Выбрать главу

—Ŝajnas, Sancho —li diris—, ke mi devas konsideri min ekskomunikita, ĉar mi traktis sanktaĵojn per violenta mano, justa illud: «si quis suadente diabolo»[89] ktp, kvankam mi bone scias ke ne la manojn, sed la pikstangon mi uzis. Cetere mi kredis ataki, ne pastrojn aŭ propraĵojn de la Eklezio, kiun mi respektas kaj adoras, kiel kristano kaj fidela katoliko, sed fantomojn kaj transtombajn aperojn. Kaj min konsolas ankaŭ tio okazinta al Cid Ruy Díaz, kiam li rompis la seĝon de iu reĝa ambasadoro[90] en la ĉeesto de lia papa moŝto, kaj ĉi lasta ekskomunikis lin pro tia faro; kvankam la brava Ruy Díaz, agante tiel, kondutis kiel viro honora kaj kuraĝa.

Kiel dirite, la bakalaŭro jam foriris, kaj don Quijote deziris vidi, ĉu en la portilo kuŝas la korpo de la mortinto aŭ nur la skeleto, sed Sancho oponis, dirante:

—Sinjoro, vi eltiris el ĉi danĝera aventuro, kun malpli da damaĝo ol el la ceteraj. Tiuj viroj forkuris venkite, sed povus okazi, ke ili, vidante sin batitaj de nur unu persono kaj sentante pro tio honton kaj furiozon, retrovus sian kuraĝon kaj venus reguligi kun ni la kontojn. La azeno havas konvenan ŝarĝon, la montaro proksimas kaj la malsato premas, do plej saĝe estas dece retiriĝi per vigla takto de la piedoj, kaj, kiel oni diras, «la mortintaj homoj putru, kaj la vivaj plu sin nutru».

Senplie li surazeniĝis, kaj diris al sia sinjoro, ke li sekvu lin. Ŝajnis al don Quijote, ke la ŝildisto pravas, do sen respondi ion, li faris, kiel petite. Ili marŝis kelkan tempon inter du montetoj kaj fine alvenis al vasta kaj fermita valo, kie ili deseliĝis. Sancho malŝarĝis la azenon, ja li kaj don Quijote, kuŝante sur la verda herbo, matenmanĝis, tagmanĝis, kolazionis kaj vespermanĝis per unu fojo kaj kun la malsato kiel spico, kaj kontentigis la stomakon dank’ al la viktualio, kiun la sinjoroj ekleziuloj —ĝenerale tre sinregalemaj— portis sur la ŝarĝomulo. Sed alia misfortuno trafis ilin, kaj Sancho rigardis ĝin la plej mava: ili malhavis ne nur vinon, sed eĉ akvon por trinki, kaj la soifo ilin torturis. Sancho, vidante, ke la loko kie ili troviĝas, riĉas je freŝa kaj densa herbo, diris kion oni legos en la sekvanta ĉapitro.

Ĉapitro 20

Pri la neniam antaŭe vidita nek aŭdita aventuro kiun, kun malpli da danĝero ol iu ajn alia faro plenumita de kavaliro en la mondo, efektivigis la kuraĝa don Quijote de La Mancha

—La humido de la herboj atestas, sinjoro, ke ĉi-proksime troviĝas fonto aŭ rojo; konvenus do iri iom pli antaŭen, ĉar certe ni renkontos lokon, kie ni povos kontentigi ĉi neelteneblan soifon, kiu sendube kaŭzas pli grandan torturon ol la malsato mem.

