Выбрать главу

—Ĝi finiĝu, kie ajn ĝi volas —respondis don Quijote—. Kaj ni vidu, ĉu Rocinante povas jam moviĝi.

Li denove spronis la ĉevalon, kaj ĝi refoje saltetis, sed tuj ĉesis movi sin: tiel forte Sancho ĝin ligis. Ĉe tio, aŭ pro la frido de la mateniĝo jam venanta, aŭ pro tio, ke li vespermanĝis eble ion laksigan, aŭ (pli probable) pro la natura sinsekvo de la organaj funkcioj, Sancho sentis la neceson kaj la urĝon fari kion neniu alia povus fari por li. Sed lian koron premadis tiel granda timo, ke li ne kuraĝis apartiĝi de sia mastro eĉ unu harlarĝon. Tamen estis nepenseble ne fari la farendaĵojn, do sekvante mezan vojon inter la neceso kaj la timo, li retiris la dekstran manon de la posta pomelo de la selo de Rocinante kaj lerte kaj silente malstreĉis la glitan maŝon de la zono tenanta, sen helpo de io ajn alia, lian pantalonon, kiu sekve defalis kaj implikiĝis ĉe liaj piedoj. Poste, kiel li povis, li suprentiris sian ĉemizon kaj elmetis en la aero la du gluteojn, kiuj estis ne etaj. Li kredis, ke per tio li faris jam ĉion necesan por eltiri sin de tiel terura embaraso kaj angoro, sed tiam li frontis alian eĉ pli gravan problemon: li timis, ke li ne povus koti sen fari ian bruon, do li komencis kunpreni la dentojn kaj kuntiri la korpon, retenante la spiron, kiom li povis; sed, malgraŭ tiaj antaŭzorgoj, bedaŭrinde li ne sukcesis eviti fari iometon da bruo tre diferenca de la bruo teruranta lin. Don Quijote aŭdis lin kaj demandis:

—Kio estas tia rumoro, Sancho?

—Mi ne scias, sinjoro —respondis la ŝildisto—. Certe temas pri io nova, ĉar aventuroj kaj misfortunoj neniam venas solaj.

Li refoje provis sian sorton, kun tia sukceso, ke, sen plia bruo, li liberigis sin de la ŝarĝo kaŭzinta al li tiom da aflikto. Don Quijote havis, ne nur bonan orelon, sed ankaŭ delikatan flarsenton, kaj tial, ke Sancho staris alkrampita al li, la fetoro, leviĝanta rekte, ne povis ne tuŝi la nazon de nia kavaliro. Kaj apenaŭ li sentis la odoraĉon, li rapidis ĝin eviti, premante la nazon per du fingroj kaj kun tono iom obtuza diris:

—Ŝajnas al mi, Sancho, ke vi havas timegon.

—Jes —respondis la ŝildisto—, sed, kial vi speciale rimarkas tion ĝuste nun?

—Ĉar ĝuste nun vi odoras, kaj ne je ambro —respondis don Quijote.

—Povas esti. Sed kulpas, ne mi, sed via moŝto, tial, ke vi trenas min al tiel strangaj lokoj en tiel nekonvenaj horoj.

—Apartiĝu tri aŭ kvar paŝojn, amiko —diris don Quijote, sen retiri ankoraŭ la fingrojn de la nazo—, kaj de nun pli atentu vian propran personon kaj ankaŭ la respekton, kiun vi ŝuldas al mi. Sendube mi traktas vin tro familiare, kaj de tio venas via ofenda trosenĝeno.

—Mi vetas —respondis Sancho—, ke via moŝto pensas, ke mi faris nedecaĵojn.

—Preferindas ne plu tuŝi tian aferon, amiko Sancho —diris don Quijote.

Tiel babilante, la mastro kaj la servisto pasigis la nokton, kaj kiam Sancho vidis, ke la mateniĝo rapide proksimiĝas, li tre singarde malligis la ĉevalon kaj suprentiris al si la pantalonon. Tiel baldaŭ kiel Rocinante vidis sin libera, ĝi komencis revigliĝi, kaj, kvankam ĝi ne havis fortan naturon, ĝi batis la hufojn kontraŭ la grundon, ĉar baŭmi (Rocinante pardonu al ni la diskonigon) ĝi ne kapablis. Don Quijote, vidante do, ke la ĉevalo moviĝas, rigardis tion bona aŭguro kaj kredis, ke tio signas, ke li devas jam entrepreni la danĝeran aventuron.

