Sancho reiris al la azeno por serĉi en la dusako, ion, per kio purigi kaj pansi sian mastron kaj, ne trovante la dusakon, preskaŭ perdis la kapon, malbenis sin refoje kaj decidis en si forlasi sian mastron kaj reveni al sia vilaĝo, kvankam li perdus la salajron por la ĝisnunaj servoj kaj esperon regi iam la promesitan insulon.
Ĉe tio stariĝis don Quijote, metis la livan manon sur la buŝon, por ke la restantaj dentoj ne elfalu, prenis per la alia la bridon de Rocinante (la ĉevalo eĉ ne iomete moviĝis de la flanko de sia mastro, tiel bona kaj lojala ĝi estis) kaj iris al Sancho, kiu staris kun la brusto apogita al la azeno kaj kun la mano sur la vango, laŭ la maniero de profunde enpensa homo. Don Quijote, vidante lin en tia teniĝo rivelanta tre fortan aflikton, diris:
—Sciu, Sancho, ke unu homo ne superas alian, se li ne faras pli ol la alia. Ĉi ŝtormoj nin frapantaj indikas, ke la vetero baldaŭ sereniĝos, kaj ke niaj aferoj iros pli bone. Nek bono nek mavo povas eterne daŭri, sekve la bono jam proksimas, ĉar ni suferis longan tempon la mavon. Ne afliktiĝu do pro miaj misfortunoj, ĉar ili vin ne trafas.
—Ĉu vere? —diris Sancho—. Kiun do, se ne la filon de mia patro, oni bernis hieraŭ? Kaj, se ne mia, kies estis la dusako mankanta kun siaj valoraĵoj?
—Kion! Ĉu mankas via dusako, Sancho?
—Jes, ĝi mankas.
—Tiel do, hodiaŭ ni havos nenion por manĝi.
—Tio okazus, se ne troviĝus sur ĉi kampoj la herboj, kiujn, via moŝto diras, vi konas, kaj kiujn la malfeliĉaj kavaliroj kiel vi, kutimas gustumi anstataŭ alian manĝon.
—Tamen —respondis don Quijote— mi preferus nun bonan pecon da pano kaj du haringojn al ĉiuj herboj, eĉ se priskribitaj de Dioscórides kaj komentitaj de doktoro Laguna. Nu, amiko Sancho, surazeniĝu kaj sekvu min, ĉar Dio, la universala provizanto, ne ignoros nin, des pli, ke ni laboras je Lia servo. Li forgesas nek la moskitojn de la aero, nek la vermojn de la tero, nek la ranidojn de la akvo, kaj tiel kompatemas, ke Li igas la sunon lumi super la bonaj kaj la malicaj kaj la nubojn pluvi sur la justajn kaj la arbitrajn.
—Pli taŭgas via moŝto kiel predikisto, ol kiel vaganta kavaliro —diris Sancho.
—Pri ĉio sciis, kaj devas scii, la vagantaj kavaliroj, Sancho. En la pasintaj tempoj, pli ol unu kavaliro haltis meze de la vojo kaj faris predikon aŭ paroladon, kvazaŭ li estus diplomito de la universitato de Parizo, kio pruvas, ke la lanco ne stumpigas la plumon, nek la plumo la lancon.
—Sendube, via moŝto pravas —respondis Sancho—, sed ni foriru jam serĉi tranoktejon, kaj Dio volu, ke manku en ĝi plejdoj, bernantoj, fantomoj kaj sorĉitaj maŭroj, ĉar, se ne, ni estos perditaj.
—Petu tion de Dio, frato —diris don Quijote—, kaj konduku min, kien ajn vi volos, ĉar ĉi-foje mi deziras, ke vi mem elektu nian loĝejon. Sed donu al mi la manon kaj palpu per la fingroj, kiom da dentoj kaj molaroj mankas al mi en la dekstra flanko de la supra makzelo, ĉar tie mi sentas la doloron.