Don Quijote trovis la sugeston bona. Li prenis la ĉevalon je la brido; Sancho, metinte la restaĵojn de la vespermanĝo sur la azenon, prenis ĝin je la kondukiloj, kaj la du viroj komencis iri sur la herbejo blindulmaniere, ĉar la nokta tenebro tiel densis, ke ili vidis nenion. Ili faris apenaŭ ducent paŝojn, kiam aŭdiĝis granda bruo de akvo, kiel tumulto de torento falanta inter altaj kaj grandaj rokoj. Tiu sono forte ĝojigis ilin kaj, haltinte por aŭskulti de kiu direkto ĝi venas, ili aŭdis subite alian bruegon, tian, ke ilia kontento ĉe la sono de la akvo vaporiĝis, speciale la kontento de Sancho, kiu havis timidan kaj timeman naturon.

Mi diru do, ke la bruon faris taktaj batoj kaj feraj kaj ĉenaj grincoj, kiuj, kombinitaj kun la furioza tondro de la akvo terurus ĉiun homon, krom don Quijote. Kiel dirite, la nokto estis obskura, kaj la du viroj enpaŝis inter altajn arbojn, kies folioj, movataj de mola vento, faris mildan sed maltrankviligan sonon. Tiel do, la soleco, la loko, la obskuro, la bruo de la akvo kaj susuro de la folioj kaŭzis hororon kaj timon, des pli, kiam ili vidis, ke la batoj ne ĉesas, nek la vento kvietiĝas, nek la aŭroro alvenas. Al ĉio ĉi oni aldonu, ke ili ne sciis, kie ili troviĝas. Sed don Quijote kun sia konstante sentima koro saltis sur la ĉevalon, ŝirmis sin per la ŝildo, horizontaligis la pikstangon kaj diris:

—Amiko Sancho, sciu, ke laŭ la volo de la ĉielo mi naskiĝis en ĉi fera epoko nia, por revivigi la epokon de la oro aŭ, kiel oni ordinare diras, la or-epokon. La destino rezervis al mi la danĝerojn, la grandajn farojn, la kuraĝajn heroaĵojn. Mi diras ankoraŭfoje, ke dank’ al mi, reviviĝos la kavaliroj de la Tablo Ronda, la dek du paruloj de Francujo kaj la naŭ famuloj, kaj mi faligos en la forgeson Platir, Tablante, Olivante, Tirante, la Kavaliron de la Suno, Belianís kaj la tutan gregon da famaj kavaliroj de la pasinta tempo, farante en la nuna tiel grandajn kaj eksterordinarajn aferojn kaj prodaĵojn, ke mi eklipsos iliajn plej glorajn heroaĵojn. Vi bone rimarkas, lojala kaj fidela ŝildisto, ke la tenebro de ĉi nokto, ties stranga silento, la surda kaj konfuza murmuro de la arboj, la senĉesa batado vundanta al ni la aŭdon, la terura bruo de la akvo, kiun ni venis serĉi, kaj kiu ŝajnas torente kaskadi de la montoj de la luno, sufiĉus, kune aŭ unuope, por veki timon, teruron kaj hororon en la brusto de Marso mem, des pli en la personoj ne kutimiĝintaj al ĉi tiaj eventoj kaj aventuroj. Nu, ĉio ĉi, kion mi pentras al vi, spronas kaj instigas mian kuraĝon, kaj en mia brusto la koro krevas de la deziro entrepreni ĉi aventuron, kiom ajn riska ĝi montriĝos. Tiel do, streĉu iom pli la ventrobendon de Rocinante, gardu vin Dio, atendu min ĉi tie ĝis tri tagoj kaj, se en tiu tempo mi ne revenos, iru al nia vilaĝo kaj de tie, farante servon kaj favoron al mi, iru al El Toboso kaj diru al la senkompara sinjorino mia Dulcinea, ke ŝia sklavo-kavaliro mortis entreprenante aferojn, kiuj povus igi lin inda je ŝi.

