—Je la diablo, tio estus la neplio —diris Sancho.
Kaj elpuŝante tridek veojn, sesdek suspirojn kaj cent dudek sakrojn kaj insultojn kontraŭ tiu, kiu metis lin en tian staton, li komencis stariĝi, sed haltis, kvazaŭ paralizita, ĉe la mezo de siaj movoj, kaj fine staris duonkurba, kiel turka arko, kaj nekapabla tute sin rektigi. Tamen, penante kaj suferante li selis la azenon, kiu jam antaŭe profitis same de la troa libereco de tiu tago, por iom vagabondi, poste li tir-levis Rocinante kaj, se la ĉevalo posedus langon por plendi, certe nek don Quijote nek lia ŝildisto superus ĝin en tio.
Fine Sancho metis la kavaliron sur la azenon, ligis al ties vosto la ĉevalon, gvidis sian bruton per la kondukiloj kaj sin turnis a la direkto kie, li pensis, troviĝis la ĉefvojo.
Li iris apenaŭ du mejlojn, kiam la Fortuno, kondukante ilin de bono al plibono,[83] montris al li vojon, ĉe kies flanko Sancho rimarkis gastejon. Ĉagreniĝis la ŝildisto pro la ĝojo de don Quijote, kiu kredis la konstruaĵon kastelo. Sancho rebatis, ke temas pri gastejo, kaj lia mastro insistis, ke li vidas nur kastelon. Ilia diskutado tiom daŭris, ke, sen fini ĝin, ili alvenis al la domo, kaj Sancho senplie eniris tien kun sia tuta karavano.
Ĉapitro 16
Kio okazis al la inĝenia hidalgo en la gastejo, kiun li imagis kastelo
La gastejestro, rimarkante, ke don Quijote kuŝas transverse, sur la azeno, demandis al Sancho, kian damaĝon li havas. La ŝildisto respondis, ke temas pri vere nenio, ke la sinjoro ruliĝis de la supro de roko, kaj ke liaj ripoj iom kontuziĝis dum la falo. La edzino de la gastejestro ne havis la karakteron, kiun ordinare posedas tiaj virinoj, kontraŭe, ŝi estis bonkora kaj kompatema ĉe la misfortuno de la proksimuloj. Do, ŝi tuj pretis kuraci nian kavaliron kaj igis, ke ŝia filino, juna kaj tre bela pucelo, asistu ŝin. En la gastejo servis ankaŭ asturia virino kun larĝa vizaĝo, dika nuko, plata nazo, unu okulo blinda, kaj la alia ne tre sana. Verdire la svelto de ŝia korpo kompensis ŝiajn mankojn: de la piedoj ĝis la kapo ŝi staturis eĉ ne sep spanojn, kaj la dorso, iom ĝiba, igis ŝin rigardi la grundon, pli ol ŝi deziris. Tiel ĉarma servistino helpis la pucelon aranĝi mizeran liton por don Quijote en mansardaĉo montranta evidentajn signojn, ke ĝin oni uzis kiel pajlejon dum multaj jaroj. En la sama mansardo gastis ankaŭ mulisto, kies lito, staranta iom preter la kuŝejo de don Quijote kaj konsistanta el seloj kaj plejdoj de liaj muloj, estis multe pli bona ol la hidalga, kiun formis kvar aspraj tabuloj sur du stabloj neegalaj; unu matraco minca kiel plumono kaj plena de tuberoj tiel duraj, ke subpalpe oni kredus ilin ŝtonaj, se oni ne vidus ilin lanaj tra diversaj ŝiraĵoj; du tukoj tiel suplaj kaj delikataj kiel ledo de ŝildo; kaj unu kovrilo, kies ĉiun fadenon oni povus facile kalkuli. En tiel abomeninda lito kuŝiĝis don Quijote, kaj poste la gastejestrino kaj ŝia filino plastris lin de la kapo ĝis la piedoj, dum Maritornes (tiel nomiĝis la asturianino) lumigis la scenon per lampo. Plastrante lin, la gastejestrino rimarkis multe da bluaĵoj sur diversaj partoj de lia korpo, kaj diris, ke laŭ tio li certe suferis ne falon, sed batadon.
—Batadon, ne —diris Sancho—. Okazis, ke la roko havis multajn eĝojn kaj ĝibojn, kaj ĉiu lasis sian spuron. Kaj bonvolu, sinjorino, rezervi kelkon da plastroj. Ili estos bonvenaj, ĉar ankaŭ al mi doloras iom la renoj.
—Ĉu ankaŭ vi falis? —demandis la gastejestro.
—Ne —respondis Sancho—. Sed mi tiel impresiĝis, kiam mi vidis mian mastron fali, ke mia tuto korpo doloras, kvazaŭ batita de mil vergoj.
—Tio eblas —komentis la pucelo—, ĉar mi ofte sonĝas, ke mi falas de la supro de turo kaj neniam atingas la grundon; kaj, kiam mi vekiĝas, mi trovas min tiel muelita kaj laca, kvazaŭ mi estus efektive falinta.
—Sed jen la afero —respondis Sancho Panza—. Sonĝante nenion, ĉar mi estis eĉ pli vekita ol nun, mi vidis min preskaŭ tiel kontuzita kiel mia sinjoro don Quijote.
