—Tiel rigora kiel la kavalira, eble —respondis don Quijote—. Sed, ke ĝi estas tiel necesa en la mondo, mi ne dubas apenaŭ per harlarĝo. Ĉar verdire, tiel multe faras la soldato obeanta la komandon de sia kapitano, kiel la kapitano mem. Mi volas diri, ke la religiuloj pace kaj ripoze petas de la ĉielo la bonon por la tero, sed ni, soldatoj kaj kavaliroj, efektivigas iliajn petojn per la kuraĝo de nia brako kaj la rando de niaj glavoj, ne subtegmente sed sub la libera ĉielo, ricevante la netolereblan varmon de la suno en la somero kaj la mordon de la frosto en la vintro. Ni estas do la ministroj de Dio en la mondo, la brakoj plenumantaj Lian justecon. Kaj, ĉar la aferojn rekte aŭ nerekte militajn oni ne povas plenumi sen ŝvito kaj troa penado, rezultas de tio, ke ni suferas sendube pli ol la homoj, kiuj en sekura paco kaj ripozo preĝas al Dio, ke Li helpu la misfortunajn. Mi ne volas diri, kaj la ideo eĉ ne venas al mi en la kapon, ke tiel indas la stato de la vaganta kavaliro, kiel la stato de la enklostra monaĥo, sed laŭ mia propra sperto nin sendube plagas pli da doloroj kaj turmentoj, pli da soifo kaj malsato, pli da mizero kaj ĉifonoj kaj pli da pedikoj. Oni ne povas dubi, ke la vagantaj kavaliroj de pasintaj epokoj eltenis multon da misfortuno en la daŭro de siaj vivoj. Se kelkaj el ili gajnis al si per la kuraĝo de sia brako la tronon de imperio, ili kare pagis ĝin per sango kaj ŝvito. Kaj ĉar ne mankis al ili la helpo se sorĉistoj kaj miraklofaraj saĝuloj, ili ne vidis sin fraŭditaj en siaj pretendoj nek trompitaj en siaj esperoj.
—Mi same opinias —respondis Vivaldo—, sed speciale unu kutimo, inter multaj, de la vagantaj kavaliroj al mi ŝajnas kritikinda, nome, plenumonte kun evidenta danĝero al sia vivo grandan kaj riskoplenan faron, ili, en la momento de la atako, neniam rekomendas sin al la graco de Dio, kiel ĉiu kristano devas fari en tielaj situacioj. Anstataŭe ili mense konfidas sin al la protekto de sia damo kun tiel granda pieca fervoro, ke la damo ŝajnas esti ilia dio. Kaj tion mi opinias propra al paganoj.
—Sinjoro —respondis don Quijote—, ĝuste tiel oni devas fari, kaj la vaganta kavaliro alie kondutanta falus en infamion; ĉar estas konsekrita kutimo en la kavalirismo, ke la vaganta kavaliro, en la momento entrepreni grandan faron batalan, devas mense elvoki sian damon, milde kaj ame turni al ŝi la rigardon kaj peti de ŝi favoron kaj helpon en la riskoplena duelo. Kaj, eĉ se neniu lin aŭdas, li devas rekomendi sin al ŝi tutkore, flustrante kelke da vortoj. En la historioj troviĝas multegaj tiaj ekzemploj, sed oni ne tiru el ili la konkludon, ke la kavaliroj neglektas turni sin al Dio; tempo por tio ili havas en la daŭro de la batalo.
—Tamen —diris Vivaldo— mi havas ankoraŭ unu dubon. Ofte mi legis, ke, por ekzemplo, du kavaliroj interŝanĝas pikajn vortojn ĝis fine ili kolerigas sin reciproke, kaj sen plie turnas siajn ĉevalojn por havigi al si manovran spacon, sin ĵetas plengalope unu kontraŭ la alian, kaj meze de la galopado ili sin rekomendas al siaj damoj. Kaj plej ofte el la kolizio rezultas, ke unu, trapikite de la lanco kontraŭula, falas teren super la pugo de la ĉevalo, dum la alia duelanto devas kroĉiĝi al la krinoj de sia rajdbesto por ne ruliĝi sur la grundo. Kaj mi ne komprenas, kiel la trapikito havus tempon por preĝi al Dio en la daŭro de tiel rapida ago. Ĉu ne pli bone, se, anstataŭ konsumi vortojn por rekomendi sin al sia damo, ilin oni uzus konforme kun la devo kaj la deco propraj al kristanoj? Des pli, ke, mi kredas, ne ĉiuj vagantaj kavaliroj havas damon, al kiu sin rekomendi, ĉar ne ĉiuj estas enamiĝintoj.
—Tio ne eblas —respondis don Quijote—. Ne eblas la ekzisto de kavaliro sen damo, ĉar la amo estas tiel propra kaj tiel natura al ili, kiel la steloj al la ĉielo. Tial ne troviĝas eĉ unu historio de kavaliro sen am-aferoj; alie temus, ne pri aŭtentika kavaliro, sed pri bastardo enirinta en la fortreson de la kavalirismo, ne tra la pordo, sed saltante la murojn, kiel ŝtelisto kaj enrompanto.
—Tamen —diris Vivaldo— ŝajnas al mi, ke, se mi ne mislegis, don Galaor, frato de la kuraĝa Amadís de Gaŭlio, neniam havis difinitan damon, al kiu sin rekomendi, kaj tio ne obstaklis, ke oni lin alte estimis, kaj efektive li estis tre fama kaj sentima kavaliro.
