—Je Dio! —kriis Sancho—. Tia vivmaniero vere logas kaj ravas min! Des pli, ke tuj kiam la bakalaŭro Sansón kaj la barbiro majstro Nicolás vidos nin, ili deziros sekvi nian ekzemplon kaj akompani nin kiel paŝtistoj.
—Vi prave parolis —diris don Quijote—. Kaj se la bakalaŭro Sansón Carrasco venos en nian arkadian grupon (kaj certe li venos), li povus nomiĝi paŝtisto Sansonino aŭ paŝtisto Carrascón; la barbiro Nicolás, Niculoso, laŭ la maniero de la antikva Boscán, kiu alinomis sin Nemoroso. Rilate al la pastro, mi ne scias, kian nomon doni al li, se ne ian derivaĵon de la vorto pastro: Pastroriambro, por ekzemplo. Pri la paŝtistinoj, kies amantoj ni estos, ni povos facile elekti iliajn nomojn, tiel facile kiel elpreni pirojn el korbo. Kaj tial, ke la nomo de mia sinjorino same konvenas al princino kiel al paŝtistino, mi ne bezonas ĝeni min, serĉante alian pli taŭgan al ŝi. Vi, Sancho, donos al via paŝtistino ajnan nomon, laŭ via elekto.
—Mi donos al ŝi nur la nomon Teresona, tre konforman al ŝia dikeco kaj al ŝia vera nomo, Teresa. Kaj, kiam mi prikantos ŝin en miaj versoj, oni vidos ke miaj deziroj estas ĉastaj, kaj ke mi ne inklinas, male ol aliaj, serĉi alies panon en fremdaj hejmoj. Nu, la pastro ne devus havi paŝtistinon: alie, li donus mavan ekzemplon. Sed se la bakalaŭro volus havi unu, tio estus lia afero.
—Ho Dio, ni ĝuos vere belan vivon, amiko Sancho! —kriis don Quijote—. Kiel multe da klarnetoj, sakflutoj, tamburinoj kaj liutoj regalos nin per siaj sonoj! Kaj kio do, se inter tiel diversaj vibroj aŭdiĝus ankaŭ albogues? Tiam, mankus al ni preskaŭ neniu el la paŝtistaj instrumentoj.
—Kio estas albogues? —demandis Sancho—. Neniam en mia vivo mia aŭdis aŭ vidis ilin.
—Albogues, amiko Sancho —respondis don Quijote—, estas mincaj platoj el metalo, kies kunfrapiĝo faras sonon, ne tre agrablan aŭ harmonian, sed almenaŭ ne malplaĉan, kiu bone miksiĝas kun la rustikeco de sakflutoj kaj tamburinoj. La nomo albogues venas de la maŭra lingvo, same kiel aliaj vortoj komenciĝantaj per «al» en la kastilia: almohaza, almorzar, alhambra, alguacil, alhucema, almacén, alcancía… kaj ceteraj. Nia lingvo havas nur tri vortojn el la maŭra finiĝantajn per «i»: borceguí, zaquizamí kaj maravedí. Alhelí kaj alfaquí havas araban originon, kio duoble montriĝas per la komenca «al» kaj la fina «i». Ĉion ĉi mi preterpase mencias, ĉar ĝi venis en mian memoron, kiam mi hazarde parolis pri albogues. Unu cirkonstanco multe helpos nin pliperfektiĝi en nia ofico de paŝtistoj: mi havas, kiel vi scias, iomete da poezia talento, kaj la bakalaŭro Sansón Carrasco estas elstara poeto. Pri la pastro mi diras nenion, sed mi vetus, ke ankaŭ li havas la inklinon kaj la talenton versumi. Same mi pensas pri majstro Nicolás, ĉar ĝenerale la barbiroj ludas gitaron kaj komponas koplojn. Mi lamentos la foreston de mia belulino; vi kantos la konstanton de via amo; la paŝtisto Carrascón priploros la disdegnon de sia amatino, kaj la pastro Pastroriambro tuŝos ajnan temon, laŭ sia plaĉo. Kaj tiel ĉio iros glate, kaj ni ne deziros ion plian.
—Sinjoro, mi estas tiel senfortuna —respondis Sancho—, ke mi timas, ke neniam alvenos la tempo, ne kiu ni ekzerciĝos per tia okupo. Ho kiom da bele poluritaj kuleroj mi faros, kiam estos paŝtisto! Kiom da migas![419] Kiom da kremo! Kiom da girlandoj! Kiom da paŝtistaj distroj! Per ĉio ĉi mi akiros famon, ne kiel saĝa, sed certe kiel sprita. Mia filino Sanchica alportos la manĝon al ni en la ŝafejon. Sed oni zorgu! Ŝi havas allogan korpon, kelkaj paŝtistoj estas pli malicaj ol simplaj, kaj mi ne volus, ke ŝi iru por lano kaj revenu pritondita: amaj deziroj kaj mavaj pasioj oftas tiel en la kampoj kiel en la urboj, tiel en la paŝtistaj kabanoj kiel en la reĝaj palacoj… Oni eliminu la tenton, kaj malaperos la peko; la koro ne avidas kion okulo ne vidas, kaj pli valoras eskapi trans la heĝon ol aŭskulti bonulan peton.