Sancho metis la fingrojn en lian buŝon kaj diris palpante:
—Kiom da molaroj ordinare havis mia moŝto en ĉi flanko?
—Kvar, krom la saĝomolaro; ĉiuj kompletaj kaj tre sanaj.
—Ĉu via moŝto estas tute certa? —demandis Sancho.
—Mi diras kvar, se ne kvin. Neniam oni eltiris el mia buŝo eĉ unu denton aŭ molaron, kaj eĉ ne unu elfalis aŭ putris de kario aŭ de reŭmatismo.
—Nu, en ĉi suba parto —diris Sancho— via moŝto havas nur du molarojn kaj duonon, kaj en la supra, nek duonon, nek ion: ĉio glatas kiel la polmo de la mano.
—Ve al mi! —diris don Quijote, aŭdinte la afliktan sciigon de la ŝildisto—. Mi preferus perdi anstataŭe unu brakon, escepte se ĝi estus la brako de la glavo. Sciu, Sancho, ke buŝo sen molaroj egalas al muelejo sen ŝtono, kaj ke pli multe estimindas unu dento ol unu diamanto. Sed ni, kiel membroj de la rigora ordeno kavalira, devas nin elmeti al ĉi tiaj misfortunoj. Surseliĝu do, amiko, kaj iru ĉe la fronto; mi sekvos vin laŭ via paŝo.
Tion faris Sancho kaj, tenante sin proksime al la ĉefa vojo, sin turnis al la direkto, kie li esperis trovi ian loĝejon. Ili rajdis lante, ĉar la makzeloj tiel doloris al don Quijote, ke li, en sia sufero, ne zorgis rapidi pli. Sancho volis distri kaj amuzi lin per iom da konversacio kaj diris, interalie, kiom oni trovos en la sekvanta ĉapitro.
Ĉapitro 19
Pri la prudenta konversacio inter Sancho kaj lia mastro, pri la aventuro kun kadavro kaj pri aliaj famaj eventoj
—Ŝajnas al mi, sinjoro, ke la misfortunoj nin trafantaj de kelkaj tagoj sendube estas ia puno pro la pekoj de via moŝto kontraŭ la ordeno kavalira,[88] ĉar vi ne plenumis vian ĵuron ne manĝi ĉe kovrita tablo, ne kuŝi kun la reĝino kaj ne fari la aliajn aferojn, ĝis vi gajnus al vi la helmon de Malandrino, aŭ kiel ajn li nomiĝas, mi ne bone memoras la nomon de tiu maŭro.
—Vi pravas, Sancho —diris don Quijote—, kaj verdire mi forgesis pri tio. Sed aliflanke estu certa, ke oni vin bernis, ĉar ankaŭ vi pekis, ne memorigante al mi pri la ĵuro. Tamen mi faros la necesan riparon; en la ordeno kavalira oni povas ĉion aranĝi.
—Kiel mi pekis?, laŭ mia scio, mi ĵuris nenion! —respondis Sancho.
—Ne gravas, ĉu vi ĵuris aŭ ne —diris don Quijote—. Kiom mi komprenas, vi tamen kunkulpas. Sed ni havigos al ni la rimedon.
—Se vi tiel opinias —respondis Sancho—, via moŝto zorgu, ne forgesi trovi ĝin, kiel vi forgesis la ĵuron. Alie la fantomoj eble deziros amuzi sin denove je mia kosto, kaj eĉ je la via, se ili vidos vin tiel obstina.
