon, Sancho kondukis la azenon en la stalon, dirante, ke la bruto pasigis tre mavan nokton. Poste li prezentiĝis antaŭ siaj gesinjoroj, genuiĝis kaj diris:

—Ĉar tion volis Viaj Grandecoj, mi, kvankam sen propraj meritoj, gubernatoris en via insulo Barataria, kien mi eniris nuda, kaj de kie mi venas same nuda, do mi nek gajnis, nek perdis. Atestantoj de mia konduto povos diri, ĉu mi regis bone aŭ mave. Mi klarigis dubojn kaj juĝis procesojn, mortante dume de malsato, ĉar tion volis doktoro Pedro Recio, naskiĝinta en Tirteafuera kaj kuracisto de insulaj gubernatoroj. Malamikoj atakis nin en la nokto, kaj, kvankam ili metis nin en grandan embarason, la insulanoj asertas, ke ni venkis dank’ al la forto de mia brako. Dio donu al ili tiom da sano, kiom da vero ili diras. Unuvorte, mi havis tempon suferi la ŝarĝojn kaj zorgojn proprajn al la regado, kaj konkludis, ke ili estas troa pezo por miaj ŝultroj, kaj netaŭga provizo por mia dusako. Tiel do, antaŭ ol la gubernatoreco sendus min promeni, mi sendis la gubernatorecon al la diablo, kaj hieraŭ matene, mi forlasis la insulon tia, kia mi ĝin trovis: kun la samaj stratoj, domoj kaj tegmentoj. Neniom mi prunteprenis, nek miksis min en profitajn finegocojn. Kaj, kvankam mi intencis dikti kelke da utilaj leĝoj, mi tion ne faris, ĉar mi timis, ke oni ne respektus ilin: kaj en tia kazo, estas tute same fari aŭ ne fari leĝon. Kiel dirite, mi eliris el la insulo, kaj nur mia azeno akompanis min. Mi falis en abismon, trenis min antaŭen sub la tero ĝis mi vidis ĉi-matene la lumon de la suno kaj eblan eliron. Sed la afero ne prezentiĝis facila, kaj se la ĉielo ne estus sendinta al mi mian sinjoron don Quijote, mi restus tie sube ĝis la fino de la mondo. Tiel do, miaj gesinjoroj duko kaj dukino, jen via gubernatoro Sancho Panza: en nur dek tagoj mi lernis, ke por esti gubernatoro, ne ĝuste de unu insulo, sed eĉ de la tuta mondo, mi ne pagus eĉ unu soldon. Sekve do, mi kisas la piedojn al viaj moŝtoj, kaj imitante la ludon de la knaboj, kiam ili diras «saltu kaj ĝin donu», mi saltas el la gubernatoreco kaj transiras servi mian sinjoron don Quijote. En lia servo mi ne manĝas ĝissate. Kaj kiam mi estas sata, mi tute ne zorgas, ĉu mi ŝtopis min per karotoj aŭ per perdrikoj.

Per tio Sancho metis finon al sia longa parolado, dum kies daŭro, don Quijote konstante timis, ke lia ŝildisto dirus mil absurdojn; kaj vidante, ke li diris tre malmultajn, li dankis en si la ĉielon. La duko brakumis Sanchon kaj diris, ke li profunde bedaŭras, ke li tiel baldaŭ rezignis la gubernatoran postenon, sed ke li havigus al li en sia administracio alian oficon malpli pezan kaj pli profitan. Ankaŭ la dukino brakumis lin, kaj ordonis, ke oni lin bone regalu, ĉar li ŝajnis tute tradraŝita kaj en tre mava stato.

Ĉapitro 56

Pri la grandioza kaj senegala duelo okazinta inter la lakeo Tosilos kaj don Quijote de La Mancha, probatalanto de la filino de la duenjo Rodríguez

La gedukoj ne bedaŭris la mistifikon, kiun ili faris al Sancho, donante al li la gubernatorecon, des malpli, ĉar tiun saman tagon venis ilia majordomo kaj rakontis al ili punkton post punkto preskaŭ ĉion, kion Sancho diris kaj faris dum sia regado; fine li speciale priskribis la sturmon kontraŭ la insulon, la timon de Sancho kaj ties foriro, kaj ĉio ĉi kaŭzis al la gedukoj ne etan plezuron.

Poste, nia historio rakontas, ke la tago de la duelo alvenis. La duko jam ofte instrukciis al sia lakeo Tosilos, kiel li devos konduti por venki la hidalgon sen mortigi aŭ vundi lin, kaj fine ordonis formeti de la lancoj ties ŝtalajn pintojn, dirante al don Quijote, ke liaj kristanaj sentoj, karaj al li, ne permesas, ke la duelo metu en riskon kaj danĝeron la vivon de la batalantoj; ke la hidalgo devus kontentiĝi je tio, ke li disponigas duelkampon en si lando, kvankam per sia decido li atencas kontraŭ la dekreto de la sankta Koncilio,[391] kiu prohibas la efektiviĝon de la dueloj, kaj ke, sekve, li ne deziras puŝi ĝis la ekstremo aferon tiel seriozan.

Don Quijote respondis, ke lia moŝto disponu tute laŭ sia bontrovo, ĉar li akceptas senrezerve liajn decidojn.

Nu, en la fatala tago (la duko jam antaŭe konstruigis, fronte al la placo de la kastelo, grandan trabaĵon por la arbitraciantoj de la duelo kaj por la plendantinoj, t.e. doña Rodríguez kaj ties filino) nekalkulebla nombro da personoj venis de la ĉirkaŭaj vilaĝoj por ĉeesti tiel raran spektaklon; ĉar, efektive, en tiu lando, nek la vivaj, nek la mortaj vidis iam tielan duelon aŭ aŭdis pri io simila. Eniris unua en la arenon la ceremoniestro. Li esploris paŝon post paŝo la terenon por vidi, ĉu tie kuŝas ia trompo aŭ intence kaŝita objekto stumbliga aŭ faliga. Poste eniris la duenjoj, kovritaj per vualoj, ne ĝis la okuloj, sed eĉ ĝis la brusto, okupis siajn seĝojn kaj montris ne etan emocion, kiam ili vidis la hidalgon en la areno. Iom poste, eskortate de multaj trumpetistoj, aperis en alia flanko de la placo la granda lakeo Tosilos, rigide pakita en brila kaj forta armaĵo, kun la vizaĝo kovrita per la viziero de la kasko, kaj sur potenca stalono, kiu tremigis la teron per siaj paŝoj. La stalono, videble de frislanda raso, estis griza kaj masive granda, kaj de ĝiaj hufoj pendis masoj da lanecaj tufoj. La kuraĝa batalanto alrajdis, jam sufiĉe instrukciita de lia mastro la duko pri kiel li kondutu al la sentima don Quijote de La Mancha, kaj pri tio, ke li tute ne devas lin mortigi, sed eviti la unuan kolizion, ĉar, se plene trafita de la kunfrapiĝo, la hidalgo perdus la vivon. Tosilos ĉirkaŭrajdis la placon, alvenis ĝis antaŭ la loko, kie sidis la duenjoj, kaj rigardis kun ioma atento al la junulino, kiu volis lin kiel edzon.

вернуться

[391]

Aludo al la Koncilio de Trento (1545-1563).