Kiam ŝi finis paroli, ŝi sin turnis kaj, sen atendi ajnan respondon, penetris en la denson de proksima arbaro, dum la personoj ŝin aŭdintaj, miris tiel pri ŝia prudento, kiel pri ŝia belo. Kelkaj, jam vunditaj de la potencaj sagoj de ŝiaj ravaj okuloj, ŝajnis pretaj sekvi ŝin, ignorante ŝian klaran kaj ĵus formulitan averton. Don Quijote tion rimarkis, kaj pensante, ke alvenis la ĝusta momento kavaliri por la bono de senhelpa pucelo, metis la manon sur la tenilon de la glavo, kaj diris kun laŭta kaj klara voĉo:
—Neniu, kiun ajn rangon aŭ staton li havas, kuraĝu sekvi la belan Marcela, se li ne volas gajni al si la furiozan indignon mian. Ŝi montris per klaraj kaj sufiĉaj argumentoj, ke ŝi havas etan aŭ nenian kulpon rilate la morton de Crisóstomo, kaj ke ŝi absolute ne pensas cedi al la deziroj de siaj amantoj. Tial do, anstataŭ persekuti kaj ĝeni ŝin, justas, ke ĉiuj bonaj homoj ŝin honoru kaj estimu, ĉar ŝi pruvis, ke en la mondo ŝi estas la sola virino vivanta kun tiel puraj intencoj.
Aŭ pro la minacoj de don Quijote, aŭ pro tio, ke Ambrosio petis, ke oni plenumu ĝis la fino la devon ŝuldatan al lia bona amika, la paŝtistoj ne moviĝis de la loko, ĝis oni tute fosis la tombon, bruligis la paperojn kaj metis la kadavron en la kavon inter la larmoj de la ĉeestantoj. Oni fermis la tombon per granda roko, kaj Ambrosio diris, ke ĝi provizore taŭgos, ĝis oni ĝin anstataŭigos per steleo, kiun li pensis mendi kun la jena epitafo:
Poste la paŝtistoj ŝutis sur la tombon multe da floroj kaj branĉoj, kondolencis lian amikon Ambrosio kaj adiaŭis lin. La samon faris Vivaldo kaj lia kompano, kaj don Quijote adiaŭis siajn gastigintojn kaj la hidalgojn. Ĉi lastaj insistis, ke li ilin akompanu al Sevilla, ĉar ĝuste tie, en ĉiu strato kaj angulo troveblas pi da aventuroj ol ie ajn en la mondo. Don Quijote dankis ilin por la informo kaj por ilia evidenta deziro komplezi lin, kaj diris, ke li nek volas, nek devas iri al Sevilla, sen antaŭe elpurigi la ĉirkaŭan montaron je la perversaj rabistoj ŝajne tie svarmantaj.
Ĉe tiel laŭdinda intenco, la hidalgoj ne plu insitis al li, refoje lin adiaŭis, sekvis sian vojon, kaj en ties tuta longo ne mankis al ili temoj de konversacio, ĉu pri la historio de Marcela kaj Crisóstomo, ĉu pri la frenezaĵoj de don Quijote. Nia kavaliro decidis serĉi la paŝtistinon Marcela por proponi siajn servojn al ŝi. Sed ne okazis, kiel li pensis, kaj pri tio oni rakontas en ĉi vera historio, kies dua parto finiĝas ĉi tie.[80]
Ĉapitro 15
Kie oni sciigas pri la misaventuro de don Quijote en lia renkonto kun malicaj janguanoj[81]
Rakontas la saĝa Cide Hamete Benengeli, ke tuj kiam don Quijote diris adiaŭ al siaj gastigintoj kaj al la ceteraj spektintoj de la enterigo de la paŝtisto Crisóstomo, li kaj Sancho Panza rajdis en la saman arbaron, en kies denson ili vidis Marcelan penetri; kaj ke, vane serĉinte ŝin dum pli ol du horoj ĉie inter la arboj, ili alvenis al valeto riĉa je freŝa herbo, kie fluis tiel paca kaj friska rojo, ke ĝi invitis, eĉ persvadis, pasigi tie la horojn de la posttagmezo, kiu jam komencis tre varmi.
