—Ho, kala animo! Ho, kruela ŝildisto, sendanka al mia pano kaj al miaj favoroj iamaj kaj futuraj! Vi atingis pere de mi gubernatoran postenon, kaj pere de mi vi povos baldaŭ akiri la titolon de grafo aŭ alian similan nobelecon. Viaj esperoj plenumiĝos tuj kiam alvenos al sia fino ĉi jaro da ekzilo, ĉar mi post tenebras spero lucem.[420]
—Mi ne komprenas tion —respondis Sancho—. Mi komprenas nur, ke, dum mi dormas, mi sentas nenian timon, esperon, zorgon aŭ ambicion. Dio benu la inventinton de la dormo, ĉar ĝi estas mantelo, kiu kovras la penson de la homo; manĝo, kiu kontentigas la malsaton; akvo, kiu estingas la soifon; fajro, kiu varmigas la fridon; frido, kiu moderigas la varmon, kaj fine, universala mono kapabla ĉion aĉeti, kaj pesilo kies teleroj tenas ĉe egala nivelo la paŝtiston kaj la reĝon, la ulon simplan kaj la saĝan. Laŭdire, la dormo havas nur unu mavan flankon, nome, ke ĝi similas al la morto. Kaj, inter mortinto kaj dormanto apenaŭ kuŝas diferenco.
—Neniam antaŭe mi aŭdis vin paroli tiel elegante kaj elokvente —diris don Quijote—. Kaj tio konfirmas la proverbon, kiun kelkfoje vi citas: «Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas».
—La diablo min prenu! —respondis Sancho—. Nuntempe, sinjoro, ne mi litanias per proverboj. Ankaŭ via moŝto lasas ilin eskapi el via buŝo duope kaj pli lerte ol mi. Inter viaj proverboj kaj la miaj certe kuŝas la diferenco, ke la viaj venas ĝustatempe kaj la miaj neoportune. Tamen ili ĉiuj estas proverboj.
En ĉi momento de ilia konversacio aŭdiĝis surda kaj konfuza bruo etendiĝanta sur la ĉirkaŭaj valoj. Don Quijote stariĝis kaj almetis la manon al la glavo. Sancho kaŭris sub la azenon, barikadis sin unuflanke per la kunligitaj pecoj de la armaĵo kaj aliflanke per la ŝarĝo-selo, kaj tiel multe tremis de timo, kiel don Quijote de ekscito. La bruo intensiĝis laŭmezure kiel ĝi proksimiĝis al la du timantoj: pli ĝuste, al unu timanto, ĉar oni bone konas la kuraĝon de la alia.
Nu, okazis, ke kelkaj viroj peladis survoje, kaj en la noktaj horoj, pli ol sescent porkojn por vendi ilin en foiro. Kaj la grego faris tiom da bruo per siaj gruntoj kaj snufoj, ke don Quijote kaj Sancho surdiĝis kaj ne povis kompreni la kaŭzon de la tumulto. La multnombra kaj grunta porkaro aperis subite, impete kaj senorde kaj, senrigarde al la digno de don Quijote kaj Sancho, renversis kaj surtretis ilin, disĵetis la barikadojn de la ŝildisto kaj rulis, ne nur la hidalgon, sed ankaŭ lian ĉevalon. La subita atako de la sordidaj bestoj, kun ties grundoj kaj impeto, ĵetis en pelmelon la ŝarĝo-selon, la armojn, la azenon, la ĉevalon, la hidalgon kaj la ŝildiston. Sancho levis sin sur la piedoj, tiel bone kiel li povis, kaj petis de sia mastro ties glavon, dirante, ke li volas mortigi ses el tiuj moŝtaj kaj krud-manieraj porkoj. Ĉar li jam vidis, ke porkoj rulis ilin.
—Lasu tion, Sancho —respondis don Quijote—. Ĉi humiliga ofendo venis al mi kiel puno pro mia peko, kaj estas justa decido de la ĉielo, ke venkita kavaliro estu vorata de ŝakaloj, pikata de vespoj kaj tretata de porkoj.
—Kaj mi supozas —diris Sancho—, ke la ĉielo punas ankaŭ la ŝildiston de venkita kavaliro per mordoj de muŝoj, pikoj de puloj kaj ronĝoj de la malsato. Se ni, ŝildistoj, estus filoj, aŭ proksimaj parencoj, de niaj kavaliroj, oni vidus logika tion, ke la puno de iliaj kulpoj falu ankaŭ sur nin ĝis la kvara generacio. Sed, kion komuna havas la Sanchos kun la Quijotes? Nu, denove ni faru al ni oportune, kaj ni dormu dum la iometo da nokto restanta. Morgaŭ frue venos plue, kaj la bona sorto nin akompanu.
—Vi dormu, Sancho —respondis don Quijote—, ĉar por dormi vi venis en la mondon. Mi naskiĝis por vigili, kaj de nun ĝis la mateniĝo mi donos liberon al miaj pensoj, kaj ilin elverŝos en la formo de madrigalo, kiun mi komponis en mia kapo hieraŭ nokte, sen ke vi scius.