Aŭdinte sian mastron tiel paroli, Sancho komencis plej amare plori kaj diris:

—Sinjoro, mi ne scias, kial vi volas entrepreni tiel teruran aventuron. Nun estas nokto, oni ne vidas nin, ni povas devii de la vojo kaj eskapi de la danĝero, eĉ se farante tiel, ni ne trinkos akvon dum tri tagoj. Kaj, ĉar oni nin ne vidas, oni ne povus akuzi nin pri malkuraĝo. Des pli, ke mi aŭdis prediki la pastron de nia vilaĝo (vi konas lin tre bone), ke «kiu serĉas danĝeron, en ĝi pereas». Do, ne konvenas tenti la providencon, entreprenante sensencan aventuron, el kiu nur mirakle ni saviĝus; la ĉielo jam faris sufiĉe da mirakloj al via moŝto ŝparante vin esti bernata kiel mi, kaj igante vin la venkinto nedamaĝita kaj sendifekta super tiom da malamikoj viaj, kiuj eskortis la kadavron. Kaj se ĉi argumento nek tuŝas nek moligas vian duran koron, ĝi moliĝu, se vi pensas kaj kredas, ke apenaŭ via moŝto apartiĝos de mi, posedos min tia timego, ke mi donos mian animon al la unua diablo ĝin petonta. Mi eliris el mia vilaĝo kaj forlasis mian edzinon kaj filojn por servi vian moŝton, kredante, ne perdi, sed gajni. Same kiel la monavido fine rompas la sakon, tiel ĝi rompis ankaŭ mian esperon, ĉar, kiam mi plej forte esperis akiri la damnitan kaj favan insulon, kiun via moŝto tiel ofte promesis al mi, mi vidas, ke anstataŭe, vi volas lasi min sola en ĉi loko tiel dista de la homoj. Je la nomo de Dio, sinjoro, ne traktu min tiel senkonsidere, kaj se via moŝto tamen insistas plenumi ĉi aventuron, tion prokrastu almenaŭ ĝis la manteniĝo. Laŭ la scienco, kiun mi lernis paŝtante, de nun ĝis la mateniĝo pasos ne pli ol tri horoj, ĉar la faŭko de la ursino troviĝas super nia kapo,[91] kaj en la noktomezo ĝi vidiĝas en linio kun la liva brako.

—Kiel vi, Sancho, povas vidi, kie kuŝas tia linio, aŭ kie troviĝas la faŭko kaj la kapo, pri kiuj vi parolas? La nokto estas tiel nigra, ke en la tuta ĉielo brilas eĉ ne unu stelo.

—Jes, vi pravas. Sed la timo havas multe da okuloj, kaj, se ĝi vidas eĉ sub la teron, tiom pli supren, en la ĉielon. Cetere oni facile komprenas, ke ne estos longe de nun ĝis la mateniĝo.

—Longe aŭ ne longe —respondis don Quijote—, neniam oni diros pri mi, ke larmoj kaj preĝoj deturnis min de mia kavalira devo. Do mi petas vin, Sancho, ne plu paroli. Dio inspiris al mi en la koron entrepreni ĉi senegalan kaj danĝeran aventuron, kaj Li prizorgos min kaj konsolos vian aflikton. Vi nur firme streĉu la ventrobendon de Rocinante kaj restu ĉi tie. Viva aŭ morta, mi baldaŭ revenos.

вернуться

[89]

Latine, komencaj vortoj de la kanono, kiu ekskomunikas la agresintojn de pastro aŭ monaĥo.

вернуться

[90]

En la romancaro pri Cid Ruy Díaz, oni rakontas, ke li vidis en Romo, ke la seĝo de la reĝo de Francujo staras apud la seĝo de la papo, dum tiu de lia propra reĝo kaj sinjoro staras sur malsupra nivelo. Tiam Cid Ruy Díaz renversis per piedfrapo la seĝon francan kaj suprenmetis la hispanan.

вернуться

[91]

Temas pri la konstelacio Eta Ursino, laŭ kies diversaj pozicioj oni povas proksimume kalkuli, konsiderante la sezonon, kioma horo estas en la nokto.