—Tamen —respondis Sancho— ne decus ne montri de nia flanko ian dankemon pro la burseto kun la ducent oraj eskudoj, kiun donis al ni la majordomo de la duko, kaj kiun mi portas sur la koro kiel kataplasmon kaj konsolilon por ajna eventualo: ĉar ne ĉiam ni trovos kastelojn, kie oni regalos, kaj eĉ povus okazi, ke ni trafos en gastejojn, kie oni nin tradraŝos.
Tiel parolante pri diversaj aferoj, rajdadis la vagantaj kavaliro kaj ŝildisto, kaj apenaŭ iris proksimume tri mejlojn, vidis, ke dekduo da viroj en kampulaj vestoj sidas sur siaj manteloj etenditaj sur eta kampo de verda herbo kaj manĝas. Apud la viroj vidiĝis nombro da blankaj tukoj (kelkaj kuŝe, kelkaj stare, kaj metitaj en kelka distanco unuj de la aliaj) kiuj ŝajnis kovri ion. Don Quijote proksimiĝis al la manĝantoj, ĝentile ilin salutis, kaj demandis kion la tukoj kovras.
—Sinjoro —respondis unu el la viroj—. Sub ĉi tukoj kuŝas kelkaj figuroj el skulptita ligno, kaj ili formos parton de retablo, kiun ni konstruas en nia vilaĝo.
Ni portas ilin kovritaj por eviti ilian makuliĝon, kaj surŝultre, por ke ili ne rompiĝu.
—Al mi tre plaĉus vidi ilin, se vi bonvolas ilin montri —diris don Quijote—. Figuroj tiel zorge traktataj sendube estas tre bonaj.
—Sendube ja —diris alia—. Ilia prezo tion konfirmas. Eĉ ne unu el ili kostas malpli ol kvindek dukatojn, kaj por pruvi, ke ni diras la veron, atendu momenton: viaj propraj okuloj juĝu.
Tiam li stariĝis, interrompante sian manĝadon, detiris la kovron de la unua figuro kaj aperis, prezentita en la kutima feroca pozo, Sankta Georgo surĉevale kaj kun sia lanco enpuŝita tra la buŝo de retordiĝanta serpento. La tuta figuro similis, kiel oni ordinare diras, al ora flamo, kaj don Quijote, ĝin vidante, diris:
—Ĉi kavaliro, rangis inter la plej bonaj de la ĉiela milico. Li nomiĝis don Sankta Georgo kaj, krome, estis protektanto de puceloj. Nu, ni vidu ĉi alian figuron.
La viro detiris la tukon kaj aperis Sankta Marteno en la momento kiam, rajde sur ĉevalo, dividas sian mantelon kun paŭpera viro. Apenaŭ vidinte la figuron, don Quijote komentis:
—Ankaŭ ĉi kavaliro estis unu el la kristanaj aventuristoj, kaj mi opinias, ke li montriĝis pli donacema ol kuraĝa. Rimarku, Sancho, ke li dividas sian mantelon kun la paŭpera kaj donas al li la duonon. Sendube li faris la dividon en la vintro, ĉar, se en alia sezono, li donacus la kompletan mantelon, se konsideri lian grandan karitaton.
—Eble ekzistis alia motivo —diris Sancho—. Eble tenis sin al la proverbo: «Kiu tenas kaj donas, tiu saĝon bezonas».
Ridis don Quijote, petis detiri alian tukon, kaj sub ĝi vidiĝis la rajdanta figuro de la patrono de Hispanio, kun sangokovrita glavo, renversante maŭrojn kaj surtretante ties kapojn. Ĉe tia figuro don Quijote diris:
—Jen vera kavaliro! Kaj membro de la skadroj de Kristo! Li nomiĝas don Santiago, Mortiganto de Maŭroj, unu el la plej kuraĝaj kaj sanktaj inter la kavaliroj kiuj vivis en la mondo kaj nun loĝas en la ĉielo.
Poste oni detiris alian kovron, kaj montriĝis la falo de Sankta Paŭlo de sur la ĉevalo, kun la ceteraj detaloj kutime pentrataj por bildigi la epizodon de lia konvertiĝo. La figuro aspektis tiel vivo-simila, ke oni povus diri, ke Sankta Paŭlo vere parolas, responde al la vortoj de Kristo.
—Ĉi homo —diris don Quijote— estis en sia tempo la plej granda malamiko de la Eklezio de Dio Nia Sinjoro, kaj poste ĝia plej arda defendanto nesuperebla en ajna epoko. Li vivis kiel vaganta kavaliro kaj mortis kiel paca sanktulo, laboradis senlace en la vinberĝardeno de Nia Sinjoro kaj instruis la paganan genton. Lia lernejo estis la ĉielo, kaj li havis Jesuo-Kriston kiel profesoron kaj majstron.