—Ŝajnas al mi —diris Sancho—, ke la pensoj taŭgaj por versioj ne tro multas. Via moŝto madrigalu laŭplaĉe, dum mi dormos laŭpove.
Kaj tuj poste, prenante al si tiom da grundo, kiom li volis, la ŝildisto sin buligis kaj dormiĝis ĝisronke, sen ke lin perturbus kaŭcioj, ŝuldoj aŭ afliktoj. Don Quijote, apogite kontraŭ la trunko de fago aŭ kork-arbo (ĉar Cide Hamete ne precizigas la specon de arbo) kaj kun la sola akompano de siaj suspiroj, kantis la jenon:
Kun ĉi verso don Quijote suspiris kaj verŝis nombron da larmoj, kvazaŭ lian koron ŝirus duobla doloro: pro lia venkiteco kaj pro la foresto de Dulcinea.
Ĉe tio alvenis la tagiĝo, la suno trafis per siaj radioj la okulojn de Sancho, kiu vekiĝis, streĉante kaj skuante la duoninertajn membrojn. Poste li vidis la katastrofon kaŭzitan de la porkoj en la viktualio, kaj malbenis la gregon pli ol unu fojo. Fine, ili daŭrigis sian vojaĝon, kaj, ĉe la falo de la nokto, vidis alproksimiĝi proksimume dek surĉevalajn virojn kaj kvar aŭ kvin piedirajn. La koro de don Quijote skuiĝis de ekscito, dum la ŝildisto tremis, ĉar la alrajdantoj portis lancojn kaj ŝildojn kaj avancis batal-prete.
Don Quijote sin turnis al Sancho kaj diris:
—Sancho, se mi povus helpi min per miaj armiloj, kaj se mia promeso ne katenus al mi la manojn, mi forblovus ĉi skadron kiel aer-vezikon. Sed eble tio estas, ne skadro, sed io alia.
Tiam alvenis la rajdantoj, kaj, sen diri eĉ unu vorton, levis la lancojn, ĉirkaŭis la hidalgon, almetis la pinton de la lancoj al liaj brusto kaj dorso kaj minacis lin per morto. Unu el la piediraj viroj, kun fingro sur la lipoj por trudi silenton, prenis la bridon de Rocinante kaj deturnis la ĉevalon de la vojo, dum la ceteraj surpiedaj uloj pelis la azenon rajdatan de Sancho kaj sekvis la paŝojn de la alia, meze de mirinda silento. Don Quijote volis du tri fojojn demandi, kien oni lin kondukas, kaj kion ili volas: sed, tuj kiam ili komencis aperti la buŝon, lia eskorto rapidis ĝin fermi per la lancopintoj. Kaj same okazis al Sancho, ĉar apenaŭ li montris ian deziron paroli, unu el la piediraj alpremis sian lancon al li, kaj same al la azeno, kvazaŭ oni pensus, ke ankaŭ ĝi volas paroli.
Densiĝis la nigro de la nokto, oni akcelis la rapidon de la iro, kaj kreskis la timo de la du kaptitoj, des pli, ke de tempo al tempo ili aŭdis diri:
—Marŝu, trogloditoj!
—Silentu, barbaroj!
—Pagu vian kulpon, antropofagoj!
—Ne plendu, scitoj!
—Ne apertu la okulojn, Polifemoj, murdistoj, hom-manĝaj leonoj!
Per ĉi nomoj, kaj aliaj similaj, la eskorto turmentis la orelojn de la kompatindaj don Quijote kaj Sancho.
Dume, Sancho diris en si:
—Ĉu ni trogladitaj? Ĉu ni barbiroj? Ĉu ni sarkofagoj? Ĉu ni hundetoj, kiajn oni alvokas, dirante: ŝit, ŝit! Al mi tute ne plaĉas tiaj monoj. Mava vento alblovas al ni. La misfortunoj trafas nin multope, kiel batoj hundon. Kaj Dio volu, ke ĉi terura aventuro finiĝu per nura skurĝado.
Don Quijote, plena de stuporo, ne sukcesis, malgraŭ siaj klopodoj, diveni la sencon kaj la celon de la insultoj, kvankam li komprenis, ke li devus esperi el ili nenion bonan, kaj timi ĉion mavan. Proksimume unu horon post la noktiĝo, ili alvenis al kastelo, kies aspekton don Quijote baldaŭ rekonis, ĉar temis pri la kastelo de la duko, kie antaŭ ne longe la hidalgo gastis.
—Dio min protektu! —li diris, tuj kiam li rekonis la lokon—. Kion signifas ĉio ĉi? Vere, en ĉi domo regis ĝentilo kaj afablo. Sed por la venkitoj, la bono iĝas mavo, kaj la mavo pleja malbono.