Kiam la nokto falis, ili rajdis ankoraŭ, babilante pri tiu kaj pri aliaj aferoj sen ke ia tranoktejo vidiĝus. Sed, plej bedaŭrinde, ilin torturis la malsato, ĉar ankaŭ ilia viktualio perdiĝis kun la dusako. Kaj, kiel kulmino de ilia misfortuno, ilin trafis aventuro, kiu ne bezonis la garnojn de la fantazio por aspekti aŭtentika. Kvankam la nokto iĝis tre obskura, ili ne ĉesis rajdi, ĉar Sancho kredis, ke pro tio, ke ili iras sur ĉefvojo, ili renkontos gastejon en la distanco de ses aŭ ok mejloj. Okazis do, ke la nokto nigris, la ŝildisto malsatis, lia mastro deziris manĝi, kaj tiam ili rimarkis, ke sur la vojo proksimiĝas granda nombro da lumoj, kiel moviĝantaj steloj, Sancho konsterniĝis, ilin vidante, kaj ankaŭ don Quijote sentis ioman agitiĝon. La ŝildisto haltige tiris je la kondukiloj de la azeno, la kavaliro je la bridoj de la ĉevalo, kaj, senmovaj, ili fikse rigardis, kio povas esti tiaj lumoj. La lumoj proksimiĝis iom post iom kaj, ju pli proksimaj, des pli grandaj ili ŝajnis. Ĉe tio Sancho komencis tremi de la piedoj ĝis la kapo, kaj al don Quijote stariĝis la haroj. Sed ĉi lasta iom revigliĝis kaj diris:
—Jen, sendube, grandega kaj danĝerega aventuro, kie mi devos montri mian tutan forton kaj kuraĝon.
—Ve al mi! —respondis Sancho—. Kaj se okaze ĉi tio estas aventuro de fantomoj (kiel mi kredas ĉiufoje pli certe), kie troviĝas la ripoj kapablaj ĝin elteni?
—Eĉ se tie venas la tuta fantomaro de la mondo —diris don Quijote—, mi ne permesos, ke ili tuŝu eĉ unu fadeneton de via vesto. En la alia okazo ili mokis vin, ĉar mi ne sukcesis transsalti la muron de la kralo. Sed nun ni troviĝas sur aperta kampo, kie mi povas laŭvole svingi la glavon.
—Kaj se ili ensorĉos kaj senmovigos vin, kiel ili faris la pasintan fojon, ĉu taŭgos la kampo aperta, aŭ ne aperta?
—Tamen, mi nur petas vin, Sancho, teni vin firma. La sperto diros al vi, ke vi devas fidi je mia kuraĝo.
—Mi tenos min firma, se Dio volos —respondis Sancho.
Deviinte al la flanko de la vojo, ili denove turnis la rigardon, por vidi, kio povas esti la marŝantaj lumoj, kaj iom poste ili rimarkis multe da blankaj figuroj. Ĉe tiel terura vizio la kuraĝo de Sancho tute svenis, kaj liaj dentoj komencis klakadi, kvazaŭ lin posedus kvartana febro. Liaj tremoj kaj klakoj eĉ pli intensiĝis, kiam ili klare vidis ke la figuroj estas proksimume dudek viroj en blankaj roboj, ĉiuj rajdantaj kaj kun brulaj torĉoj en la mano; ilin sekvis portolito kovrita per nigraj tukoj kaj ankaŭ ses aliaj rajdantoj envolvitaj en funebro ĝis la hufoj, ne de ĉevaloj, sed de muloj, kiel klare evidentiĝis pro la lantemo de ilia paŝo. La blankaj figuroj murmuris tradente per voĉo obtuza kaj plenda. Ĉi stranga spektaklo en tia horo kaj en tia soleca loko sufiĉus por teruri, ne nur la koron de Sancho, se ĝi ne estus jam tute terurita, sed eĉ la koron de don Quijote. Tamen okazis alie kun nia hidalgo, ĉar lia vigla fantazio igis lin imagi, ke antaŭ li prezentiĝas unu el la aventuroj de liaj libroj. Li imagis, ke en la portolito kuŝas kavaliro grave vundita aŭ eĉ morta, kaj ke la tasko lin venĝi, estas nur al li rezervita. Tiel do senplie li horizontaligis la lancon, plifirmiĝis sur la selo, kun gracia kaj brava teniĝo alrajdis ĝis la mezo de la vojo, kaj, kiam li vidis la robulojn pli proksimaj, diris per laŭta voĉo: