—Mi kredas, Sancho, ke vi aĉe fartas, ĉar vi ne estis armita kavaliro. Certe la balzamo ne utilas al la ne kavaliriĝintaj.
—La diablo prenu min kaj mian tutan familion —respondis Sancho—. Se vi tion sciis, kial vi lasis min trinki?
Ĉe tio la pocio ekefikis, kaj tiel impeta torento komencis ŝpruĉi el la du kanaloj de la kompatinda ŝildisto, ke nek la vimena mato, kie li denove kuŝiĝis, nek la drelika plejdo lin kovranta estis de tiam uzeblaj. Li ŝvitis kaj reŝvitis inter sinkopoj kaj paroksismoj, kaj ne nur li, sed la ceteraj personoj, pensis ke lia vivo finiĝas. Li suferis preskaŭ du horojn da tempesto kaj angoro kaj ĉe la fino li vidiĝis, ne kiel lia mastro, sed tiel konsumita kaj senforta, ke li ne povis stari. Sed don Quijote, kiel dirite, sentis sin freŝa kaj sana, deziris plej baldaŭ foriri por serĉi aventurojn, ĉar, ŝajnis al li, ke li perdas la tempon, se li ne sin dediĉas helpi per sia protekto kaj favoro la mizerulojn de la mondo, des pli ke lia balzamo fortikigis lian senton de sekureco kaj lian memfidon. Pelate do de tia deziro li mem selis la ĉevalon kaj ankaŭ la azenon de Sancho kaj helpis la ŝildiston sin vesti kaj sin surazenigi. Poste li surseliĝis kaj prenis el angulo de la gastejo kurtan pikstangon, ke ĝi taŭgu al li kiel lanco.
Ĉiuj gastejanoj, en la nombro de pli ol dudek, lin rigardis, inter ili la filino de la gastejestro. De sia flanko, don Quijote ne deturnis de ŝi la okulojn kaj de tempo al tempo ĵetis tielan suspiregon, ke ĝi ŝajnis elŝiriĝi el la profundo de lia brusto. Ĉiuj pensis, ke li suspiras, ĉar liaj ripoj lin doloras; tion pensis almenaŭ la personoj vidintaj lin plastrita la antaŭan nokton.
Kiam jam la du sidis sur la seloj, don Quijote vokis de la pordo la gastejestron kaj diris per voĉo kvieta kaj solena:
—Multaj kaj tre grandaj estas la favoroj, kiujn mi ricevis en ĉi kastelo, sinjoro alkado, kaj mi min devontigas danki ilin ĉiun tagon de mia vivo. Se mi povus kvitigi kun vi, venĝante vin kontraŭ ajna orgojla homo, se tia vin ofendis, sciu, ke laŭprofesie mi protektas la senhelpajn, riparas arbitrojn kaj punas perfidojn. Serĉu en via memoro, kaj, se vi trovas ion tiuspecan por konfidi al mi, vi nur diru ĝin, kaj mi promesas, je mia kavalira ordeno, ke oni kontentigos vin kaj repagos al vi laŭ via volo.
La gastejestro respondis kun la sama soleno:
—Sinjoro kavaliro, mi ne bezonas ke via moŝto venĝu min kontraŭ ia ofendo, ĉar mi mem scias, kiel venĝi min, kiam tio necesas. Mi deziras nur, ke via moŝto pagu kiom vi ŝuldas pro la ĉi-noktaj manĝoj kaj litoj de vi ambaŭ en la gastejo, kaj ankaŭ pro la pajlo kaj hordeo de la du brutoj.
—Ĉu ĉi tio estas do gastejo? —demandis don Quijote.
—Jes, kaj tre respektinda.
—Tiam, mi trompiĝis ĝis nun —respondis don Quijote— pro tio, ke mi imagis ĝin kastelo kaj ne mava. Sed, ĉar ĝi estas gastejo, bonvolu pardoni, ke mi neniom pagos al vi: mi ne povas oponi al la ordeno de la vagantaj kavaliroj, kies kodo postulas (kaj neniam mi legis la malon) ke ili ne pagu pensionon aŭ ion ajn en la gastejoj; pro rajto kaj privilegio la kavaliroj meritas, ke oni akceptu ilin senpage, kompense pro la neelteneble rigora vivado, kiun ili vivas serĉante aventurojn tage kaj nokte, vintre kaj somere, piede kaj rajde, kun varmo kaj kun frido, kun malsato kaj kun soifo, suferante ĉiun krudon de la vetero kaj ĉiun rigoron de la mondo.
—Tio min ne tuŝas —respondis la gastejestro—. Pagu kiom vi ŝuldas, kaj ŝparu al ni viajn kavaliraĵon kaj rakontojn. Al mi interesas nur, ke oni pagu al mi la kontojn.
—Vi estas gastejestro stulta kaj fripona —respondis don Quijote.
Kaj spronante la ĉevalon kaj premante al si la pikstangon, li forlasis la gastejon, sen ke oni lin detenus. Sen retrorigardi, ĉu lia ŝildisto lin sekvas, li rajdis iom da vojo.
