—Dio donu kion mi deziras kaj kion vi, Sancho, bezonas —diris don Quijote—. Kaj humila estu, kiu sin konsideras tia.
—Amen —respondis Sancho—. Rilate min, mi kredas, ke mia old-kristaneco sufiĉas, por ke oni faru min grafo.
—Kaj eĉ pli ol sufiĉas —diris don Quijote—. Kaj, kvankam vi ne estus tio, la afero ne gravus, ĉar, estante reĝo, mi facile povos doni al vi nobel-ateston, sen ia bezono de via flanko aĉeti ĝin, aŭ pagi ĝin per servo. Kaj se mi faros vin grafo, nu, bone, vi fariĝos per tio kavaliro, kion ajn oni opinios. La homoj devos trakti vin kiel tian kavaliron, ĉu vole, ĉu nevole.
—Kaj via moŝto ne dubu, ke mi scios konduti laŭ tiel alta ranko.
—«Rangon» vi diru, ne «rankon» —korektis don Quijote.
—Kiel vi volas —respondis Sancho—. Mi diras, ke mi tre scios akomodiĝi al la stato de grafo. Iam mi funkciis kiel pedelo de pia societo kaj la pedela robo tiel bele sidis sur mi, ke oni opiniis, ke mi havas sufiĉe imponan aspekton por esti la sindiko mem. Nun, ĉu mi ne aspektos vere grandioze, kiam mi surmetos dukan mantelon, aŭ vestos min per oro kaj perloj, laŭ la modo de fremdlandaj grafoj? Sendube oni venos admiri min de cent mejloj.
—Vi bele aspektos —diris don Quijote—, sed necesos, ke vi aranĝu al vi la barbon pli ofte. Vi portas ĝin tiel densa, sovaĝa kaj hirta, ke se vi ne uzos la razilon almenaŭ ĉiun duan tagon, eĉ defore vidiĝos, kia vi estas.
—Nu, bone, mi dungos barbiron kaj tenos lin ĉe mi. Kaj, se necese, mi disponos, ke li sekvu min kiel eskviro grandulon.
—Kial vi scias, ke la eskviroj iras post siaj granduloj?
—Nu, antaŭ kelkaj jaroj —respondis Sancho— mi pasigis monaton en la kortega urbo kaj vidis promeni etan kavaliron. Oni diris pri li, ke li estas granda grandulo,[98] kaj unu rajdanto sekvis lin tiel ĝuste kaj precize, kiel la vosto sekvas la bruton. Mi demandis, kial la du viroj iras, ne unu ĉe la flanko de la alia, sed ĉiam la rajdanto post la grandulo, kaj oni klarigis al mi, ke la sekvanto estas eskviro, kaj kaj ke la granduloj kutimas teni ilin post si. Mi lernis tiel bone tiun aferon, ke neniam mi ĝin forgesis.
—Vi pravas —diris don Quijote—, kaj vi povos ordoni vian barbiron sekvi vin en la sama maniero. La kutimoj ne aperis ĉiuj samtempe, nek oni kreis ilin per unu fojo, do vi povos esti la unua grafo kun barbiro malantaŭe, des pli, ke aranĝanto de barbo ŝajnas pli inda je konfido ol selanto de ĉevalo.
—Tion pri la barbiro lasu al mi —respondis Sancho—. Via moŝto zorgu nur sidiĝi sur trono de reĝo kaj fari min grafo.
—Tiel estos —promesis don Quijote.
Kaj, rigardante supren, li vidis kion oni priskribas en la sekvanta ĉapitro.
Ĉapitro 22
Pri kiel don Quijote liberigis multe da kompatinduloj kondukataj al loko, kien ili tute ne volis iri
Rakontas la arabo kaj manĉano Cide Hamete Benengeli, aŭtoro de ĉi elokventa, grava, fikcia, detala kaj ĝentila historio, ke, post ol la fama don Quijote de La Mancha kaj lia ŝildisto Sancho Panza babilis kion oni legas en la lasta parto de la 21ª ĉapitro, nia hidalgo levis la rigardon kaj vidis, ke sur la vojo piede proksimiĝas ĉirkaŭ dek du viroj interkroĉitaj je la kolo per longa ĉeno fera kaj kun la manoj en katenoj. Ilin gardis du rajdantoj kun musketoj kaj du piedirantaj viroj kun sagoj kaj glavoj. Sancho, ekvidante ilin, diris:
—Jen ĉeno de punatoj, kiujn la reĝo sendas per la forto al la galeroj.
—Kion? —demandis don Quijote—. Ĉu estas eble, ke la reĝo uzas sian forton ĉi-maniere kontraŭ personoj?
—Mi ne diras tion —respondis Sancho—. La afero estas, ke pro iliaj krimoj oni ilin kondamnis punlabori en la galeroj de la reĝo, kaj ili iras tien perforte.
—Resume —diris don Quijote—. Iel aŭ tiel, ĉi homoj iras, ne propravole, sed devigite.
—Efektive —diris Sancho.
—Se tiel do —respondis lia mastro—, jen okazo por mi, ĉar, laŭ mia profesio, mi devas kontraŭbatali la forton kaj helpi kaj konsoli la feblajn.
—Konsideru via moŝto —diris Sancho—, ke la justico, nome la reĝo mem, uzas nenian forton nek arbitron kontraŭ tiaj homoj, kaj nur punas ilin pro ties krimoj.