—Sinjoro, unu hirundo printempon ne alportas —diris don Quijote—. Krome, mi scias, ke don Galaor amis en sekreto. Cetere lia kutimo amindumi ĉiun damon plaĉan al li estis natura, do neregebla trajto de lia temperamento. Sed oni bone scias, ke li havis unu solan damon kiel mastrinon de sia koro, kaj al ŝi li sin rekomendis tre ofte, kaj ankaŭ tre sekrete, ĉar li ĉiam fieris, ke li estas tre diskreta kavaliro.
—Nu, se havi amatinon formas parton de la esenco de ĉiu kavaliro, mi pensas, ke ankaŭ via moŝto, pro via kavalira profesio, havas amatinon. Do se vi nur ne fieras je diskreteco, kiel Galaor, mi petegas vin, je la nomo de miaj akompanantoj kaj de mi mem, ke vi diru al ni nomon, landon, rangon kaj belon de via damo. Certe ŝin feliĉigus scii, ke oni diskonigas tra la mondo tion, ke ŝin amas kaj servas tiel granda kavaliro, kiel laŭŝajne vi estas.
Don Quijote profunde suspiris kaj respondis:
—Mi ne povas aserti, ĉu la dolĉa turmentantino mia volas, aŭ ne, ke la mondo sciu, ke mi ŝin servas. Mi scias nur (responde al via tiel ĝentila demando) ke ŝia nomo estas Dulcinea; ŝia lando El Toboso, iu vilaĝo de La Mancha; ŝia rango, almenaŭ princina, tial, ke ŝi reĝas super mi; ŝia belo, superhoma, ĉar en ŝi kolektiĝas la neeblaj kaj ĥimeraj atributoj de la beleco, kiajn la poetoj atribuas al siaj damoj: ŝiaj haroj estas oro; ŝia frunto, elizeaj kampoj; ŝiaj brovoj, ĉiel-arkoj; ŝiaj okuloj, sunoj; ŝiaj vangoj, rozoj; ŝiaj lipoj, koraloj; ŝiaj dentoj, perloj; ŝia kolo, alabastro; ŝia brusto, marmoro; ŝiaj manoj, eburo, kaj la partoj vualataj de la pudoro kontraŭ la rigardo homa estas tielaj, kiel mi imagas kaj kredas, ke la prudento povas nur laŭdi ilin, ne kompari.
—Ni dezirus scii pri ŝiaj antaŭuloj kaj familio —diris Vivaldo.
—Ŝi ne apartenas al la antikvaj familioj Romanaj de Curcio, Cayo kaj Cipiono, nek al la modernaj de Colona kaj Ursino, nek al la katalunaj de Moncada kaj Requesens, nek al la valenciaj de Rebella kaj Vilanova, nek al la aragonaj de Palafox, Nuza, Rocaberti, Corella, Luna, Alagón, Urrea, Foz y Gurrea, nek al la kastiliaj de Cerda, Manrique, Mendoza kaj Guzmán, nek al la portugalaj de Alencastro, Pallas kaj Meneses. Sed ŝi apartenas al la familio El Toboso de La Mancha, kiu, kvankam de moderna deveno, povas tamen doni noblan originon al la plej gloraj familioj de la venontaj epokoj. Kaj oni ne kontraŭdiru min ĉi-rilate, se ne sub la kondiĉoj, kiujn Cervino skribis kaj metis ĉe la trofee kolektitaj armiloj de Roldán:[73]
—Kvankam mi devenas de la familio Cachopines de Laredo[74] —respondis Vivaldo—, mi ne aŭdacus kompari ĝin kun tiu de El Toboso de La Mancha. Kvankam, verdire, ĝis nun mi ne aŭdis tian nomon.
—Ŝajnas nekredeble… —diris don Quijote.
La ceteraj kunvojaĝantoj aŭskultis kun granda atento ĉi konversacion, kaj eĉ la paŝtistoj mem konsciis la mankon de saĝo de don Quijote. Nur Sancho Panza, konante lin kaj kunvivante kun li de sia naskiĝo, opiniis vera kion lia mastro diris, kvankam li ne plene kredis tion pri la linda Dulcinea de El Toboso, ĉar, loĝante tiel proksime al El Toboso, li neniam aŭdis pri tia nomo, nek pri tia princino.
Ĉe tio ili rimarkis, ke, de gorĝo inter du altaj montoj descendas proksimume dudek paŝtistoj en nigraj lanaj jakoj kaj kronitaj per girlandoj, kiujn, oni poste vidis, estis unuj cipresaj, kaj aliaj, taksusaj. Ses paŝtistoj portis ĉerkon kovritan per multaj, diversaj floroj kaj branĉoj. Tion vidante, diris unu el la kapristoj:
—La homoj tie portas la kadavron de Crisóstomo, kaj ĉe la piedo de la monto estas la loko, kie, laŭ liaj ordonoj, oni lin enterigos.
[73]
Roldán (Orlando, en la verko de Ariosto) liberigis el malamikaj manoj Cervinon, princon de Skotlando, kiu, kiel montron de dankemo, konservis liajn armiloj kaj metis ĉe ili la jenan skribaĵon: «Armatura d’Orlando Paladino. / Come volesse dir, nessun la muova / che estar non posa con Orlando a prova».
[74]
En la epoko de Cervantes tia nomo estis sinonimo de parvenuo. Vivaldo ĝin uzas ironie por moketi la bombastan «El Toboso de La Mancha» elpensitan de don Quijote.