Do ili pli rapidis kaj alvenis ĝuste, kiam la paŝtistoj jam metis la ĉerkon sur la grundon, kaj kvar el ili komencis fari foson per akrapintaj pioĉoj flanke de dura roko.
La du grupoj ĝentile salutis unu la alian, kaj poste don Quijote kaj liaj akompanantoj observis la ĉerkon kaj vidis en ĝi, kovritan per floroj kaj en paŝtista kostumo, la kadavron de junulo proksimume tridekjara. Oni vidis ke, kvankam morta, li certe posedis dumvive agrablan mienon kaj vire belan korpon. Ĉirkaŭ li, en la ĉerko mem, kuŝis pluraj libroj kaj multaj paperoj fermitaj kaj nefermitaj. La rigardantoj, la fosantoj de la tombo kaj la ceteraj homoj gardis impresan silenton, ĝis unu el la kadavro-portintoj diris al alia:
—Pro tio, ke vi, Ambrosio, volas skrupule plenumi la testamenton de la mortinto, bonvolu observi, ĉu efektive ni staras sur la loko difinita de Crisóstomo.
—Ĝuste sur la loko —respondis Ambrosio—. Ĉi tie mia karmemora amiko ofte rakontis al mi la historion de sia misfortuno. Ĉi tie, li diris, li vidis por la unua fojo la mortodonan turmentantinon de la homa raso; ĉi tie li konfesis al ŝi por la unua fojo sian sinceran kaj honestan amon, kaj ĉi tie Marcela, por la lasta fojo, disdegne ignoris lin, tiele, ke li metis finon al la tragedio de sia vivo mizera. Kaj je la memoro de tiom da misfortunoj, li volis, ke lia korpo kuŝu ĉi tie en la sino de la eterna forgeso.
Kaj turnante sin al don Quijote kaj liaj kompanoj, li daŭrigis:
—La viro, kies kadavron vi rigardas per kompataj okuloj, posedis animon, kien la ĉielo metis senfinan parton de siaj riĉoj. Tie kuŝas Crisóstomo, unika en talento, senkompara en ĝentilo, elstara en gracio, fenikso en amikeco, prodiga sen mezuro, gaja sen trivialo, fiera sen orgojlo kaj fine, unua en ĉia bono kaj same unua en ĉia misfortuno. Lian amon oni pagis per abomeno, kaj lian adoron per disdegno. Li suplikis bestion, penis moligi marmoron, persekutis venton, kriis en dezerto, servis sendankon kaj ricevis kiel rekompencon, en la mezaj jaroj de la vivo, la viziton de la morto pro la kulpo de la paŝtistino, kies figuron li deziris eternigi en la memoro de la homoj. Tion lastan pruvus la paperoj, kiujn vi rigardas, sed Crisóstomo ordonis min doni ilin al la flamoj, same kiel lian korpon al la tero.
—Vi estus, rilate la paperojn, eĉ pli rigora kaj kruela ol Crisóstomo mem —diris Vivaldo—. Ja nek justas nek decas plenumi ordonon kontraŭan al la racio. Cezaro Aŭgusto pruvis sian saĝon, kiam li ne permesis, ke oni plenumu la volon de la dia Mantuano.[75] Do, sinjoro Ambrosio, donu la korpon de via amiko al la tero, sed ne lian verkon al la forgeso. Ne decas, ke vi neprudente plenumu kion li ĉagrenite ordonis. Male, se vi lasas la paperojn vivi, ankaŭ vivos por ĉiam la kruelo de Marcela kaj servos kiel instruo al la homoj de venontaj tempoj, ke ili sin gardu fali en similan abismon. Ni ĉiuj konas jam la historion de via enamiĝinta kaj senfortuna kompano, vian amikan rilaton kun li, la kaŭzon de lia morto kaj kion li testamentis ĉe la fino de sia vivo. Tiel lamentinda historio pruvas la kruelon de Marcela, la amon de Crisóstomo, la sinceron de via amikeco kaj la sorton de la homoj spron-urĝe rajdantaj sur la vojo, kiun la delira amo montras al ili. Hieraŭ nokte ni sciiĝis pri la morto de Crisóstomo kaj pri la loko de lia enterigo, kaj, puŝitaj de scivolo kaj aflikto, ni deviis de nia vojo por okuli kion ni korpremate aŭskultis. Kiel kompenson do por ĉi aflikta sento nia kaj por nia deziro trovi rimedon al la tragedio, se tio estus ebla, ni petas vin, diskreta Ambrosio (mi petas almenaŭ je mia nomo), ke, anstataŭ destini la paperojn al la flamoj, vi permesu min preni kelkajn.
Kaj, sen atendi la respondon de la paŝtisto, li etendis la manon kaj prenis kelkaj paperojn el la pli proksimaj. Vidante tion, diris Ambrosio:
—Pro ĝentilo, sinjoro, mi konsentas, ke vi retenu kion vi jam prenis. Sed pensi, ke ŝparos ankaŭ la ceterajn, estus vane pensi.
Vivaldo deziris koni la enhavon de la paperoj, do li disfaldis unu kaj legis ties titolon: Despera kanzono. Ambrosio, aŭdinte tion, diris:
—Ĝi estas la lasta poezio de la povra Crisóstomo. Kaj por ke oni vidu, ĝis kia ekstremo lin puŝis lia misfortuno, bonvolu laŭte legi ĝin. Vi havas tempon, dum oni fosas la tombon.
—Tre volonte —diris Vivaldo. La aliaj ĉeestantoj, sentante la saman scivolon, sin aranĝis ĉirkaŭ li, kaj li legis kun klara voĉo la jenon:
Ĉapitro 14
Kie sidas la desperaj versoj de la mortinta paŝtisto, kaj ankaŭ aliaj neatenditaj eventoj
Kanzono de Crisóstomo
[75]
Vergilio. Kiel sciate, li ordonis, ke, ĉe lia morto, oni bruligu lian
[76]
La strigon oni uzis kiel logobirdon, kaj la simplaj homoj kredis, ke la birdoj flugas al ĝi pro envio al ĝiaj grandaj, brilaj okuloj, celante ilin elpiki.