—Bonvolu, Sancho, ne pli da proverboj —diris don Quijote—. La unua el ili sufiĉus al vi por esprimi vian penson. Kaj mi jam ofte konsilis vin, esti ne tiel prodiga je proverboj kaj iom reteni vin ĉi-rilate. Sed ŝajnas al mi, ke mi predikas en dezerto: «La patrino donas al mi punon, sed mi plue ŝtelas la farunon».
—Via moŝto igas min memori la diron: «Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota». Vi admonas min ne diri proverbojn, sed vi verŝas ilin duope.
—Rimarku, Sancho —respondis don Quijote—, ke mi uzas la proverbojn ĝuste kaj trafe, kaj ili konformas al la temo, kiel ringo al fingro; sed vi tiras ilin je la haroj, perforte trenas ilin, anstataŭ ilin enkonduki glate kaj facile. Kaj, se mi bone memoras, mi jam diris al vi alifoje, ke la proverboj estas kurtaj maksimoj elprenitaj el la spertoj kaj meditoj de niaj antikvaj saĝuloj: kaj la proverbo uzata nek ĝuste nek trafe pli similas al absurdo ol al maksimo. Sed ni lasu ĉi aferon, kaj tial, ke jam venas la nokto, ni iom deviu de la vojo ĝis ia loko, kie ni povos tranokti. Pri la morgaŭa tago, Dio disponos.
Ili deturnis sin de la vojo kaj manĝis tarde kaj sobre, ĉe la ĉagreno de Sancho, kiu memoris pri la mizero kaj la rigora vivo de la vagantaj kavaliroj en arbaroj kaj montoj, kvankam kelkfoje ili trovis abundon en kasteloj kaj domoj, kiel, por ekzemplo, ĉe don Diego de Miranda, ĉe la edziĝo de la riĉa Camacho kaj ĉe don Antonio Moreno. Sed la ŝildisto pensis, ke nek la tago nek la nokto daŭras senfine, do li dormis la tutan tiun nokton, dum lia masto vigilis.
Ĉapitro 68
Pri la porka aventuro okazinta al don Quijote
La nokto aperis iom nigra, ĉar la luno, kvankam en la ĉielo, ne troviĝis en loko, kie oni povus ĝin vidi: eble sinjorino Diana ofte iras promeni al la antipodoj, kaj lasas ĉi tie la montojn obskuraj kaj la valojn tenebraj. Don Quijote cedis al la naturo, dormante sian unuan dormon, sed sen doni sin al la dua. Kontraŭe, Sancho neniam havis duan, ĉar li dormis seninterrompe de la nokto ĝis la mateno, kio montris lian sanan kompleksion kaj lian mankon de zorgoj.
La cerbumado de don Quijote tenis la hidalgon tiel sendorma, ke li vekis la ŝildiston kaj diris:
—Mi miras, Sancho, je la indiferentemo de via naturo. Mi preskaŭ kredas, ke oni vin faris el marmoro aŭ el dura bronzo, ĉar mankas al vi ĉia emocio aŭ sento. Vi dormas, kaj dume mi vigilas; vi kantas, kaj dume mi ploras; mi svenas de fasto, kaj dume vi torporas kaj eĉ ne povas spiri, ĉar vi ŝtopis al vi ĝiskreve la stomakon. Al bonaj servisto apartenas partopreni en la afliktoj kaj sentoj de iliaj sinjoroj. Rimarku: la sereno de ĉi nokto, kaj la soleco nin ĉirkaŭanta invitas nin intermeti vigilon en nian dormon. Stariĝu, je via vivo, iru iom for de ĉi tie kaj kun kuraĝa koro kaj dankema spirito, donu al vi tricent aŭ kvarcent vergojn, partopage de la vergoj, kiujn vi ŝuldas por la elsorĉo de Dulcinea. Kaj ĉi tion mi suplike petas de vi: mi ne volas lukti kun vi, kiel pasintfoje, ĉar mi scias, ke vi havas pezajn manojn. Kiam vi finos vian skurĝadon, ni pasos la ceteron de la nokto kantante: mi, pri la foresto de mia kara; vi, pri la firmo de via amo, kaj tiel ni komencos, jam de nun, ekzerciĝi por la paŝtista ofico, kiun ni plenumos en nia vilaĝo.
—Sinjoro —respondis Sancho—. Mi ne estas monaĥo, ke mi leviĝu meze de mia dormo kaj skurĝu min. Kaj ŝajnas al mi, ke ne estus facila afero pasi en unu momento de la doloro de la skurĝado al la plezuro de la kantoj. Via moŝto lasu min dormi kaj ne turmentu min per ĉi afero de la vergoj, se vi ne volas tedi min ĝis tia ekstremo, ke mi ĵuros, ke vi tuŝos al mi, ne unu haron de mia haŭto, sed eĉ ne unu fadenon de mia vesto.