—Kiel nomiĝas ĉi kavaliro? —demandis la asturia Maritornes.
—Don Quijote de La Mancha —respondis Sancho—, unu el la plej bonaj kaj bravaj kavaliroj aventuristoj konataj.
—Kio estas kavaliro aventuristo? —demandis la servistino.
—Tiel ĵuse vi venis en la mondon, ke vi ne scias tion? —diris Sancho—. Sciu do, estimata, ke kavaliro aventuristo estas homo preskaŭ en la sama momento trabatita kaj reĝanta. Jen li estas la plej mizera kaj senfortuna en la mondo, jen la sekvantan tagon li disponas du tri regnojn por donaci ilin al sia ŝildisto.
—Kaj, se vi servas tiel grandan sinjoron —diris la gastejestrino— kial vi, laŭ via ŝajno, ne havas almenaŭ la kronon de duko?
—Estas ankoraŭ frue —respondis Sancho—. Apenaŭ de unu monato ni serĉas aventurojn, kaj ĝis nun ni ne renkontis ilin, eble, ĉar oni serĉas ion, kaj trovas alion. Tamen se mia sinjoro don Quijote resaniĝos de la vundoj, nu, de la falo, mi ne ŝanĝos mian esperon por la plej alta nobel-titolo.
Don Quijote aŭskultis tre atente ĉi konversacion, movis sin, kiel li povis, de kuŝa al sida teniĝo, prenis la manon de la gastejestrino kaj diris:
—Kredu, rava sinjorino, ke vi povas nomi vin feliĉa, tial, ke mi en persono gastas en ĉi kastelo via. Mi ne devas informi vin, kia mi estas, ĉar laŭdire, oni sennobliĝas, sin laŭdante. Sed mia ŝildisto diros pri mi. Mi aldonu nur, ke mi gardos eterne en la memoro la servon, kiun vi ĵus faris al mi, ke mi povu danki vin dum mia tuta vivo. Kaj se la ĉielo ne tenus min sklave submetita al la leĝoj de la amo kaj al la okuloj de la sendanka ĉarmulino, kies nomon mi apenaŭ flustras tradente, tiam la rigardoj de ĉi rava pucelo estus la solaj mastroj de mia libereco.
La gastejestrino, ŝia filino kaj la bona Maritornes gapadis ĉe la esprimoj de la vaganta kavaliro kaj komprenis nenion, kvazaŭ ili aŭskultus la grekan; sed ili bone konsciis, ke liaj vortoj temas pri dankoj kaj komplimentoj; kaj, ĉar ili neniam aŭdis tian lingvaĵon, ili miris kaj admiris lin kiel personon de nekonata speco. Fine en taverna lingvo ili dankis lin pro ties ĝentilo kaj foriris, kaj Maritornes plastris la ŝildiston, kiu tion bezonis ne malpli ol don Quijote.
Nu, la mulisto jam antaŭe interkonsentis kun Maritornes pasigi kune la nokton en amoraj ludoj, kaj ŝi promesis, ke, kiam la gastoj kaj ŝiaj gemastroj dormos, ŝi iros al li kaj kontentigos lin laŭ lia deziro. Kaj oni rakontas pri ĉi bona virino, ke ŝi plenumis ĉiam kion ŝi promesis, eĉ se la promeson ŝi farus en la denso de arbaro kaj sen atestantoj, ĉar ŝi fanfaronadis, ke ŝi devenas de nobela familio, kaj ke ŝi ne sentas sin degradita servante en gastejo, konsiderante ke al tio ŝin puŝis nur la misfortuno kaj diversaj sortobatoj.
La dura, streta, mizera kaj nefidinda lito de don Quijote staris unua meze de tiu speco de stalo, tra kies tegmentaj fendoj penetris la lumo de la steloj; apude Sancho jam aranĝis al si sian kuŝejon konsistantan el unu vimena mato kaj unu plejdo, kiu, pli ol lana, ŝajnis drelika kaj vidiĝis tute eluzita. Laste staris la mulista lito, farita, kiel oni jam diris, per la seloj kaj cetera garno de la du plej bonaj muloj el la dek du brilaj, grasaj kaj superbaj, kiujn li havis. La aŭtoro de ĉi historio diras, ke temis pri unu el la riĉaj mulistoj de Arévalo, kaj, ke li speciale mencias lin, ĉar li konis lin tre bone; oni eĉ asertas, ke ili estis parencoj. Cetere, Cide Hamete Benengeli kronikis plej precize kaj skrupule, kaj tion pruvas ĉi historio pri don Quijote, kie li forgesis nenian detalon eĉ minimuman kaj sensignifan. Li servu do kiel ekzemplo al la seriozaj kronikistoj, kies rakontoj aperas tiel skemaj kaj supraĵaj, ke oni apenaŭ povas ilin gustumi, tial, ke la pli esenca kaj substanca parto de la verkoj restis pro preteratento, malico aŭ nescio en la fundo de la inkujo. Laŭdatu do la aŭtoro de Tablante de Ricamonte kaj la verkinto de Grafo Tomillas, ĉar ili ĉion priskribis ĝis la lasta detalo.
[83]
Ironio de Cervantes. Fakte ili iris de mavo en pli mavon, kio vidiĝas en la sekvanta ĉapitro.