La kanzono de Crisóstomo plaĉis al la aŭskultantoj, sed Vivaldo diris, ke ĝi ne ŝajnas konformi al la laŭfame bona kaj virta Marcela, ĉar per siaj versoj Crisóstomo plende aludis al suspektoj, ĵaluzoj kaj forestoj damaĝantaj la reputacion de la junulino.
Sed Ambrosio, kiu konis la plej sekretajn pensojn de sia amiko, respondis:
—Por ke vi ne havu dubon, sinjoro, mi diru, ke, kiam la bedaŭrata Crisóstomo skribis la kanzonon, li jam de kelka tempo teniĝis memvole for de Marcela, kun la celo vidi, ĉu la foresto faros ankaŭ al li sian kutiman efikon. Kaj pro tio, ke al fora amanto ĉio estas motivo de zorgoj, kaj ĉiaj suspektoj lin hantas, ankaŭ Crisóstomon turmentis ĵaluzoj kaj suspektoj senbazaj. Marcela bonas, kiel la famo proklamas, kaj malgraŭ tio, ke ŝi estas kruela, iom orgojla kaj tre disdegnema, la envio mem nek povus, nek devus trovi en ŝi mankon.
—Sendube —diris Vivaldo. Kaj kiam li pretis legi alian el la paperoj savitaj el la kondamno al la fajro, li restis senmova, ĉar mirinda vizio (tio almenaŭ ŝajnis al li) subite aperis sur la supro de la roko, ĉe kies piedo oni fosadis la tombon. Temis pri Marcela, kies belo montriĝis eĉ pli impona ol asertis la onidiroj. La viroj neniam antaŭe ŝin vidintaj, rigardis ŝin mute kaj admire, kaj la jam konantaj ŝin, ne malpli surpriziĝis. Sed apenaŭ Ambrosio ŝin rimarkis, li diris kun indigno:
—Ĉu vi venis vidi, ho sovaĝa bazilisko de ĉi montoj, ĉu la vundoj de la kompatinda, kies vivon falĉis via kruelo, verŝos sangon en via ĉeesto? Ĉu vi venis por triumfi antaŭ la kruelaj faroj de via koro; por kontempli de la alto, kiel alia Nero, la flamojn de brulanta Romo, aŭ por insolente treti ĉi mizeran kadavron, same kiel faris la sendanka filino de Tarkvinio[79] kun la korpo de sia patro? Jam diru, kial vi venis, kion vi deziras. Mi scias tre bone, ke la volo de Crisóstomo ĉiam submetiĝis al vi, do mi zorgos, ke, eĉ post lia morto, ni, liaj amikoj, obeu vin.
—Ne, Ambrosio. Mi venis ne pro tiaj motivoj —respondis Marcela—, sed por defendi min, pruvante, kiel forte eraras la homoj, kiuj min akuzas pri siaj suferoj kaj pri la morto de Crisóstomo. Mi do petas ĉiun aŭskulti min atente. Mi ne bezonos longe paroli, por ke la prudentaj vidu la veron klara. Vi diras, ke la ĉielo faris min tiel bela, ke vi nepre devas ami min, kaj vi pretendas, ke mi, de mia flanko, amu vin, rekompencante tiel la amon vian. Mi scias per mia natura inteligento, ke ĉio bela amindas, sed mi ne komprenas, ke pro la sola fakto, ke ŝi inspiras amon, bela virino devas ami sian amanton; des malpli, ke povus okazi, ke la bel-amanto estus turpa, kaj, pro tio, ke ĉio turpa naŭzas, absurdus lia pretendo: «Ĉar vi belas, mi amas vin; sekve, vi amu min, eĉ se mi malbelas». Sed eĉ se li kaj ŝi egalus en belo, tio ne signifas, ke ili egalus ankaŭ en reciprokaj inklinoj, ĉar ne ĉiuj belaj inspiras amon; kelkaj nur donas plezuron al la okuloj, sed ne konkeras la koron. Se la belaj senescepte kapablus gajni al si ĉies volon, la homoj irus en konfuzo kaj perplekso, pasante senĉese de unu amo al alia kaj ne sciante, kie halti. La belaj estas nenombreblaj, do ankaŭ la deziroj estus tiaj. Krome mi aŭdis, ke la veran amon oni ne povas dividi, kaj ke ĝin oni devas ne trudi, sed lasi, ke ĝi spontane aperu. Se, kiel mi kredas, en tio kuŝas la vero, kial vi volas, ke mi perforte submetu mian volon al la via, nur ĉar vi diras, ke vi amas min? Ni supozu, ke la ĉielo faris min turpa anstataŭ bela: ĉu mi devus plendi, se vi ne amus min? Krome pensu, ke mi ne elektis esti bela! Mian belon, kia ajn ĝi estas, donis al mi la ĉielo propravole; mi nek petis, nek elektis ĝin. Kaj same kiel oni ne devas akuzi vipuron pro ties venena mordo, ĉar la naturo faris la vipuron tia, tiel oni ne devas riproĉi min, ke mi belas, ĉar la belo de virta virino similas al dista brulo kaj al glavo akra, kies fajro kaj tranĉo ne vundas, se oni ne proksimas al ili. La ĉasto kaj la virtoj estas ornamoj de la animo, kaj sen ili la korpo, eĉ se bela, ne devus vidiĝi tia. Tiel do, se la ĉasto rangas inter la ĉefaj virtoj kaj donas dignon kaj belon al la animo kaj al la korpo, kial la virino, se amata, devas oferi sian ĉaston por kontentigi la deziron de kiu, obeante nur sian propran inklinon, ĉiakoste kaj ĉiaruze klopodas ŝin posedi?
