Выбрать главу

Fine don Quijote rekonsciiĝis de sia sveno kaj komencis voki sian ŝildiston per la sama tono, kiun li kuŝante uzis la antaŭan tagon en la valeto de la bastonoj:

—Amiko Sancho, ĉu vi dormas? Ĉu vi dormas, amiko Sancho?

—Ve al mi! Kiel dormi? —respondis Sancho plena de ĉagreno kaj aflikto—. Kiel dormi, post ol ĉiuj diabloj sin pelis al mi ĉi-nokte?

—Sendube vi pravas —diris don Quijote—, ĉar, aŭ mi nenion komprenas, aŭ ĉi kastelo estas ensorĉita. Aŭskultu, Sancho, sciu ke… Sed ne… antaŭe vi devas ĵuri, ke kion mi rakontos al vi, vi tenos sekreta ĝis la tago de mia morto.

—Mi ĵuras —respondis Sancho.

—Mi tion volas de vi, ĉar al mi ne plaĉas, ke oni makulu ies reputacion.

—Jes, mi ĵuras —ripetis Sancho—. Nenion mi diros ĝis via lasta vivotago. Kaj Dio volu, ke jam morgaŭ mi povu paroli.

—Tiel aĉe mi kondutas al vi, Sancho, ke vi volas vidi min senviva tiel baldaŭ?

—Ne temas pri tio —respondis la ŝildisto—. Okazas nur, ke al mi ne plaĉas longe reteni sekreton, ĉar ĝi povus putri en mi pro troa konservado.

—Malgraŭ ĉio, mi fidas je via amo kaj respekto al mi. Sciu do, ke ĉi-nokte mi travivis unu el la plej bonaj kaj raraj aventuroj. Resume mi diru, ke antaŭ nelonge venis al mi la filino de la sinjoro de ĉi kastelo, la plej bela kaj gracia pucelo trovebla en la pli granda parto de la tero. Kion mi povus diri pri la ravo de ŝia persono? Kion pri ŝia vigla inteligento? Kion pri ŝiaj kaŝitaj perfektaĵoj, kies ĉarmon mi preferas prisilenti, pro la fideleco, kiun mi ŝuldas al mia sinjorino Dulcinea de El Toboso? Mi aldonu nur, aŭ ke la ĉielo enviis min pro la trezoro, kiun la sorto metis al mi en la manojn, aŭ ke (kio ŝajnas pli probabla) ĉi kastelo estas ensorĉita, ĉar ĝuste en la momento, kiam mi tenis kun ŝi dolĉegan konversacion aman, venis, mi ne scias kiel kaj de kie, unu mano fiksita al brako de monstra giganto kaj donis al mi tian baton sur la buŝon, ke mi havas ĝin trempita en sango. Poste la giganto pistis min tiamaniere ke mi fartas pli aĉe ol hieraŭ, kiam la mulistoj ofendis min pro la ekscesoj de Rocinante, kiel vi scias. Mi do konkludas, ke ia ensorĉita maŭro gardas la trezoran belon de la pucelo, kaj ke ŝi certe ne estas por mi.

—Ankaŭ ne por mi —respondis Sancho—, ĉar pli ol kvarcent maŭroj tiel muelis min, ke la batoj de la janguanoj estis, en komparo, nuraj kisoj kaj karesoj. Sed diru, sinjoro, kial vi nomas rara kaj bona ĉi aventuron, malgraŭ ke ni eliris el ĝi en tiel mizera stato? Kvankam, verdire, ne estis al vi tiel mave, ĉar vi havis en viaj manoj, laŭ viaj diroj, belulinon senkomparan. Sed mi, kion mi havis, krom la plej forta batado, kian, mi pensas, neniam mi denove ricevos en mia vivo? Ve al mi! Ve al tio, ke mia patrino min naskis! Kvankam mi nek estas, nek estos vaganta kavaliro, tamen ĉiam falas sur min la pliparto de la misfortunoj.

—Ankaŭ vi do ricevis vergojn? —demandis don Quijote.

—Ĉu mi ne diris al vi, ke jes, je la diablo?

—Ne plu ĉagreniĝu, amiko. Mi faros nun la raran balzamon, kaj dank’ al ĝi ni resaniĝos en palpebruma daŭro.

Ĉe tio, la taĉmentano fine ekbruligis la lampon kaj iris observi la homon, kiun li kredis senviva. Sancho, vidante lin enpaŝi en ĉemizo, kun dormoĉapo, kun la lampo en la mano kaj kun tre acida mieno, diris al sia mastro:

—Sinjoro, ĉu tio povas esti la ensorĉita maŭro, kiu venas bati nin denove, ĉar eble li pensas, ke ni ne ricevis la kompletan porcion?

—Neeble —respondis don Quijote—, ĉar la sorĉistoj neniam lasas ke oni ilin vidu.

—Eble ili estas nevideblaj sed tre senteblaj. Kaj tion konfirmus miaj ripoj.

—Ankaŭ la miaj —diris don Quijote—. Tamen, tio ne sufiĉe pruvas, ke tia figuro estas la sorĉisto maŭra.

La taĉmentano pli proksimiĝis kaj, vidante ilin en tiel paca interparolo, haltis de surprizo. Cetere don Quijote, nekapabla moviĝi kaŭze de la batoj kaj de la plastroj, kuŝis ankoraŭ sur la dorso. La taĉmentano turnis sin al li kaj demandis:

—Nu, bonulo, kiel vi statas?

