—Rilate min, mi ne povas kalkuli, ĝis kiam mi kuŝos ĉi tie —respondis la tradraŝita don Quijote—. Sed nur mi kulpas pri ĉio, ĉar mi ne devis uzi la glavon kontraŭ homoj sen kavalira rango. Mi kredas, ke la dio de la bataloj permesis, ke oni min punu pro tio, ke mi ne observis la regulojn de la kavalirismo. Do, frato Sancho, konvenas al nia komuna bono, ke vi atente aŭskultu la jenan averton: kiam vi vidos, ke kanajlaro tia nin ofendos, ne atendu, ĝis mi eltiros la glavon kontraŭ ilin, ĉar tion mi tute ne faros. Nur vi punos ilin laŭplaĉe per via propra glavo, kaj, se ajna kavaliro helpos aŭ defendos ilin, tiam mi protektos vin, ilin atakante kun mia tuta potenco. Vi jam havis mil signojn kaj pruvojn, pri kiel grandas la kuraĝo de ĉi forta brako mia.
Tiel fierigis la povran kavaliron lia venko super la vasko. Sed Sancho ne trovis tre agrabla la averton de sia mastro, kaj ne povis ne respondi:
—Sinjoro, mi estas pacema kaj kvieta, ĉar mi havas, por vivteni kaj flegi, edzinon kaj filojn. Do, via moŝto ricevu kiel avizon (ne kiel altrudon, kompreneble), ke nenial mi uzos la glavon kontraŭ kampulo aŭ kontraŭ kavaliro, kaj ke, mi ĵuras je Dio, mi pardonas de nun la ofendojn, kiujn mi ricevis aŭ ricevos de riĉaj aŭ mizeraj, de potencaj aŭ humilaj, de nobelaj aŭ servutaj, sen escepti ajnan staton aŭ rangon.
Tion aŭdinte, respondis lia mastro:
—Se mi havus sufiĉan spiron por facile paroli, kaj se la doloro de ĉi ripo mildiĝus iomete, mi dezirus komprenigi al vi, kiel grave vi eraras. Bone atentu, vi, kot-anima: se la vento de la Fortuno, ĝis nun tiel kontraŭa, turniĝus, kaj ŝvelus la velo de nia espero, kaj ni albordiĝus sekure kaj rekte al unu el la insuloj, kies regadon mi al vi promesis, kio okazus al vi, se mi ĝin konkerus kaj igus vin ĝia mastro? Nu, ĉio fiaskus, ĉar vi ne estas kavaliro, nek deziras kavaliriĝi, kaj mankas al vi la kuraĝo, eĉ la intenco, venĝi ofendojn kaj defendi vian aŭtoritaton. Sciu, ke en la regnoj kaj la provincoj nove konkeritaj, la spirito de ties civitanoj ne tiel kvietas, nek inklinas al la nova mastro, ĝis la ekstremo, ke oni pensu, ke ili ne klopodos denove ŝanĝi la staton de la aferoj, aŭ, kiel oni diras, provi la sorton. Tiel do, necesas, ke la nova mastro havu inteligenton por regi kaj kuraĝon por ataki kaj sin defendi en ĉiu okazo.
—En la nuna mi dezirus havi tian kuraĝon kaj inteligenton —diris Sancho—. Sed mi ĵuras, je mia vorto de kompatindulo, ke mi pli bezonas plastron ol konversacion. Nu, via moŝto provu stariĝi, kaj ni helpos la ĉevalon, kvankam ĝi ne meritas tion, ĉar ĝi estas la ĉefa kaŭzo de la densa pluvo da batoj nin trafinta. Nenion tian mi imagis pri Rocinante, ĉar mi opiniis ĝin tiel ĉasta ulo kiel mi mem. Nu, oni prave diras, ke necesas multe da tempo por ĝisfunde koni la homojn, kaj ke en ĉi mondo nenio certa ekzistas. Kiu povus imagi, post ol via moŝto ellasis tiel fortajn hakojn al la povra kavaliro vaska, ke ŝtormego da vergoj venus tuj sekve krevi sur nin?
—Vi, Sancho, certe havas dorson harditan kontraŭ tiaj tempestoj. Sed mia haŭto, vartita inter plej delikataj toloj el Holando, devas senti ankoraŭ pli ol vi la doloron de ĉi misfortuno. Kaj nur pro tio, ke mi imagas (verdire, certas), ke tielaj ĝenoj nedisigeble apartenas al la kavalira profesio, mi ne lasas min perei de ĉagreno nun kaj ĉi tie.
Al tio respondis la ŝildisto:
—Sinjoro, se la kavalirismo donas tian rikolton de misfortunoj, via moŝto diru, ĉu ili okazas ofte aŭ en difinitaj periodoj. Ŝajnas al mi, ke post du rikoltoj de tiu speco, ni povos apenaŭ kolekti la trian, se Dio ne helpos nin kun sia senlima mizerikordo.
