—Kiu povus imagi, ke la grandaj esperoj vekiĝintaj en la brusto de mia edzino Teresa Panza pro la novaĵo de mia gubernatoreco finiĝus per tio, ke mi revenas nun al la mizeraj aventuroj de mia mastro don Quijote de La Mancha? Tamen mi kontentas, ke mia Teresa kondutis laŭ sia vera naturo, sendante la glanojn al la dukino; alie, ŝia sendankeco tre afliktus min. Krome, min konsolas, ke oni ne povas nomi ĉi donacon subaĉeto, ĉar mi jam okupis la gubernatoran postenon, kiam ŝi sendis ĝin, kaj cetere, ĝustas, ke la ricevintoj de favoroj montru sian dankemon eĉ se per la donaco de nura bagatelo. Nuda mi eniris en mian postenon kaj nuda mi eliras, do, mi povas diri kun pura konscienco (kio estas ne eta merito): «nuda mi naskiĝis, nuda mi troviĝas, do sen perdo kaj gajno».
Sancho tiel parolis en si en la tago de la foriro. Don Quijote diris adiaŭ al la gedukoj la antaŭan nokton, kaj en la mateno prezentiĝis en sia armaĵo en la placo de la kastelo. Ĉiuj kastelanoj observis lin de la galerioj, kaj ankaŭ la gedukoj iris vidi lin. Sancho sidis sur sia azeno, kun sia dusako, sia valizo kaj siaj provizoj, kaj tre kontentis, ĉar la palaca majordomo (la sama, kiu ludis la rolon de Trifaldi) jam antaŭe donis al li burson kun ducent oraj eskudoj por prizorgo de la survojaj bezonoj. Kaj pri ĉi donaco don Quijote sciis ankoraŭ nenion.
Kiam, kiel dirite, ĉiuj rigardis la hidalgon, subite, de la grupo de duenjoj kaj ĉambristinoj de la dukino, leviĝis la voĉo de la senĝena kaj sprita Altisidora, kiu diris kun tono vea:
Dum la afliktita Altisidora tiel lamentis pri sia sorto, don Quijote tenis sur ŝin la rigardon, sen respondi eĉ unu vorton; poste li sin turnis al Sancho kaj diris:
—Amiko Sancho mi ĵurpetas vin, je la vivo de viaj antaŭuloj, ke vi diru al mi la veron. Respondu: ĉu eble vi portas kun vi la la tri poŝtukojn kaj la ĵartelojn menciitajn de ĉi sopiranta pucelo?
—Mi portas la tri poŝtukojn —respondis Sancho—. Sed tute ne la ĵartelojn.
La dukino miris ĉe la senĝeneco de Altisidora, ĉar ŝi konsideris la knabinon petola kaj iom liberkonduta, sed ne tiel frivole aŭdaca. Krome, la dukino des pli surpriziĝis, ĉar ŝi ne estis antaŭe informita pri ĉi nova mistifiko. La duko volis puŝi pli antaŭen la ŝercon kaj diris:
—Sinjoro kavaliro, ne ŝajnas al mi bone, ke post ol oni akceptis vin plej gastame en ĉi kastelo, vi kuraĝas permesi al vi forporti almenaŭ tri poŝtukojn de mia ĉambristino kaj, aldone, eĉ paron de ŝiaj ĵarteloj. Kaj tia faro ne indas al nobla koro, nek bone kongruas kun via reputacio. Redonu al ŝi la ĵartelojn: alie, mi defios vin al ĝismorta duelo, kaj ne timos, ĉu viaj friponaj sorĉistoj ŝanĝos aŭ transformos al mi la vizaĝon, kiel ili faris al Tosilos, mia lakeo batalinta kontraŭ vi.