Kiam la gastejestro vidis lin foriri sen pagi, li sin turnis kun la sama postulo al Sancho, sed ĉi lasta diris, ke, ĉar lia mastro ne volis pagi, li faros la samon, se konsideri, ke la sama leĝo kaj motivo por ne pagi en gastejoj kaj tavernoj tiel validas ĉe la vagantaj kavaliroj, kiel ĉe ties ŝildistoj. La gastejestro koleris je tio kaj minace diris, ke se li ne ricevos de Sancho la monon, li pentigos lin. La ŝildisto respondis, ke pro la ordeno kavalira de lia mastro, li pagos eĉ ne unu solan groŝon, eĉ se tio kostos al li la vivon; ke li ne volas damaĝi la bonan kaj tradician kutimon de la vagantaj kavaliroj, kaj ke li ne deziras, ke la ŝildistoj de venontaj tempoj kritiku kaj riproĉu lin pro la rompo de tiel meritita privilegio.
Kvazaŭ la aĉa sorto de la kompatinda Sancho volus evidentiĝi ankoraŭfoje, okazis, ke en la gastejo troviĝis kvar lan-kardistoj de Segovia, tri kudril-vendistoj de Córdoba kaj du uloj de la pul-bazaro de Sevilla: friponoj petolaj, gajaj kaj malicemaj, kiuj, kvazaŭ sub la instigo kaj la inspiro de unu sama penso, proksimiĝis al Sancho kaj elprenis lin de sur la azeno. Unu el la grupo iris serĉi plejdon en sian ĉambron, revenis kun ĝi, kaj la uloj ĵetis la ŝildiston sur la plejdon. Poste ili levis la rigardon, vidis, ke la plafono kuŝas ne sufiĉe alte por la efektiviĝo de ilia penso, kaj tiam ili decidis iri en la kralon, kiu havis la ĉielon kiel limon. Tie, metinte Sanchon en la mezon de la plejdo, ili komencis ĵeti lin al la alto, kaj tiel amuziĝis per li, kiel per hundo en la karnavalo.[85]
Tiel laŭtis la krioj de la kompatinda bernato,[86] ke ili atingis la orelon de lia mastro, kiu, haltinte por atente aŭskulti, kredis, ke ia nova aventuro venas renkonte al li. Sed kiam li rekonis la voĉon de sia ŝildisto, li rajdis al la gastejo per la ne tre facila galopo de Rocinante. Li trovis la pordon fermita, kaj komencis ĉirkaŭiri la gastejon, serĉante lokon, tra kie eniri; sed, antaŭ ol li atingis la ne tre altan muron de la kralo, li vidis, kiel kruele oni ŝercas kun lia ŝildisto. Li vidis Sanchon flugi supren kaj suben en la aero kun tiela gracio kaj facilo, ke mi estas certa, ke don Quijote ridus, se li povus reteni sian koleron. Li provis grimpi de la ĉevalo ĝis la supro de la muro, sed li estis ankoraŭ tiel laca kaj muelita, ke li ne povis eĉ moviĝi de sur la selo. Tiel do, de la ĉevalo li komencis adresi tiom da insultoj kaj defioj al la bernantoj de Sancho, ke ne eblas registri ilin ĉi tie. Malgraŭ tio, nek la uloj ĉesis ridi kaj berni, nek la fluganta Sancho haltigis siajn plendojn, miksitajn jen kun minacoj, jen kun humilaj petoj, kaj la uloj ne lasis lin, ĝis ili tute laciĝis. Poste ili kondukis lian azenon al li, helpis lin surseligi sin, metis al li sur la ŝultrojn lian surtuton, kaj la kompatema Maritornes, vidante lin tiel konsumita, pensis, ke iom da akvo farus al li bonon, do ŝi portis al li kruĉon da akvo, rekte el la puto ĉar ĝi estis pli frida. Sancho prenis la ujon kaj, levinte ĝin al la buŝo, subite senmoviĝis, ĉar li aŭdis sian mastron diri per laŭta voĉo:
—Sancho, frato, ne trinku. Tio igus vin morta.[87] Vidu, mi havas ĉi tie la sanktegan balzamon —kaj li montris al la ŝildisto la ladan oleujon kun la pocio—. Prenu nur du gutojn da ĝi kaj certe vi resaniĝos.
Ĉe la voĉoj de don Quijote, la ŝildisto flankrigardis lin kaj diris per voĉoj eĉ pli laŭtaj:
—Ĉu via moŝto forgesis, ke mi ne estas kavaliro, aŭ eble vi deziras, ke mi finu vomi la intestojn, kiuj ankoraŭ restas al mi de la pasinta nokto? Je la diablo, gardu vian likvoron por vi kaj lasu min trankvila.
Sancho ĉesis paroli kaj komencis trinki preskaŭ en la sama momento. Sed konstatinte, per la unua gluto, ke la kruĉo entenas akvon, li ne volis plu trinki kaj petis de Maritornes, ke ŝi portu al li vinon. Tion ŝi faris tre volonte kaj ĝin pagis per sia mono, ĉar oni diras pri ŝi, ke, malgraŭ sia amora vivo, ŝi posedis kelkon kaj iomon da kristana koro.
[85]
En la epoko de Cervantes oni kutimis berni (vidu la postan piednoton) hundojn en la karnavalaj festoj.
[86]
De «berni», neologismo por malmilde levi kaj relevi en la aeron iun aŭ ion lokitan sur mantelo aŭ plejdo, kies randojn simultane tiras kelke da personoj. Hispane «mantear»; france «berner»; angle «to blanket».
[87]
Oni opiniis en Hispanio, kaj kelkaj opinias ankoraŭ, ke trinki fridan akvon estas tre danĝere por la sano. Tial faris la averton don Quijote. Tamen, ŝajnas, ke Maritornes ne havis la saman opinion.