—Oni povus multe paroli pri tio —diris Sancho—. Por la momento, ni ambaŭ dormu, kaj poste Dio disponos. Via moŝto sciu, ke skurĝi sin frida-sange estas kruela afero, des pli, se la batoj falus sur korpon mankan je nutro kaj manĝo. Mia sinjorino Dulcinea havu paciencon, ĉar en la plej neatendita momento, ŝi vidos min transformiĝinta en kribrilon kaŭze de la vipobatoj. Kaj la vivo daŭras ĝis la morto: mi volas diri, ke mi vivas ankoraŭ, kaj ke samtempe mi havas la deziron plenumi mian promeson.
Don Quijote lin dankis, manĝis iomete —kaj Sancho multe— kaj ambaŭ kuŝiĝis dormi, dum la du konstantaj amikoj kaj kompanoj, Rocinante kaj la azeno, laŭvole kaj libere paŝtiĝis sur la verda herbo, tre abunda en tiu loko.
Ili vekiĝis iom tarde, surseliĝis, sekvis sian vojon kaj rapidis por alveni al gastejo, videble staranta proksimume tri mejlojn for. Kaj mi diras gastejo, ĉar don Quijote donis al ĝi ties nomon, kontraŭ sia kutimo preni ĉiun gastejon por kastelo.
Alveninte, ili demandis al la gastejestro, ĉu li disponas ĉambron. Li jese respondis, kaj aldonis, ke ili ĝuus tie tiom da komforto kaj regalo, kiom ili povus trovi en Zaragoza mem. Ili deseliĝis, kaj Sancho prenis sian viktualion al ĉambro, kies ŝlosilon donis al li la gastejestro. Poste li gvidis la bestojn al la stalo, donis al ili ties porciojn de furaĝo, kaj revenis por vidi, kion novan don Quijote ordonus. La hidalgo sidis sur ŝtona benko, kaj Sancho dankis la ĉielon, ke lia mastro ne imagas kastelo ĉi gastejon. Venis la horo manĝi, ambaŭ retiriĝis al sia ĉambro, Sancho demandis al la gastejestro, kion li havas por surtabligo, kaj la alia respondis, ke iliaj deziroj estos tute plenumitaj kaj ke, sekve, ili mendu laŭvole, ĉar en lia domo ekzistas ĉio: birdoj el la aero, birdegoj el la kortoj kaj fiŝoj el la maro.
—Ni ne bezonas tiom —diris Sancho—. Ni havos sufiĉe per du rostitaj kokidoj, ĉar mia sinjoro estas delikata kaj apenaŭ manĝas, kaj mi ne tro glutemas.
La gastejestro respondis, ke li ne havas kokidojn, ĉar la milvoj ekstermis ilin ĉiujn.
—Se tiel, la sinjoro gastejestro ordonos rosti por ni mol-karnan kokinon —diris Sancho.
—Kokinon! Neeble! —respondis la gastejestro—. Hieraŭ mem mi sendis al la urbo, por vendo, pli ol kvindek da ili. Via moŝto petu ion ajn, sed ne kokinojn.
—Nu, bone —diris Sancho—. Viando bovidina aŭ kaprida certe ne mankos.
—Ĝuste nun mi ne havas en la domo, ĉar ili tute konsumiĝis. Sed la venontan semajnon, mi havos denove pli ol sufiĉe.
—Bele ni fartus, se ni devus atendi ĝis tiam! —respondis Sancho—. Sed mi vetus, ke ĉi mankon kompensas abundo de ovoj kaj lardo.
—Je Dio! —kriis la gastejestro—. Oni vidas, ke vi ŝatas ŝerci. Mi jam diris al vi ke mi ne havas kokinojn, kaj vi volas, ke mi havu ovojn! Pensu, se vi deziras, pri aliaj pladoj, sed ne petu frandaĵojn.
—Nu, homo, jam sufiĉas la divenado. Diru al mi, vere kaj efektive, kion vi havas, kaj ni finu ĉi aferon.
—Vere kaj efektive, sinjoro gasto, mi havas du piedojn bovajn, kiuj ŝajnas piedoj bovinidaj, aŭ, se vi preferas, bovinidajn piedojn, kiuj aspektas kiel bovaj: ili estas jam stufitaj, kun siaj kikero-grajnoj, siaj cepoj kaj sia lardo. Kaj ĝuste nun ili kvazaŭ diras: «Manĝu nin! Manĝu nin!».
—Jam rezervigu ilin al mi —diris Sancho—. Neniu ilin tuŝu. Mi pagos plej multe, ĉar nenio pli bongusta ekzistas en la mondo; kaj tute ne gravas, ĉu temas pri piedoj bovaj aŭ bovinidaj.
—Neniu tuŝos ilin —respondis la gastejestro—, ĉar la aliaj gastoj estas tiel alt-rangaj, ke ili vojaĝas kun propra kuiristo, provizisto kaj viktualio.
—Se paroli pri alt-rangaj —diris Sancho—, la pleja estas mia mastro. Sed lia profesio ne permesas al li la lukson porti proviziston kaj specialan viktualion. Ni kuŝiĝas meze de herbejo kaj ŝtopas nin per glanoj kaj mespiloj.