Deseliĝis don Quijote kaj la ŝildisto, kaj, lasinte la azenon kaj la ĉevalon laŭplaĉe paŝtiĝi meze de la abunda herbo, fosis en la dusako kaj konsumis kion ĝi entenis sen ia ceremonio kaj en paco kaj kontento. Sancho ne zorgis pli frue ligi la piedojn de Rocinante, ĉar li opiniis ĝin tiel kvieta kaj tiel ete amorema, ke li certis, ke ĉiuj ĉevalinoj de la herbejoj de Córdoba ne sukcesus stimuli ĝin al ia nedecaĵo. Sed laŭ la volo de la sorto —kaj ankaŭ de la diablo, kiu ne ĉiam dormas— en la sama valeto paŝtiĝis grego da galegaj ĉevalinoj, kies pelistoj-janguanoj kutimas siesti tie, kie ekzistas akvo kaj herbo por la brutoj; kaj la loko elektita de don Quijote plej konformis al ilia gusto. Okazis do, ke en Rocinante vekiĝis la deziro flirti kun la sinjorinoj ĉevalinoj, ĉar, flarsentinte ilin, ĝi forgesis sian ordinaran naturon kaj flegman paŝon kaj, sen peti la permeson de la mastro, trotante pli vigle ol kutime, iris komuniki al la ĉevalinoj sian ideon. Sed ili, laŭŝajne pli inklinaj manĝi ol frivoli, akceptis la ĉevalon per hufoj kaj dentoj, tiele, ke ili baldaŭ rompis ĝian ventrobendon kaj lasis ĝin sen selo kaj tute nuda. Sed certe plej doloris la ĉevalon, ke la pelistoj, observante kiel ĝi impertinentas al la ĉevalinoj, alkuris kun dikaj bastonoj, kaj tiom da vergoj ricevis Rocinante, ke en priplorinda stato ĝi falis sur la grundon. Ĉe tio don Quijote kaj Sancho, kiuj vidis la batadon, alvenis anhelante helpi la ĉevalon.
—Kiom mi rimarkas, amiko Sancho —diris don Quijote—, ĉi tio estas ne kavaliroj, sed homoj kanajlaj kaj senrangaj. Tion mi diras, por ke vi sciu, ke vi povas helpi min venĝi la ofendon faritan al Rocinante antaŭ niaj propraj okuloj.
—Kiel, je la diablo, ni venĝos? —respondis Sancho—. Ili estas dudek kaj kelkaj, kaj ni, nur du; eĉ ne tiom, eble nur unu kaj duono.
—Mi sola valoras centon da ili —diris don Quijote, kaj senplie elingis la glavon kaj sin ĵetis kontraŭ la janguanojn, kaj Sancho Panza, inspirita kaj spronita de la ekzemplo de sia mastro, faris la samon. Per la unua hako don Quijote fendis la ledan bluzon de janguano kaj grandan parton de lia dorso. Sed liaj kompanoj, vidante, ke ilin mistraktas du solaj viroj, prenis siajn bastonegojn, ĉirkaŭis la paron kaj kun granda fervoro kaj entuziasmo komencis ellasi sur ilin pluvon da batoj. Verdire jam la dua bato renversis Sanchon sur la teron, kaj la samo okazis al don Quijote malgraŭ lia kuraĝo kaj lerto. Laŭ la volo de la Fato li falis ĉe la piedoj de la ankoraŭ kuŝanta Rocinante, kio pruvas, kiel furioze pistas bastonoj svingataj de la manoj de koleraj kampuloj. Kiam la janguanoj vidis la damaĝon, kiun ili faris, ili plej rapide ŝarĝis siajn brutojn, kaj sekvis sian vojon lasinte la du aventuristojn en aĉan staton kaj en ankoraŭ pli aĉan humoron.
Sancho Panza komencis ĝemi la unua, kaj, vidante sin apud sia mastro, diris kun voĉo plenda kaj trema:
—Sinjoro don Quijote… Oj, sinjoro don Quijote!
—Kion vi volas, frato Sancho? —respondis la kavaliro kun la sama tono fragila kaj vea.
—Mi volas, ke via moŝto donu al mi du glutojn de la trinkaĵo de la fiera Blas, se eble vi havas ĝin ĉemane; povas esti, ki ĝi bonas tiel al la rompitaj ostoj, kiel al la vundoj.
—Ve al mi! —respondis don Quijote—. Nenio mankus, se mi ĝin havus! Sed mi ĵuras al vi, Sancho, je mia vorto de vaganta kavaliro, ke antaŭ ol pasos du tagoj ni disponos la balzamon, se la sorto ne ordonos alion, kaj se mi povos movi la manojn.
—Kaj kiom de tempo pasos ankoraŭ, ĝis ni povos movi la piedojn? —demandis Sancho.