—Mi, en via loko, kondutus pli ĝentile —respondis don Quijote—. Ĉu oni kutimas en ĉi lando alparoli tiel al nekonato, idioto?

La taĉmentano, kolera vidi sin krude traktata de viro kun tiel mizera aspekto, ne povis plu elteni kaj, levinte la lampon kun ties tuta oleo, donis per ĝi tian bategon sur la kapon de don Quijote, ke li faris belan kontuzon al la kavaliro. Ĉio obskuriĝis kaj la taĉmentano, sub kovro de la tenebro, rapide eliris el la mansardo.

—Li estas la ensorĉita maŭro, certe, sinjoro —diris Sancho Panza—. Li sendube gardas la trezoron por aliaj, kaj por ni nur pugnobatojn kaj lampofrapojn.

—Efektive —respondis don Quijote—. Sed ne valoras zorgi pri tiaj aferoj de ensorĉo, nek koleri pro ili. Ili estas fantastaj kaj nevideblaj, do ni ne trovus kiel venĝi nin, eĉ se ni plej klopodus. Stariĝu, Sancho, se vi povas, kaj petu de la alkado de ĉi fortreso, ke oni havigu al mi iom da oleo, da vino, da salo kaj da rosmareno. Per ili mi preparos la sanigan balzamon. Mi kredas, ke mi vere ĝin bezonas nun, ĉar mi perdas multan sangon el la vundo, kiun la fantomo faris al mi.

Sancho stariĝis kun kreskanta doloro de siaj ostoj kaj en la obskuro ekiris por serĉi la gastejestron. Sed li stumblis kontraŭ la taĉmentano, kiu subaŭskultis tie por scii, kiel iras la aferoj de lia malamiko, kaj Sancho diris al li:

—Kiu ajn vi estas, sinjoro, bonvolu afable doni al mi iom da rosmareno, da oleo, da salo kaj da vino, ĉar tio necesas por resaniĝo de unu el la plej bonaj vagantaj kavaliroj de la mondo. Li kuŝaĉas tie, pro tio, ke lin grave vundis la manoj de ensorĉita maŭro, kiu troviĝas en ĉi gastejo.

La taĉmentano, aŭdante lin, imagis lin freneza. Sed, ĉar jam vidiĝis la unuaj lumoj de la aŭroro, la taĉmentano apertis la pordon de la gastejo, vokis la gastejestron kaj sciigis lin, kion Sancho deziras. La gastejestro provizis per ĉio la ŝildiston, kaj tiu ĝin portis al don Quijote, kiu, kun la kapo inter la manoj, ĝemis pro la doloriga lampofrapo, kvankam ĉi lasta faris al li nur du iom elstarajn tuberojn: kion li opiniis sango, tio estis nur la ŝvito fluinta de li en la angoro de la lasta tempesto.

Resume: Don Quijote prenis la ingrediencojn, miksis ilin kaj kuiris la tuton ioman tempon, ĝis li opiniis ĝin preta. Poste li petis flakonon por verŝi la mikson en ĝin, kaj, ĉar en la gastejo ne ekzistis io tia, li decidis uzi ladan oleujon, kiun la gastejestro proponis kaj grandanime donacis al li. Post tio li diris super la oleujo pli ol okdek «patro-niajn», kaj la saman nombron de salves, credos kaj avemarías[84] kaj ĉe ĉiu vorto li faris benomaniere la signon de la kruco. La ceremonion spektis nur Sancho, la gastejestro kaj la taĉmentano, ĉar la mulisto forestis kaj trankvile okupiĝis pri siaj brutoj.

Fininte la preĝadon, don Quijote volis sperti en si la efikon de la balzamo, kiun li opiniis mirakla, do li trinkis pli ol unu pindon el la kvanto, kiu ne trovis lokon en la oleujo kaj restis do en la poto, kie la pocio antaŭe kuiriĝis. Apenaŭ li finis trinki ĝin, li komencis vomi tiel, ke nenio restis al li en la stomako; la konvulsioj kaj spasmoj de la vomado igis lin ŝviti tiel abundege, ke li petis ke oni kovru lin per la litaĵoj, kaj ke oni lasu lin sola. Tion oni faris kaj, dorminte pli ol tri horojn, li vekiĝis kaj sin sentis tiel freŝa kaj tiel refortiĝinta, ke li opiniis sin sana, ke li sukcesis fari la veran balzamon de Fierabrás, kaj, ke kun tia rimedo li povus sen timo fronti plej danĝerajn kverelojn, batalojn kaj duelojn. Ankaŭ Sancho Panza opiniis mirakla la reboniĝon de lia mastro kaj petis lin, ke li lasu lin trinki tion, kio restis ankoraŭ en la poto. Don Quijote konsentis, la ŝildisto prenis la poton per la du manoj kaj kun forta fido kaj plej bona volo glutis ĉion senspire, sendante en la ventron preskaŭ tiel multe, kiel antaŭe lia mastro. Nu, okazis, ke la stomako de la ŝildisto ne estis tiel delikata kiel la stomako de don Quijote, ĉar, antaŭ ol li povis vomi, li suferis tiom da naŭzoj kaj intesto-tordoj, kolapsoj kaj ŝvitoj, ke li pensis, ke vere alvenas lia lasta horo. Kaj vidante sin en tia mizera kaj prostracia stato, li sakris la balzamon kaj la kanajlojn, kiuj donis ĝin al li. Don Quijote diris tiam:

вернуться

[84]

Hispanaj vortoj por diversaj preĝoj de la katolika kulto, respektive: «salveo», «kredo-preĝo» kaj «Maria-preĝo»