Выбрать главу

—Ke tio efektiviĝu, mi deziras —diris Sancho—. Kaj tion mi atendas, ĉar, sub la nomo «la Kavaliro de la Trista Mieno», via moŝto igos, ke ĉio okazu tiel, kiel vi ĵus diris.

—Sendube, Sancho —respondis don Quijote—. Kiel dirite, la vagantaj kavaliroj leviĝas kaj leviĝis, laŭ la sama maniero kaj per la sama paŝoj, ĝis la trono de reĝoj kaj imperiestroj. Ni bezonas nur vidi, ĉu nuntempe militas ajna kristana aŭ pagana reĝo havanta belan filinon. Sed ni havos tempon por tio, ĉar, kiel mi jam diris, ni devas unue akiri famon aliloke, antaŭ ol iri al la kortego. Krome, ekzistas la problemo, ke, eĉ se mi akirus senmortan famon tra la tuta universo kaj trovus reĝon kun milito kaj kun bela filino, mi ne scias, kiel pruviĝus, ke mi estas de reĝa familio, aŭ, almenaŭ, kuzo, je la dua grado, de imperiestro. Ĝis li certiĝus pri ĉi punkto, la reĝo ne konsentus doni al mi edzinige sian filinon, kiom ajn grandaj estus la meritoj de miaj famaj faroj. Tiel do, mi timas, ke tial mi perdos kion mia kuraĝo meritas. Tamen mi estas hidalgo el konata familio, laŭleĝa bienmastro kaj kun la privilegio ricevi kvin-cent soldojn,[97] do povos okazi, ke la saĝulo skribonta mian historion, tiel profunde esploros kaj aranĝos mian genealogion, ke li trovos, ke mi estas nepo, je la kvina aŭ sesa grado, de ia reĝo. Ĉar vi devas scii, Sancho, ke ekzistas du specoj de genealogioj en la mondo: unu havas sian originon en reĝoj kaj monarkoj kaj laŭgrade reduktiĝas ĝis unu punkto, kvazaŭ piramido en renversita pozicio; la alia komenciĝas per ordinaraj homoj, kiuj supriras ŝtupon post ŝtupo ĝis la rango de la grandaj sinjoroj. Tiel do, la diferenco kuŝas en tio, ke unuj estis kaj ne plu estas, dum aliaj estas, sed ne estis. Eble mi povos pruvi, ke mi apartenas al familio de granda kaj nobla origino, kaj je tio devos kontentiĝi mia bopatro, la reĝo, kiu ajn li estos. Cetere la princino amos min tiel, ke, kvankam ŝia patro kredos min filo de kolportisto, ŝi akceptos min kiel sian sinjoron kaj edzon. Se, tamen, ŝi ne volos, tiam konvenos ŝin rabi kaj porti ŝin, kien ajn mi deziros, ĉar la tempo, aŭ la morto, metos finon al la kolero de ŝiaj gepatroj.

—Sendube al tia okazo konformas la diro de kelkaj friponoj: «Ne petu kion vi povas perforte preni», kaj eĉ pli bone la jena: «Prefere eskapi trans la muron, ol resti pro peto de bonulo». Mi tion diras, ĉar, se la sinjoro reĝo, bopatro de via moŝto ne degnos cedi al vi la sinjorinon princinon, tiam, kiel via moŝto diris, nenion alian oni povos fari, krom forkapti kaj kaŝi ŝin. La tubero en la afero estas, ke antaŭ ol denove fariĝos la paco kaj vi trankvile ĝuos la bonojn de la reĝado, al la kompatinda ŝildisto mankos la promesitaj favoroj, kvankam espereble la perinta honordamo, kiu fariĝos lia edzino, akompanos la princinon, kaj li dividos kun ŝi sian misfortunon ĝis la ĉielo volos. Ĉar mi pensas, ke via moŝto povos doni la honordamon al la ŝildisto kiel laŭleĝan edzinon.

—Vere kaj sendube —diris don Quijote.

—Se tiel —respondis Sancho— nenio pli fareblas, krom rekomendi nin al Dio kaj lasi la sorton disponi.

вернуться

[97]

Kiam oni ofendis hidalgon, li rajtis ricevi de la ofendinto kvincent soldojn. La ne-hidalgoj rajtis ricevi ne pli ol tricent.