Выбрать главу

—Sufiĉas, sinjoro —respondis Sancho—. Mi konfesas, ke mi gajis pli ol necese. Sed nun, kiam ni jam interpaciĝis (kaj Dio volu eltiri vin el ĉiuj venontaj aventuroj, tiel sendifekta kaj ne damaĝita kiel el la ĵusa), ĉu ne estas ridinda kaj rakontinda la timo, kiun ni havis? Almenaŭ mi timis, ne vi, ĉar mi scias, ke via moŝto tute ne konas timon aŭ teruron.

—Vere, kio okazis al ni esta ridinda —respondis don Quijote—, sed ne rakontinda, ĉar ne ĉiu posedas sufiĉan saĝon por ĝuste vidi la aferojn.

—Almenaŭ via mosto ĝuste vidis, kiam vi celis mian kapon per la lanco; feliĉe vi trafis min sur la dorson, dank’ al Dio kaj al tio, ke mi rapide kliniĝis. Sed tio ne gravas; la kaŝitaj intencoj ĉiam riveliĝas, kaj cetere mi aŭdis diri, ke, «kiu amas sian filon, baldaŭ lin punas». Krome la grandaj sinjoroj kutimas, post ol ili skoldas serviston, donaci al li kuloton. Mi ne scias kion ili donacas post regalado per vergoj, kvankam mi imagas, ke la vagantaj kavaliroj donas aŭ insulojn, aŭ reĝolandojn sur firma tero.

—La kuboj de la sorto povas ĝuste ruliĝi —diris don Quijote—, kaj ĉiu vorto via pruviĝi vera. Kaj pardonu tion, kio okazis, ĉar vi estas sufiĉe saĝa por scii, ke oni ne kapablas regi la unuajn impulsojn. Sed atentu la jenon: de nun vi devas ne tiel ofte nek tiel multe alparoli min. Mi neniam legis ankoraŭ en la kavaliraj libroj (kaj mi legis senfinan nombron da ili), ke ia ŝildisto parolis kun sia mastro tiom, kiom vi kun la via. Vere ni ambaŭ kulpas; vi, ĉar vi apenaŭ montras respekton al mi; mi, ĉar mi ne igas min pli respektata. Sciu, ke Gandalín, ŝildisto de Amadís de Gaŭlio, estis grafo de la Firma Insulo kaj ĉiam parolis al sia mastro kun la ĉapo en la mano kaj kun la kapo kaj la korpo riverence klinitaj laŭ la turka maniero. Kaj kion diri pri Gasabal, ŝildisto de don Galaor? Li estis tiel lakona, ke por igi nin kompreni la perfektecon de lia mirinda silentado, la aŭtoro nomas lin nur unu fojon en la tuto de tiu longa kaj vera historio. El ĉio ĉi konkludu, Sancho, ke necesas teni ian distancon inter mastro kaj subulo, inter sinjoro kaj servisto, inter kavaliro kaj ŝildisto. Sekve, jam de nun vi devas konduti kun pli da respekto kaj sen ŝercoj, ĉar, kiel ajn mi kolerus kontraŭ vi, ĉiam la kruĉo suferus la rompojn. La rekompencoj kaj favoroj, kiujn mi promesis al vi, venos siatempe, kaj, se ne, almenaŭ vian salajron vi ne perdos, kiel mi jam diris.

—Via moŝto saĝe parolas —diris Sancho—, sed mi dezirus scii, se hazarde ne venos la tempo de la rekompencoj, kaj mi bezonos helpi min nur per la salajro, kiom da mono lukris ŝildisto de vaganta kavaliro en la antikva tempo, kaj ĉu oni dungis lin por monatoj aŭ tagoj da laboro, kiel oni kutimas kun la masonistoj.

—Mi kredas —respondis don Quijote—, ke tiaj ŝildistoj ĉiam laboris ne por salajroj, sed por favoroj. Tamen, en la sigelita testamento, kiun mi lasis ĉe mi, mi atribuis al vi salajron, antaŭzorgante kontraŭ ajna eventualo, ĉar mi ne scias, kiel prosperos la kavalirismo en la mizeraj tempoj nunaj, kaj mi ne volus, ke, pro bagatelo, mia animo damniĝus en la transa mondo. Sciu, Sancho, ke ne ekzistas pli danĝera stato en la mondo ol la stato kavalira.

—Vi pravas —diris Sancho—, se konsideri, ke la nuraj batoj de ful-marteloj sufiĉis por alarmi kaj perturbi la koron de tiel kuraĝa kavaliro, kia vi estas. Cetere, mi certigas vin, ke de nun mi apertos la buŝon nur por honori mian mastron kaj naturan sinjoron, ne por ŝerci pri la aferoj de via moŝto.

—Tiamaniere vi vivos pace sur la surfaco de la tero —respondis don Quijote—, ĉar, post la patroj, la mastroj meritas plenan respekton.

Ĉapitro 21

Pri la akiro, en granda aventuro, de la riĉa kasko de Mambrino, kaj pri aliaj aferoj okazintaj al nia nevenkebla kavaliro

Ĉe tio komencis pluveti kaj Sancho volis sub la kovron de la domo de la ful-marteloj. Sed don Quijote sentis al ili tian abomenon, ĉar pro ili li ridindiĝis, ke li tute ne konsentis rifuĝi tien. Tiel do, la mastro kaj la ŝildisto sin deturnis dekstren kaj alvenis al vojo simila al tiu, kiun ili sekvis la antaŭan tagon. Iom poste don Quijote vidis surĉevalan viron, sur kies kapo brilegis io kiel oro. Tion rimarkante, nia kavaliro turnis sin al Sancho kaj diris:

—Ŝajnas al mi, Sancho, ke ĉiuj proverboj veras, ĉar ilin naskis la sperto mem, patrino de la sciencoj. Kaj aparte vera mortiĝas la proverbo: «Kiam unu pordo fermiĝas, alia apertiĝas». Mi tion diras, ĉar, se la pasintan nokton la Fortuno, mistifikante nin per la martelegoj, fermis al ni la pordon de la aventuro, kiun ni serĉis, nun la sama Fortuno plene apertas alian, por ke ni entreprenu pli bonan kaj pli certan aventuron. Kaj se mi ne sukcesos pasi tra ĉi pordo nuna, la kulpo estos nur mia, kaj mi povos ĝin atribui nek al mia nescio pri ful-marteloj, nek al la obskuro de la nokto. Mi tion diras, ĉar, se mi ne trompiĝas, tie venas homo, sur kies kapo sidas la kasko de Mambrino; kaj rilate ĉi kaskon mi faris la ĵuron, kiun vi konas.

—Zorgu kion vi diras, sinjoro, kaj ĉefe, zorgu kion vi faras —respondis Sancho—. Ne plaĉus al mi, ke aliaj ful-marteloj finus la taskon pisti al ni la cerbon.

—La diablo vin prenu, homo —diris don Quijote—. Kion komunan havas la kasko kun la ful-marteloj?

—Mi ne scias —respondis Sancho—, sed, se mi povus paroli nun tiel multe, kiel mi kutimis, mi certe sukcesus klarigi al vi la aferon, kaj via moŝto komprenus, ke vi trompiĝas.

—Kiel mi povus trompiĝi, kanajlo senskrupula? Ĉu vi ne vidas veni al ni unu kavaliron sur ĉevalo grizmakula kaj kun ora kasko sur la kapo?

—Mi vidas kaj distingas nur, ke unu viro rajdas sur azeno bruna, kia la mia estas, kaj ke sur la kapo li portas ion brilan.

—Nu, temas pri la kasko de Mambrino —diris don Quijote—. Apartiĝu kaj lasu min sola kun li. Vi vidos, ke, por ŝpari tempon, mi plenumos ĉi aventuron sen paroli eĉ unu vorton, kaj ke la kasko, kiun mi tiel forte deziradis, estos fine mia.

—Mi volonte apartiĝos, ne zorgu pri tio —respondis Sancho—. Sed Dio volu, ke el ĉi afero rezultu, ne ful-marteloj, sed mieloj.

—Mi jam avertis vin, frato, ke vi ne plu menciu tion pri la ful-marteloj. Alie mi ĵuras je… mi ne diras je kio, ke mi elbatos el vi la animon.

Sancho silentiĝis, timante, ke lia mastro plenumus la ĵuron tiel draste kaj rekte ĵetitan al li.

Kaj nun jen la vero rilate al la kasko, la ĉevalo kaj la kavaliro, kiujn vidis don Quijote: en la tiea distrikto sidis du vilaĝoj proksimaj: unu tiel eta, ke ĝi havis nek apotekon nek barbiron, dum la alia havis ilin. Sekve la barbiro de la pli granda vilaĝo servis ankaŭ la etan, kie unu paciento bezonis sang-eltiron, kaj alia vilaĝano volis, ke oni aranĝu al li la barbon; tial la barbiro iris nun sur la vojo, portante ladan barbo-pelvon. Sed laŭ volo de la Fato, tiam komencis pluvi, kaj la barbiro, por ke ne difektiĝu lia ĉapelo, sendube nova, metis al si sur la kapon la pelvon, kiu, ĉar ĝin oni bone elfrotis, brilegis en la distanco de pli ol unu mejlo. Li rajdis, kiel Sancho diris, sur bruna azeno; kaj ĝuste tial don Quijote prenis la azenon por griz-makula ĉevalo, la barbiron por kavaliro, kaj la pelvon por kasko, ĉar li tre facile akomodis kion li vidis al la ekstravagancoj de la kavaliraj libroj kaj al sia delira fantazio. Vidante la povran sinjoron pli proksima, don Quijote, sen diri eĉ unu vorton, kuris al li per la tuta energio eltirebla el Rocinante kaj, per la lanco en horizontala pozicio, atakis lin kun la intenco piki lin trae. Sed tuj antaŭ ol atingi lin, don Quijote diris, sen moderigi la furiozan impeton de Rocinante:

—Defendu vin, mizera, aŭ donu al mi propravole tion, kio nur al mi apartenas!

La barbiro, vidante ke tia fantomo subite kaj neatendite impetas kontraŭ li, ne trovis pli bonan rimedon por eviti la lancon, ol faligi sin de sur la azeno. Kaj apenaŭ li ektuŝis la grundon, per unu salto stariĝis pli rapide ol cervo, kaj tiel komencis peli siajn piedojn sur la ebeno, ke eĉ la vento mem ne atingus lin. La pelvon li postlasis sur la grundo, don Quijote kontentiĝis je tio kaj diris, ke la pagano[93] saĝe kondutis, imitante la kastoron,[94] kiu, kiam la ĉasistoj ĝin sieĝas, fortranĉas de si per siaj propraj dentoj kion, kiel ĝi scias per sia natura instinkto, deziras ĝiaj persekutantoj. Don Quijote ordonis la ŝildiston levi la kaskon de sur la grundo.

вернуться

[93]

Ĉar Mambrino estis, en la kavaliraj romanoj, maŭra reĝo.

вернуться

[94]

Oni kredis, ke, kiam la kastoro vidas, ke ĝi ne plu povas eskapi de la ĉasistoj, ĝi kastras sin kaj lasas sur la grundo la parton de sia korpo deziratan de la persekutantoj, por ke ili ne daŭrigu la ĉasadon.