—Sciu, amiko Sancho, ke la vivo de la vagantaj kavaliroj estas objekto de mil danĝeroj kaj sortobatoj. Tamen ili havas almenaŭ la eblon fariĝi reĝoj kaj imperiestroj, kiel montriĝas en la kazoj de multaj kaj diversaj kavaliroj, kies historion mi bone konas. Mi povus rakonti al vi, se la doloro tion allasus, pri kavaliroj sin levintaj nur per la kuraĝo de sia brako ĝis la rangoj antaŭe menciitaj, kvankam antaŭe kaj poste ili devis pasi tra diversaj plagoj kaj misfortunoj. Por ekzemplo, la kuraĝa Amadís de Gaŭlio falis iam en la manojn de sia ĝismorta malamiko, la sorĉisto Arcalaus, kaj ne ekzistas dubo, ke ĉi lasta ligis lin al kolono de korto kaj donis al li pli ol ducent frapojn per la rimenoj de lia ĉevalo. Unu aŭtoro anonima, sed tre fidinda, diras, ke la Kavaliro de la Suno, en certa kastelo pasis sur klapopordon, falis tra ĝi, kaj tuj poste troviĝis kun la manoj kaj piedoj ligitaj en subtera kaverno, kie oni aplikis al li klisteron el neĝo-akvo kaj sablo; kaj la povra kavaliro ne suferis pli gravajn sekvojn, ĉar ia sorĉisto, granda amiko lia, lin helpis en tiel bedaŭrinda okazo. Tiel do, mi povas permesi al mi suferi kiel tiuj bravaj kavaliroj, des pli, ke ili eltenis pli grandajn humiligojn ol ni eltenas. Sciu, Sancho, ke la vundoj faritaj per iloj okaze troviĝantaj en la mano kaŭzas nenian infamion; tion klare esprimas la leĝoj de la duelo. Sekve, se, por ekzemplo, ŝuisto batas alian personon per la boto-ŝtipo, kiun li okaze tenas en la mano, oni devas diri, ke, kvankam la ŝtipo estas ligna, la viktimo ricevas nenian batadon. Mi diras tion, por ke vi ne pensu, ke ĉar en la fino de la batalo ni vidas nin kuŝantaj kaj plenaj de kontuzoj, nin trafis infamio. Oni pistis nin, ne per armiloj, sed per bastonoj, kaj, kiom mi memoras, neniu uzis glavon aŭ ponardon.
—Mi ne havis tempon por observi tiajn detalojn —respondis Sancho— ĉar, apenaŭ mi ektiris la glavon, ili tiel karesis al mi la dorson per la bastonoj, ke ili elbatis la vidon el miaj okuloj kaj la forton el miaj kruroj kaj sternis min sur la saman lokon, kie nun mi kuŝas, kaj kie mi tute ne zorgas, ĉu la vergoj ofendas aŭ ne ofendas, kvankam la doloraj frapoj tiel fiksiĝos en mia memoro, kiel en mia dorso.
—Tamen sciu, frato Sancho, ke la tempo viŝas ĉian memoron kaj la morto dispelas tute la doloron.
—Kaj kio pli mizera ekzistas ol misfortuno, kiun nur la tempo povas viŝi kaj la morto dispeli? —respondis Sancho—. Se nia misfortuno estis tia, ke ĝi solviĝus per du kataplasmoj, ĉio irus ne tute mave. Sed mi komencas pensi, ke ĉiuj plastroj de unu hospitalo ne sufiĉus al ni en la nuna okazo.
—Nu, bone, el via feblo eltiru forton, Sancho, kaj mi faros la samon —diris don Quijote—. Kaj ni vidu, kiel fartas Rocinante, ĉar, ŝajnas, ĝi ricevis ne la pli etan parton de ĉi misaventuro.
—Ne strange —respondis Sancho—. Ankaŭ Rocinante estas vaganta kavaliro. Sed mi miras, ke mia azeno eltiris sin sendifekta kaj kompleta, dum oni rompis al ni ĉiun ripon.
—La Fortuno ĉiam lasas aperta unu pordon tra la misaventuroj, por allasi rimedon kontraŭ ili. Mi tion diras, ĉar ĉi azeneto povos nun servi, anstataŭ Rocinante, por porti min ĝis ajna kastelo, kie oni kuracos al mi la vundojn. Des pli, ke mi ne juĝas senhonoriga tian rajdbeston. Mi memoras, ke mi legis, ke la bona kaj olda Sileno, guvernisto kaj pedagogo de la gaja dio de la rido, eniris en la urbon de la cent pordoj plej ĝoje rajdante sur tre bela azeno.
—Sendube li rajdis, kiel via moŝto diris —respondis Sancho—, sed unu afero estas sidi rajdiste, kaj alia kuŝi krucita sur la selo kiel sako de ekskrementoj.
—La vundoj ricevitaj en batalo donas honoron, ne malgloron, amiko Panza, do ne repliku kaj, kiel dirite, stariĝu laŭpove kaj metu min sur la azenon, kiel ajn vi volos. Ni devas foriri antaŭ ol la nokto atingos nin en ĉi loko tiel senhoma.
—Sed mi aŭdis vian moŝton diri, ke estas afero tre kavalira dormi la pli grandan parton de la jaro en solejoj kaj dezertoj, kaj ke la kavaliroj konsideras tion vera feliĉo.
—Tio okazas, kiam ili ne povas fari alion, aŭ kiam ili enamiĝas. Kaj efektive, oni scias pri kavaliroj, kiu sidadis sur rokoj kaj tie sin elmetis du jarojn al la suno, al la ombro kaj al la rigoroj de la vetero. Kaj dume iliaj damoj konis nenion pri la afero. Unu tia kavaliro estis Amadís, kiam sub la nomo Beltenebros[82] retiriĝis a la Mizera Roko kaj pasigis tie, mi ne scias ĉu ok jarojn aŭ ok monatojn, mi ne ĝuste memoras. Sufiĉas diri, ke li sidis sur la roko, pentofarante, ĉar sinjorino Oriana kaŭzis al li, mi ne scias kian ĉagrenon. Sed ni jam lasu la rakontojn, Sancho, kaj vi moviĝu, antaŭ ol okazos al la azeno, same kiel okazis al Rocinante.