Ĉe tio alvenis la ĉeno de la galeruloj kaj don Quijote petis plej ĝentile la gardistojn, ke ili bonvolu informi lin pri la motivo aŭ motivoj konduki tiamaniere la ĉenulojn. Unu el la rajdantaj gardistoj respondis, ke temas pri punatoj de lia moŝto la reĝo irantaj al la galeroj, kaj ke ne necesas pliaj klarigoj nek pliaj demandoj.
—Tamen —respondis don Quijote— al mi plaĉus scii la kaŭzon de la misfortuno de ĉiu el ili.
Kaj al tio li aldonis tiel ĝentilajn vortojn por persvadi lin, ke la alia rajdanto fine diris:
—Kvankam ni portas registritan kopion de la verdiktoj de ĉi mizeruloj, ne estas nun tempo legi ilin. Via moŝto mem demandu al la punatoj kaj ili respondos al vi, se ili volos. Kaj certe ili volos, ĉar temas pri homoj, kies plezuro estas fari friponaĵojn kaj poste fanfaroni pri ili.
Kun ĉi permeso, kiun don Quijote prenus al si, se li ne estus ĝin ricevinta, li iris ĝis la ĉeno kaj demandis al la unua viro, pro kiaj pekoj li troviĝas en tiel mizera stato. La kondamnito respondis, ke pro tio, ke li amis.
—Nur pro tio? —diris don Quijote—. Se oni punas la amantojn je galeroj, jam de longe mi remus en ili.
—Ne temas pri la speco de amo, kiun via moŝto imagas —diris la galerulo—. Mi enamiĝis pasie, sed al korbo plena de tolo, kaj ĝin brakumis tiel, ke se la justico ne dekroĉus ĝin de miaj manoj, mi estus ankoraŭ gluita al ĝi. Oni kaptis min ĉe la freŝa faro, do oni ne torturis min; laŭ la verdikto de la tribunalo, oni regalis al mi la dorson per cent rimenfrapoj kaj kondamnis min al tri jaroj en la gurapas.
—Kio estas «gurapas»? —demandis don Quijote.
—Galeroj —klarigis la deliktulo, juna viro ĉirkaŭ dudekkvin-jara, naskiĝinta en Piedrahíta.
Don Quijote demandis poste al la dua viro, sed lin premis tia tristo kaj melankolio, ke li ne respondis eĉ unu vorton. Sed la unua alparolito respondis por li, dirante:
—Ĉi ulo troviĝas ĉi tie, ĉar li estas kanario; pli ĝuste, ĉar li kantas kaj muzikas.
—Nur pro tio? —ripetis don Quijote—. Ĉu ankaŭ kantantoj kaj muzikantoj iras al la galeroj?
—Jes, sinjoro —respondis la galerulo—, ĉar ekzistas nenio pli terura ol kanti en la angoro.
—Mi ĉiam aŭdis —diris don Quijote—, ke, kiu kantas ĉiuhore, tenas siajn zorgojn fore.
—Ĉi tie okazas la malo. Kiu kantas nur unu fojon, ploras la tutan vivon.
—Mi ne komprenas —konfesis don Quijote.
Sed unu el la gardistoj intervenis:
—Sinjoro kavaliro, kanti en la angoro, signifas inter la friponaro konfesi per torturo. Al ĉi pekulo oni aplikis torturon kaj li konfesis sian krimon; ŝteli brutojn. Kaj, ĉar li konfesis, oni kondamnis lin al ses jaroj en galeroj kaj krome al ducent rimenfrapoj, kiujn li jam ricevis sur la dorson. Kaj li ĉiam vidiĝas deprimita kaj trista, ĉar la ceteraj ŝtelistoj tie kaj ĉi tie mistraktas, insultas, mokas kaj disdegnas lin, tial, ke li konfesis kaj ne kuraĝis diri ne. Ili asertas ke «jes» aŭ «ne» prononciĝas same facile, kaj ke deliktulo estas bonsorta, kiam lia vivo dependas, ne de atestantoj kaj pruvoj, sed de lia propra lango. Kaj mi opinias, ke ili ne malpravas.
—Mi same pensas —diris don Quijote, kaj sin turninte al la tria ĉenulo, demandis la samon, kiel al la aliaj. La kondamnito tuj kaj senĝene respondis:
—Mi pasos kvin jarojn en la plej moŝtindaj moŝtoj, la gurapas, ĉar mankis al mi dek dukatoj.
—Mi volonte donus dudek por eltiri vin el ĉi tia sorto.
—Tio —respondis la galerulo— igas min pensi pri homo, kiu kun mono meze de la oceano mortas je malsato, ĉar li ne trovas lokon, kie li povus aĉeti kion li bezonas. Mi diras tion, ĉar, se mi havus siatempe la monon nun proponitan de via moŝto, mi estus ŝmirinta per ĝi la plumon de la aktisto kaj vigliginta la ruzon de la prokuroro, tiel, ke hodiaŭ mi troviĝus en la placo Zocodover de Toledo, ne sur ĉi vojo kaj ligita kiel levrelo. Sed Dio estas granda; kaj nur paciencon oni bezonas.
[98]
Ŝajnas aludo al don Pedro Girón, duko de Osuna, vic-reĝo de Sicilio kaj Napolo. Li havis tre malaltan staturon.