»Mi naskiĝis libera kaj, por libere vivi, elektis la solecon de la kampoj. La arboj de la montoj min akompanas; la klara akvo de la rojoj servas al mi kiel spegulo, kaj al la arboj kaj akvo mi rivelas mian penson kaj belon. Se mia belo logas, miaj vortoj sobrigas. Laŭdire la deziroj nutras sin per espero, sed neniam mi donis eĉ iometon da ĝi al Crisóstomo aŭ al alia persono, do oni prefere diru, ke ne mia kruelo, sed lia obstino lin mortigis. Kaj se oni obĵetas, ke li havis honestan intencon, kaj sekve mi devus reciproki lin, mi respondas, ke, kiam li rivelis al mi la puron de sia intenco en la sama loko, kie nun oni fosas lian tombon, mi replikis, ke mi nur deziras vivi en konstanta soleco kaj aparteni al la ĉirkaŭanta naturo, kaj ke nur la tero ĝuos siatempe la restaĵojn de mia belo. Se, spite tion li volis persisti kontraŭ ĉia espero kaj veli kontraŭ la vento, oni ne miru, ke li dronis en la golfo de sia frenezo. Ĉar al mi ne plaĉas mensogi, mi donis al li nenian esperon. Kaj ĉar mi ne volas perforti mian propran senton kaj konvinkon, mi ne cedis al liaj deziroj. Kvankam repuŝita, li persistis; kaj, kvankam mi ne abomenis lin, li desperis. Vidu do, ĉu oni pravas, dirante, ke mi kulpas pri liaj suferoj! Se mi trompos viron, li plendu. Se mi ne plenumos ian promesos al li, li desperu. Se mi vokos lin al mi, li konfidu; se mi akceptos lin, li fieru. Sed ne nomu min homicida nek kruela, se mi nek trompis, nek logis, nek vokis, nek akceptis lin. La ĉielo ne volis ankoraŭ, ke mi amu, do vanas pensi, ke mi cedos al la pretendoj de ajna viro. Ĉi ĝenerala averto servu kiel privata instruo al ĉiu amindumanto mia. Kaj oni komprenu, ke de nun, se iu mortos pro mi, li mortos, ne de ĵaluzo aŭ de disdegno, ĉar, kiu ne amas, tiu ne povas esti objekto de ĵaluzo, kaj krome, seniluziigi ne signifas disdegni. Se oni nomas min sovaĝa bazilisko, oni evitu min kiel ion nocan kaj malican. Ĉu mi estas sendanka? Oni min ne servu. Ĉu stranga? Oni min ignoru. Ĉu kruela? Oni min ne sekvu. Ĉar ĉi sovaĝa bazilisko sendanka, stranga, kaj kruela neniun serĉas, servas, konas aŭ sekvas. Se Crisóstomo pereis pro sia frenezo kaj senbrida pasio, kial oni riproĉu mian honestan konduton? Se mi konservas min ĉasta inter la arboj, kial la viro, kiu dezirus min ĉasta ankaŭ inter la homoj, volus preni la ĉaston de mi? Kiel vi scias, mi posedas propran riĉon kaj ne avidas la riĉon de aliaj. Mi ŝatas la liberon kaj havas nenian emon al submetiĝo. Mi neniun amas aŭ abomenas. Mi nek trompas unu, nek vokas alian, nek ŝercas kun kelkaj, nek flirtas kun la ceteraj. Honeste babili kun la paŝtistinoj de la vilaĝoj kaj zorgi miajn kaprojn distras min. La ĉirkaŭaj montoj signas la limon de miaj deziroj, kaj, kiam ĉi lastaj vojaĝas, ili iras kontempli la belon de la ĉielo, pilgrimante al la unua loĝejo de la animo.
[78]
La koloso Ticio sidis en la infero, ĉar li volis perforti Letonan, patrinon de Apolono kaj Diana. Aglo senĉese pikis lian sinon.
[79]
Cervantes faras eraran aludon. Laŭ la historio, Tulia direktis sian ĉaron sur la kadavron de sia patro, Servio Tulio, kiun oni murdis, por ke ŝia edzo, Tarkvinio, reĝu.