Ne estis pli da figuroj, kaj don Quijote petis, ke oni kovru ilin denove. Poste li diris al iliaj portantoj:
—Fratoj, mi konsideras bona aŭguro la fakton, ke mi vidis kion mi vidis, ĉar ĉi sanktuloj kaj kavaliroj havis mian saman profesion, t.e. la profesion de la armoj. Ekzistas nur la diferenco, ke ili estis sanktuloj kaj batalis di-inspire, dum mi esta pekanto kaj batalas laŭ la maniero de la homoj. Ili konkeris la ĉielon per la forto de la brakoj, ĉar la regno de la ĉielo estas perfortata,[394] kaj ĝis nun mi ne scias, kion mi konkeras per mia penado. Sed, se mia Dulcinea de El Toboso liberiĝus de siaj suferoj, se pli bona sorto min akompanus, kaj se mia spirito revigliĝus, eble mi direktus miajn paŝojn al pli bona vojo, ol la nuna de mi sekvata.
—Dio vin aŭskultu, kaj la diablo estu surda —diris Sancho.
La viroj tiel same miris je la aspekto kiel je la vortoj de don Quijote, kaj apenaŭ komprenis la duonon de liaj esprimoj. Ili finis manĝi, ŝarĝis sin per la figuroj, diris adiaŭ al don Quijote kaj plu iris sian vojon. Sancho denove surpriziĝis ĉe la scio de lia mastro, kvazaŭ li ne konus lin de longe, kaj ŝajnis al li, ke en la mondo ne ekzistas historio aŭ evento, kiun don Quijote ne havus sur la pinto de la fingro aŭ gravurita en sia memoro.
—Vere, sinjoro mastro —li diris—, se tio ĵus okazinta al ni povas ricevi la nomon de aventuro, temas pri unu el la plej dolĉaj kaj agrablaj trafintaj nin ĝis nun en niaj vagadoj: ni finis ĝin sen ricevi vergojn sur la korpon aŭ tim-skuon en la animo, sen elingi la glavon, sen falegi sur la teron kaj sen suferi malsaton. Dio estu benata, ke Li permesas min vidi ion tian per miaj propraj okuloj!
—Prave vi parolas, Sancho —diris don Quijote—. Sed rimarku, ke la tagoj sekvas sin, sed ne similas unu la alian. Konvenas, ke la saĝaj personoj konsideru tion, kion la popolo nomas omenoj (ordinare ne bazitaj sur la natura ordo de la aferoj) kiel nuran koincidon de cirkonstancoj. Nu, okazas, ke unu kredanto je la omenoj ellitiĝas en la mateno, eliras el la hejmo, renkontas monaĥon de la ordeno de Sankta Francisko kaj, kvazaŭ li estus vidinta grifon, turnas la dorson kaj kuras revene al sia domo. Alia superstiĉulo senvole verŝas salon sur la tablon, kaj, tiam, en lia koro verŝiĝas la melankolio, kvazaŭ la naturo havus la devon avizi, per tiel bagatelaj signoj, pri venontaj misfortunoj. La homo prudenta kaj kristana ne devas tro scivoli pri la intencoj de la ĉielo. Nu, Scipiono alvenas al Afriko, stumblas, kiam li alsaltas sur teron, kaj ties soldatoj vidas en tio mavan aŭguron. Sed li brakumas la grundon kaj diras: «Afriko, vi ne povos forkuri, ĉar mi tenas vin inter miaj brakoj». Tiel do, Sancho, mia renkonto kun la figuroj estis feliĉa momento.
—Sendube —respondis Sancho—. Sed mi dezirus, ke via moŝto klarigu al mi, kial la hispanoj, kiam ili eniras en batalon, alvokas la protekton de Santiago la Mortiganto de Maŭroj, kriante: «Santiago, kaj fermu Hispanio!».[395] Ĉu tio signifas, ke Hispanio estas aperta, kaj ke necesas fermi, aŭ pri kia ceremonio temas?
—Kiel stulta vi estas Sancho! —diris don Quijote—. Sciu, ke Dio donis al Hispanio ĉi grandan kavaliron de la ruĝa kruco, kiel ties patronon kaj protektanton, ĉefe en la desperaj bataloj de la hispanoj kontraŭ la maŭroj—. Tial, ili alvokas lin, por ke li ilin helpu en ties bataloj. Kaj ofte oni vidis lin renversi, surtreti, detrui kaj ekstermi la arabajn skadrojn: kaj ĉi-rilate mi povus rakonti al vi multe da ekzemploj prenitaj de la aŭtentaj hispanaj historioj.
Sancho ŝanĝis la temon de la konversacio, dirante al sia mastro:
—Mi miras, sinjoro, je la senĝeneco de Altisidora, la ĉambristino de la dukino. La tiel nomata Amoro sendube trapikis kaj vundis ŝin plej kruele. Oni asertas, ke Amoro estas blinda bubo. Sed malgraŭ siaj mukaj, aŭ pli ĝuste senvidaj okuloj, se li alcelas koron, eĉ se plej etan, li ĝin trafas kaj trapikas per siaj sagoj. Mi aŭdis ankaŭ, ke liaj amaj sagoj senpintiĝas kaj perdas sian penetremon kontraŭ la ĉasto kaj la pudoro de la puceloj. Sed en la kazo de Altisidora, ŝajnas, ke la sagoj, anstataŭ senpintiĝi, fariĝis pli akraj kaj penetraj.
[395]
Laŭlitera traduko de la jam glosita hispana batalkrio. «Fermi», en la hispana («cerrar») signifas ankaŭ, interalie, ataki por veni en korpo-kontraŭ-korpan batalon (vidu notojn al ĉapitro 4ª de la dua parto).