Tia estis la konversacio de Sancho kun la gastejestro, sed la ŝildisto ne volis ĝin daŭrigi, nek respondi lian demandon pri la ofico aŭ profesio de don Quijote. Alvenis do la manĝo-horo, don Quijote retiriĝis al sia ĉambro, la gastejestro alportis al li la stufaĵon antaŭe menciitan, kaj la hidalgo volonte sidiĝis manĝi. Ŝajne en apuda ĉambro, apartigita disde la lia per minca muro, oni parolis, kaj don Quijote aŭdis:
—Je via vivo, don Jerónimo, ĝis oni alportos al ni la manĝon, ni legu ankoraŭ alian ĉapitron de la dua parto de Don Quijote de La Mancha.[398]
Apenaŭ la hidalgo aŭdis sian nomon, li stariĝis kaj orel-streĉe komencis aŭskulti la konversacion. La menciita don Jerónimo respondis:
—Kial vi deziras, sinjoro don Juan, ke ni legu absurdojn? Kiu legis la unuan parton de la historio de don Quijote de La Mancha, ne povas legi kun plezuro ĉi duan.
—Tamen —diris don Juan— estus bone ĝin legi, ĉar ne ekzistas libro tiel mava, ke ĝi ne havas ion bonan. Sed, kio plej ĉagrenas min en ĉi dua parto estas, ke ĝi pentras la kavaliron jam senama al Dulcinea de El Toboso.
Aŭdinte tion, don Quijote, posedate de kolero kaj indigno, laŭte kriis:
—Se iu ajn aŭdacas aserti, ke don Quijote de La Mancha forgesis, aŭ povas forgesi Dulcinean de El Toboso, mi instruos lin per egalaj bataliloj, ke li tute trompiĝas! Dulcinea ne povas esti forgesita, nek don Quijote kapablas forgesi: lia devizo estas konstanteco, kaj lia profesio nature kaj senpene gardi la ĵure donitan promeson.
—Kiu min respondas? —oni demandis de la alia ĉambro.
—Kiu, se ne don Quijote de La Mancha mem, kiu defendos kion li nun diras aŭ povos diri? Ĉar «bona paganto ne diskutas pri la kontoj» —respondis Sancho.
Apenaŭ Sancho tion diris, du kavaliroj —ili ŝajnis tio— eniris tra la pordo de lia ĉambro, kaj unu el ili, ĵetante la brakojn ĉirkaŭ la kolo de don Quijote, diris:
—Nek via aspekto povas dementi vian nomon, nek via nomo vian aspekton. Certe vi estas, sinjoro, la vera don Quijote de La Mancha, nordo kaj poluso de la vaganta kavalirismo, spite al la ulo, kiu volis uzurpi vian nomon kaj diskrediti viajn farojn: la aŭtoro de ĉi libro.
Li metis en la manojn de la hidalgo la libron, kiun portis kun si lia kompano, don Quijote ĝin foliumis senparole, kaj iom poste turnis sin al li dirante:
—Mi vidis ĝin tre supraĵe, tamen tri aferoj ŝajnas al mi riproĉindaj. Unue, kelkaj vortoj de la enkonduko;[399] due, la aragonaj dialektaĵoj, ĉar la aŭtoro ne ĝuste uzas la artikolon; kaj trie, ke li montras sian nescion, ĉar li eraras, kaj devias de la vero koncerne la plej esencan punkton de la tuta historio, tial, ke li diras ĉi tie, ke la edzino de Sancho Panza, mia ŝildisto, nomiĝas Mari Gutiérrez,[400] dum efektive ŝia nomo estas Teresa Panza. Kaj se la aŭtoro eraras en ĉi detalo tiel grava, oni povas timi, ke li eraras ankaŭ en la ceteraj punktoj de la historio.
—Grandioza historiisto, certe! —ironiis Sancho—. Bone informita li estas pri niaj aventuroj, se li donas al mia edzino la nomon Mari Gutiérrez! Reprenu la libron, sinjoro, kaj vidu, ĉu mi aperas tie, kaj ĉu ankaŭ mian nomon oni ŝanĝis.
—Laŭ viaj vortoj, amiko —diris don Jerónimo—, sendube vi estas Sancho Panza, la ŝildisto de don Quijote.
—Jes, efektive —respondis Sancho—. Kaj mi fieras pri tio.
—Tiam mi ĵurus —aldonis la kavaliro—, ke ĉi moderna aŭtoro ne traktas vin honeste, male ol vi meritas. Li pentras vin glutema kaj stulta, sen ia spirito, t.e. tute diferenca de la Sancho priskribita en la unua parto de la historio de via mastro.
—Dio lin indulgu —diris Sancho—. Preferindus, se li estus lasinta min en mia angulo, sen memori pri mi, ĉar «kiu iras sperte, iras certe» kaj «bone sidas Sankta Petro en Romo».
La du kavaliroj petis la hidalgon akompani ilin manĝi en ilia ĉambro, ĉar ili sciis, ke en la gastejo ne ekzistas pladoj propraj al lia persono. Don Quijote, ĉiam ĝentila, cedis al ilia peto kaj manĝis kun ili. Sancho restis kiel absoluta mastro de la stufaĵo, sidiĝis ĉe la kapo de la tablo, kaj en la akompano de la gastejestro, kiu inklinis al la piedoj bovaj almenaŭ tiel multe kiel Sancho.
[398]
Ĉi tie la aŭtoro komencas siajn aludojn al la verko kaj al la persono de Avellaneda, kiu plagiatis la rolulojn de Cervantes kaj, antaŭ ol li, publikigis daŭrigan parton al la unua
[400]
Ĉi-rilate Avellaneda ne mensogas, ĉar Cervantes donis al ŝi la diritan nomon en la ĉapitro 7ª de la unua parto.