—Dio ne volu —respondis don Quijote—, ke mi elingu mian glavon kontraŭ via ekscelenca moŝto, de kiu mi ricevis tiom da favoroj. La poŝtukojn mi redonos, ĉar Sancho diras, ke li ilin havas; sed tute ne la ĵarterlojn, ĉar neniam mi havis ilin, kaj ankaŭ ne Sancho. Kaj se via ĉambristino volus bone serĉi en siaj kestoj kaj ujoj, certe ŝi trovos ilin. Sciu, sinjoro duko, ke mi neniam ŝtelis, nek pensas ŝteli en la cetero de mia vivo, se Dio plu protektos min. Ĉi pucelo parolas kiel amo-frapita persono, kion ŝi konfesas, kaj pri ŝia stato mi ne kulpas. Do, mi ne havas motivon peti pardonon de ŝi aŭ de via ekscelenca moŝto. Kaj mi suplikas vin, sinjoro, ke vi havu pli bonan opinion pri mi, kaj donu novan permeson, ke mi sekvu vian vojon.
—Dio gardu vin —diris la dukino—, kaj ni ĉiam ricevu bonajn novaĵojn pri viaj faroj. Bonan vojaĝon, sinjoro don Quijote, kaj jam ekiru, ĉar ju pli vi restos ĉi tie, del pli intense ardos la flamo, kiun la ĉeesto de via moŝto ekscitas en la brusto de la puceloj vin admirantaj. Rilate al mia ĉambristino, mi punos ŝin tiamaniere, ke de nun, ŝi ne eksterlimiĝos per agoj aŭ per vortoj.
—Aŭskultu nur unu vorton plian, ho kuraĝa don Quijote! —diris tiam Altisidora—. Pardonu min, ke mi asertis, ke vi ŝtelis miajn ĵartelojn. Nu, mi ĵuras je Dio kaj je mia animo, ke mi havas ilin surmetitaj. Okazis al mi, kiel al la viro, kiu foje serĉis sian azenon, dum li rajdis ĝin.
—Kion mi diris do? —intervenis Sancho—. Kaj oni kredis min kapabla fari ŝtelon! Se mi estus volinta ŝteli, mi havis belegan okazon en mia gubernatora posteno!
Don Quijote riverence klinis la kapon antaŭ la gedukoj kaj la ceteraj ĉeestantoj, deturnis la ĉevalon per la brido, elrajdis el la kastelo, sekvate de Sancho sur la azeno, kaj ekiris survoje al Zaragoza.
Ĉapitro 58
Kie don Quijote renkontas tiom da aventuroj, ke ili apenaŭ havas tempon sekvi unu la alian
Kiam don Quijote vidis sin en la aperta kamparo, libere kaj ne embarasate de la persekutema Altisidora, ŝajnis al li, ke li vivas denove en sia elemento, kaj ke lia spirito refreŝiĝas por plu sekvi la vojon de la kavalirismo. Kaj turnante sin al Sancho, li diris:
—La libero, Sancho, estas unu el la plej valoraj donacoj faritaj de la ĉielo al la homoj. La riĉoj kaŝitaj en la tero aŭ en la maro neniel kompareblas al la libero. Por la libero, tiel same kiel por la honoro, oni devas kaj rajtas riski la vivon; kaj, kontraŭe, la sklaveco estas la pleja mavo, kiu povas fali sur la homojn. Mi diras tion, Sancho, ĉar vi atestis, kiom da regalo kaj abundo ni ĝuis en la kastelo. Nu, meze de la frandindaj pladoj kaj de la freŝaj trinkaĵoj de la festenoj, ŝajnis al mi, ke mi suferis la rigoron de la malsato, ĉar mi ne gustumis ilin kun la libero, kiun mi havus, se ili apartenus al mi. Ja la devo reciproki la favorojn kaj bonfarojn ricevatajn metas en katenon la liberon de la spirito. Feliĉa vivas la homo, al kiu la ĉielo donas pecon da pano, sen ke li havu la devon danki pro ĝi ajnan personon, krom la ĉielo mem.
[393]
Vireno, duko de Zelando, forlasis en dezerta insulo Olimpian, filinon de la grafo de Holando, sian favorantinon kaj amatinon. Ariosto traktas ĉi aferon en sia