Ĉe tio la aŭroro ekbrilis, la objektoj jam klare vidiĝis, kaj don Quijote rimarkis, ke li troviĝas inter altaj kaŝtanarboj, kies ombro estas tre nigra. Li sentis ankaŭ, ke la bruego ne ĉesas, sed li ne povis distingi ankoraŭ ĝian kaŭzon. Li spronis la ĉevalon sen plia prokrasto, adiaŭis la ŝildiston, ordonis lin atendi tie ĝis tri tagoj, kiel li jam pli frue petis de li, kaj aldonis, ke se li ne revenos en tiu tempo, tio okazos, ĉar Dio disponos, ke li pereu en tiel danĝera aventuro. Li denove menciis la mesaĝon, kiun Sancho devus porti al lia sinjorino Dulcinea; kaj rilate la salajron, don Quijote petis la ŝildiston ne zorgi, ĉar li jam faris testamenton antaŭ ol forlasi la vilaĝon, kun la klaŭzo rezervi al la ŝildisto sumon proporcian al la tempo de lia servado. Tamen, se el tia danĝero Dio eltirus lin sendifekta kaj ne damaĝita, Sancho povus tute certi kaj recerti ricevi la promesitan insulon. La ŝildisto denove ekploris, aŭdante la korŝirajn vortojn de sia mastro, kaj decidis en si ne forlasi lin ĝis la definitiva fino de tiu aventuro. El la larmoj kaj el la laŭdinda decidiĝo de Sancho, la aŭtoro de ĉi historio konkludas, ke la ŝildisto certe naskiĝis honestulo kaj estis almenaŭ olda kristano.[92] Lia emocio kortuŝis lian mastron, sed ne ĝis la ekstremo igi lin montriĝi sentiva; kontraŭe, kaŝante sian senton, kiom li povis, don Quijote ekrajdis al la loko de kie, ŝajne, venis la bruo de la akvo kaj la bategoj sinsekvaj. Sancho iris post li piede kaj, kiel kutime, gvidis per la kondukiloj la azenon, konstantan kompanon sian en bonaj kaj mavaj cirkonstancoj.

Post ol ili iris ioman distancon inter la dens-ombraj kaŝtanarboj, ili alvenis al herbejo kuŝanta ĉe la piedo de altaj rokoj, de kies supro tumultis suben grandega maso da akvo. Ĉe la piedo de la rokoj staris kelkaj domaĉoj, pli similaj al ruinoj ol al konstruoj, kaj don Quijote kaj la ŝildisto rimarkis, ke de ili venas la senĉesa bategado.

Rocinante teruriĝis pro la tumulto de la akvo kaj pro la bategoj, sed don Quijote, trankviligante la ĉevalon, proksimiĝis iom post iom al la domoj, per la tuta koro rekomendis sin al sia sinjorino, petis ŝin favori lin en tiel danĝera entrepreno kaj tasko, kaj li ankaŭ preĝis al Dio, ke Li ne forgesu lin. Sancho ne apartiĝis de li kaj streĉis la kolon, kiom li povis, por plej atente alrigardi, inter la kruroj de Rocinante, ĉu fine vidiĝos tio, kio kaŭzis al li tiel profundan angoron kaj timon. Ili faris proksimume cent pliajn paŝojn, kaj, kiam ili rondis angulon de la vojo, aperis klara, evidenta kaj nekonfuzebla la kaŭzo de la surdiga, kaj por ili horora, bategado, kiu teruris kaj angorigis ilin tiel forte dum la tuta nokto. Kaj temis —se tio ne ĝenas vin, kara leganto— pri ses grandaj ful-marteloj, kies alternaj movoj faris la bruegon.

Kiam don Quijote konstatis, pri kio temas, frapis lin surprizo kaj honto. Sancho lin rigardis, kaj vidis lin kun la kapo klinita, en stato de konfuziteco. Don Quijote ankaŭ rigardis la ŝildiston kaj vidis, ke liaj vangoj pufiĝas kaj lia buŝo tordiĝas, kvazaŭ Sancho estus tuj krevonta pro rid-eksplodo; kaj malgraŭ sia propra melankolio, don Quijote ne povis ne ridi je la mieno de la ŝildisto, kiu, vidante, ke lia mastro komencis, ellasis tiajn ridegojn, ke, por ne eksplodi, li premis al si la flankojn per la pugnoj. Kvar fojojn li ĉesigis kaj kvar fojojn ripetis la ridon kun la sama impeto; ĉe tio don Quijote jam komencis koleri, des pli, kiam la ŝildisto diris kun sarkasmo:

—«Amiko Sancho, sciu, ke mi naskiĝis en ĉi fera epoko, por revivigi la epokon de la oro. La destino rezervis al mi la danĝerojn, la grandajn farojn, la heroaĵojn».

Kaj tiel li ripetis ĉion, aŭ preskaŭ ĉion, kion diris don Quijote, kiam tiu aŭdis por la unua fojo la terurajn batojn.

Vidante do, ke Sancho mokas lin, don Quijote tiel ĉagreniĝis kaj furiozis, ke li levis la pikstangon kaj donis al la ŝildisto du tiajn batojn, ke, se ili estus trafintaj lian kapon, anstataŭ lian dorson, don Quijote liberiĝus de la devo pagi lian salajron al li, se ne al liaj heredontoj. Sancho, vidante ke lia ŝerco donas tiel aĉan rezulton, kaj timante, ĉu lia mastro rebatos ankoraŭfoje, diris tre humile:

—Trankviliĝu via moŝto, temis nur pri simpla ŝerco.

—Nu, ĉar vi ŝercas, mi seriozas —respondis don Quijote—. Diru, sinjoro gajulo, ĉu vi pensas, ke, se mi estus trovinta alian aventuron, anstataŭ ful-martelegojn, mi ne montrus la necesan kuraĝon por entrepreni kaj fini ĝin? Ĉu mi devus (malgraŭ ke mi estas kavaliro) koni la sonojn kaj distingi, ĉu ili estas aŭ ne de ful-marteloj? Des malpli, ke mi ne vidis tiajn martelojn en mia tuta vivo, dum vi certe vidis ilin, ĉar vi estas mizera kampulo naskita kaj kreskinta inter tiaj objektoj. Turnu la ses martelojn en ses gigantojn, ĵetu ilin al mia barbo, unu post la alia, aŭ kune, kaj, se mi ne sternos ilin sur ties spinon, moku min laŭplaĉe.

вернуться

[92]

Sen antaŭuloj judaj aŭ mahometanaj.